La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La falĉistoj de Polhem

Unu el tiuj rakontoj, kiujn fraŭlino Lovisa precipe preferas prezenti, estas kiel la fiera kaj avara grandbienulo de Ekolsund veturis de sia Mälarregiona bieno al la laborejoj de Polhem[9] por mendi de li mekanecajn laboristojn, kiuj kolektu liajn rikoltojn, falĉu lian grenon kaj plenumu la laboron de viro, sensalajre kaj senmanĝe.

Tiam, kiam li alvenis al Stjernsund, Polhem sidis en sia laborejo, vestita kiel ordinara forĝisto kaj okupata de eleksperimentado de nova maŝinmodelo. Ĉe la trofiera kaj patronaĉa saluto de la grandbienulo, Polhem preferis konservi sian inkogniton. Li diris, ke Polhem mem ne troviĝas hejme, sed ke li certe povos plenumi ĉion, kion oni mendas de li, kaj je la nomo de Polhem li povas promesi, ke dekduo da mekanecaj laboristoj, kiuj povos labori sen manĝo kaj sen salajro, venos al Ekolsund, kiam la greno estos preta por rikolto la sekvontan fojon.

En Ekolsund okazis somermezo. La fojno estis preta por falĉado, sed la falĉiloj kuŝis rustaj kaj neakrigitaj, la popolo sidis sen laboro, sen salajro kaj sen manĝo. Kavokulaj kaj mirantaj ili senĉese rigardis la posedanton de la palaco, kiu tage-post-tage staris apud sia fenestro esplorrigardante super la vojo, kvazaŭ atendante iun.

La trifolio odoris pli forte ĉiun novan tagon, kvazaŭ ĝi volus atentigi pri si. La timoteherbo[10] paliĝis de malkontento pro la senzorgo de la grandbiena mastro. Sed eĉ unu mano ne moviĝis por rikolti ĝin. Pli kaj pli maltrankvile kaj nervoze la posedanto de Ekolsund vagis en la grandaj salonoj. Ŝajnis kvazaŭ li ne kuraĝus iri eksteren, timante la malbenojn de la popolo kaj de la naturo. La suno ardis, ĉiu kreskintaĵo komencis velki, kaj la mastro de Ekolsund staris ĉe sia fenestro, pugnante la manojn pro spito, kolero kaj malespero.

Tiam iun tagon li vidis nubeton en la malproksimo, kvazaŭ ruliĝantan sur la polva landvojo. Ĝi pli kaj pli proksimiĝis, kaj laste li povis distingi en la polvonuboj la formojn de strangaj kaj monstraj aperoj. Estis gamboj irantaj, brakoj svingiĝantaj, sed sur la monstraj korpoj ne troviĝis kapoj. Malantaŭ la terura trupo ruliĝis nobelula veturilo kun veturigisto kaj lakeo en livreo.

Kun sento de malagrablo miksita kun plenumita espero la sinjoro de Ekolsund iris por akcepte renkonti ĉi tiujn mirindajn gastojn.

Laŭ ordono, dirita per akra voĉo, haltis la dekdunombra
aro, kaj la veturilo ruliĝis pluen ĝis la perono. El ĝi paŝis sinjoro, vestita per silko kaj veluro, kun puntoj kaj krispo, kaj kun vasta longperuko sub la plumornamita ĉapelo. Kun surprizo la sinjoro de Ekolsund rekonis la nobele kaj multekoste vestitan gaston. Ne estis alia ol la forĝisto en Stjernsund. Per malmola, preskaŭ minaca voĉo Polhem diris :

“Jen la laboristoj, kiujn vi deziris de mi. Uzu ilin, kiel plaĉas al vi. Ili ne manĝas, salajron ili ne postulas, sed memoru ankaŭ, ke ili ne estas homoj. Ordonu al ili ’iru’, kaj ili iros. Ordonu ’staru’, kaj ili haltos”. Tiam Polhem enpaŝis reen en sia veturilo kaj malaperis en turnmovi- ĝanta polvonubo.

Tre maltrankvile kaj hezitante la mastro de Ekolsund iris al la respektodonaj aperoj, kaj per tremanta voĉo li diris tiun vorton, kiun Polhem instruis al li.

“Iru.”

La aro levis la brakojn, kies ekstremoj konsistis el akrigitaj falĉiloj, kaj ekmoviĝis antaŭen. Kvazaŭ tirataj de magneto ili sekvis post la Ekolsundsinjoro kie ajn li iris, kaj li kondukis siajn novajn laboristojn al la nefalĉitaj kampoj.

Rigidaj de teruro la popolo de la bieno rigardis siajn ĵus venintajn konkurantojn, vidante kiel la fojno falas en ebenaj linioj pro la rapidaj falĉilsvingoj.

La mastro de Ekolsund ĝojegis kaj laŭdis la genion de Polhem. Dum kelkaj horoj plenumiĝis tiom, kiom antaŭe dum sama nombro da tagoj. Sed samtempe li ne povis forigi senton pri teruro.

Ĉu la konscienco riproĉis lin, kiam li vidis sian malnovan laboristaron, kie la virinoj ploris premante al si siajn malsatajn kaj timigitajn infanojn, kaj la palaj viroj sekvigis minacajn rigardojn post li? Aŭ, ĉu estis la konscio ke la novaj laboristoj iras antaŭen same blinde, same senhezite kaj senindulge kiel sorto kaj morto?

La tutan tagon ili falĉis. La trifolio ne plu odoris, kaj la timoteherbo grincis, kvazaŭ per dentoj, kiam ĝi falis pro la falĉiloj de la novaj viroj. Ili ne bezonis ripozon.

Intertempon ili ne prenis por tagmanĝo, nek ili sidis apud la fosaĵo ŝercante kaj babilante ĉe vespermanĝo.

Sed ili laboris, antaŭen ili iris. Senhezite kaj senindulge kiel la sorto. Jam restis nur unu kampo, kiu deklivis malsupren al la lago, enkadrigita de krutaj ŝtonegoj. En longa vico, kiu etendis sin sur la tuta larĝo de la herbejo, iris la falĉistoj, kaj antaŭ ili iris la sinjoro de Ekolsund. Li estis laca de malsato, laca de sia longa, malpacienca atendo, kaj laca pro la animstreĉo de la tago. La brakoj de la falĉistoj moviĝis, sed ili havis nek kapojn nek cerbojn.

Kaj la memoro de ila kondukanto malvigliĝis, la funkciado de lia pensado ĉesis.

Tiam la aro venis al la herbeja rando, kaj trans ĝi trovi ĝis la lago. Li volis haltigi ilin, sed li estis forgesinta la ĝustan vorton.

Li ordonis, li kriis : ”Haltu!”

”Turniĝu!”

”Ne moviĝu!”

”Halton!”

Nenio efikis. Antaŭen ili iris. Senindulge, neaŭdemaj kiel la morto. Kaj antaŭ si ili pelis la sinjoron de Ekolsund kiel enrondigitan ĉasaĵon.

Malsupren en la Mälarlagon ili iris.

La falĉiloj fulmbrilis kiel flamantaj glavoj en la vespera sunlumo, kaj la akvo fermiĝis super la falĉistoj de Polhem kaj super la sinjoro de Ekolsund.

Elsbeth Funch

El “Mi konas landon


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.