La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La magistroj el Österås

Estis en Österås tagmezo de marto en la jaro 1596.

En la antaŭa tago degelis, kaj la tagvarmeto fluidigis la neĝon. La frostita fundo aspektis dezerta en la lumo sub la fergriza ĉielo. Penetrema nordvento kuris laŭlonge de la senhomaj stratoj en tiu malriĉa loko kun timeme amasiĝintaj lignodomoj, kiu estis Österås post ĉiuj bruloj kaj renversoj en la komenco de la jarcento.

Nur sola ĉarpentita albordejo ĉe Mälaren restis de la malnova haveno kun ĝia hansakontoro kaj ĝiaj ŝipoj eĉ el Hispanujo. Detruitaj estis ĉiuj monumentkonstruaĵoj kaj gildodomoj, la monaĥejoj kaj la ĝardenoj, en kiuj bergamotoj kaj bonkretienoj estis bonkreskemaj. Nur la ĉefpreĝejo de sankta Eskil sur la katedralmonto ankoraŭ superis la urbon, nerompita kaj granda kun fortikaj turoj kaj apogiloj, kaj pri la pasinta epoko kaj ĝia bonstato atestis la tuta korto tie supre kun la tri pordegarkoj de sankta Laŭrenco, sankta Petro kaj sankta Paŭlo. Cetere la antaŭe riĉa komerc- kaj havenurbo fariĝis senluksa metiista urbo, kie oni estis kontentaj, kiam oni neĝenite malvarmis kaj malsatis.

Du junulinoj tre proksime, unu apud la alia, iris supren en la mallarĝa strateto, kiu kondukas al la fonto de sankta Eskil, nun tute senornama kaj nur sekrete vizitata.

– Märta, – diris la pli maljuna, alta ridema bruna knabino kun vulpfela ĉapo, – ĉu vi efektive intencas oferi en la fonto de sankta Eskil? Ĉu vi ne scias, ke tio estas malpermesata?

– Certe, mi scias tion, – respondis la pli juna, kies afabla vizaĝo estis rigida pro streĉita maltrankvilo sub la blua kaptuko. – Sed mia mortinta patrino oferis kaj preĝis tie en ĉiu malfacila okazo, kaj ĝuste nun la bono de mia vivo estas en danĝero. Mi oferos la arĝentan kuleron, kiun mi ricevis ĉe la bapto.

– Gardu vin de arĥiepiskopo Abraham. Li estas sperta lernej- kaj punmajstro, kaj li ne indulgos. Se li ekscios pri tio, certe estos vergo rekte sur …

– Ne ŝercu, Gunilo, kaj el Telje kaj el Sigtuna diskoni- ĝas ja, kiel malafable li kondutas. Multe mi ne esperas, ĉar laŭ la famo li ĉie trudas gefianĉojn geedziĝi. Se ili volas aŭ ne volas, ili estas kunligataj, kiel brutoj. Mia sola fido estas, ke mia baptopatro, la katedrala preposto, sukcesos rakonti pri kia senvola infano mi estis, kiam mi per trudoj estis devigata akcepti la fianĉdonacon de Rewel Larsson.

– Pli bone estas ne diri la ceteron, ke via koramiko estas la brava Jon sur Riddarnäs.

– Silentu! Ĝuste nun baptopatro estas ĉe arĥiepiskopo Abraham. Mi devus sidi hejme, preĝante. Sed mi kredas, ke pli efikos, se mi oferas en la fonton, kiel patrino faris. Sed neniu vidu nin.

– Ne; estas manĝo, kaj malplene en la fenestroj.

Ili estis alvenintaj al la nezorgata fonto, kies akvo tamen fluis pura, kiel ĉiam. Mortpala pro maltrankvilo,

Märta klinis sin malsupren al la akvo, prenis el la juppoŝo arĝentan kuleron, kies tenilo prezentis sanktan Barbaron kun la turo, faligis ĝin en la akvon, kaj murmuretis malnovan preĝon.

La tutan tagon Matias And, la preposto de Österås, staris antaŭ la arĥiepiskopo de Svea regno, Abraham Angermannus, timante kvazaŭ lernejknabo antaŭ instruisto.

La famo ne trograndigis pri la severeco de la arĥiepiskopo, kiam li entreprenis sian ekzamenvojaĝon tra la lando, por fine forsarki kun radiko tiun papisman fikreskadon, kiu tiel revastiĝis dum la plendinda regado de reĝo Johano, ke ĝi minacis superi la puran grenon.

Magistro And, pro milda humoro kaj natura nedecidemo, estis unu el la ŝanceliĝuloj, kiuj ŝirmis katolikan tradicion, kaj montris la cedemon de afabla maljunulo rilate al la gusto de la paroĥanoj. Nun li kun kreskanta teruro vidis, kiel la arĥiepiskopo maltoleras la malnovajn ekleziajn kutimojn, malpermesas al la sonoriloj la laŭdon al Maria, kaj al la oferkandeloj la bruladon sur la altaroj – kaj kiel li korektas kaj punas kun fera severeco.

