La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La fremdlanda vojaĝo de Mathias Waldius

El leteroj de Mathias Waldius al Erland Hjelm, sekretario en la militintendanta ĉefoficejo.

Parizo, la 1-an de oktobro 1767.

Nobla kaj estiminda sinjoro sekretario, mia honesta bona amiko!

Certe mi volus simili tiujn sinjorojn studentojn, kiujn oni renkontas meditantaj en la stratoj ĉirkaŭ la reĝa librejo, kun libro en la manoj, forgesantaj pro la legataj signoj ĉion sur stratoj kaj placoj. Sed min mem embarasas kaj logas ĉio. La bruado suprenpenetras kaj malkvietigas eĉ la silenton de tiu malgranda ĉambro en la gastejo de patro Franĉois ”au Petit Colombier, rue des Colombes”, kie via fidela Maĉjo loĝigis sin.

Matene, kiam mi vekiĝas, tion kaŭzas la fruktvendisto, kriante ”voilà les plaisirs des messieurs, voilà les belles pêches”, kaj mi ĵus dorminte vidas lian veturileton plene ŝarĝitan per fruktoj. Sed, antaŭ ol mi decidas eletendi la manon kaj aĉeti, hezitante kaj mirante antaŭ tiu ĉi trosufiĉeco, li jam estas for, kaj la odoro de la belaj kaj sukriĉaj persikoj restas, incitante la malgajan humoron.

Mia kara frato, kiu ŝatas la belan sekson, kaj estas de ĝi amata pli ol aliaj, estu plue scianta, ke la virinoj en Parizo malsimilas tiujn de aliaj lokoj. Ili havas fajron kaj spritecon, kies egaloj ne estas troveblaj aliloke … Ilia irado estas ĉarma al la okulo, ilia voĉo estas gaje muzika, kaj niaj svedaj fraŭlinoj – kiom ajn amindaj ili povas esti – estas nur paseroj kompare kun tiuj ĉi paradizbirdoj kaj kolibroj. Miaj vizitoj en Sorbonne kaj Collège de France estas kalkuleblaj – la maladmiro pri treseriozeco estas en Parizo tre granda, kaj oni ne povas nei, ke la sciencoj – kaj spiritaj kaj mondaj – ĉe ni tro multe dediĉi ĝas al klera kaj severa diskutado.

Nun mi devas fini tiun ĉi skribaĵon, tiom malinteresan, ke ĝi ne meritas okupi la tempon kaj la pensojn de mia kara frato, ĉar ĉe la tria mi kune kun kelkaj voja- ĝantaj samlandanoj tagmanĝos ĉe Patrino Yvonne, Rue Pied de Boeuf, kiu havas eksterordinaran fritaĵon, kaj malfortan ruĝanvinon el Suresnes – kaj unue mi iros al la dancmajstro, Rue Gramont.

Vivu bone, kara amiko, tute via

MATHIAS WALDIUS.

Parizo, la 10-an de oktobro 1767.

Mia vera amiko kaj frato!

Post kiam venis Suzon, la almozo ne estas rifuzata al iu; neniu etendita mano restas sen monero, kvankam tiu estas modesta, kiel la donanto; kaj neniu, kiu petas kunsenton, restas sen konsola vorto. La savoja knabo kun sia fluto kaj sia marmoto haltas ĉiutage sub mia fenestro; la kvoveturigisto sen murmuro ridetante levportas freŝan akvon en mian ĉambron; la bedaŭrinda invalido, kies kruro estas forpafita ĉe Malplaquet, translokiĝis de Rue St-Jacques al mia pordego.

Post kiam venis Suzon, mi komprenas la ĉarmon de la kreitaro, la dolĉon de la sunradio, la ventan moveton, kaj la murmureton de la arbfolioj, la feliĉon esti juna, vekiĝi kaj dormiĝi. Neniam antaŭe miaj lipoj tiel sincere aŭdigis la dankvorton vesperan, aŭ tiel humile eldiris la matenan preĝoferon.

Post kiam venis Suzon, Parizo estas Edeno, kaj Ĝardeno de Tuilerioj, kie ni plezurpromenas en la vesperoj, pli bela ol Cythère, kaj kiam ŝi per sia tre beleta kantvoĉo kantetas:

Bela monato maj’,
Plenas mia kor’ de gaj’
[7]

mi ne sentas en la aŭtunblovo la antaŭsignon de la vintro, sed kredas, ke ĝi estas la afabla Zefiro, kaj ke komenci ĝas tiu sezono, kiam ĉio liberiĝas el siaj katenoj, kiam ama kaj juna kaj arda deziro plenigas la korojn de la homidoj, de la birdo sur la branĉeto, kaj de la lumbriko en la ŝlimo.

