La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Transdono de saluto

La tramo ekhaltis kaj la konduktoro malfermis la pordon kaj enmetis la kapon.

– Salikstrato, li diris al pasaĝero en la maldekstra angulo, tie ĉi vi eliros, sinjoro.

Altstatura, malgrasa viro kun okulvitroj, mallonge tondita bruna lipbarbo kaj malmolaj trajtoj stariĝis kaj eliris el la tramo.

Maldecide li haltis sur Flemingstrato, rigardante post la malrapide malaperanta tramo. La subita konfuzo en sinteno kaj moviĝoj kontrastis videble kontraŭ la aspekto de la viro, kaj ŝajnis kvazaŭ li mem scias tion kaj sentas embarason. Ia fremdeco troviĝas en liaj maniero kaj vesto, eĉ la irado ŝajnis fremdlanda. Sperta okulo atentis tuj, ke ĉapelo, vestaĵoj kaj ŝuoj estas laŭ moderna, angluja fasono. Li bruligis cigaron kaj komencis iri sur Salikstrato.

En la pensoj li ripetis la refreŝigan vojaĝon, kiun li faris de sia agadkampo en Ameriko: la grandajn urbojn, kiujn li vizitis kaj rigardis, la agrablajn kaj utilajn interkonati ĝojn, kiujn li sukcesis ligi. Jes, ĉio okazis tre bone laŭ prudente projektita plano kaj dank’al abunda vojaĝ- kaso. Sed restas kelkaj aferoj, kiuj estas malsaĝaĵoj, ĉar ili estas nebezonataj kaj absolute ne utilaj al li kaj efektive nek al iu alia. Nu, unu el ili povus ja esti farinda – li intencis viziti sian maljunan vartistinon, kiu laŭ lia scio translokiĝs al Stockholm kaj edziniĝis, eĉ bonege edzini ĝis. Tiu vizito ne povus esti malagrabla; en New York li aĉetis sinjorinan horloĝon kun duobla kovrilo kaj malgranda surmuntita diamanto, ĝi flatos al ŝi kaj samtempe ĝi montros, kia viro fariĝis la antaŭa bubo. Li havis la skatoleton en sia poŝo – cetere povos esti amuze babili pri malnovaj memoroj el la infanaĝo, ŝi estas la sola, kiu ankoraŭ vivas el tiuj, kiujn li konis el la knabtempo, kaj dudek kvin jaroj pasis post kiam li vidis ŝin. Sed unue li vizitu tute fremdajn homojn ĉi tie por prezenti senditan saluton.

Tiu saluto tamen – ĝi estas malsaĝaĵo kaj malagrabla afero. Li abomenas ĉian sentimentalecon, la vivo kondutis severmane kontraŭ li, kaj li kutimiĝis pagi per samspeca mono. Apud io milda kaj senprudenta li fariĝis nefirma, povas apenaŭ trovi vortojn, kaj agas sen pripenso.

Devis esti momento de vera malforto, kiam li prenis sur sin ĉi tiun komision. Veni kun saluto de mortinto – kaj de iu kiu mortis en tia mizero, kiel la dekadenca kaj alkoholdetruita Georg. Eĉ kiam li alvenis tien transen li estis neriparebla, kaj la instigo, pri kiu ili supozeble esperis tie ĉi hejme, ĝi okazis neniam. Kia estis la afero: li ja projektis fariĝi kuracisto, kaj la patro, kiu estas oficeja servisto aŭ io tiaspeca, eĉ ne havis la ĝojon vidi lin kiel veterinaron – li ja ŝanĝis al tio sian karieron.

Sed ankaŭ tion li ne povis atingi – kiaj aferoj okupis lin ĉi tie, li fariĝis malebla en Svedujo kaj sekve oni skrapkolektis la lastajn monerojn kaj sendis lin al Ameriko, komprenelble. Ja ja, ne sukcesos se estas pasinta tro longe.

Helpis la mizerulon tie transe, tion faris kaj li kaj aliaj.

