La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kamaradoj

Ĉu ankaŭ tiun ĉi nokton vi kuŝos en la fojnejo?” diris la edzinaĉo de la striglisto, kiam la edzo – zorge viŝinte sian kornan kuleron kaj metinte ĝin sur la tablon – malrapide stariĝis kaj prenis sian larĝrandan ĉapelon kiu pendis super la fera forno.

Kun momenta ekmiro li rigardis flanken.

”Jes, ja … haum!”

Li kraĉis viraplombe kaj ŝajnigis kvazaŭ neniu kontraŭdiro estus farebla.

‘’Ĉu do estas iu bovino, kiu naskos,” akre venis la demando.

‘’Jes, mi atendas, ke tion faros la granda blankkapa.”

”La blankkapa, jes certe!” la edzino ĵetis post lin. ”Diable rapidaj en sia naskado, la bovinoj, kiam oni devas kuŝi en la bovinejo seninterrompe dekkvar tagojn!”

Ŝi faris paŭzon, por ke la viro havu tempon por respondi, se li emus. Sed li ne emis. Liaj elstaraj moruokuloj nur simplanime rigardis antaŭen, dum li malrapide metis porcion da maĉtabako en la buŝon. Estis evidente, ke nur por ne montri sin malamika li restis tiujn malmultajn minutojn en la ĉambro, kaj ke li sopiris eksteren.

La nigraj okuletoj de la edzino, kun subpremita indigno rigardis lin.

Ŝi havis senaniman ruĝan vizaĝon, kiu ŝajnis neniam moligita per la karesoj de infano kaj ŝia rapidparola kverela voĉo supozigis viglan labortakton kaj bataleman humoron.

Laŭ lia maniero sin movi estis ĉe la viro respektplena singardemo. Sara ja povas esti iom malfacila, jes ja, sed kiam temas pri bravaj virinoj, oni devas toleri la babilemon, opiniis Truls Jonason.

”Ne, certe ne temas pri bovinoj,” ŝi daŭrigis, ne ricevinte respondon, ‘’sed certe estas aliaj artifikaĵoj. Ŝajnas al vi, ke mi tenas vin kaj vian hundaĉon en ordo, kaj pro tio estas por vi pli bone kuŝi kiel bruto inter la aliaj brutoj.

Ĉar ordon vi timis kiel peston dum ĉiuj viaj tagoj, kaj se tiel ne estis, vi ja ne bezonus vivi kiel striglista stultulo tra tuta vivo, kiam vi havas sanajn brakojn kaj krurojn, kaj nenio malhelpis al vi fariĝi vokto aŭ stalestro. Sed estas, kiel mi diras: kiu estas kontenta sidi sur la balaaĵejo, tiu ankaŭ devas tie sidi. Kaj se mi antaŭe povus imagi, ke mi devos fini miajn tagojn kiel edzino de striglistaĉo, tiam mi ja pli bone estus sciinta, kion fari! Sed ke mi estos edzino de tia strangulo, kiu eĉ ne povas loĝi inter homoj, tion mi ja certe ne povus diveni! Mi povas veti, ke tio venis en vian kapon nur ĉar mi piedbate elpelas vian hundaĉon. Kompreneble ŝajnas al vi, ke mi ne havas pli bonan okupon ol forbalai ĉion, kion ĝiaj kvar piedoj povas demeti, aŭ ĉasi la pulojn, kiujn ĝi postlasas … La blankkapa bovino, vi diras – jes certe! Sed mi diros al la bienmastro, ke li havigu al si stalknabon, kiu povas kuŝi en la furaĝejo. Tian ili havas ĉe aliaj bienoj, kaj ni ja ne bezonas stari post la aliaj ĉi tie. Vi mem kompreneble ne havas parolkapablon, ke vi povas decide diri, kion vi volas?”

‘”Mi ne volas stalknabon por la bovinoj!” decide protestis la maljunulo. ”Oni nur havus malagrablaĵojn pro li, kaj ĉiuokaze mi tamen mem devus ĉion atenti.”

