|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
5 sept. 1794.
Do mi iris la arbaran vojon al la lagbordo, kie kuŝas la bieno Yxsunda inter muĝetantaj verdaj foliarbaretoj.
La kverkoj de la malnova parko staris solenaj kaj grizaj, kiel tiam, kiam ni ludis en ilia ombro, kaj la lemno kreskis ankoraŭ pli dense en la trankvilaj karaslagetoj.
La domo mem aspektis ruiniĝinta, kaj kun rideto mi rememoris la admiran sciemon, per kiu mi iam rigardis ĝian grizan ŝtonlongaĵon, la malnovan balustradon kun la sun-montrilo kaj la grizan groton kun ĝia malvarmeto.
Nun la tuto prezentis sin falpreta kaj makuldifekta.
La moŝtino, kiun mi trovis en ombra bosko kun sia brodpinglo en la mano, min akceptis tre afable. Bedaŭrinde ŝi ne estis sola. Al ŝi apudestis mezaĝa viro kun multe da pudro, grandaj ŝuseruroj, florteksita silkveŝto, kaj ia afekteco en la tuta kostumo, nekonvena al viro kun grizaj haroj ĉe la tempio.
Tiel ili parolis, kaj mi sidis silenta kaj embarasita, povante nur enmeti solajn vortojn en ilian amuzparoladon. Mi sentus min efektive malfeliĉa kaj troa, se la baronino ne donus al mi jen kaj jen rapidan rigardeton de interkompreno, kvazaŭ ŝi volus diri: ”Kiel la maljuna ridindulo tedas min”. Kun rimarkinda ĉarmsento en la koro mi rigardis ŝiajn lazurbluajn okulojn, la rozan karnon kaj la ridetantan buŝon, dum ŝi sidis, kun rozo ĉe la blanka gorĝo kaj malpeza ŝtofmola robo sur sia gracia belforma staturo. Ŝi aspektis kiel dudekkelkjara, kaj ne kiel patrino de dekkvarjara filino. Ŝia voĉo karesis mian aŭdon, kiel vespera fajfeto de vento en la somertrankvilaj folioj de la lilioj; mi inspiriĝis, mi revis Julie, Lotte, Aglaya – estas kvazaŭ mi vidus fratinon de vi, malproksime en la soleco de la vespero irantan al la falinta betulo sur la abrupta roko, kie ŝia amanto, mi mem, atendas kun etenditaj brakoj. Mia rigardo atingis longe al la parko, vidis la vojeton, kie ŝi kaj mi paŝetis kaj ludis per leontodaj pilkoj kaj ranunkoloj, kaj interŝanĝis la kisojn de la senkulpa infaneco. Ĉu ŝi ankoraŭ memoras tion? Milo da dolĉaj bildoj incitis mian imagon; mi ekkontemplis, venkita de la pleneco de miaj sentoj, kaj povis nur distre respondi per la plej ordinaraj societfrazoj, kiam la parolado estis direktata al mi.
11 sept. 1794.
Feliĉaj aŭtuntagoj! Kun Nova Héloïse mi iras tra valo kaj arbaro, kaj ĉiu griza ŝtipo, kaj ĉiu muska ŝtono estas amata ripozloko por mi kaj miaj sonĝoj. En mia animo kantas kaj sonoras la vortoj de Saint-Preux, kaj kiom da fojoj mi pense plektas florkronon por via tombo, ho! bonega Jean-Jacques – kiel la aŭtuno beliĝis pro folioj kaj floroj – dum la abiaj suproj super mia kapo fajfetas dolĉe kaj muzike, kiel la larmsalikoj ĉe Ermenonville, la ĉiam tremantaj!
Ĉiela Henjo – en tiu ĉi kajero, skribita de mia koro, kaj malfermata nur al ĝi, mi ja kuraĝas nomi vin per tiu nomo, kiu sur miaj lipoj karese restas el la forpasintaj jaroj de la infaneco. Ĉiela Henjo, la frapetadon de viaj paŝoj, kaj la faldbruon de viaj vestoj mi ekaŭdas ĉiam en tiu momento mia ekstazo estas plej granda, kaj mi plej sopiras pri animo partoprenanta mian propran dolĉan ebriecon, kaj vi venas kun la malforta sunbrilo de la aŭtuna arbaro sur viaj vangoj, kaj sur via brusto la blankaj floroj de la aŭtuna ĝardeno. Vi sidiĝas apud mi, kaj dum la laca falado de la folioj vi sidas freŝa kaj sana inter ĉio, kio sopiras velki kaj morti. Ni interparolas. Pri kio? Pri la malgrandaj miozotoj, kolektitaj ĉe la promontora herbejo; pri la malgrandaj ŝafidoj, kiujn la lupo prenis en la arbaro post la salikareto; pri la silentiĝinta ŝpinilo de via feliĉega1 patrino, kie sur la tenilo sidis la orkolora silko por ĉapelo donacota al vi la nomtagon; pri hundo Bijou enterigita sub la kverko de la parko, kaj vi mallaŭte kantas la unuan kanteton, kiun mia feliĉega[5] patro lernigis al vi ĉe la gitaro:
”Estis malgranda, tre malgranda ŝip’,
Ne irinta pli frue sur la mar’ ”[6]
Tiam ni silentiĝas pro la feliĉeco de niaj sentoj, kaj malsekaj okuloj verŝas larmojn pro nedifinebla miksaĵo de ĝojo kaj melankolio.
Oscar Levertin
Fragmento
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.