|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La faktoj en la sekvanta rakonto venis al mi en letero de juna fraŭlino tute ne konata de mi, kiu nure subskribis ĝin ”Aŭrelia Maria”. La kompatindulino estas preskaŭ korrompita pro la malfeliĉoj, al kiuj ŝi devis submeti ĝi, kaj en ĉi tiu dilemo ŝi sin turnas al mi por helpo.
Aŭskultu ŝian malĝojigan rakonton: – Ŝi diras, ke kiam ŝi estis deksesjara, ŝi renkontis kaj enamiĝis, kun la tuta sindonemo de pasia karaktero, junulon nomata Williamson Breckenridge Caruthers, kiu estis proksimume ses jarojn pli aĝa ol ŝi. Ili fariĝis gefianĉoj, kaj por iom da tempo ŝajnis kvazaŭ ilia kariero destiniĝas esti karakterizata de imuneco kontraŭ mal- ĝojo. Sed fine la tajdo de la sorto turniĝis; juna Caruthers infektiĝis per variolo, kaj post lia resaniĝo lia vizaĝo estis markita kiel vaflomodelilo, kaj lia bela aspekto foriris por ĉiam. Aŭrelia unue pripensis la ĉesigon de la fianĉa kontrakto; sed kompato por sia malfeliĉa amanto igis ŝin nur prokrasti la edziĝon.
La tagon mem antaŭ tiu fiksita por la edziĝo, Breckenridge, okupite per rigardo de balonflugado, marŝis en puton kaj frakasis unu el la kruroj – kaj oni devis amputi ĝin super la genuo. Denove Aŭrelia inkliniĝis nuligi la fianĉiniĝon, sed denove la amo triumfis; kaj ŝi antaŭaran ĝis la edziĝtagon, kaj donis al la amanto alian okazon pli bone konduti.
Kaj denove malfavora sorto atingis la malfeliĉan junulon.
Li perdis unu el la brakoj sekve de tro frua malŝarĝo de Kvara-de-Julio-kanono; kaj post malpli ol tri monatoj, la alia brako perforte eltiriĝis sekve de implikiĝo en kardmaŝino. La koro de Aŭrelia estis preskaŭ premegata de ĉi tiuj afliktoj. Ŝi ne povis ne profunde malĝojiĝi, vidante sian amaton pecope pasantan for de ŝi: ŝi sentis, ke li ne povos ĉiam esti sub tia malfeliĉega procedo de depreno; kaj en sia larmoplena malespero, ŝi preskaŭ bedaŭris, same kiel makleristoj, kiuj tro longe tenas akciojn kaj perdas okazon de gajno, ke ŝi ne akceptis lin kiel edzon en la komenco, antaŭ ol li suferis tian timegigan malpliiĝon. Tamen ŝia brava animo subtenis ŝin, kaj ŝi decidis ankoraŭ iom pli longe toleri la nenaturan emon de sia amiko.
Denove la edziĝtago alproksimiĝis, kaj denove malefektivigo superombris ĝin. Caruthers malsaniĝis je erizipelo kaj perdis la uzon de unu el la okuloj. La amikoj kaj parencoj de la edziniĝontino, opiniante, ke ŝi jam toleris pli multon ol oni povas juste atendi de ŝi, venis al ŝi kaj insistis, ke la edziĝkontrakto estu nuligata; sed post iom da ŝanceliĝo, Aŭrelia larĝanime diris, ke ŝi jam senpasie pripensis la aferon, kaj ne povas trovi, ke Breckenridge estas kulpa. Do ŝi ankoraŭ unu fojon prokrastis la edziĝtagon – kaj li rompis la alian kruron.
Estis malĝojiga tago por la kompatinda junulino, kiam ŝi vidis la ĥirurgojn respektege forportantaj la sakon, kies uzojn ŝi eksciis per antaŭa sperto; kaj ŝia koro diris al ŝi la maldolĉan veron, ke ankoraŭ unu peco de ŝia amato estas for. Ŝi sentis, ke la kampo de ŝiaj korinklinoj iĝas tagon post tago pli limigita, sed denove ŝi sulkigis la frunton al siaj parencoj, kaj refaris la fianĉiniĝon.
Nelonge antaŭ la tempo fiksita por la edziĝo, alia katastrofo okazis. En la lasta jaro la indianoj de Owens River skalpis nur unu viron. Tiu viro estis Williamson Breckenridge Caruthers.
Li estis rapide hejmeniranta kun ĝoja koro, kiam li perdis por ĉiam sian hararon; kaj en tiu maldolĉa horo, li preskaŭ malbenis la erare montritan kompaton, kiu ŝparis al li la kapon.
Fine, Aŭrelia estas forte embarasata pri tio, kion ŝi devas fari. Ŝi skribas kun vere virina sento, ke ŝi ankoraŭ amas sian Breckenridge – ŝi ankoraŭ amas tiom el li, kiom restas – sed ŝiaj parencoj forte kontraŭstaras la edziĝaranĝon, ĉar li ne havas posedaĵon, kaj estas maleble al li labori, kaj ŝi ne havas sufiĉe da monrimedoj por komforte subteni ambaŭ. ”Nu, kion fari?” ŝi demandas al mi – demando, kiu implikas la vivlongan feliĉon de unu virino kaj preskaŭ du-trionoj de viro; kaj mi opinias, ke mi prenus sur min tro grandan respondecon, se mi pli multe farus, ol prezenti proponeton. Ĉu estus bone rekonstrui lin? Se Aŭrelia povas elporti la elspezon, ŝi provizu sian senmembrigitan amanton per lignaj brakoj kaj lignaj kruroj, kaj vitra okulo, kaj peruko, kaj donu al li alian okazon; donu al li naŭdek tagojn, ne pli, kaj se li ne intertempe rompos al si la kolon, edziniĝu kun li, kaj akceptu la riskojn. Ŝajnas al mi, Aŭrelia, ke ne estas multe da risko iamaniere, ĉar, se li persistas en la emo sin difekti ĉiun fojon, kiam li vidas oportunan okazon, lia plej proksima eksperimento certege faros finon al li – kaj tiam vi bone statos, edzinigita aŭ ne. Se vi estos edzinigita, la lignaj kruroj, kaj ĉiuj aliaj valoraĵoj kiujn li posedos, herediĝos de la vidvino; kaj kiel vi povas kompreni, vi ne perdos ion krom la ameme garditan fragmenton de nobla sed plej malfeliĉa edzo, kiu honeste penis juste agi, sed kies eksterordinaraj instinktoj malhelpis lin. Provu tion, Maria! Mi zorge kaj bone pripensis la aferon, kaj tio estas la sola ŝanco, kiu laŭ mia opinio okazos por vi. Se Caruthers estus komencinta per rompo de sia kolo, tio estus liaparte bona ideo, sed ĉar li opiniis bone elekti malsaman agmanieron, kaj daŭrigi sian vivon dum kiom eble plej longa periodo, mi opinias, ke ni ne devos riproĉi lin pro tio. Ni devas agi kiel eble plej bone laŭ la cirkonstancoj, kaj peni ne furioziĝi kontraŭ li.
Mark Twain
El la angla tradukis W. M. Harvey
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.