Pli kaj pli malgraviĝis la malgranda kaj griza preposto apud la altstatura grandbarba Angermannus. La latinaĵo de Matias And balbutiĝis kaj konfuziĝis, kaj li senespere skermis en la aero per la blankaj, maldikaj manoj.

Li sentis sin kiel Danielo en la leonejo inter la severaj teologoj en la akompanantaro de la arĥiepiskopo kaj la grandaj studentoj, kiuj kun videbla plezuro funkciis kiel ekzekutistoj, vergbatante ĝis sango liajn paroĥanojn. La malgranda preposto singultis interne pli kaj pli peze, kaj vidis image la elplorintan vizaĝon de sia baptofilino. Jen ne estas helpo; la infano estos edzino de la kruda Rewel.

Sur la katedrala monto, ekster la portalo, Angermannus aranĝis sian punjuĝejon, kaj la fundo estis plena de duone mortvergitaj viroj kaj virinoj, kiuj nudigitaj ĝis la talio kuŝis senkonsciaj.

– Nun estas tempo halti por manĝo, – diris la arĥiepiskopo, en granda mustelfela pelto, sidante en seĝego sur la ŝtuparo. – Ĉu la sekretario akurate faris protokolon?

Palnaza, korpe malsimetria skribisto stariĝis riverencante, kaj legis:

”Bakisto Sven Persson, pro malĉasteco, juĝita perdi la dorshaŭton antaŭ du preĝejoj. Plie buĉistservanto Botvid tridek naŭ duoblaj vergbatoj, kvin siteloj da glaciakvo, kaj estos poste metita en karceron por humiliĝi.

Sorĉistino Dorte en Ledberg, kiu kuracpreĝis kontraŭ sorĉmalsano kaj stomakkraĉo, tridek sep duoblaj vergobatoj.

Se ŝi ripetos, ŝi ĵetiĝos en la lagon kun ŝtono ĉirkaŭ la kolo.

Tamburisto Lars, kiu estis ebria en la preĝejo, kaj diris, ke sankta Paŭlo malpermesis nur vinon, nenion dirante pri biero, dek duoblaj vergobatoj.

Fianĉino Märta, filino de Anders, akceptinta fianĉdonacon, edziniĝos al Rewel Larsson antaŭ pasko. Se ŝi obstinos, ŝi estu arestita.”

– Bone, bone, – interrompis la arĥiepiskopo la longan punliston. – Mi aŭdas, ke vi skribas precize. Ni iru.

La arĥiepiskopo turnis sin al la preĝejo por voki serviston, kaj tiumomente li ekvidis la bildon de sankta Eskil, kiun li ne vidis antaŭe dum la fervoro por eklezia korektado. Tiam li pugnigis la manon kaj vokis:

– Tien ĉi duo da viroj kun pioĉoj, kaj forigu ĉi tiun papisman figuron!

Matias And tre paliĝis, kaj liaj manoj tremis en la aero, kiel pafe trafitaj flugiloj.

– Sinjoro arĥiepiskopo, – li diris. – La bildo estas tiel malnova, kiel la preĝejo. La apostolo de Södermanland.

– Ne estas aliaj apostoloj, ol tiuj, kiujn nomas la nova testamento. Kaj en la Svea regno ĉesiĝos la sanktulkulto kaj bildadorado, sorĉbenoj kaj malĉastemo. Sinjoro preposto, danku Dion, ĉar favoro anstataŭas juron kaŭze de via aĝo. Ĉar vi devus perdi paroĥon kaj oficon.

Kiam la paŝtistoj de la pura kredo suferis ekzilon kaj maldolĉecon pro la ĝusta instruado de la sankta libro, kiam mi sidis malsata en Saltvik, sur Åland, tiam vi ludis kun oranĝoj tie ĉi en Österås, pensante, ke la epoko de gaja papisma malseriozeco estas reveninta … Sed la seriozeco venis, kaj jam estos pura aero, kristanaj kredo kaj morkorektado en la lando … Forigu la idolon, diras mi.

Duo da grandaj servutuloj venis kun pioĉoj kaj hakiloj, kaj komencis forbati la ŝtonbildon tiel lerte, ke ŝajnis esti kutime al ili.

Baldaŭ ŝanceliĝis sankta Eskil, kiu estis staranta kun levita bastonego, observante sian urbon dum tiom da jarcentoj, kaj kies glorkronitan kapon okule serĉis kaj la foriranto, returninte sin sur la vojo, kaj la marvojaĝanto sur la ferdeko, kiam la urbo Österås aperis ĉe la vidlimo.

Matias And, kiu sentis, ke ĉio estas perdita, kaj ke li baldaŭ mortos, refariĝis serena por la unua fojo. Ne respondante eĉ unu vorton, li forrigardis kaj iris al la urbo.

Venante al la pordego de sankta Laŭrenco li audis la rompobruon de la ŝtonbildo, kiu disrompiĝe falis de la kolono, kaj li vidis la episkopan bastonegon de sankta Eskil, falantan kun la du levitaj fingroj sur la ŝtonan ŝtuparon, kie la piuloj klinadis profunde la vertojn je la beno de la ŝirma sanktulo.

Oscar Levertin

Fragmento el samnoma romano


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.