La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La senpaculoj

Bienulo, murdinte monaĥon, forkuris en arbaron, kaj estis senpacigita[3]. En la sovaĝejo li trovis antaŭ si alian senpaculon, fiŝkaptiston el la plej ekstrema parto de la insularo, kulpigitan je ŝtelo de haringreto. Ili ambaŭ kolegiĝis, loĝis en terkaverno, faris retojn, ligis pintojn sur sagtrunkojn, bakis panon sur plata ŝtono, kaj gardis unu al la alia la vivon. La bienulo neniam lasis la arbaron, sed la fiŝkaptisto, ne farinte same abomenindan krimon, iam metis al la ŝultro portaĵon el mortigitaj bestoj, kaj iris sekrete inter homojn. Tiam li ricevis lakton kaj buteron, sagpintojn kaj vestaĵojn kiel pagon por nigraj urogaloj kaj blue brilantaj tetroj, por gracimembraj kapreoloj kaj longorelaj leporoj. La senpaculoj tiel povis konservi la vivojn.

La kaverno, kie ili loĝis, estis fosita en deklivo. Larĝaj ŝtonoj kaj dornaj arbetoj gardis la enirejon. Sur la tegmento staris branĉetriĉa abio. Apud ĝia piedo estis la fumtruo de la kaverno. La altiĝanta fumo penetris ĝian densan branĉaron kaj malaperis nerimarkeble en la aeron.

Lasante aŭ revenante sian loĝejon, la viroj kutime iris en rivereto, kiu fluadis de la montdeklivo. Neniu serĉis sub la gaje plaŭdanta akvosupraĵo postsignojn de la senpaculoj.

Komence ili estis ĉasataj kvazaŭ sovaĝaj bestoj. La vilaĝanoj kolektiĝis, kiel por ĉaso al urso aŭ lupo. Arkpafistoj ĉirkaŭis la arbaron. Ponardegportantoj eniris ĝin kaj esploris ĉiun malluman fendon kaj ĉiun branĉetriĉan arbetgrupon. Dum la bruanta ĉasantaro trairis la arbaron, la senpaculoj kuŝis en sia malluma kaverno, senspire aŭskultante, spiregante pro timo. La fiŝkaptisto persistis la tutan tagon, sed la murdinto estis de netolerebla agonio pelata eksteren, kie li povos vidi la kontraŭulojn.

Tiam li estis ekvidata kaj persekutata, sed tio ŝajnis al li sepfoje pli bone ol senmova kuŝado en senforta malagado. Li forkuris de siaj ĉasantoj, glitis laŭ deklivegoj, saltis trans riveretojn, suprenrampis sur vertikalajn montmurojn. La incito de la danĝero ĉiom efikigis liajn forton kaj povon alie neuzatajn. La korpo estis elasta kiel ŝtalrisorto, la piedo ne trafis erare, la mano ne malprenis firmaĵon, la okuloj kaj oreloj atentis duoble ol kiel antaŭe. Li komprenis la sonojn de la folioj kaj la ŝtonoj avertis. Transrampinte krutaĵon, li turnis sin al la persekutantoj, mokante ilin per sarkasmaj rimoj. Li fulmrapide prenis siblantajn ponardegojn, kaj resendis ilin malsupren al la malamikoj. Laŭdkanto pri lia irado sonis en lia interno, dum li antaŭen penetris inter vipantaj branĉoj.

La nuda dorso de la monto tie staras super la arbaro, kaj nubalta pino sole staris sur ĝia krutajo. La brunruĝa trunko estis senbranĉa, sed en la branĉoplena supro svingiĝis rabobirda nesto. Tiel trokuraĝa estis la forkuranto, ke li suprenrampis tien, dum la persekutantoj serĉis lin sur la arbaraj deklivoj. Tie en la arbosupro li sidis rompante la kolojn de akcipitridoj, dum la ĉaso preterpasis profunde sub li. Akcipitro kaj akcipitrino venĝeme ĵetiĝis al la rabanto. Ili flirtis antaŭ lia vizaĝo, direktis la bekojn al liaj okuloj, batis lin per la flugiloj, kaj gratis per la ungoj sangajn striojn en lia haŭto, brunigita de la vetero. Li batalis kontraŭ ili. Starante apud la nesto, li hakis al ili per sia akra tranĉilo, kaj forgesis dum la gaja ludo la vivdanĝeron kaj la persekutantojn.

Ili jam aliris alian lokon, antaŭ ol li havis tempon por atenti pri ili. Neniu pensis serĉi sur la montodorso la ĉasaĵon. Neniu rigardis alten por vidi lin aganta kiel bubo aŭ dormirulo, dum plej grava danĝero minacis lian vivon.

La viro skuiĝis, trovante sin savita. Per tremantaj manoj li prenis por apogi sin, agonie li taksis la altecon, kien li estis rampinta. Ĝemante pro timo je falo, timante la bordojn, timante esti vidota, timante ĉion, li malsuprenglitis laŭ la trunko. Li kuŝigis sin sur la monton por ne esti videbla, kaj rampis trans ĝiajn plataĵojn, ĝis aro da malgrandaj arboj kaŝis lin. Tie li kaŝis sin sub densajn branĉarojn de junaj abioj. Malforta kaj senpova li falis sur la muskon. Sola viro kapablus kapti lin.

La fiŝkaptisto estis nomata Tord. Li estis nur deksesjara, sed forta kaj kuraĝa. Li jam vivis unu jaron en la arbaro.

Berg estis la nomo de la bienulo, kaj oni alnomis lin Altulo. Li estis la plej altkreska kaj forta viro en la kantono, kaj cetere bela kaj bonstatura. Li estis larĝa ĉe la ŝultroj, kaj maldika ĉe la talio. Liaj manoj estis tiel graciaj, kiel se li neniam laborus laciĝe. La haroj estis brunaj, kaj la vizaĝo hela. Post kelktempa loĝado en la arbaro, lia aspekto fariĝis pli severa ol antaŭe. Liaj rigardoj akriĝis, la brovoj fariĝis pli longharaj, kaj tiuj muskoloj, kiuj sulkigis lin, estis fingrodikaj ĉe la nazsupro.

