La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉu ekzistas anĝeloj? (5)

Amikeco

Plej supre en la bankpalaco Jan malkovris fenestron, kiu estis preskaŭ turnita al la maro. Se li streĉis la kolon kaj turnis la kapon je 45 gradoj, li povis vidi la eniron en la havenon; ĝi aspektis kiel larĝa rivero, kiu lar- ĝiĝis al vasta horizonto. La haveneniron iom kaŝis kamentuboj kaj mastoj, sed pli fore ĝentila mano forviŝis la malglataĵojn, kaj vico da insuloj sin levis kiel mamoj.

Li konis ilin ĉiujn. Li vidis la ĉielon super ili kaj revis eksteren.

Sed la pozicio estis malkonforta. Ankoraŭ du sekundojn kaj li ne povus returni la kapon sen kuracista helpo.

Li retiris ĝin, rektigis ĝin kaj rigardis ĉirkaŭen,

La banko havis multajn okulojn, kaj ofte oni trovis paron da ili en sia proksimeco. Sed li estis sola. El la brustopoŝo li eltiris papereton, talismanon.

Ne senkuraĝiĝu.

Li vespiris, ĵetis finan rigardon tra la fenestro kaj pluiris.

Grandaj homoj havas momentojn da dubado kaj malforteco.

Kial do malgranda homo ne dividu la sorton?

Li havis ĉiukaze du amikojn en la banko: Hagson kaj Margareta. Kun du amikoj oni povas veni kiom ajn longen.

Pli multajn oni ne bezonas en la vivo.

Ili sciis, kiu li estas. Baldaŭ la tuta banko scios tion.

Rilate al la konatiĝo kun Margareta, estis tiel, ke ŝi kromlaboris la antaŭan posttagmezon. Ŝi laboris je kontraktoj, laŭ ĉies opinio la plej teda laboro en la banko.

Donita al la plej bela junulino de la banko, laŭ la principo taŭga persono sur taŭga posteno.

La suno brilis kaj ŝi estis elegante vestita. Ŝi suspiris kaj rigardis la horloĝon fojon post fojo, jen io, jen alio.

Io mansvingis kaj atendis: insuloj, maro, suno, eble dancoplanko.

Unu el al kartaroj, tiu per kiu ŝi laboris, estis tirita tro longe eksteren. Milimetra ŝanĝo de la pezpunkto, nur malgranda tuŝo, kaj ĝi falos sur la plankon.

Jan aranĝis tiun tuŝon, kiam li preterpasis. La efiko estis terura en tiu malplena lokalo: sonis kiel se bombo estus ĵetita. Fraŭlino Günter saltis alten en la aeron, ridis unue histerie, poste ekploris.

– La tirkesto Johansson, ŝi plorsingultis, la plej terura el ĉiuj!

– Ĉu ekzistas tiom da ili? Jan diris. Estis malfacile diri, ĉu kuŝas 400 aŭ 4000 kartoj sur la planko. Bela amaso estis. Kiel unua li retrovis la aplombon.

– Estis mia eraro! li diris kaj komencis kolekti.

– Ne, estis mia, ŝi asertis kaj sekigis siajn okulojn. Kaj mi estis ĵus preta. Mi devus nur …

– Mi prizorgos la kartojn, li diris. Vi iru!

Ŝi ĉesis aspekti malĝoja, rigardis lin kaj liajn vestaĵojn, diris:

– Tre koran dankon, mia nomo estas fraŭlino Günter.

– Froman, Jan diris.

– Ĉu Froman? Kiu sekcio?

– La pedela sekcio.

– Mi estos eterne dankema al vi, ŝi diris. Se mi povos helpi vin alifoje, mi volonte faros tion.

Ekzemple, li pensis, per stenciloj, portado de mesaĝoj aŭ tajpiloj. Sed ŝiaj vortoj estis serioze celitaj, kaj oni neniam povas scii.

