La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La kaŝtanarbo

Ekster la urbo, jam for de polvo kaj de homoj, vivis kaŝtanarbo en verda soleco. Oni iris ĝin rigardi, ĉar ĝi estis mirindaĵo de sia speco. Jam tute frue en marto ekburĝonis ĝia burĝonaro, dum la branĉoj de aliaj kaŝtanarboj estis ankoraŭ rigidaj, fridaj kaj nudaj. En aprilo ĝi riĉiĝis per suka foliaro, en la unuaj tagoj de majo ĝi jam senŝpare kaj donaceme superŝutis la ĉirkaŭaĵon per blankaj petaloj. Ĝi disŝutis, ĝi forsendis siajn helajn papiliojn per ĉiu vento, ĉiudirekten kaj tamen ĉiuj pli malfrue vekiĝintaj kaŝtanarboj disŝutiĝis pli frue ol ĝi, la heroo inter ili.

Aŭtune, kiam ĝiaj kamaradoj jam senfortiĝis kaj dormeme ellasadis el tremetantaj manoj la fruktojn, ĝin ĝenis nek nordvento nek frosto. Ĝia foliaro restis malhelverda kaj bunta, ĝi susuris en la vento kaj neniam tiu susurado similis al mortkanto; la branĉoj fleksiĝis profunden, foje ĝis la tero, sed ili tuj rektiĝis, energie kaj ĝoje. Kiam la frosto skuis la heroon, ĝi kuntiriĝis kaj kunpremiĝis, dum aliloke jam putris flava kaj bruna foliaro.

Ne estis trista ĝia morto. La heroo kuŝigas sin laca sur herbejon, dum la aliaj jam delonge estas dormantaj, trankvilaj kaj palaj, mortsimile senspiraj. Ĝi ekdormas plenfida, ke ĝi vekiĝos jam antaŭ la aŭroro. Profunde ĝi enspiras, ekridetas ensonĝe – la branĉoj ektremetas, etendiĝas, sensone falas la neĝo de ili.

Se iam iu sidis sub tiu kaŝtanarbo, li estis juna. Alveninte plena de zorgoj kaj pezaj pensoj oni foriris serenmienaj, ĝoje jubilantaj. Geamantoj amis tie pli sincere kaj pli fidele ol sub la dia suno mem. Ĉiu unuopa folio estis signo de forto, bono kaj kredo, de ĉiu folio rosis helaj gutoj de amo. Alpilgrimis maljunulo kun lambastono; kiam ombrigis lin la kaŝtanarbo, ekkantis en lia sango juneco.

Iam sonĝis virinaĉo, la unuokula Marjeta, ke ora skarabo rampas sur la mirakla kaŝtanarbo. Ĝi rampas de la herbo, laŭ trunko al branĉo, al alia branĉo; kaj subite ariĝis tiom da skaraboj, ke baldaŭ la folioj malsufiĉis, sur ĉiu el ili sunumis sin ora dukato. Okazis, ke de unu el tiuj folioj, pro mallerteco, falis ora skarabo en la sinon de Marjeta. Konfuzite ĝi lamis de la ventro sur la bruston; fine ĝi direktiĝis laŭ la malglataj vojoj de la kolo, trans la abruptaj deklivoj de la makzeloj kaj preter la buŝprofundo rekte al la nazo. Tie ĝi rigardis en la nigran truon kaj ne kuraĝis iri antaŭen. Tial ĝi haltinte komencis zorgeme observi siajn kruretojn por ilin ripari kaj rektigi.

Dum tiu ago ĝi ektuŝis, pro neatentemo, grandan nigran nazharon, kiu kreskis el la truo. Tiam Marjeta ekternis kaj vekiĝis. La ora skarabo malaperis, neniam kaj nenie ĝi estis trovebla.

Kiam la virinaĉo, unuokula Marjeta, vekiĝis, ŝi primeditis sian sonĝon. Senpene ŝi divenis ĝian signifon; ĉiu el ni farus la samon.

Jam antaŭ ol la horloĝo en Dravlje ekbatis la meznokton, ŝi rapidis al la celo; fosilon kaj sarkilon ŝi kunportis.

Per tiuj fosilo kaj sarkilo ŝi fosis sub la kaŝtanarbo, fosadis, Dio ŝin kompatu, ĝis frumateno. Ekheliĝis jam la dia aŭroro, ke neniam plu estu tiel! Marjeta rigardis konsternita, plenvoĉe ekkriis, forĵetis la fosilon kaj sarkilon kaj fuĝis senspire, kvazaŭ freneza. Ŝi kvikis pli ol strigo; tiel ŝi fuĝis kaj kriis ĝis la vilaĝo.

”Ve, homoj de Dio! Ve, ve al mi!”

Ĉiuj venis rigardi, viroj, virinoj kaj infanoj. Inter ili troviĝis eĉ kelkaj, pri kiuj oni kredis, ke ili jam de longe estis mortintaj; oni alvenis en ledpantalonoj kaj velurveŝtoj kun miloj da butonoj; iu havis la harojn kvaste ligitajn, nobela banto flirtis surŝultre.

Ronde ĉirkaŭ la kaŝtanarbo la herbejo estis disfosita kaj plugita minimume je duonklafto profunden. Inter majestaj radikoj etendiĝantaj fiere kaj senfine en ĉiujn direktojn, ariĝis amaso da homkranioj; la okultruoj, en kiuj iam troviĝis okuloj, estis nun plenaj de tero kaj koto; el kelkaj rapide ekĝermis herbo dum la nokto. Aliaj ostoj estis disĵetitaj zigzage, tiel ke oni ne povis scii, al kiu kranio ili apartenas. Ŝultro brakumis tibion. Sennombraj estis tiuj blankaj ostaĵoj, trankvilaj kaj malkonsekritaj de tero kaj vermoj. Se oni plufosus, kaj pli profunden, oni eble malkovrus tombejon, kian la mondo neniam vidis.

Ili staris palaj, neniu buŝo ion eldiris.

Sed kiam ili foriris, kiam ili estis jam longe for, la viro kun kunligitaj haroj kaj banto diris:

”Nun montriĝis, de kie tiu forto, tiuj amo kaj juneco!” –

Ho, amikoj miaj karaj, ankoraŭ abunde floros kaŝtanarboj!

Ivan Cankar

El la slovena tradukis Rozika Osterman


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.