Ekzemple kiam Georg venis al la negocejo, kie li estas partohavanto, li sukcesis akiri, ke Georg ekhavis la zorgadon pri la ĉevaloj, esti iaspeca intendanto por la transportfako.

Estis sendanke – ĉe la unua salajropago li tute simple malaperis, estis ebria dum du semajnoj. Kaj poste li la tutan tempon estis vagantaĉo – balais drinkejojn por kelke da drinkoj kaj havis dum la vintro permeson en la noktoj kuŝi malantaŭ la kameno de la drinkeja ĉambrego. Staris fanfaronante al la elmigrantaj vilaĝanoj, babilis latine, kantaĉis studentkantojn kaj estis regalata de la societo kompense por tio, ke ili povu nomi lin kamarado kaj frato. Kompatinda Georg – ĉar evidente li estis afabla kaj bonkora, sed ekstreme malforta senordemulo – fine malsaniĝis. Tiam, kiam li sentis, ke la fino venas, li el la malsanulejo sendis vokon al li. Li aŭdis, ke li vojaĝos hejmen. Ĉu tiel?

– Jes, tion li ne neis.

– Do faru al mi la komplezon viziti patron kaj panjon, – tiam li sidiĝis en la lito, – kaj transdonu saluton, promesu al mi ĉi tion, sciigu, ke mi ĝis plej laste pensis pri ili, kiam mi mortis. Jes, salutu precipe al panjo, ŝi suferis pro mi – ho, kia porko mi estis! Eĉ ne unu fojon mi skribis leteron hejmen dum la kvin jaroj, kiujn mi travivis tie ĉi transe – ho, ho, kion mi estus skribinta! Do vi promesas saluti al panjo …

Kaj tiam li komencis ĝemplori kaj ekhavis teruran tusatakon, kaj en la nokto Georg mortis. Sed li mem promesis viziti la gepatrojn kaj ricevis la adreson – kaj nun li iras tie ĉi antaŭ ilia pordego.

La fremdulo iris-reiris nubfumante sian cigaron. Malvarma kaj decidoplena, kiel li lernis esti tie transe en la ĉaso por prospero, li tamen en ĉi tiu kvieta medio sentis malcerton. Tiu ĉi komisio estas malagrabla al li kaj tamen li ne volas malplenumi ĝin. Se Georg almenaŭ restus vivanta – nu, li tute simple devas plenumi tion, kion li promesis, morgaŭ li ja forvojaĝos. Li ĵetis la cigaron kaj eniris rapide tra la pordego.

Estas tri ŝtuparoj supren: unu ŝtuparo – du – li iris tre malrapide. Apud fenestro li ekhaltis: asfalta korto, amaso da malgrandaj infanoj, malriĉe vestitaj, kiuj kuras kaj ludas sub kelkaj ŝnuroj, plenaj de flikitaj tolaĵoj.

La tria ŝtuparo, jen la pordo – E. Olson, oficeja servisto.

Li sonoris.

Junulino, pala kaj malgrasa, malfermis. Ŝajnis al li, ke ŝi aspektas kvazaŭ ŝi longe ne dormis.

– Mi venas el Ameriko.

La junulino kunfrapis la manojn kaj kuris internen. Li aŭdis, ke ŝi vokas :

– Paĉjo, sinjoro el Ameriko, li havas salutojn de Georĉjo!

La vojaĝanto eniris kaj fermis la pordon. Estis mallume en la vestiblo kaj li atentis malagrablan odoron kvazaŭ de malsanulejo aŭ de medikamentoj. Li sentis malagrablon kaj deziris, ke ĉio estu jam plenumita kaj ke li povu foriri. Plej bone estas diri ĉion mallonge, li pensis, sed per kiaj vortoj, Georg ja neniam skribis …

Pordo malfermiĝis plej malproksime kaj malgranda senhara viro en nokta longjako aperis. Li proksimiĝis kun ripetataj kliniĝoj kaj malgrandaj ridetoj, duone favore, duone respekte, prenis la palton de la vizitanto malgraŭ protestoj, kaj pendigis la palton kaj ĉapelon kutimlerte kaj zorge sur hokon, dum li parolis duonlaŭte, kvazaŭ timante aŭskultantojn.