”Ĉiuokaze! Oni sentas naŭzon aŭdante tiajn stultaĵojn.

– Mem atenti? Ho, ho!”

‘’Jes! La lastajn noktojn Skerhusa-Peĉjo kaŝiris en la ĉirkaŭaĵo, kaj certe li ne havas bonajn intencojn, post kiam la bienmastro printempe elloĝigis lin el la farmeto, kion oni ja povas kompreni.”

‘’Ĉu tio vin koncernas?”

‘’ Almenaŭ oni devas priatenti, ke ne okazas akcidento pro bruligo.”

‘’Ho, Jesuo – viraĉo vi estas!” kriis la edzino kun senlima malestimo.

Senrapide la maljunulo surmetis la ĉapelon kaj ŝovis la tabakujon en la poŝon. Ŝajnis al li, ke nun li aŭskultis tiom longe, kiom postulas la ĝentileco. Li prenis sian bastonon kaj eliris. Kompreneble sen adiaŭo; io tia nur estus konsiderata kiel nenecesa ĝentileco kaj estis evidente, ke la honesta sed iom idiota vizaĝo de Truls Jonason ricevis pli facilan kaj kontentan mienon, kiam estis fermita la pordo.

Ke li havis diable bravan edzinon, tion li sciis, kaj tion li ankaŭ volonte konfesis. Kusenojn kaj ilojn ŝi kapablis fari amase, neniam mankis sur la manĝotablo pano aŭ trinkaĵo, kaj neniam li devis malhavi en kion trempi la terpomojn; ĉiam plenplene. Kaj neniam kaŭzo por plendo, li estis prizorgata en ĉiu rilato. Sed tamen … fremdulo li ĉiam sentis sin en la dometo. Estis kvazaŭ li estus tie pro kompato kaj ĝuis ion, kion li ne meritas. Kaj reveni al la furaĝejo ĉiam estis por li konsolo. Estis ia sekureco fermi post si la du pordoklapojn, tiel ke krakis en la konstruaĵo, kaj scii, ke oni vere havas la rajton fari tion.

Krome, tie estis tiel dolĉa varmo kaj kvieto, tute kiel en la plej ŝirmata domo, kaj kiel bonodoris la ĵus sekigita fojno kaj la vaporanta sterko. Jes – ne estas tiel stulta afero esti striglisto, ŝajnis al li – koncerne lin, li havis pli da plezuro per tio ol se li estus bienvokto kaj havus la okupon ĉirkaŭiri por kvereli kun la homoj, sed, jes ja,

Sara devas havi ion pri kio kvereli, kompreneble.

Bruetis io en la pajlo de la furaĝejo. Estis Feltman – la gardohundo – kiu moviĝis. Kaj nun estis aŭdata kolera sed duonsufokita grumblado. Kio estas al Feltman, kiu ĉiam kutimas silenti.

‘’Kio estas al vi?” diris la maljunulo kaj brupaŝe eniris la furaĝejon. ‘’Kion vi vidas?”

Li parolis kvazaŭ al homa akompananto.

La hundo ne rigardis al li, ĝia atento ŝajnis direktita al la tero ĉe la muro, aŭ eble al io, kio ekstere moviĝas, kaj ĝia hararo stariĝis laŭ la dorso. Kaj denove ĝi kolere kaj insideme murmuris, sonis kvazaŭ ĝi tenus la buŝon en barelo. Kiam ĝia mastro karese frapetis ĝian kapon, ĝia lupa mieno aliiĝis kaj ricevis varman kaj sindonan esprimon, dum ĝi dorsen klinis la orelojn kaj svingis la voston. Sed jen ĝi denove hirtigis la harojn, apogis unu piedon kontraŭ la muro, kvazaŭ ĝi volus elrigardi tra la malgranda fenestro, kiun tamen ĝi ne atingis.

La striglisto prenis la bastonegon, kiun li antaŭe formetis, trairis la furaĝejon kaj malfermis la supran parton de la pordo, sin elstreĉis kaj rigardis ambaŭflanken, sed vidis nenion.

