La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Jan kaj Hagson tagmanĝis kune kaj ili renkontiĝis ĉiun tagon. Por Hagson estis agrabla devo pridemandi Jan pri lia laboro kaj doni al li valorajn proponojn. Li estis atentema kaj ne menciis profesoron Hopkins kaj lian ĉefverkon, La arto atingi sukceson, ĉar li sentis, ke io povus okazi ĉiun fojon, kiam tiu ulo estus priparolata.
Estis evidente, ke Jan posedas pli da naciriĉaĵoj ol ordinara bankpedelo povas prifanfaroni, ĉar li neniam havis la saman kostumon sur si du tagojn sinsekve. Li aspektis ĉiam novekipita.
Hagson ankaŭ menciis tion. Pri tio kulpis Margareta Günter. Ŝi paradis per vestaĵoj, kaj li malŝatis ŝin.
Li diris:
– Kiam vi havas postenon kian vi havas, vi ne iru en elegantaj vestaĵoj. Ili fariĝos nur detruitaj.
– Profesoro Hopkins diras …
– Mi sendas al diablo profesoron Hopkins, Hagson rapide interrompis. Ni parolis pri vestaĵoj.
– Mi havas un kostumon po ĉiu labortago, sume ses, kaj bluan laborveston dum dimanĉoj, Jan respondis.
Hopkins diras, ke a kaj z de sukceso estas belaj vestaĵoj.
Estas pli bone esti bele vestita kaj idioto ol malzorga kaj geniulo. Kaj kiam mi rakontis tion por panjo …
– Ĉu vi ne havas patron, Hagson denove interrompis.
– Li mortis, kiam mi estis malgranda.
Li silentis kaj sulkigis la frunton, kaj Hagson, kiu kredis, ke Jan dediĉas al sia mortinta patro silentan minuton, klopodis aspekti kunsuferanta.
Kun sulkita frunto Jan daŭrigis:
– Kiam mi estis unujara. Li diris, ke tuj kiam li eniras oficejon, li povas diri, kiu estas la homo kun perspektivoj.
Li nur ĵetas rigardon al la vestaĵoj. Kaj tiam panjo diris: Aĉetu, kion vi bezonas.
Hagson rapide demetis la kunsufermienon.
– En tiu kazo, li diris embarase, ekzistas iu certa persono en la banko, kiu ankaŭ legis Hopkins. Ŝi nomiĝas Margareta Günter kaj ŝi ne fariĝos io plia, kiom ajn ŝi maskas sin.
– Margareta Günter, Jan diris postpripense. Tio sonas agrabla. Kiu ŝi estas?
– Iru al pruntoj kaj flaru, kaj vi venos rekte al ŝi. Vi ne povos erari pri la odoro. Sed tenu viajn fingrojn sub kontrolo, ŝi havas fianĉon.
– Nuntempe la knabinoj ofte havigas al si fianĉojn por ne bezoni pensi pri amo, ĉu vi ne scias?
Sed Hagson opiniis, ke viro kun dekduo da atlantikŝipoj kaj Alfa Romeo povas taŭgi ankaŭ tage. Ne estis facile frakasi Jan.
Li diris:
– Ŝajnas, ke ŝi legis Hopkins. Mi devos rigardi ŝin.
Ekzistas viroj, kiuj pli malfacile elektas inter kravatoj, kiujn ili surhavos unu posttagmezon, ol inter virinoj, kiujn ili devos toleri la tutan vivon. Ili povas stari dum horoj kaj heziti inter ruĝa kaj bruna kravatoj, por fine elekti grizan. Sed starigu cent virinoj antaŭ ilin kaj ili faras sian elekton en du nuraj sekundoj.
Tia Jan estis. Estis tiom da agrablaj kaj afablaj knabinoj, kiujn oni povis rigardi en la banko, sed post kiam li ekvidis Margaretan Günter, li ne havis okulojn por iu alia.
Jam la saman posttagmezon li venis kure al Hagson.
– Kial vi ne diris tion pli frue! li ekkriis. Ŝi aŭ neniu.
Antaŭ ol Hagson komprenis, li sentis la alvenantan katastrofon.
– Pri kio vi deliras?
– Margareta Günter! Kia virino! Ke mi ne vidis ŝin pli frue!
Hagson rigardis lin kun malbonvolo.
– Ne estas multo rigardinda. Estas nur vestaĵoj!
– Sed kian figuron ŝi havas! Li vidigis sian komprenon per la manoj, fariĝis io, kio similis al panbulko, kaj nenio povus esti pli erara.
– Jes, ĝi estas terura, Hagson diris kaj ankaŭ helpuzis la manojn, per kiuj li desegnis rektan strekon. Ŝi estas kiel skeleto. Kie aliaj virinoj havas mamojn, ŝi havas du verukojn. Li montris per ambaŭ montrofingrojn.
– Ŝi estas tiel bela! Jan daŭrigis sian melodion. Kaj tiel bone odoras de ŝi!
Hagson ne ĉesis.
– Kompreneble ŝi odoras, kiam ŝi dronigas sin en parfumo.
Kaj la beleco estas surpentrita, ĝi forfalas en akvo kaj sapo. Ne, kredu al miaj vortoj, estas nur la vestaĵoj!
– Kaj kiaj ridtruetoj! Jan diris reve.