En la labortagoj Suzon iras, portante sur sia blanka brako grandan skatolon por veluro kaj puntoj, en simpla pulkolora jako, senornama blua jupo, haroj nevestitaj, kaj tamen ĉiu piediranto turnas sin post ŝi malgraŭ la simpleco de ŝia kostumo. La malgrandaj abatoj kaj muskedistoj, la doktoro en sia kabrioleto forgesas mortliton kaj ĝemon, vidante ŝian radiantan okulon, kaj la markizoj klinas la kapojn al la fenestroj de la karosoj por ĝui ŝian sunbrilan rideton. Sed dimanĉe ŝi estas en rondrobo kaj ŝafistinĉapelo, kombita ”à la dauphine”, kun minaca muŝeto apud la dekstra okulo, kaj sunombrelo ”à la chinoise”. Ame kaj ĝoje mi iras kun la knabino de mia koro laŭlonge de la bulvardo, kie ni rigardas la marionetojn de Curtin, ĝis Malgranda Gentilly aŭ la arbaro de Vincennes, en kies kamparaj boskoj la sentema simpleco de la naturo libere povas esprimiĝi per neofenda ludado kaj dolĉaj embarasaĵoj. Post la mallumiĝo ni reiras al Parizo, kaj la nebrila lumo de la olelampoj, aŭ Luno, kiam la korno de Diano estas sur la arkaĵo, montras al ni la vojon hejmen. Al Le Petit Colombier Suzon verigas ĝian nomon, kaj malligante siajn harojn ŝi kantas:

Rozkoloran mi prenis rozon,
Kiu pendis sur blanka rozuj’.
Belan rozkoloran rozon,
Kiu pendis sur blanka rozuj’,
La belan rozon en flor’
Suzon, Suzette, Suzon.
[8]

Sed kara frato, tie ĉi sinjoro Celadon devas fini la bildon, kaj kun larmoj en la okuloj kaj plej feliĉa animo mi premas la manon de mia estimata frato kaj amiko. Ni ambaŭ estu same longe kaj dolĉe lumigataj de la bela fajro de Amoro.

MATHIAS WALDIUS.

Parizo, la 11-an de novembro 1767.

Mia propra sola amiko!

La kortuŝanta pruvo de la amikeco de mia frato bedaŭrinde ne povis helpi malfeliĉulon, kiun punis la sorto pli ol lia propra kulpo. Ĉio finiĝis. Mia Suzon estas prenita for de mi, kaj mi per larmoj malsekigas la paperon, sur kiu mi tute sola skribas en Petit Colombier en tiu ĉambro, kiu estis la templo de nia amo, kaj kiun ŝi ĉarmigis per rozoj kaj ridetoj, kaj de kies pendolhorloĝo la nun limake malrapide pasantajn horojn ŝi faris dancantaj kaj feliĉaj. La veturiloj senkompate bruas sur la pavimo.

Tie ekstere krakas la vipiloj, la fruktvendisto krias sian ”Voilà les plaisirs des messieurs, voilà les belles pêches”, sed tion mi aŭdas mallaŭte kvazaŭ tra nebulo, kaj min mem ĉirkaŭas kvazaŭ morta kaj senmova silento de mallibereja ĉelo.

Kvankam ŝi estas ĵus forpelita, hodiaŭ, en tiu ĉi malfeliĉa tago de novembro, en la matena lumiĝo, mi tamen sentas, kvazaŭ tio estus okazinta antaŭ semajnoj. Forpelita, kaj ŝia malfeliĉa amanto ne povis ŝirmi ŝin! Aŭdu, mia frato, aŭdu la teruran finon de la sorto de amiko senespere suferanta!

Jam dum multaj tagoj nin maltrankviligis antaŭsentoj pri malfeliĉo proksimiĝanta. Katoj kuris diagonale trans la stratojn, kiam ni iris hejmen, kaj en la kartoj Suzon trovis nur malprosperon. Tiel, hodiaŭ frue – ĝuste kiam Suzon, kun palpebroj ankoraŭ iom pezaj, ordigis sian hararon antaŭ la spegulo, kiu remontris la dormeteman agrablon de ŝia vizaĝo kaj Mineton, kiu malvigle ŝpinbruetis sur ŝia genuo – oni pordfrapis … ”Eniru!” Ni supozis, ke estas la kelnerknabo, kiu alportas nian teon kaj nian sukeran siropon, sed imagu mian teruron, kiam eniris la plej timata el miaj malnovaj instruistoj, preposto kaj profesoro Ambrosius Westring, estante aŭtoritata kaj rigida kiel ĉiam. ”Sentaŭgulo, malvirtulo, vantemulo, malinda filo, malbona kaj perfidinta servisto de la Sinjoro, ni poste interparolos”, jen kiel li salutis min svedlingve. Tiam li turnis sin al Suzon, la ĉarmulino, la bedaŭrindulino, minacis al ŝi per la bastono, nomis ŝin per la plej malbelaj nomoj, kaj promesis ĵeti la policon sur ŝin. Suzon unue ridetis. ”Sed, mia eta kuniklo, nun ĵetu tiun ĉi arogantulon tra la pordo,” ŝi diris trankvile, kaj karesis Mineton, kiu levis la dorson al ŝia blanka subkolo.

Sed mia lango estis kvazaŭ paralizita. Mi falis sur miaj genuoj, ne povante eĉ balbuti vorton.

Sed, kiam Suzon vidis min en tiel mizera situacio, tremanta kiel lernejknabo, kaj ne povanta diri ion por defendi ŝin, ŝi paliĝis, ŝiaj lipoj tremis; tiam ŝi tiris al si la pelerinon, donis al mi rigardon ne priskribeblan, rigardon, kiu ampleksis min kaj la tutan ĉambron en ”la malgranda kolumbujo”, kaj malaperis.

Oscar Levertin

Fragmento


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.