|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iun vesperon en septembro familio ariĝis ĉirkaŭ sia kameno kaj alte amasigis brulaĵon el naĝ-lignaĵo de montaj riveretoj, el sekaj pinkonusoj kaj frakasitaj ruinoj de arbegoj krake falintaj de la krutegaĵo. La fajro muĝis en la kamentubon kaj lumigis la ĉambron per sia larĝa flamo. La vizaĝoj de la gepatroj aspektis serene ĝojaj; la infanoj ridis; la plej aĝa filino estis la portreto de Feliĉo deksepjara; kaj la maljuna avino, kiu sidis ĉe la plej varma loko trikante, estis la portreto de Feliĉo maljuniĝinta.
Ili jam trovis trikoloran violon en la plej senŝirma loko en tuta Nov-Anglio. Ĉi tiu familio lokiĝis en la Noĉo en la Blankaj Montoj, kie la vento estas akra dum la tuta jaro, kaj senkompate malvarmega vintre, – donanta al ilia dometo sian tutan malmildecon antaŭ ol iri en la valon de la Sako. Ili loĝis en malvarma kaj danĝera loko; ĉar monto staris ture super iliaj kapoj, tiel kruta, ke ŝtonoj ofte brufalis sur ĝiajn flankojn kaj timigis ilin noktomeze.
La filino ĵus eldiris simplan ŝerceton, kiu plenigis ĉiujn per gajo, kiam la vento trairis la Noĉon kaj ŝajne paŭzis antaŭ ilia dometo – klakigante la pordon, kun sonoj malgajegaj kaj ĝemaj, antaŭ ol ĝi eniris la valon. Dum momento ĝi malĝojigis ilin, kvankam la tonoj ne estis nekutimaj. Sed la familio ĝojiĝis denove, kiam ili rimarkis, ke la anso estas levita de iu vojaĝanto, kies paŝoj estis neaŭditaj pro la malgaja ventoblovo kiu, muĝante dum li enpaŝis, anoncis lian proksimiĝon, kaj foriris for de la pordo kun plendaj tonoj.
Kvankam ili loĝis en tia soleco, ĉi tiuj homoj ĉiutage interparolis kun la mondo. La romantika pasejo de la Noĉo estas granda arterio, tra kiu la vivsango de interna komerco pulsadas inter Maine, unuflanke, kaj la Verdaj Montoj kaj la bordoj de la Sankta Laŭrenco, aliflanke.
La diliĝenco ĉiam haltis antaŭ la pordo de la dometo.
La vojaĝanto, sen akompananto krom sia bastono, paŭzis ĉi tie por interŝanĝi vortojn, por ke la sento de soleco ne tute subpremu lin, antaŭ ol li povos trapasi la fendon de la monto, aŭ atingi la unuan domon en la valo. Kaj ĉi tie la ŝarĝveturigisto, irante al la foiro ĉe Portland, haltis por noktumi, kaj, se li estus fraŭlo, eble sidus unu horon post la kutima horo de enlitiĝo, kaj, ĉe disiĝo, ŝtelkisus la knabinon de la monto. Ĝi estis unu el tiuj primitivaj gastejoj, kie vojaĝanto pagas nur por manĝaĵoj kaj dormejo, sed ricevas, krom tio, hejman afablecon netakseblan. Kiam, do, la paŝoj aŭdiĝis inter la ekstera kaj interna pordoj, la tuta familio leviĝis, avino, infanoj, ĉiuj, kvazaŭ por bonvenigi parencon, kies sorto estis kunligita kun ilia.
Malfermis la pordon junulo. Lia vizaĝo unue portis melankolian esprimon, preskaŭ de malespero, de iu kiu vojaĝas sur sovaĝa kaj senŝirma vojo, ĉe noktiĝo kaj sola, sed ĝi rapide heliĝis, kiam li vidis la afablan varmon de la akcepto. Li sentis sian koron salti por renkonti ilin, de la maljunulino, kiu viŝis seĝon per sia antaŭtuko, ĝis la infaneto, kiu elmetis al li la braketojn. Unu rigardo kaj rideto faris la junulon senĝene amika kun la plej aĝa filino.
”Ha, ĉi tiu fajro estas ĝuste taŭga,” li kriis; ”precipe kiam ĉirkaŭ ĝi estas tia feliĉa rondo. Mi estas sensente malvarma; ĉar la Noĉo similas tubon de granda blovilo; terure blovegis kontraŭ mia vizaĝo sur la tuta vojo el Bartlett.”
”Do vi iras en la direkton de Vermont?” demandis la dommastro, helpante depreni malpezan tornistron de la ŝultroj de la junulo.