Feltman grumbletante staris ĉe liaj piedoj.

”Nu, do ataku!” ĝia mastro diris kaj malfermis ankaŭ la malsupran parton de la pordo, sed tion Feltman ne atentis. Ne apartenas al ĝia devo io alia ol ataki la bovinojn, kaj ili trankvile staris en la stalfakoj. La mastro mem ja povas iri, se li emas.

‘’Ĉu iu tie?” raŭke kriis la maljunulo. Se estis ŝtelisto aŭ alia malbonfaranto en la proksimo, li almenaŭ ne respondis.

Dum momento la maljunulo intencis eliri por esplori la aferon, sed poste li pensis, ke nur estas la fianĉo de iu el la servistinoj, kiu vagadas ĉirkaŭ la domanguloj. Kaj tio ja ne koncernas lin.

Li eniris kaj fermis ambaŭ pordojn, ekfajfis al la hundo, kiu ankoraŭ flaresplorante staris ĉe la pordfendeto, kaj ambaŭ eniris la furaĝejon por kuŝiĝi.

* * *

El du anguloj de la granda konstruaĵo la fajro disvastiĝis.

La flamoj etendiĝis kaj kreskis, malleviĝis kvazaŭ por ĉerpi novajn fortojn, leviĝis denove, semadis rapidajn saltantajn flametojn laŭ la sekaj ŝindotegmentoj, kunfluis en grandajn flagrantajn faskojn, kiuj jen renkontiĝis el ambaŭ flankoj kvazaŭ en longe sopiratan kuniĝon.

Neniu sono en la nokta silento krom tiu nelaŭta mu- ĝeto simila al la paso de la vento tra arbaro; plue malforta skrapado kvazaŭ de grandaj ratoj, kaj de temp’al tempo ekkrako de salona fusilo. Sed subite venis bojado de hundo, tirata unufoje, dufoje, kaj jen senespera krio:

”Brulego, brulego!” unue de unu voĉo, poste de pluraj.

Tintado de frakasitaj fenestroj tranĉis la fajran bruegon kaj duonfrenezaj figuroj kun minimumo da vestoj surkorpe elkuris en la liberan aeron.

El la vilaĝo aŭdiĝis la malmola sono de la fajrokorno, sed ankoraŭ nenies mano leviĝis al batalo kontraŭ la dezertigo; ĉiu pensis nur pri sia propraĵo. Jen venis bienservisto kun plenbrako da vestoj, jen ploreganta servistino kun la lastnaskito de la gemastroj sur la brakoj, la bienmastro mem helpata de du viroj eltrenis la monkestegon kun la valorpaperoj de la bieno.

Simile al giganta brulŝtiparo la fajro lumigis la senstelan nokton, la fumo peze turniĝis al la malventa flanko, forruliĝis malrapide, maldensiĝis en hele grizajn flokojn kaj fine malaperis en la mallumo de la altebenaĵo.

De temp’al tempo ĝi teren ĵetis blankan brilon, kvazaŭ la tero estus kovrita per neĝo, kaj de ĉiu objekto tiriĝas longaj, fantomaj ombroj, kiuj neniam estis senmovaj.

Grupo da plorantaj infanoj kolektiĝis ĉirkaŭ maldika virina figuro envolvita en kovrilo; de la vojo proksimiĝis la bruo de furioza ĉevaltrotado kaj de akvobareloj.

Ĉe la bieno kvazaŭ interne de la flamoj, sonis la konfuzo la unutona senĉesa bojado de la gardohundo. Kelkaj bovinoj galope elvenis, disiĝis, ĉirkaŭkuris ĉiu al sia flanko kaj rekuregis kvazaŭ per komuna impreso – en la konstruaĵon.

Nun rapide alvenis la unua fajropumpilo al la loko kaj la pumpilista estro desaltis.

”Krimbruligo,” li nur diris, pormomente ĉirkaŭrigardis kaj aldonis: ”La magazeno povas esti savota.”