Estis tuj videble, kiom la supra parto de la frunto antaŭstaras pli ol la malsupra. La lipoj estis pli kunpremitaj, ol pli frue, la tuta vizaĝo pli malgrasa kaj la grandaj makzeloj pli videblaj. La korpo fariĝis pli malgrasa, sed ĝiaj muskoloj fortikaj kiel fero. La hararo rapide griziĝis.

Juna Tord ne povis satiĝe vidi tiun ĉi viron. Ion samgrade belegan aŭ grandiozan li ne vidis pli frue. Laŭ lia imago tiu- ĉi staris alta kiel la arbaro, forta kiel la ŝaŭma ondaĵo de la marbordo.

Li servis al li, kiel al majstro, kaj adoris lin, kiel ian dion. Ŝajnis evidente, ke Tord devas porti la ponardegojn, hejmentiri ĉasaĵojn, alporti akvon kaj bruligi fajron.

Berg Altulo akceptis ĉiun lian servon, sed diris preskaŭ neniam afablan vorton al li. Li malestimis lin, ĉar li estis ŝtelinto.

La senpaculoj ne vivis rabistan vivon, sed nutris sin per ĉasado kaj fiŝkaptado. Se Berg Altulo ne estus mortiginta sanktan viron, la kamparanoj estus baldaŭ ĉesigintaj la persekutadon, lasante lin vivi pace en la sovaĝejo. Sed nun ili atendis grandan malprosperon al la regiono, ĉar tiu, kiu batis serviston de Dio, ankoraŭ ne estis punita. Kiam Tord kun ĉasaĵoj venis la valon, oni promesis al li grandajn posedaĵojn kaj pardonon pri lia propra krimo, se li montros al ili la vojon al la kaverno de Berg Altulo, por ke ili povu kapti lin, dum li dormas.

Sed la junulo ĉiam rifuzis, kaj, se iu sekrete postsekvis lin, li trompis ruze per eraravojo, ĝis la persekutanto cedis.

Ĉe iu okazo Berg demandis, ĉu la loĝantaro ne volas instigi lin al perfido, kaj aŭdinte, kiom oni promesis, kiel salajron, li mokplene diris, ke Tord estas malsaĝa, rifuzante tian proponon.

Tord tiam ekrigardis lin tiel, ke Berg Altulo ne alitempe vidis similan rigardon. Tiel ne rigardis linbelulino en lia junaĝo, nek liaj edzino aŭ infanoj. ”Vi estas mia majstro, mia elektita estro,” esprimis tiu ĉi rigardo. ”Vi batu kaj insultu min kiom ajn. Mi tamen restos fidela.”

Post tio Berg Altulo pli multe observis la knabon, kaj trovis, ke li estas kuraĝa por faroj, sed timema por parolo.

La morto ne teruris lin. Li prefere iris sur la lagojn, kiam ili ĵus glaciiĝis, kaj printempe sur la marĉojn, kiam ili estas plej danĝeroplenaj kaj la naĝaĵo kaŝata de riĉe florantaj erioforo kaj marĉrubusoj. Ŝajnis al li urĝe meti sin en danĝeroj, kvazaŭ kiel anstataŭo de la maraj blovegoj kaj teruroj, kiujn li ne plu trovis. Nokte li timis en la arbaro, kaj eĉ meze de tago lin povis timigi la plej mallumaj branĉaĵoj aŭ la disdirektaj radikoj de blovege faligita pino. Sed pri tio, demandite de Berg Altulo, li tiom trohontis, ke li ne povis respondi.

Tord ne kutimis dormi plej interne en la kaverno kaj en la lito preparita proksime al la fajro, kiu moliĝis per musko kaj varmiĝis per feloj, sed ĉiunokte, kiam Berg estis endormiĝinta, li rampis al la enirejo, kaj kuŝiĝis tie sur ŝtonplato. Berg atentis tion ĉi, kaj, kvankam bone komprenante la kaŭzon, li demandis kial. Tord ne klarigis.

Por eviti demandojn, li du noktojn ne dormis apud la pordo, sed poste li reprenis sur sin la gardadon.

Iun nokton, kiam la blovneĝo fumis ĉirkaŭ la arbosuproj kaj penetris en plej densajn branĉetarojn, la flirtantaj neĝeroj enpenetris ankaŭ la kavernon de la senpaculoj.

Tord, kuŝante tre proksime apud la ŝtonbarita enirejo, estis kovrita de degelanta neĝamaso, kiam li vekiĝis matene. Post kelkaj tagoj li malsaniĝis. La pulmoj siblis, kaj vastiĝante por enspiri, ili preskaŭ tranĉe doloris. Li ne enlitiĝis dum lia forto daŭris, sed iun vesperon, klinante sin por blovi la fajron, li falis kaj restis kuŝanta.

Berg Altulo admonis lin iri en sian liton. Tord ĝemis pro doloro, sed ne kapablis stariĝi. Berg tial metis sub li la brakojn, kaj levis lin tien. Sed li sentis, kvazaŭ li estus tenanta malsekan serpenton, kaj sur la lango estis gusto, kvazaŭ li manĝus malsanktan ĉevalviandon, – tiel malagrable estis al li tuŝi tiun ĉi malestimindan ŝtelinton.

Li sternis sur lin sian propran ursofelon, kaj donis al li akvon. Li ne povis fari pli. Cetere la malsano ne fariĝis danĝera, kaj Tord baldaŭ resaniĝis. Sed pro tio, ke Berg estis devinta fari liajn agojn, kaj esti lia servanto, ili kvazaŭ proksimiĝis unu al la alia. Tord kuraĝis paroli, kiam Berg dum la vesperoj sidis en la kaverno, tranĉante sagotrunkojn.

– Vi estas el eminenta familio, Berg, – diris Tord. – La plej riĉaj en la valo estas viaj parencoj. Viaj praparencoj servis al la reĝoj, kaj batalis en iliaj gardantaroj.

– Plej ofte ili batalis en la ribelantaroj, farante al la reĝoj ĉian malhelpon, – respondis Berg Altulo.

– Viaj praparencoj aranĝis grandajn mezvintrajn festojn, kaj same faris ankaŭ vi mem, dum vi sidis en via bieno. Cento da homoj povis sidi en via granda ĉambregdomo konstruita jam antaŭ ol sankta Olof baptis tie ĉi en Viken. Vi posedis antikvajn arĝentkalikojn kaj grandajn trinkkornojn, kiuj plenaj de medo rondiris de viro al viro.