”Jes; al Burlington, kaj sufiĉe pli pluen,” respondis li.
”Mi intencis esti ĉe Ethan Crawford hodiaŭ nokte; sed piediranto malrapidas sur vojo, kia ĉi tiu. Ne estas grave; ĉar, vidante ĉi tiun bonan fajron, kaj viajn gajajn vizaĝojn, mi sentas kvazaŭ vi bruligis ĝin intence por mi kaj atendis mian alvenon. Tial mi sidiĝos inter vi, kaj kondutos kvazaŭ hejme.”
La nekaŝema fremdulo ĵus altiris sian seĝon al la fajro, kiam io simila al peza piedsono aŭdiĝis de ekstere, rapidanta malsupren sur la kruta flanko de la monto kvazaŭ per longaj kaj rapidaj paŝoj, kaj dum ĝi preterpasis la dometon tiel salteganta, ke ĝi frapis la kontraŭan krutegaĵon. La familio tenis sian spiron, ĉar ili konis la sonon, kaj ilia gasto faris same instinkte.
”La maljuna monto jetis al ni ŝtonon, timante ke ni lin forgesos,” diris la domestro, reaplombiĝinte. ”Kelkfoje li skuas la kapon kaj minacas fali, sed de longe ni estas najbaroj kaj entute bone interkonsentas. Krom tio ni havas senriskan rifuĝejon tre proksime se li falus efektive.”
Ni nun supozu, ke la fremdulo jam finis sian noktoman ĝon el viando ursa; kaj pro sia nature feliĉa maniero akceptiĝis de la tuta familio kun afableco, tiel ke ili interparolis tute senĝene inter si, kvazaŭ li apartenus al ilia monta gento. Li estis de fiera, tamen milda spirito – memestima kaj netrudema inter la riĉaj kaj grandaj, sed ĉiam preta klini la kapon ĉe humila pordo dometa, kaj esti kiel frato aŭ filo apud la kameno de neriĉulo. Inter la domanoj de la Noĉo li trovis varmecon kaj simplecon de sento, la kutiman saĝecon de Nov-Anglio, kaj poezion de loka kresko, kiujn ili kolektis tute senkonscie de la montaj pintoj kaj faŭkoj, kaj ĉe la sojlo mem de sia romantika kaj danĝera loĝejo. Li jam multe vojaĝis, kaj sola; lia tuta vivo, ja, estis soleca vojeto, ĉar laŭ la fiera zorgo de sia naturo, li tenis sin for de tiuj, kiuj alie povus esti liaj kunuloj. La familio, ankaŭ, kvankam tiel afabla kaj gastema, havis tian konscion de unueco inter si, kaj apartiĝo de la cetera mondo, kiu, ĉe ĉiu familia rondo, devas konservi sanktan lokon, kien neniu fremdulo povas sin entrudi.
Sed ĉi tiun vesperon profeta simpatio instigis al la delikata kaj klera junulo, ke li elverŝu sian koron al la simplaj montanoj, kaj devigis ilin respondi al li kun la sama libera konfido. Kaj tiel devus esti. Ĉu la parenceco de komuna sorto ne estas pli forta kunigilo ol tiu de naski ĝo?
La sekreto de la karaktero de la junulo estis alta kaj abstrakta ambicio. Li estus kontenta vivi nefaman vivon, sed ne volus esti forgesata en la tombo. Sopiro transformi ĝis en esperon, kaj espero, longe karesata, fariĝis kvazaŭ realaĵo, ke nekonata kiel li nun vagadas, iu gloro radios sur lian tutan vojon, kvankam eble ne dum li pasos ĝin. Sed kiam posteuloj posten rigardos en la malhelecon, kiu estas nun la estanteco, ili postsekvos la helecon de liaj paŝoj, heliĝantaj, dum malpli helaj gloroj velkis, kaj konfesos, ke geniulo pasis el sia lulilo al sia tombo, dum neniu rimarkis lin.
”Ankoraŭ,” kriis la fremdulo – liaj vangoj ruĝiĝantaj kaj liaj okuloj briletantaj pro entuziasmo – ”ankoraŭ mi nenion faris. Se mi malaperus de la tero morgaŭ, neniu scius tiom pri mi kiom vi; ke iu sennoma junulo venis ĉe noktiĝo el la valo de la Sako, malfermis sian koron al vi en la vespero, trapasis la Noĉon antaŭ sunleviĝo, kaj jam ne vidiĝis. Neniu demandus: Kiu li estis? Kien iris la vaganto?
Sed mi ne povos morti antaŭ ol mi plenumos mian destinon. Tiam la morto venu! Mi estos konstruinta mian monumenton!