– Bonvolu, bonvolu, pardonu, ke mi estastiel vestita, bonvolu eniri, Georĉjo do fine sciigas pri si, jes Sinjoro Dio, komplezu, komplezu, mia edzino estas malsana, danĝere malsana, estas bedaŭrinde, estos baldaŭ fino, tie ĉi estas malordo, bonvolu pardoni, la knabino kompatinda, devas fari ĉion, mi devas funkcii en la oficejo kaj plue vespere en la teatro, bonvolu …

La fremdulo sentis pli kaj pli da konfuzo. El la vortofluo li perceptis esence, ke la edzino, la patrino, estas mortanta – kiamaniere li nun povus prezenti sian komision.

– Mi diros ĝin gardeme, prepare, iom post iom, li rezonis. Preta por vidi kortuŝantan malsanulejan scenon, eble mortliton, li akompanis la parolanton en la ĉambron.

Je sia sincera kontento li tamen trovis, ke la malsanulino evidente kuŝas en pli interna ĉambro, kien la pordoj estis bone fermitaj. Tiu ĉambro, kie oni petis, ke li sidiĝu, estis miksaĵo de saloneto kaj ĉambrego kaj bone meblita, ĝi enhavis eĉ tro multe da mebloj.

La oficejservisto evidente ne sciis, kiel li komencu siajn demandojn. Li iris al malnova klapkomodo kaj malfermis skatolon.

– Ĉu estas permesate al mi proponi glason da konjako, li diris, ĉiam ridetanta, – mi povas diri ke estas delikata varo, – li palpebrumis iom ruze, – mi ricevis ĝin de konato – Johansson ĉe la kortego.

Timante ofendi per neo kaj dankema pro ĉiu faciliganta prokrasto, la vojaĝanto permesis, ke lia gastiganto plenigu du glasojn. La junulino sammomente malfermis la dormoĉambran pordon kaj enŝteliĝis sur la piedpintoj.

La oficejoservisto daŭrigis :

– Bonvolu akcepti, sinjoro … sinjoro ..

– Pierson, kompletigis la fremdulo.

– Bonvolu akcepti, sinjoro Pierson, bonvolu – prezentu la sukerujon, Mario – sinjoro Pierson eble estas ankaŭ doktoro, mia knabo, li studis al doktoro, jes ja, ho ho, ja ja. Kiel fartas panjo, Manjo?

– Ŝi dormas, respondis la filino, kiu senĉese per grandaj, brilaj okuloj rigardis la fremdulon.

– Imagu, kiel ŝi ĝojos, kiam ŝi vekiĝos, diris la patro; estas tamen mirinde, mia edzinjo ĉiam kredis, de kiam la malsano kaptis ŝin, ke ni ricevos leteron de la knabo.

Certe, Emil, ŝi kutimis diri, Georĉjo fine sukcesos kaj tiam li skribos al mi. Ja ja – ĉu ankoraŭ unu konjako, sinjoro Pierson. Kaj nun ŝi havos ĉi tiun ĝojon antaŭ la morto.

La knabino komencis ĝemplori. Sinjoro Pierson rigardis kun forta atento la malnovan klapkomodon. Li deziris, ke li estu en la kurzborso en Wall-strato aŭ alia tre bruegplena loko kie ajn, sed ne tie, kie li efektive estas.