Berg Altulo ree rigardis devigite la knabon. Tiu sidis kun la piedoj pendantaj ekster la lito, kaj kun la kapo apogita sur la manoj, per kiuj li ankaŭ fortenis la malordan haramason, kiu emis fali antaŭ la okulojn. Sekve de la malsano la vizaĝo estis pala kaj nobla, kaj la febro daŭre briligis la okulojn. Li ridetis pri la bildoj, kiujn li imagis al si: pri la ornamita ĉambrego, pri la arĝentaj kalikoj, pri la feste vestitaj gastoj, kaj pri Berg Altulo sidanta sur la mastrobenko en la ĉambrego de siaj patroj.

Al la bienuro ŝajnis, ke neniu pli frue rigardis lin tiel admire, aŭ trovis lin tiel admirinda en festaj vestoj, kiel tiu ĉi junulo trovis lin en la multeuzitaj felvestoj.

Li sentis pro tio kaj korluŝon kaj koleron. Tiu ĉi malnobla ŝtelinto ne rajtis admiri lin.

– Ĉu do ne estis festoj en via hejmo? – li demandis.

Tord ekridis.

– Tie, sur la rokinsuleto, ĉe patro kaj patrino! Patro ja rabas pereintajn ŝipojn, kaj patrino estas sorĉistino. Neniu volus veni al ni.

– Ĉu via patrino estas sorĉistino?

– Jes, – respondis Tord, neniel hontante aŭ ŝancelante.

– Dum blovegoj ŝi sur foko radjas renkonte al tiuj ŝipoj, kiujn la ondegoj superakvas, kaj la tiam tiuj, kiuj estas ĵetataj en la maron estos ŝia akiraĵo.

– Kial ŝi bezonas ilin?

– Ho! sorĉistino ĉiam bezonas mortintojn. Kredeble ŝi kuiras ŝmiraĵojn el ili, aŭ eble ŝi manĝas ilin. Dum lunlumaj noktoj ŝi sidas en la bordondaro, kie ĝi estas plej blanka, kaj la ŝaŭmo ŝprucas super ŝin. Oni diras, ke ŝi serĉas fingrojn kaj okulojn de pereintaj infanoj.

– Tio estas abomena, – diris Berg.

La knabo respondis kun senlima konvinko:

– Tio estas abomena al aliaj, sed ne al sorĉistinoj. Ili nepre agas tiel.

Berg Altulo trovis, ke jen estas nova maniero juĝi pri la mondo kaj la okazoj.

– Ĉu ŝtelistoj nepre devas ŝteli, kiel sorĉistinoj nepre sorĉas? – li malafable demandis.

– Jes, – respondis la knabo, – ĉiu nepre faros tion, kio estas decidita al li. – Sed plue li diris kaŝeme ridetante:

– Sed ankaŭ ekzistas ŝtelistoj neniam ŝtelintaj.

– Vi eldiru, kion vi aludas! – diris Berg.

La knabo daŭris rideli kaŝeme, fiera, ĉar li estis nesolvebla enigmo.

– Estas kvazaŭ paroli pri birdoj neniam flugantaj, kiam oni parolas pri ŝtelistoj neniam ŝtelantaj.

Berg Altulo ŝajnigis sin malsaĝa por ekscii ion.

– Neniu estus ja nomata ŝtelisto, se li ne estus ŝtelinta, – li diris.

– Ne, certe ne, – diris la knabo kunpremante la lipojn, kvazaŭ por enbari la vortojn. – Sed, se ies patro ŝtelis? – li post momento supozis.

– Bienojn oni heredas, – kontraŭdiris Berg Altulo, – sed ŝtelistnomon oni mem ciam havigas.

Tord silente ridis.

– Sed, se ies patrino insiste petas, ke oni prenu sur sin la krimon de sia patro? Se oni tiam trompas la ekzekutiston, forkurante en la arbaron? Se iu estus kondamnite senpaca pro fiŝreto, kiun li neniam vidis?

Berg Altulo pugnobatis la ŝtontablon. Li estis kolera.

Do la bela junulo detruis sian tutan vivadon. Nek amon, nek posedaĵojn, nek estimon de homoj li akiros post tio.

La mizera zorgado pri manĝo kaj vestoj estas ĉio, kio restas al li. Kaj la malsaĝulo plue igis lin, Berg Altulo, malestimi senkulpulon. Li riproĉis lin per severaj vortoj, sed Tord eĉ ne timis tiom, kiom malsana infano timas sian patrinon riproĉanta ĝin tial, ke ĝi malvarmumiĝis per irado en printempa rivereto.

Ĉe unu el la larĝaj, arbarkovritaj montoj estas malhela lageto. Ĝi estas kvarflanka, kun tiom rektaj bordoj kaj akraj anguloj, kvazaŭ ĝi estus fosita de homoj. Ĉe tri flankoj ĉirkaŭis ĝin krutaj montdeklivoj, kie abioj per brakodikaj radikoj firmigis sin. Malsupre, ĉe la lageto, kie la tero iom post iom estis forakvumita, la radikoj elstaris el la akvo nudaj kaj kurbaj kaj mirinde plektitaj ĉiu kun aliaj. Estis kvazaŭ nekalkulebla amaso da serpentoj, kiuj samfoje volis rampi el la lageto, sed interplektaĉiĝis restiĝante. Aŭ ĝi estis amaso da malpaliĝintaj skeletoj de dronintaj granduloj, kiujn la lageto iam volis ĵeti sur la bordon. Brakoj kaj femuroj kurbigis sin ĉiu ĉirkaŭ aliaj, la longaj fingroj fosis en la ŝtonfundon mem por trovi firmecon, la grandegaj rifoj formis arkojn, sur kiuj kreskis multaĝaj arboj. Ankaŭ okazis, ke cedis la fortikaj grandulfingroj, per kiuj la abioj sin firme tenadis, kaj forta nordblovego iam ĵetis abion el la montdorso je granda interspaco malsupren en la lageton. Kun la supro antaŭe ĝi profrunden penetris en la ŝlimfundon, kaj restis tie. Nun ĝia branĉaro estis bona rifuĝejo por la fiŝidetoj, sed la radikaro estis superla akvo, simile al multbraka monstro, kaj ĝiaj nigraj radikbranĉoj kunefikis igi la lageton malĉarma kaj terura.