Estis fluado de natura emocio, ŝprucanta inter abstraktaj revoj, kiu ebligis, ke la familio komprenu la sentojn de la junulo, kvankam iliaj estis tiel fremdaj al la liaj.
Pro subita sentemo pri la ridindaĵoj, li ruĝiĝis pro la ardo en kiun li lasis sin fali.
”Vi ridas je mi,” li diris, prenante la manon de la plej aĝa filino kaj samtempe ridetante. ”Vi opinias, ke mia ambicio estas tiel sensenca, kvazaŭ mi ĝismorte frostigus min sur la pinto de Monto Washington, por ke homoj rigardu min de la kamparoj ĉirkaŭaj. Kaj vere tiu estus majesta piedestalo por statuo de homo!”
”Estas pli bone sidi apud ĉi tiu fajro,” respondis la knabino, ruĝiĝante, ”kaj esti komforta kaj kontenta, kvankam neniu pensas pri ni.”
”Mi supozas,” diris la patro, post iom da medito, ”ke estas io natura en tio, kion diras la junulo; kaj se mia penso tiel inkliniĝus, mi eble sentus tute same. Estas strange, edzino, kiel lia babilado igas mian kapon pensi pri aferoj, kiuj preskaŭ certe neniam okazos.”
”Eble ili okazos,” respondis la edzino. ”Ĉu mia edzo pensas pri tio, kion li faros, kiam li estos vidvo?”
”Ne, ne!” kriis li, forpelante la ideon kun riproĉa mildeco.
”Kiam mi pensas pri via morto, Ester, mi ankaŭ pensas pri mia. Sed mi volis, ke ni posedu bonan farmon ĉe Bartlett, aŭ Bethlehem, aŭ Littleton, aŭ iu alia urbo ĉirkaŭ la Blankaj Montoj; sed ne kie ili povus fali sur niajn kapojn. Mi dezirus bonan reputacion inter miaj najbaroj, esti nomata ”Squire,” kaj sendata al Ĝenerala Kortego por unu-du kunsidaroj; ĉar simpla, honesta viro povus fari tiom da bono tie kiom leĝisto. Kaj kiam mi fariĝus tre maljuna, kaj vi maljunulino, por ke nek vi nek mi estu longe sola, mi povus morti tute feliĉa en mia lito, kaj lasi vin ĉiujn plori ĉirkaŭ mi. Tomboŝtono el ardezo taŭgus por mi same bone kiel unu el marmoro – kun nur mia nomo kaj aĝo, strofo de himno, kaj io por sciigi al la homoj ke mi vivis kiel honestulo kaj mortis kristano.”
”Jen do,” kriis la fremdulo, ”estas nature al ni deziri monumenton, ĉu el ardezo an el marmoro, ĉu kolono el granito aŭ glora memoro en la universala koro de homoj.”
”Ni strange pensas hodiaŭ vespere,” diris la edzino, kun larmoj en la okuloj. ”Oni diras, ke antaŭsigniĝas io, kiam la pensoj tiel vagadas. Aŭskultu la infanojn!”
Ili aŭskultis, laŭ la peto. La pli junaj infanoj jam estis enlitigitaj en apuda ĉambro, sed inter ili nur estis nefermita pordo, tial estis aŭdeble, ke ili babiladas multe inter si. Ĉiuj ŝajnis influataj de la apudfajra rondo, kaj penis konkuri unu kontraŭ la alia per kapricaj voloj kaj infanaj projektoj pri tio, kion ili faros, kiam ili fariĝos viroj kaj virinoj. Fine malgranda knabo, anstataŭ paroli al siaj gefratoj, vokis sian patrinon.
”Mi diros al vi kion mi volas, patrino,” kriis li. ”Mi deziras, ke vi, patro, avino, kaj ĉiuj ni, kaj ankaŭ la fremdulo, ekiru tuj kaj prenu trinkon el la pelvo de la akvokondukilo!”
Neniu el ili povis ne ridi je la ideo de la infano forlasi varman liton, kaj tiri sin for de gajiga fajro, por viziti la pelvon de la akvokondukilo – rivereto falanta de la krutegaĵo, profunde en la Noĉo. La knabo estis apenaŭ parolinta, kiam sarĝveturilo aŭdigis klakante sur la vojo, kaj haltis momenton antaŭ la pordo. Ĝi ŝajnis enhavi du aŭ tri virojn kiuj gajigis siajn korojn per kruda ĥoro de kanto, kiu eĥe resonis, en rompitaj notoj, inter la krutegaĵoj, dum la kantantoj hezitis ĉu daŭrigi sian veturon aŭ loĝi ĉi tie dum la nokto.