– Ridtruetoj! Hagson estis sincere kolera. Jes, en la postaĵo! Sakojn sub la okuloj ŝi havas! La tuta vango tiri- ĝas supren, kiam ŝi ridaĉas. Ĉu vi neniam fosis en sablo?
Jan estis surda. Tiam Hagson ekuzis sian lastan argumenton.
– Vi falis en la truon de Hopkins, ĉu vi ne rimarkas!
Estas nur vestaĵoj!
– Jes, sed tio pruvas, ke li pravas, Jan diris, kaj fine Hagson komprenis, ke estas senutile daŭrigi.
– Kion bankpedelo devas fakte scii? Jan demandis al Hagson, ĉar li ne havis ian superrigardon pri la laboro, kaj Hagson tuj respondis.
– Ĉion!
Poste li klarigis plenvorte.
– Li devas esti perfekta lignaĵisto, pentristo, elektrikisto, kamenpurigisto, maŝinisto, riparisto, vartisto, akuŝisto kaj ŝoforo. Li devas koni la trafikregularon, poŝtregularon, ĉekleĝaron kaj kambioleĝaron. Li devas esti rapida kiel centmetrulo, persista kiel maratonulo kaj forta kiel urso. Li devas esti mola kiel patrino kaj severa kiel patro. Li devas scii ĉion pri la klientoj, tiel ke li, kiam ili telefonas pri la lasttagaj kambioj, povas bleki, postuli, petegi aŭ ameme memorigi, tute laŭ la situacio. Kaj ĉar li ofte havas delikatajn taskojn en la urbo, li prefere havu kelkajn jarojn da laboro kiel diplomato malantaŭ si. Fine li ankaŭ devas havi privatriĉaĵon, tiel ke li povas vivi je la salajro, kiun li ricevas.
– Ŝajnas, ke estas malfacile fariĝi plene edukita pedelo,
Jan diris.
– Estas bezonata pli ol homa vivo por fariĝi tio, Hagson diris kun metifiero.
Hopkins nenie en sia libro menciis, ke oni sukcesu per sia laboro. Aŭ li forgesis tion, aŭ li opiniis tion senutila.
Jan miris, kion Hagson opinias pri tio.
– Li eble tamen estas saĝa ulo, Hagson diris.
La kaŭzo de tiu interparolo okazis unu tagon pli frue.
La antaŭan tagon Jan komencis praktiki ĉe Clemens.
Clemens estis ĉefo super tiu sekcio, kiu nomiĝas presejo.
Tiu sekcio enhavis citografon, mimeoaparaton kaj fotostaton.
Clemens estis, kiel Hagson tuj rimarkigis, mallaborema diablo.
Posttagmeze venis grava cirkulero, kiu kopiiĝu por la kontorestroj. Estis konfidenca informo de la bankdirekcio.
Kun bedaŭro ili konstatis ke ilia plej grava konkurento,
AS Okcidentborda Banko, forlasis la privatan interkonsenton de ambaŭ bankoj postuli ses procentojn de spezokambioj kaj kaŝe ekuzis kvin kaj duonon. Pluraj klientoj rimarkigis, ke la kambio-diskonto estis pli malalta en Okcidentborda Banko, kaj kaŭze de tio la kontorestroj ricevis liberajn manojn. En speciale delikataj kazoj ili rajtis iri ĝis kvin procentoj.
La afero urĝis kaj la cirkulero devos foriri per la poŝto jam la saman tagon.
– Preparu ĝin, dum mi eliras por kafumi, Clemens diris.
La unuan fojon en sia vivo Jan vidis mimeoaparaton.
Li foprenis la jakon kaj perdis manumbutonon en la aparaton. Okazis tiel maltaŭge, ke en sian klopodoj eltiri la butonon, li tute difektis la aparaton.
Clemens ne ŝatis rapidajn kafumadojn. Kiam li finfine revenis, la afero estis je la sama punkto, kiel kiam li foriris, kun la escepto ke Jan perdis manumbutonon kaj detruis multekostan maŝinon. Tio estis iom ĉagrena.
Sed Clemens konstatis tion vere kviete. Li povis fari tion. La aparato ne estis lia, kaj li ne kulpis.
– Mi iras al mia kuzo, li estas pedelo en Okcidentborda Banko kaj igos lin multobligi la fekaĵon, li diris, post kiam li kviete prenis la elskribaĵon kaj iris al la Okcidentborda Banko, kiu situis du kvartalojn for. Ne estis ia ajn dubo, ke Clemens, dum la kuzo laboris, reiris al kafumado.
Kiam Clemens revenis al sia banko kun la kopioj, li povis informi, ke Okcidentborda Banko jam antaŭ semajno sendis tute egalan cirkuleron al siaj kontorestroj; kun la diferenco, kompreneble, ke laŭ tiu cirkulero AS
Haringobanko konkurencis mallojale.
– Ĉu vi ankaŭ kutimas helpi vian kuzon? Jan demandis.
– Kompreneble, Clemens diris, ni bankpedeloj kunlaboras.
Jan demandis al Hagson pri tio. Li tute ne aspektis surprizita.
– Sed ĉu la direkcio ne ekscias pri la cirkuleroj?
– Ĉu vi perdis vian prudenton, Hagson ekkriis. Ĉu vi neniam aŭdis pri banksekreteco?
John Einar Åberg
Kvara ĉapitro el samtitola romano
El la sveda tradukis Franko Luin
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.