Ĉe la kvara flanko, la montoj malaltiĝis. Ŝaŭma torenteto tie forfluigis la akvon de la lageto. Antaŭ ol tiu ĉi rivereto trovis sian sole eblan vojon, ĝi devis serĉi inter ŝtonoj kaj tufoj, kaj tiel ĝi formis tutan mondeton da insuloj, kelkaj nur tufoj, aliaj portantaj dudekon da arboj.

Tie ĉi, kie la ĉirkaŭstarantaj montoj ne ombrigis ĉiun lumon, ankaŭ estis foliarboj. Tie ĉi staris soifantaj grizeverdaj ulnoj, kaj brilfoliaj salikoj. La betulo staris tie, – kiel ĝi estas ĉie, kie la pinglarboj estas forigitaj, – kaj la sovaĝa prunujo kaj la sorpujo, la du randantoj de arbaraj herbejoj, kiujn ili plenigas je bonodoro kaj ornamas per beleco.

Tie ĉi, ĉe la elfluejo, ankaŭ estis viralta kanaro, kiu efikis, ke la sunlumo ŝajneverde trafis la akvon, kiel ĝi ŝajnas sur la musko en la efektiva arbaro. En la kanaro estis malplenaj lokoj, malgrandaj rondaj lagetoj, kie naĝis nimfeoj. La altaj kanoj kun afabla seriozeco rigardis tiujn ĉi sentemajn belulinojn, kiuj malkontente ŝirmis per ledefortikaj ingoj siajn blankajn foliojn kaj flavajn pistilojn, kiam ne vidiĝis la suno.

En sunbrila tagola senpaculoj alvenis tiun ĉi lageton por fiŝkapti. Ili iris en la akvo ĝis paro da grandaj ŝtonoj en la interno de la kanejo, kaj tie ili sidadis ĵetante logilojn al la grandaj verdestriaj ezokoj, kiuj dormis ĉe la akvosupraĵo.

Tiuj ĉi viroj, ĉiam vagantaj en arbaro kaj sur montoj, estis tiom venintaj sub la potencon de la naturfortoj, kiom kreskaĵoj kaj bestoj, kvankam ili mem nenion sciis pri tio. Dum sunbrilo ili estis malkaŝemaj kaj kuraĝaj, sed, vespere, kiam la suno estis malaperinta, ili silentiĝis, kaj la nokto, – kiu al ili ŝajnis multe pli granda kaj potenca ol la tago, – faris ilin timeme senpovaj. La verda lumo etendiĝanta en la kanaro, – koloriganta la akvon orstrie bruna kaj nigreverda, – nun kaŭzis al ili impreson de ia mirindaĵo. La rigardoj estis ĉiudirekte baritaj.

Nerimarkebla venteto iam movis la kanojn; ili tintis, kaj la longaj rubandosimilaj folioj flirtis antaŭ la vizaĝoj de la viroj. En siaj grizaj felvestoj, ili sidis sur la grizaj ŝtonoj.

La nuancoj de la feloj imitis la makulojn de la likenkovritaj kaj malglatiĝintaj ŝtonoj. Ĉiu ŝajnis al la alia kvazaŭ, dum siaj silentado kaj nemovado, ŝanĝiĝinta je ŝtona statuo. Sed en la kanejo movis sin grandegaj fiŝoj kun perlamotbrilantaj dorsoj. Kiam la viroj, ĵetinte la hokojn, vidis la ondringojn multobliĝantajn en la kanejo, ŝajnis al ili, ke la movo pli kaj pli fortiĝas, ĝis ili ektrovis, ke ĝin ne kaŭzis iliaj ĵetoj. Lagloĝantino, duone homa kaj ceterparte brilanta fiŝo, dormante kuŝis en la akvosupraĵo. Ŝi kuŝis sur la dorso kun la tuta korpo kovrita de la akvo.

La ondoj tiom proksimiĝis ĉirkaŭ ŝia korpo, ke la viroj ne pli frue rimarkis ŝin. Estis ŝia spirado, kiu malhelpis la halton de la ondado. Sed ne estis mirinde, ke ŝi kuŝas tie ĉi, kaj, en la plej proksime sekvanta momento, kiam ŝi ne plu estis videbla, ili mem ne sciis, ĉu ŝi estis aŭ ne estis nur erarvidaĵo.

Tra la okuloj ĝis la cerbo penetris la verda lumo, kiel malforta ebrio. La viroj sidis, rigardante kun malfortaj pensoj, vidante inter la kanoj vidaĵojn, kiujn ili ne kuraĝis konfidi unu al la alia. La fiŝkaptado prosperis malbone. La tago estis dediĉata al sonĝoj kaj aperaĵoj.

Aŭdiĝis remilmovoj en la kanaro, kaj ili ekskuiĝis, kvazaŭ vekĝante. En sekvinta momento vidiĝis kverktrunka boato, primitiva, senarte kavigita, muska en ĉiuj fendetoj, kaj kies remiloj estis mallarĝaj kiel bastonoj.

Remis junulino kolektinta nimfeojn. Ŝia malhelebruna hararo estis kunligita je grandaj plektoj, kaj ŝiaj okuloj estis grandaj kaj malhelaj, cetere ŝi estis rimarkinde pala.

Sed ŝia paleco nuanciĝis rozkolore, ne grize. La vangoj ne estis pli koloraj ol la cetero de la vizaĝo, eĉ preskaŭ ne la lipoj. Ŝin vestis blanka toljako kaj leda zono kun ora seruro. La jupo estis blua kun ruĝa borderaĵo. Ŝi remis proksime preter la senpaculoj, ne vidante ilin. Tiuj tenis sin senmovaj, tamen ne pro timo esti vidataj, sed por vidi ŝin, kiel eble plej bone. Kiam ŝi malaperis, ili kvazaŭ ŝanĝiĝis el ŝtonbildoj en homojn. Ridetante ili rigardis unu la alian.

– Ŝi estis blanka kiel la nimfeoj, – unu diris. – Ŝi estis malhelokula, kiel la akvo tie sub la abiradikoj.

Ili estis tiel viglaj, ke ili ridis, – ridis efektive, kiel pli frue neniam estis ridate ĉe la lageto, – tiom, ke la montmuroj tondris pro eĥoj, kaj la abiaj radikoj malprenis siajn firmajojn pro teruro.