”Patro,” diris la knabino, ”ili vokas vin laŭ via nomo.”
Sed la bonulo dubis, ĉu ili vere vokis lin, kaj ne deziris montri sin tro gajnema per peto ke ĉiu patronu lian domon. Tial li ne rapidis al la pordo; la vipŝnuro baldaŭ ekkrakis, kaj la veturantoj malaperis en la Noĉon, ankoraŭ kantante kaj ridante, kvankam ilia muziko kaj gajeco revenis plende de la koro de la monto.
”Ja, patrino!” kriis la knabo, denove. ”Ili estus permesintaj al ni rajdi ĝis la akvokondukilo.”
Denove ili ridis je la obstina deziro de la infano por nokta promenado. Sed okazis, ke nubeto pasis trans la spirito de la filino; ŝi serioze rigardis en la fajron, kaj faris enspiron, kiu estis preskaŭ ekĝemo. Ĝi perfortis sian vojon, malgraŭ malforta barakto por ĝin reteni. Poste, subite ruĝiĝante, ŝi rigardis ĉirkaŭ la rondo, kvazaŭ ili estus momente rigardintaj en sian animon. La fremdulo demandis al ŝi, kion ŝi pensas.
”Nenion,” respondis ŝi, kun melankolia rideto. ”Mi nur sentis min soleca tiumomente.”
”Ho, ĉiam mi havis naturan kapablon senti, kio estas en la koroj de aliaj,” li diris, duone serioze. ”Ĉu mi diru la sekretojn de via? Ĉar mi scias, kion konkludi, kiam junulino tremetas apud varma fajro kaj plendas pri soleco ĉe la flanko de la patrino. Ĉu mi metu en vortojn tiujn sentojn?”
”Ili ne plu estus sentoj de knabino, se ili povus esti vortigataj,” respondis la monta nimfo, ridante, sed evitante lian okulon.
Ĉi tio estis dirata flanke. Eble en iliaj koroj ĝermis amo, tiel pura ke ĝi povus flori en Paradizo, ĉar ĝi ne povus maturiĝi sur la tero; ĉar virinoj adoras tian mildan dignon, kiel la lia; kaj fiera, pripensema, tamen afabla animo estas plej ofte ensorĉata de simpleco kiel ŝia. Sed dum ili mallaŭte parolis, kaj li observis la feliĉan malgajecon, la facilajn ombretojn, la timemajn sopirojn de la knabina naturo, la vento tra la Noĉo faris pli profundan kaj malgajan sonon. Ĝi ŝajnis, kiel la fantaziema fremdulo diris, kiel ĥora kanto de la spiritoj de la blovego, kiuj dum antikvaj indianaj tempoj loĝis en ĉi tiuj montoj, kaj faris iliajn altaĵojn kaj kavojn sankta regiono.
Estis malĝoja sono laŭ la vojo, kvazaŭ pasus enteriga procesio. Por forigi la malgajecon, la familio ĵetis pinbranĉojn sur la fajron, ĝis la sekaj folioj kraketis kaj la flamo leviĝis, vidigante denove scenon de paco kaj humila feliĉo. La lumo svebis ĉirkaŭ ili milde kaj karesis ĉiujn. Jen estis la malgrandaj vizaĝoj de la infanoj, kaŝrigardantaj el sia lito aparte, kaj jen la figuro fortika de la patro, la subigita kaj zorgema mieno de la patrino, la altbrova junulo, la burĝonanta knabino, kaj la bona avino, ankoraŭ trikanta ĉe la plej varma loko. La maljuna virino suprenrigardis de sia tasko, kaj, kun fingroj ĉiam okupataj, kiel unua denove parolis.
”Maljunuloj havas siajn ideojn,” diris ŝi, ”same kiel junuloj. Vi volis kaj planis, kaj lasis viajn pensojn vagi de unu temo ĝis alia, ĝis vi vagigis ankaŭ mian pensadon.
Nu, kion maljunulino devus deziri, kiam ŝi povas iri nur paŝon aŭ du antaŭ ol atingi sian tombon? Infanoj, ĝi fantome sekvos min dum nokto kaj tago ĝis mi sciigos al vi.”
”Kio tio estas, patrino?” kriis la geedzoj samtempe.