Ŝi surhavis bluzon kaj jupon, arĝentan zonskarpon ĉirkaŭ la talio kaj pezan arĝentan braceleton ĉirkaŭ la brako. Kiam ŝi streĉis antaŭen sian dekstran manon, li vidis zipon je la dekstra flanko de la bluzo. Li fiksrigardis ĝin fascine. Li volis tiri ĝin. Estis perversa, nebridebla postulo, li neniam sentis ion similan.

Li englutis kaj englutis.

– Mi volonte faros tion por vi, li fine diris.

Ŝi ridetis, redankis varme kaj eterne, kunplukis siajn objektojn kaj iris. Li rigardis longe post ŝi, pensis pri ŝia bluzo kaj surgenuiĝis.

Baldaŭ poste Hanson venis survoje eksteren.

– Kion vi kunbraĝis! li diris. Ĉu vi trovis mirtelojn?

– Helpu kolekti anstataŭe, Jan diris mallonge. Mi ne petis tion ĉi.

Hanson rigardis de la disigitaj kartoj al la kontraktopulpeto kaj reen.

– Jes ja, li diris fine, mi helpos vin. Eble estas mia vivoŝanco esti invitita al altsocieta geedziĝo.

Estis peza laboro ordigi ĉiujn Johansson de la urbo.

Estis pli multaj ol atendite, kaj ili ambaŭ fariĝis malsataj.

– Sekvu min hejmen al vespermanĝo, Jan diris. Mi estas sperta manĝofaranto!

Jan loĝis plej alte sur la roko, kiu nomiĝas Granda Karlo, kaj estis nur dek, dek du minuta promeno tien. Hagson loĝis fore ĉe la urbolimo.

– Devas esti agrable eviti kunpuŝiĝi sur aŭtobusoj kaj tramoj, li rimarkigis. Mi ne havas tiajn avantaĝojn! Ĉiamaj kvereloj! Li estis spertega en aranĝado de sidloko al si per pugnoj kaj kubutoj kaj povis prave plendi, ke ĉiam estis kvereloj, kiam li veturas al kaj de la laborejo.

– Aŭtobusoj kaj tramoj estas malbeno de la civilizo, li aldonis, ĉar li opiniis, ke li devas diri ion.

Li eble devus esti atendinta iom.

Veni al la bastiono Granda Karlo estis kiel grimpi sur monton. Hagson baldaŭ perdis la spiron. Ne estus maltaŭge kun aŭtobuso, sed ĉar nek aŭtobusoj nek tramoj estas konstruitaj por montogrimpado, li devis kontentiĝi per sia propra kapablo. Sed en silento li malbenis la tramkompanion.

Jan iris laŭ la kvieta trotado, kiun Hagson rekonis el la banko. Estis fakte rapida trotado, li devis duonkuri por ne postresti.

La kurbiĝantaj stratoj kuŝis silentaj kaj senhomaj.

Escepte de unu aŭ alia laktejeto, kiu estis sen klientoj depost la deka matene, ne ekzistis butikoj ĉi tie. Oni devus havi laktejon en ĉi tiu parto, Hagson pensis por si mem.

Jan loĝis, kiel dirite, plej supre sur la roko en kvineta ĝa domo. Finfine ili estis tie. La vestiblo estis mallar ĝa, malvarmeta kaj alta.

– Kioma etaĝo? Hagson demandis sensuspekte.

– Plej alte, bonŝance, Jan diris gaje. Nur kvara!

Hagson ĵetis senesperan rigardon ĉirkaŭen. Ŝtuparoj estis lia timego, estis ofickomplekso.

– Ĉu ne ekzistas lifto? li demandis.

– Lifto, ne! Neniu el la malbenoj de civilizo ekzistas en ĉi tiu urboparto!