– Ĉu vi opinias, ke ŝi estas bela? – demandis Berg Altulo.

– Ho! mi ne scias, mi vidis ŝin nur mallongtempe.

Eble ŝi estas.

– Vi eble ne kuraĝis rigardi ŝin. Certe vi kredis, ke ßi estas la laga virgulino.

Kaj ree ilin skuis la sama grandega gajeco.

Tord en sia infanaĝo unuokaze vidis dronintan viron.

Li trovis la kadavron sur la marbordo en taga lumo, kaj tiam li ne timis, sed en la nokto venis al li teruraj sonĝoj.

Li vidis maron, kie ĉiu ondo rulis ĝis liaj piedoj droninton.

Li ankaŭ sonĝis, ke ĉiuj insuletoj kaj insuloj de la arĥipelago estas kovritaj je dronintoj, senvivaj kaj apartenantaj al la maro, kvankam ili povis paroli kaj moviĝi kaj minaci al li per velkintaj blankaj manoj.

Tiel okazis ankaŭ nun. La knabino, kiun li vidis en la kanejo, reaperis en liaj sonĝoj. Li renkontis ŝin sur la fundo de la lageto, kie la lumo estis ankoraŭ multe pli verda ol inter la kanoj, kaj la tempo sufiĉis tiom, ke li povis vidi, ke ŝi estas bela. Li sonĝis, ke li sidas sur la granda abiradiko tie en la malhela lageto, – sed la abio tiel svingiĝis kaj balanciĝis, ke li jam estis tute en akvo.

Tiam ŝi aperis sur la malgrandaj insuletoj. Sub la ruĝaj sorpujoj ŝi staris, ridante al li. En la lasta sonĝovido li tiel evoluigis la aferon, ke ŝi kisis lin. Tiam jam estis mateno; li aŭdis, ke Berg Altulo jam estis leviĝinta, sed Tord fermis la okulojn por povi daŭrigi la sonĝon. Vekiĝante, li sentis kvazaŭ kapturnon kaj senkonscion pro la okazoj de la nokto. Nun li pensis pri la jmmlino multe pli, ol la hieraŭan tagon.

Ĉe la vesperigo, li ekpensis demandi al Berg Altulo, ĉu tiu konas ŝian nomon.

Berg rigardis lin kvazaŭ esplorante.

– Eble estas plej bone, ke vi tuj scios tion, – li respondis.

– Ŝi estas Un. Ni estas parencoj.

Tord sciis jam, ke Berg Altulo vagis senpace en la arbaro kaj sur la montoj pro instigo de tiu ĉi pala junulino.

Li provis rememori ĉion, kion li scias pri ŝi.

Un estis filino de riĉa bienulo. Ŝia patrino estis mortinta, kaj tial ŝi mastrumis la domon de sia patro. Tio plaĉis al ŝi, ĉar ŝi volis regi, kaj ŝi neniam deziris edziniĝi.

Un kaj Berg Altulo estis gekuzoj, kaj oni longtempe rakontis, ke Berg plivole sidis kune kun Un kaj ŝiaj servantinoj, ol laboris ĉe sia bieno. Lia edzino tiam invitis al la granda mezvintra festo monaĥon el Dragsmark, volante, ke tiu riproĉu al Berg pro tio, ke li forgesas ŝin pro alia virino. Pro sia aspekto tiu monaĥo estis malamata de Berg, kiel de multaj aliaj. Li estis tre grasa kaj tute blanka. La harrondo ĉirkaŭ lia nuda verto estis blanka, – la brovoj super la senbrilaj okuloj, la vizaĝhaŭto, la manoj, kaj la mantelo, ĉio estis blanka. Multaj homoj ne povis toleri vidi lin. Ĉe la festena tablo, inter ĉiuj gastoj, tiu ĉi monaĥo diris:

– Oni kutime diras, ke la kukolo estas plej malbona el ĉiuj birdoj, ĉar ĝi ne nutras en propra nesto siajn idojn; sed tie ĉi sidas viro, kiu ne zorgas pri hejmo kaj infanoj, sed serĉas ĉarmon ĉe fremda virino. Lin mi volas nomi plej malbona viro. – Li estis kuraĝa, kaj opiniis, ke liaj vortoj pli efikos, se multaj aŭdos ilin. Un tiam stariĝis.

– Tio ĉi, Berg, estas dirita al vi kaj al mi, – ŝi diris. – Mi neniam estis same ofendita, sed mia patro ja ne estas kun mi ĉe la festeno.

Ŝi volis foriri, sed Berg postkuris ŝin.

– Vi ne moviĝu! – ŝi diris. – Mi neniam volos revidi vin.

Atinginte ŝin en la pordĉambreto, li demandis, kion li devus fari, por ke ŝi restu. Kun flamaj rigardoj ŝi respondis, ke li mem devus scii tion. Tiam Berg eniris, kaj mortigis la monaĥon.

Berg kaj Tord nun same pensis, kaj Berg post momento diris:

– Vi devus esti vidinta ŝin, Unon, kiam la blanka mona ĥo estis falinta. Malbenante ŝin la mastrino kolektis ĉirkaŭ si la malgrandajn infanojn. Ŝi turnis iliajn viza- ĝojn al ŝi, por ke ili eterne memoru tiun, kiu igis ilian patron murdinto. Sed Un staris trankvile kaj tiel bela, ke la viroj tremis. Ŝi dankis min pro la faro, kaj petis min tuj iri en la arbaron. Ŝi admonis min ne fariĝi rabisto, kaj ne uzi la tranĉilon, antaŭ ol mi povos fari tion por same justa afero.

– Via faro altigis ŝin, – diris Tord.

Berg Altulo ree rimarkis ion ĉe la knabo, pri kio li jam pli frue miris. Li estis kvazaŭ idolano, eĉ pli malbona ol idolano, – li neniam mallaŭdis maljustaĵojn. Li ne sentis responddevon. Tio okazas, kio devas okazi. Dion, kaj Kriston, kaj la sanktulojn li konis, sed nur laŭnome, kiel oni konas diojn de fremdaj nacioj. La fantomoj de la arĥipelago estis liaj dioj. Lia sorĉpova patrino instruis lin kredi al la animoj de la mortintoj.