Tiam la maljunulino, kun mieno de mistero, kiu altiris la ĉirkaŭsidantojn pli proksimen al la fajro, sciigis al ili, ke ŝi jam preparis siajn tombajn vestojn antaŭ kelkaj jaroj – delikatan tolan mortkitelon, ĉapon kun muslina krispo, kaj ĉion el pli delikata ŝtofo, ol ŝi portis depost la edziniĝa tago. Sed ĉi tiun vesperon malnova superstiĉo strange revenis al ŝi. Oni diris en ŝiaj pli junaj tagoj, ke se io estus neorda ĉe kadavro, se nur la krispo ne estus glata aŭ la ĉapo ne ĝuste bonsidus, la kadavro en la ĉerko kaj sub la grundo penus suprenmeti siajn malvarmajn manojn por ordigi ĝin. Ŝi farigis nerva ĉe la nura penso.
”Ne tiel parolu, avino!” diris la knabino, tremetante.
”Nu,” daŭrigis la maljunulino kun nekutima seriozeco, tamen strange ridetante pri sia malsaĝetaĵo: ”Mi deziras, ke unu el vi, miaj infanoj – kiam via patrino estos vestita kaj jam en la ĉerko – mi deziras, ke unu el vi tenu super mia vizaĝo spegulon. Kiu scias, ĉu eble mi rigardos al mia reflektaĵo por vidi, ĉu ĉio estas orde?”
”Maljuna kaj juna, oni revas pri tomboj kaj monumentoj,” murmuris la fremda junulo. ”Mi demandas al mi, kion sentas la maristoj, kiam ŝipo dronas, kaj ili, nekonataj kaj nefamaj, estas subigotaj kune en la oceano – tiu vasta kaj sennoma tombego?”
Dum momento la terura koncepto de la maljunulino tiel absorbis la pensojn de ŝiaj aŭskultantoj, ke sono vaganta en la nokto, leviĝanta kiel la muĝo de blovego, jam kreskis larĝa, profunda kaj terura, antaŭ ol la mortdestinita grupo konsciis pri ĝi. La domo kaj ĉio interne tremis; la fundamentoj de la mondo ŝajnis skuitaj, kvazaŭ ĉi tiu terura sono estus la sonorado de la lasta trumpetado.
Juna kaj maljuna intersanĝis unu ekrigardon de teruro, kaj restis dum momento, palaj, timigitaj, sen povo paroli aŭ moviĝi. Tiam la sama ekkriego samtempe eksplodis el la lipoj de ĉiuj.
”La glito! La glito!”
La plej simplaj vortoj devas sciigi, sed ne bildigi, la nedireblan teruron de la katastrofo. La viktimoj elkuregis el la dometo kaj serĉis rifuĝon en, laŭ ilia opinio, pli sendanĝera loko – kie, antaŭpensinte tian krizon, speco de barilo jam estis konstruita. Ve! ili forlasis sian sendanĝerejon, kaj enkuris rekte en la vojon de detruo.
Falis la tuta flanko de la monto, en kaskadego de ruino.
Tuj antaŭ ol ĝi atingis la dometon, la fluo rompiĝis en du partojn – ĝi eĉ ne rompis unu fenestron tie, sed superkovris la tutan ĉirkaŭaĵon, obstrukcis la vojon, kaj neniigis ĉion dum sia furioza kuro. Longe antaŭ ol la tondro de la granda glito ĉesis muĝi inter la montoj, la morta agonio estis suferita kaj la viktimoj estis en paco. Iliaj korpoj neniam estis trovitaj.
La proksiman matenon hela fumo vidiĝis eliranta el la kamentubo de la dometo sur la monta flanko. Interne la fajro ankoraŭ fumetadis sur la kameno, kaj la seĝoj staris cirkle ĉirkaŭ ĝi, kvazaŭ la enloĝantoj nur estis elirintaj por vidi la detruon faritan de la glito, kaj baldaŭ revenos, por danki la Ĉielon pro mirakla savo. Ĉiu lasis siajn apartajn memoraĵojn, pro kiuj tiuj konintaj la familion devis elverŝi larmon por ĉiu. Kiu ne estas aŭdinta ilian nomon?
La historio estas malproksimen disvastigita, kaj eterne restos legendo de tiuj montoj. Poetoj kantis pri ilia sorto.
Estis cirkonstancoj, kiuj supozigis al kelkaj homoj, ke fremdulo estis akceptita en la dometon en tiu terura vespero kaj partoprenis en la katastrofo de ĝia loĝantaro.
Aliaj neis, ke estas sufiĉa bazo por tia konjekto. Ve por la grandanima junulo, kun lia revo pri tera senmorteco!
Lia nomo kaj persono tute nekonataj; lia historio, lia maniero de vivo, liaj planoj, mistero neniam klarigebla, lia morto kaj lia ekzistado same dubaj! Kies estis la angoro de tiu momento de morto?
Nathaniel Hawthorne
El la angla tradukis E. E. Yelland
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.