Ĉu estis dirite intence aŭ ne, estis forte, kaj Hagson sentis sin nokaŭtita. Necesis diri ion, ion alian. Li kaptis la tenilon, silente elspiris kaj diris malkuraĝe:

– Kiam mia Hulda iras al la manĝobutiko, ŝi kutimas forgesi duonon. Mi miras, ĉu helpus loĝi tiamaniere.

Iom post iom ili atingis la celon. Tra la ŝtupara fenestro ili vidis ruĝan ladan tegmenton, kelkajn malplenajn subtegmentejajn fenestrojn – kiel se dentisto estus amokinta sur la tegmento – dekon da fantomecaj fumtuboj kaj nenombreblan kvanton da radioantenoj. Ne indis reparoli pri civilizo, tial Hagson silentis.

– Ne speciale alloga elrigardo, Jan prezentis. Ĝi estas egala el niaj fenestroj. La bono kun ĝi estas, ke ĝi igas nin sopiri eksteren al la maro.

Sur ĉiu etaĝo Hagson nombris du loĝejojn. Same plej alte. Li rigardis la pordoŝildojn. Sur ambaŭ li legis

FROMAN

– Tie panjo loĝas, Jan klarigis, kaj ĉi tie mi.

– Ĉu vi loĝas sola? Hagson demandis surprizite, ĉar pri manko de loĝejoj oni parolis eĉ dum drinkado.

– Jes, Jan diris, kompreneble. Estas la domo de panjo.

Ŝi posedas ĝin kune kun iu ŝparbanko. Eniru!

Regis kompleta silento en la loĝejo, kiu laŭ mebligo kaj aranĝo estis samaĝa kun la tempo de la praavoj. Ĝi estis malhela, la iam blanka plafono havis koloron, kiu elvokis la esprimon ”fumita firsto”. La ĉambroj, entute kvar, estis kaj longaj kaj larĝaj kaj altaj, kaj kun kahelaj fornoj.

En la kuirejo estis lignaĵkesto kaj lignoforno kun fajrohoko kaj kupra akvujo, kiu vekis malklarajn memorojn ĉe Hagson, ion pri pumpilo, bataloj kaj somerkolonio.

Sur la kuirforno staris bela brila primuso. La rigardo al ĝi estis konsolo al Hagson, kiu kredis, ke tiu, kiu devas prepari manĝon sur brulforno, devas ellitiĝi je la kvara matene kaj fari fajron, por ke estu varme ĝis la vespero.

Kupraj kaseroloj plenigis la bretojn kaj ŝrankoj la murojn.

Jan prezentis la ĉambrojn sinsekve kiel hobioĉambro, biblioteko, dormoĉambro kaj manĝoĉambro. La prezentado ne estis nenecesa, ĉar la ĉambroj similis unu la alian kiel kvar predikoj. Libroj kuŝis ĉie, tio, kio eventuale estis lito, aspektis kiel enkonstruita ŝranko en la manĝoĉambro, la dormoĉambro estis plena da ŝraŭboj, ŝraŭbingoj, magnetoj, radiotuboj, fadenoj kaj ĉiaspecaj iloj.

– Ĉu tio estas la radio, kiun vi riparadas?

Jan aspektis ĝene tuŝita.

– Mi laboris per ĝi dum tri jaroj, li agnoskis, kaj mi promesis al mi mem, ke mi rekonstruos ĝin. Ĉiuj pecoj estas tie.

– Li diris tion, la kofromurdisto, kiam li petis pri indulgo,

Hagson rimarkigis seke.

La libroj imponis al li, ĉar li mem nenion legis, sed li esprimis sian plej grandan admiron pri la gramofonarkivo.

Jan havis amason da diskoj kaj belan radiogramofonon.

– Ĉu ĝi funkcias? li demandis zorgeme.

Jan respondis jese, sed aldonis, ke li havas ankoraŭ pli belan arkivon en la kuireja vestiblo.

Kio tio povus esti? Hagson miris. Li povis baldaŭ vidi.