Tiam Berg Altulo komencis agadon same malsagacan, kiel fari ŝnuregon por sia propra kolo. Al la rigardo de tiu ĉi nescianto, li prezentis la grandan Dion, la Sinjoro de justeco, la venĝanto de krimoj, kiu ĵetas la kulpulojn en eternan doloron. Li instruis lin ami Kriston kaj lian patrinon kaj la sanktajn gevirojn, kiuj kun levitaj manoj kuŝas antaŭ la trono de Dio, por savi la kulpularon el la kolero de la granda venĝanto. Li rakontis al li ĉion, kion la homoj faras por pacigi la koleron de Dio. Li montris al li la pilgrimarojn irantajn al sanktaj lokoj, la sinpunantajn turmentulojn, kaj la mondevitadon de la monaĥoj.

Ju pli li rakontis, des pli la knabo fervoriĝis kaj paliĝis, liaj okuloj pli malfermiĝis, kvazaŭ pro teruraj vidaĵoj.

Berg Altulo volis ĉesi, sed torento da pensoj kaptis lin, kaj li daŭris paroli. La nokto ĉirkaŭis ilin, la nigra arbarnokto, en kiu la lupoj blekegas. Dio estis tiel proksime, ke ŝajnis al ili, ke lia trono kovras la stelojn, kaj la punan ĝeloj malleviĝis al la arbosuproj. Sed sub ili la flamoj el la fajra tersubo atingis ĝis la tavolo de la tero, avare lekante tiun ĉi tremantan rifuĝejon de ĉagrenpremataj homgeneracioj.

Estis aŭtuno kaj forta blovo. Tord iris en la arbaron sola por observi kaptilojn, dum Berg Altulo sidis hejme por fliki siajn vestojn. La vojo de Tord kondukis lin sur la dorson de arboplena altaĵo. Tie estis larĝa vojeto.

Laŭlonge de la vojeto la velkintaj folioj estis murmurante kaj rondmoviĝe surprenportataj de ĉiu ekblovo, kiu penetris en la densaĵon de la arboj. Fojon post fojo ŝajnis al Tord, ke iu venas post li. Li ofte rigardis malantaŭen, sed komprenis, ke estas la folioj kaj la blovo, kaj pluiris. Ree ekirante, li aŭdis, kvazaŭ iu dancus per silkaj piedoj sur la deklivo. Malgrandaj infanpiedoj venis, frapetante. Nimfo kaj driado ludis post li. Turniĝinte, li vidis nenion, ĉiam nenion. Irante plu, li pugnigis la manon al la murmurantaj folioj.

La bruado ne silentiĝis pro tio, sed ŝanĝis tonon. Kvazaŭ siblis kaj fajfis post li. Granda vipuro alglitis. La venengutanta lango pendis el la buŝo, kaj la korpo brilis inter la velkintaj folioj. Apud la serpento paŝadis lupo, granda malgrasa grizpiedulo, pretiganta sin alpendiĝi per mordo en lia nuko, dum la vipuro rampos inter la piedojn, mordante lin en la kalkano. Jam ambaŭ silentis, kvazaŭ por alproksimiĝi nerimarkate, sed tuj ree la siblado kaj la spiregado malkaŝis ilin, kaj iam ŝajnis, ke la ungegoj de la lupo tinte frapas ŝtonon. Tord nepre plirapidis, sed la bestoj venis same post li. Kvazaŭ kredante, ke ili estas proksimaj je du paŝoj, kaj pretaj por alsalto, li turnis sin. Jen estis nenio, kaj tion li estis ja scianta dum la tuta tempo.

Li sidiĝis sur ŝtonon por ripozi. Tiam moviĝis ĉe liaj piedoj la sekaj folioj, kvazaŭ por amuzi lin. Jen estis ĉiuj folioj de la arbaro: flavaj malgrandaj betulfolioj, ruĝe makulaj sorpujfolioj, la sekaj brunenigraj folioj de la ulno, la fortiliaj brileruĝaj de la tremolo, kaj la flaveverdaj de la saliko. Aspektŝanĝitaj kaj difektitaj estis ili, kaj tre malsimilaj al la lanugmolaj, belformaj tavoletoj disetendiĝintaj el la burĝonoj antaŭ kelkaj monatoj.

– Kulpuloj, – diris la knabo, – kulpuloj, nenio estas pura antaŭ Dio. Ĉu la flamoj de Lia kolero jam trafis vin?

Rekomencante sian iradon, li vidis, ke la arbaro ondas pro la blovo kiel maro, sed sur la vojeto estis senmova trankvileco. Sed li aŭdis tion, kion li ne sentis. La arbaro estis plena de voĉoj.

Estis kvazaŭ subdiroj, kvazaŭ plendkantoj, kvazaŭ laŭtaj minacoj, kvazaŭ tondraj ĵuroj. Ridiĝis, plendiĝis, – estis kvazaŭ bruado de multaj homoj. Tio, kio instigis, kio murmuris kaj siblis, kio ŝajnis esti io, sed estis nenio, sovaĝigis liajn pensojn. Li ree sentis agonion, kiel kiam li kuŝis sur la fundo de la kaverno, dum la homĉaso preteriris tra la arbaro. Ree li aŭdis krakadon de branĉoj, multepezajn hompaŝojn, tintadon de armiloj, la tondrajn kriojn, la sangavaran bruadon, kiu tiam akompanis la homamason.

Sed la arbarblovego ne similis nur tion. Jen estis io alia, io ankoraŭ pli terura, voĉoj, kiujn li ne povis solvi, miksaĵo da voĉoj, kiuj ŝajnis paroli fremdan lingvon. Li estis aŭdinta blovegojn, pli potencajn, ol tiu ĉi, siblantajn tra ŝipaj ŝnuraroj. Sed neniam li aŭdis blovegon ludantan sur pli multkorda harpo. Ĉiu arbo posedis propran voĉon, la abio ne siblis kiel tremolo, nek la poplo kiel sorpujo. Ĉiu montfendo havis sian tonon, kaj ĉiu monta deklivo propran sonon. Kaj la plaŭdo de la riveretoj, kaj la bleko de la vulpoj kunsonis kun la monstra arbarblovego. Ĉi tion li povis solvi, sed ankaŭ aŭdiĝis aliaj, pli enigmaj sonoj. Tiuj kaŭzis, ke interne de li estis kriado, rikanado kaj ĝemado konkurantaj kun la blovego.