– Mi mensogu la tuton, li pense diris al si mem, kaj poste mi skribos el Ameriko. Li provis rideti kaj respondis:

– Ho, ni ja esperu la plejbonon. Ne, mi ne estas kuracisto – mi estas komercisto, negocisto. Sed Georg – li prononcis la nomon laŭ anglolingva maniero – estis malsana longtempe. Ne, ne ektimu, fraŭlino Olson, li – li nun fartas pli bone. Jes, li estas efektive sen danĝero, jes, estas tiel. Sed en la unuaj jaroj estis malfacile al li, jes, estis tiel, kaj tial li ne volis skribi, ne, tial li kompreneble ne skribis. Sed nun lia situo estas bonega, efektive certe bonega, li estas – li estas veterinaro. Jes, certe, li gajnas monon tre bone kaj – kaj li baldaŭ skribos – kiam li estos iom pli forta. Li petis, ke mi tre multe salutu vin ĉiujn, jes, tion li faris, kaj precipe al sinjorino Olson kompreneble …

Sinjoro Pierson turnis la vizaĝon de la klapkomodo. Li vidis la feliĉan, preskaŭ fieran mienon de la patro, la mildan, brilan de la fratino. – Dio pardonu mian faron, li senvole murmuris al si mem, stariĝante kaj metante la manon en la poŝon. Li elprenis la skatoleton kun la horlo ĝo kaj metis ĝin sur la tablon.

– Jen donaco, li rapide daŭrigis – de Georg. Li diris ke … ke vi havu ĝin, fraŭlino Olson … kaj …

La maljuna oficejoficisto per tremantaj manoj malfermis la kovrilon. Sinjoro Pierson vidis, ke li ploras. Li ne kuraĝis rigardi la junan knabinon, sed malrapide li proksimi ĝis malantaŭen al la pordo.

– Sed ne, vi ja ne intencas foriri, ekkriis la maljunulo, kiu subite atentis la intencon de la vizitanto. Bonvolu pardoni maljunan stultan patron, kia knabo! bonvolu – vi devas resti por la vespermanĝo, sinjoro Pierson. Manjo, rapidu malsupren kaj aĉetu …

Konvinkita, ke pli intima kunsidado kaŭzos pli detalajn demandojn, sinjoro Pierson rapidis respondi:

– Maleble, maleble, kara sinjoro Olson! Mi … mi voja- ĝos post proksimume du horoj. Certe, tute maleble … jes, mi salutos al Georg. Ne, neniu plua konjako … dankon, dankon fraŭlino Olson …

Ili akompanis lin en la vestiblon kaj sinjoro Olson helpis lin surmeti la palton:

– Tio estas mia okupo … kia knabo! Imagu, kiam panjo vekiĝos, vi Manjo! Sed, ke ni ne povos prezenti pecon da manĝaĵo …

Al la aliaj neaŭdebla sono el la ĉambro de la malsanulino kaŭzis ektiriĝon de la filino. Ŝi rapidis internen kaj sinjoro Pierson vidis, kiel ŝi en la ĉambrego rapide prenis la skatoleton de la tablo kaj kunportis ĝin en la dormoĉambron.

Li sentis kvazaŭ kapturniĝon – devas esti pro la konjako, li supozis. – Sed mi skribos, tuj kiam mi venos hejmen, iom da mono estas ja ankaŭ sendebla, tiel eble ŝajnos pli kredinde …

Sinjoro Olson premis liajn manojn, kaj li malklare aŭdis amason da dankdiroj, salutoj – Georĉjo – feliĉan vojaĝon – la knabo – Ameriko – skribi – bonvolu …

Fine li ree staris ekster la pordo kaj komencis iri malsupren laŭ la ŝtuparoj. Tra fenestro li vidis la malpurajn infanojn ankoraŭ ludantajn sur la korto kaj rigardis ilin mirante – ĉu dum kvin minutoj aŭ dum kvin horoj li estis tie interne? Sento, malkvietiga kaj nova, plenigis kaj premis lin. Li ĝojis, sed estis ankaŭ maltrankvilega. Se li ne estus antaŭ longe, antaŭ tre longe malkutimiĝinta je tio, li prefere volus plori. Tiel, kiel do estis, mallaŭta fajfado inter la dentoj devis sufiĉi al li.

Henning Berger

El ”Teatra kurteno”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.