Ekster la kuirejo estis longa mallarĝa pasejo, kiu ŝajnis finiĝi ie, eble en la loĝejo de la patrino. Je ambaŭ flankoj de la pasejo estis ŝrankoj, kiuj streĉis sin de la planko ĝis la plafono. Sur la ŝrankoj estis pentritaj la jenaj ĉefrubrikoj.

SURMETAĴOJ

VIANDAĴOJ

FIŜAĴOJ

SUPOJ

DESERTOJ

La ŝrankoj enhavis konservojn, estis tie miloj da skatoloj.

Hagson estis mutigita: li neniam aŭdis pri konservarkivo.

– Ni estas tiel praktikaj, panjo kaj mi, ĉu vi ne opinias?

Jan demandis kaj ŝajnis atendi laŭdon. Hagson nur kapjesis.

– Ni pagis grosistan prezon por ili, Jan aldonis, panjo havas fruktobutikon. Kion vi deziras por vesperman- ĝo?

Sed Hagson estis daŭre muta.

– Elektu mem! li fine elbuŝigis.

Per mansvingo Jan prenis suben tri, kvar skatolojn kaj Hagson komprenis, kion li celis, kiam li diris, ke li estas sperta je manĝofarado. Ĉar li ne kredis, ke ekkzistas tia fenomena lerteco malfermi konservkatolojn. Neniu blasfemo, neniu erara aŭ hezita manmovo, ssssssss, nur aŭdiĝis, kaj tie kuŝis la kovrilo bele elsegita.

La primuso ekflamis kaj la manĝo estis preta, antaŭ ol Hagson sufiĉe rekaptis sin por ricevi la venontan ŝokon.

Se ekzistas io, kion li malŝatis, tio estas fiŝobuloj. Kial Jan servu ĝuste tion? Se estas io, kion li ne aprezis, tio estas fungoj. Kun la fiŝobuloj Jan servis fungosaŭcon, saŭcon, kiu je naŭ dekonoj konsistis el fungoj. Freŝajn terpomojn li aprezis, tio estis konsolo, sed ne tiajn, kiuj venas el konservskatolo.

Brandon kaj bieron li ankaŭ aprezis, sed tion li ne ricevis.

Li devus esti supozinta tion.

Li manĝis silenta kun muelanta makzelo kaj ĉirkaŭira rigardo.

– Kie en ĉi tiu loĝejo vi intencas lokigi Margaretan Günter? li diris duonvoĉe, kiam li englutis la unuan bulon.

Jan skuis senzorge la ŝultrojn.

– Ĉi tie estas loko por ankoraŭ unu!

– Tiam estus sur la planko en la angulo dekstre de la fenestro en la hobia ĉambo, Hagson diris kaj ekatakis la duan bulon kun sento de maratonulo, kiu post tridek kilometroj rimarkas, ke li perdiĝis.

Li estis maljusta, kiam li atakis la estontan feliĉon de Jan pro kompatinda fiŝobulo, sed ĝuste tiam li ne povis regi sin.

– Kion vi deziras kiel deserton? Jan demandis.

– Malfermu skatolon! Hagson diris malgaje.

Dirite farite, Jan revenis kun malfermita konservskatolo, du kuleroj, du teleroj kaj du glasoj, kiuj aspektis kiel vinglasoj. Terura suspekto vekiĝis en Hagson, kiu faris movon kiel se li volus fuĝi, sed refalis senvorte sur la seĝon. Okazis la plej terura. Jan venis kun botelo, kiu ne havis la kutiman botelĉapeton aŭ koloron.

Hagson rajtis je tri litroj da brando ĉiumonate, kiujn li aŭ iu alia konscienceme eltrinkis kun aŭ sen biero.

Vinon li neniam trinkis; tio estis io, kion eventuale oni povis gustumi dum entombigoj, kiam maltaŭgis engluti tion, kio celis igi la homon gaja kaj forgesigi malgajon kaj zorgojn. Li povis neniam imagi, ke estos vino kun la manĝo.