Li ĉiam timis, kiam li estis sola en la arbarkrepusko. Li ŝatis senliman maron kaj nudajn rokinsulojn. Fantomoj kaj ombroj kaŝas sin inter la arboj.

Tiam li subile eksciis, kiu parolas per la blovego. Estas Dio, la granda venĝanto, la Dio de justeco. Li persekutas lin pro la krimo de la kolego. Li postulas, ke li liveru al Lia venĝo la murdinton de la monaĥo.

Tord komencis paroli tie dum la blovego. Li konfesis al Dio tion, kion li volis fari, sed ne kapablis. Li volis paroli al Berg Altulo por peti lin pacigi Dion, sed li estis tro timema. La trotimeco silentigis lin.

– Eksciinte, ke la justecamanta Dio regas la teron, – li kriis, – mi komprenis, ke li estas perdota. Dum longaj noktoj mi ploris pri mia amiko. Mi scias, ke Dio trovos lin, kiel ajn li sin kaŝas. Sed mi ne kapablis paroli, nek instrui al li komprenon. Mi estis sen vortoj, ĉar mi tiel amas lin. Ne postulu, ke mi parolu al li; ne postulu, ke la maro estu alta kiel la montoj!

Li silentiĝis, kaj en la blovego silentiĝis tiu forta voĉo, kiu al li ŝajnis esti la voĉo de Dio. En momento, ĉio ŝan- ĝigis ĝis senventeco, kun forta sunbrilo kaj plaŭdo, kiel de remiloj, kaj mallaŭta bruo, kiel de fortikaj kanfolioj.

Tiuj ĉi dolĉaj sonoj aperigis al li la bildon de Un. Senpaculo nenion povas gajni, ne bienon, ne virinon, nek estimon ĉe viroj. Se li perfidos Bergon, li estos ŝirmata de la leĝo. Sed Un certe amas Bergon pro tio, kion li faris por ŝi. Ĉio tio estis embarasa.

La blovego refortigis, kaj Tord ree aŭdis paŝojn post si, kaj iam klopodan spiradon. Nun li ne kuraĝis rigardi malantaŭen, ĉar li sciis, ke tie estas la blanka monaĥo. Li venas el la festeno en la la domo de Berg Altulo, sanga, kaj kun hakilvundo sur la frunto. Kaj li subdiris: – Perfidu lin, malkaŝu lin, savu lian animon! Liveru al la fajro lian korpon, kaj lia animo ne brulos! Liveru lin al longdaŭraj suferoj sur la turmentilo, por ke lia animo havu tempon por penti!

Tord kuris. Ĉio timiga, kio efektive estis nenio, kreskis ĝis teruro, kiam ĝi influis sur la animon. Li volis esti for de tio. Komencante kuri, li ree aŭdis la tondran teruran voĉon, kiu estas la voĉo de Dio. Dio mem incitis lin, por ke li malkaŝu la mortaginton. La krimo de Berg Altulo nun ŝajnis al li pli abomena ol iam pli frue. Senarmita viro estis mortigita, unu el la viroj de Dio estis trapikita per brilanta stalo. Tio estis spito kontraŭ la sinjoro de la mondo. Kaj la murdinto kuraĝas vivi! Li ĝojas pro la brilo de la suno, kaj pro la fruktoj de la tero, kvazaŭ la brako de la Ĉiopova ne povus atingi lin.

Li haltis, pugnigis la manojn, kaj kriis laŭtan minacon.

Post tio li kvazaŭ frenezulo kuris el la arbaro, el la regno de teruro, ĝis la valo.

Tord nur diris sian intencon, kaj dek viroj tuj estis pretaj akompani lin. Oni decidis, ke Tord iros al la kaverno sola, por ke Berg ne malfidu. Sed sur sian vojon li disŝutos pizojn por ĝin signi al la viroj.

La senpaculo, kudrante, sidis sur la ŝtonbenko, kiam Tord envenis la kavernon. La fajro malmulte lumis kaj ŝajnis, ke la laboro malbone progresis. La koro de la knabo ŝvelis pro kompato. Ŝajnis al li, ke la rava Berg Altulo estas malriĉa kaj malfeliĉa. Kaj lia sola havo, la vivo, estas forprenota de li. Tord komencis plori.

– Kio estas? – demandis Berg. – Ĉu vi estas malsana.

Ĉu vi timas?

Por la unua fojo Tord nun rakontis pri timo.

– Estis malvarme en la arbaro. Mi aŭdis fantomojn, kaj vidis aperaĵojn. Mi vidis blankajn monaĥojn.

– Morto de Dio, bubo!

– Ili kantis meson al mi la tutan vojon al Larĝmonto.

Mi kuris, sed ili akompanis kantante. Ĉu mi neniam estos libera el tiu sonaĉo? Kion mi havas komune kun ili?

Mi pensas, ke ili povus fari meson al unu, kiu pli multe hezonas tion.

– Ĉu vi frenezas tiun ĉi vesperon, Tord?

Tord parolis, apenaŭ sciante, kiajn vortojn li uzas. Jam li neniom trohontis. La parolado fluis de liaj lipoj neniom malhelpate.

– Ili ĉiuj estis blankaj monaĥoj, blankaj, mortpalaj.

Ĉies manteloj estas sangmakulitaj. Ili tiras la kapuĉojn antaŭ la fruntojn, sed la vundoj tamen brilas sub ĝi. La granda, ruĝa fendo pro la hakilo.

– La granda, ruĝa fendo pro la hakilo?

– Ĉu mi hakis ĝin? Kial mi estas devigata vidi ĝin?

– La sanktuloj sciu tion, Tord, – diris Berg Altulo, pala kaj kun terura seriozeco, – ili sciu, kion signifas, ke vi vidis hakilvundon. Mi mortigis la monaĥon per tranĉilpikoj.

Tremante, Tord staris antaŭ Berg, kaj tordante la manojn.

– Ili postulas vin de mi. Ili volas min devigi perfidi vin.

– Kiuj? La monaĥoj?

– Ili, jes, la monaĥoj. Ili montras al mi imagajn vidaĵojn.

Ili montras al mi ŝin, Un. Ili montras al mi briletantan sunlumigatan maron. Ili montras al mi la ripozejojn de la fiŝoj; tie estas dancado kaj gajeco. Mi fermas la okulojn, sed mi vidas malgraŭ tio. Lasu min! mi diras.

Mia amiko murdis, sed li ne estas malbonulo. Forlasu min, kaj mi parolos al li, kaj li pentos, kaj faros sinpunon Li konfesos sian kulpon, kaj iros al la tombo de Kristo.

Ni akompanos unu la alian al lokoj tiel sanktaj, ke ĉiu proksimiĝanto estos pardonata pro ĉia kulpo.

– Kion respondas la monaĥoj pri tio? – demandis Berg. – Ili ne penas por savi mian animon. Ili volas vidi min sur turmentilo kaj en fajro.

– Ĉu mi perfidu mian plej karan amikon? – mi demandis al ili. – Tord daŭrigis. – Li estas al mi ĉio sur la tero. Li savis min de la urso, kies piedego kuŝis sur mia kolo. Ni kune suferis malvarmon kaj ĉian mizeron. Sian propran ursfelon li sternis sur min, kiam mi estis malsana.

Mi portis por li brulaĵon kaj akvon; mi gardis lian dormon; mi trompis liajn malamikojn. Kial ili kredas, ke mi estas tia, ke mi perfidus amikon? Mia amiko libervole iros al la pastro por konfesi, kaj poste ni kune iros al la lando de paciĝo.

Berg serioze aŭskultis, per la rigardoj esplorante la vizaĝon de Tord.

– Vi mem iros al la pastro, kaj diros al li la veron, – li diris. – Vi ree devas esti inter homoj …

– Ĉu estus helpo al mi, se mi irus sola? Pro via kulpo persekutas min la murdito kaj ĉiuj ombroj. Ĉu vi ne vidas, kiom mi abomenas vin? Vi levis la manon kontraŭ Dio mem. Neniu krimo estas pli malbona, ol via. Mi pensas, ke mi devos ĝoji, vidante vin sur la ekzekutilaro.

Feliĉa estas tiu, kiu estas punata en tiu ĉi mondo, kaj do liberiĝos el la estonta kolero. Kial vi rakontis al mi pri la justa Dio? Vi igis min perfidi vin. Helpu al mi eviti tiun kulpon! Iru al la pastro!

Kaj li genufleksis antaŭ Berg.

La murdinto metis la manon sur lian kapon, kaj rigardis lin. Li komparis sian kulpon kun la timego de la kolego, kaj ĝi alperis granda kaj terura al lia animo. Li vidis sin mem batalantan kontraŭ la mondreganta volo. La pento eniris lian koron.

– Ve, ke mi agis tiel! – li diris. – Tio, kio atendas min, estas tro maldolĉa por renkonti libervole. Se mi liveros min al la pastroj, ili turmentos min per longdaŭraj suferoj.

Ili rostos min ĉe malforta fajro. Ĉu tiu ĉi mizera vivo, kiun ni pasigas en embarasego kaj mankoj, ne estas sufiĉa puno? Ĉur mi ne vivas for de amikoj kaj ĉio, kio ĝojigas viron? Kio estus postulata plue?

Kiam li parolis tiel, Tord restariĝis fervore, kvazaŭ freneza pro teruro.

– Ĉu vi pentas? – li kriis. – Ĉu miaj vortoj povas tuŝi vian koron? Venu tuj! Kiel mi estus kredinta tion ĉi!

Venu kun mi por forkuri! Ankoraŭ estas tempo.

Berg Altulo ankaŭ suprenĵetiĝis.

– Vi do faris tion?

– Jes, jes, jes. Mi perfidis vin, sed venu tuj. Venu, ĉar vi povas penti! Ili preterlasos nin. Ni evitos ilin!

La murdinto kliniĝis ĝis la fundo, kie kuŝas lia batallhakilo heredita post la patro.

– Vi, filo de ŝtelisto! – li diris siblante. – Vin mi fidis kaj amis.

Vidante, ke li kliniĝas al la hakilo, Tord sciis, ke lia propra vivo estas en danĝero. Li do ekprenis el la zono sian propran hakilon, kaj batis Bergon, antaŭ ol tiu relevi ĝis. La akro fajfis en la aero, kaj enpenetris la klinitan kapon. Berg Altulo ĵetiĝis sur la fundo, kun la kapo unue. Sango kaj cerbo elŝprucis; la hakilo falis el la vundo.

En la malorda hararo Tord vidis grandan ruĝan fendon pro hakilo.

Jen enkuris la vilaĝanoj. Ili ĝojiĝis, kaj laŭdis la faron.

– Nun via afero statas bone, – ili diris al Tord.

Tord rigardis siajn manojn, kvazaŭ vidante katenojn, per kiuj li estis igata mortigi tiun, kiun li amis. Ili estis, kiel tiuj de Fenrislupo1 forgitaj el nenio. El la verda taglumo de la kanaro, en la ludado de la arbaraj ombroj, el la kanto de la blovego, el la brueto de folioj, el ĉarmo de sonĝoj ili estis faritaj. Kaj laŭte li diris:

– Dio estas granda.

Sed ree lin okupis la antaŭaj pensoj. Li genustariĝis apud la mortinto, kaj ŝovis brakon sub lian kapon.

– Faru al li nenion! – li diris. – Li pentas; li volas iri al la sanktaj tomboj. Li ne estas mortinta; tamen ne katenu lin. Ni ĵus estis pretaj por ekmigri, kiam li falis. La blanka monaĥo kredeble ne volis, ke li pentu, sed Dio,

Dio de la justeco, amas la pentadon.

1 Fenrislupo estis monstro en la norda mitologio.

Li restis kuŝanta apud la mortinto, parolis al li kaj petis lin vekiĝi. La vilaĝanoj faris portilon el kelkaj ponardegoj.

Ili volis porti la restaĵon de la bienulo al lia domo. Ili respektis la mortinton, kaj parolis mallaŭte en lia proksimeco. Kiam ili levis lin sur la portilon, Tord stariĝis, skuis la harojn for de la vizaĝo, kaj diris per voĉo tremanta pro singultoj:

– Do diru al Un, kiu igis Berg Altulon esti murdanto, ke lin murdis Tord, la fiŝkaptisto, kies patro rabas pereintajn ŝipojn, kaj kies patrino estas sorĉistino, ĉar li instruis lin, ke justeco estas la fundamento de la mondo.

Selma Lagerlöf

El la rakontaro ”Nevideblaj ligiloj”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.