Sed je la nomo de dio. Se li jam manĝis du fiŝobulojn …

– Haltu, li kriis, ne pli! sed estis tro malfrue, la glaso jam estis plena. Li rigardis la botelon, io stranga estis skribita sur ĝi, kion li ne aŭdis pli frue, Ajö aŭ Ujo aŭ io tia. Li ekpensis pri skalpigo aŭ alia simila vorto.

La konservskatolo enhavis pirojn kaj tio aspektis pli homa. Li prenis du duonojn. Jan levis sian glason.

– Tosto por la estonteco! li diris. Kaj por Margareta Günter!

– Sanon! Hagson ekĝemis. Li levis la glason inter la montrofingro kaj dikfingro kaj rigardis kritike la nekonatan trinkaĵon. Du aferojn vi mafidu, li daŭrigis. Ĉarmajn knabinojn kaj malmultekostajn vekhorloĝojn! Tosto por Margareta Günter!

Li englutis guton, bruligis iom sur la lango. La brulsento sekvis kun la trinkaĵo suben ĝis la ventro, kie ĝi haltis je iu punkto. Li prenis pluan gluton, ĉar tamen brulis.

Sed ne bruligis ĉifoje, anstataŭe estis plaĉa, jes, agrabla varmo, kiu fluis en la korpon. Li enverŝis la tutan enhavon de la glaso. Neniam antaŭe sentita sento pri feliĉo kaptis lin. En rapida sinsekvo li eltrinkis ankoraŭ kelkajn glasojn de la sendanĝera trinkaĵo.

De tio, kio poste okazis, li ne multon memoris.

La feliĉosento, kiu sekvis la vinon, fluis en la langon, kiu komencis fari cirkosaltojn kaj saltomortalojn en neniam malkreskanta fluo. Ne eblis haltigi la movojn de la lango.

Kaj kial li faru tion? La eta organo vivis sian propran ebriigan ĝojovivon. Ĝi parolis – ne Hagson – parolis, parolis. Pri la banko, pri Marcus, pri Stenman, pri Westin.

Pri tio, kiel oni traktas la eksterlandajn klientojn, kiel okazas, kiam iu Hagson promocias kontoristojn.

(”Vi vidos, kiam ajn Huss fariĝos estro por dek ses, ĉu vi kredos min tiam?”) Ĝi rakontis al Jan pri la vivo, ĝi promesis al li direktoran postenon, kion ajn li volis, eĉ Margaretan Günter. Nenio estis malebla.

Kaj tio tamen estis nur tio, kion Hagson malklare memoris.

Li certe diris multon pli, sed pri tio la kurteno restis senkompate subentirita. Neniam li estis tiel feliĉa, tiel eŭforia, tiel babilema.

Kiel li venis hejmen, restis por ĉiam nekonate al li. Li havis malklaran memoron, ke Jan donis saketon en lian manon kaj ke rozkolora nubo alglitis super la tegmentoj kaj haltis ekster la fenestro de Jan, Hagson suriris ĝin kaj estis portita hejmen. Kiel en fabelo! Kiam li vekiĝis en sia lito la postan matenon, vestita en piĵama jako kaj bankalsono, li tenis daŭre firme la saketon en sia mano.

Lia rigardo falis unue sur ĝin. Li longe fiksrigardis ĝin, elspiris suspiron de bonfarto kaj klopodis memori, kion ĝi enhavas. Ion valoran, ion belan, ion multekostan.

Jan estis infaneca honestulo, kiu bezonas kontrolon en la vivo. Li ricevos tion!

Hagson malfermis atenteme la saketon.

Ĝi enhavis nekredeblan kvanton da rompitaj diskoj kaj malplenan vinbotelon.

Li ridis beate. Jes, estis mirinda vespero.

John Einar Åberg

Kvina ĉapitro el samtitola romano
El la sveda tradukis Franko Luin


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.