Altorentis homoj kaj veturiloj el la najbaraj vilaĝoj, ĉiuj manoj estis pretaj, kaj la laboro koncentriĝis ĉirkaŭ la loĝodomo kaj la granda magazeno.

Sed de la bovinejo sonis tra la muĝego de la fajro la bojoj de la gardohundo, kriaj komandovortoj kaj la krakado de rompataj tabulegoj kaj la alkroĉo de la hakstangoj.

Estis Feltman, kiu kun sia mastro laboris por savi la posedaĵon al ili konfiditan. Kaj tio estis peza laboro.

Frenezaj pro timo la bovinoj kuris en la stalon. Kelkaj viroj alvenis por helpi, sed tie sur la nuda ebenejo estis neeble kune teni la sovaĝajn bestojn, kiuj galopis ĉiudirekten kaj per ĉiuj fortoj nur provis enkuri en la fajron.

”Tiamaniere ni ne sukcesos! Sed alportu latojn kaj tabulojn por ĉirkaŭbari ilin! Dume Feltman kaj mi mem helpos al ni,” kriis la striglisto, kiu vokis al la bovinoj aŭ instigis la hundon kaj ĉirkaŭkuris vestita per mallonga ŝafa pelto super nura ĉemizo, feltĉapelo kaj paro da grandaj lignoŝuoj. Sub la pelto flirtis la ĉemizo kiel malfirme alligita velpeco, ne donante ŝirmon al la senkarnaj kruroj de la posedanto. Sed neniu trovis ion strangan en tiu ridinda tualetaranĝo, almenaŭ ne Truls Jonason mem.

Feltman kaj li dividis inter si la laboron. La striglisto elpelis la bestojn, unuope ili kuniĝis iom post iom kun la fermita aro, kiun Feltman ĉiam rondkurante kaj bojetante kuntenis, por plia instigo ekmordante voston aŭ postkruron, kie li nur atingis. La bovinoj – rekonante lian leĝan superecon – ne kontraŭstaris; ili nur sin kunpremis kun la kapoj alinterne kaj la vostoj direktitaj al sia turmentanto.

Kun malrespekto al la danĝero, laŭdinda jam se temus pri homaj estaĵoj, la striglisto ĉiam ree kuris en la bovinejon por elpeli pli kaj pli da kontraŭemaj brutoj: la aro fariĝis ĉiam pli granda, kaj Feltman devis ĉirkaŭkuri pli vaste.

”Eltenu, Feltman! Mordu! Ataku ilin!” sonis la eluzita voĉo de la maljunulo, kaj ”haŭ, haŭ, haŭ,” estis la unutona, devofidela respondo.

Sur la kampo, en la proksimo de la brutaro, kolektiĝis kelkaj virinoj, parte la edzinoj de la bienlaboristoj, parte scivoluloj venintaj el la vilaĝo; kaj la mezpunkto de tiu jen ĝemanta jen babilanta aro estis la edzino de la bienposedanto, ĉirkaŭata de la timigitaj, duonvestitaj infanoj.

La striglisto sukcesis, kiel ŝajnis al li, kolekti la brutaron plennombre, kaj nun li staris nudkrura en la vento, tenante per unu mano la felbĉapelon, per la alia al si markante en la aero la nombron.

Fariĝis maltrankvilo en la virinaro, sed tion li ne rimarkis; li estis plene okupita de siaj propraj aferoj.

”Emil!” kriis malespera voĉo. ”Mi perdis Emilon! …

Ĉu mi ne kunprenis lin el la domo? Li ja estis ĉi tie …

Emil! – Mi freneziĝas – helpu … Ĉu li ne elvenis?”

Multvoĉa babilado por kaj kontraŭ. Iuj vidis lin, aliaj ne.

La maldika estaĵo en la ruĝa litkovrilo alkuris al la striglisto; mano metiĝis sur lian ŝultron kaj skuis lin.

”Emil malaperis. Serĉu lin! … Helpu al mi, Truls Jonason!

… En la infanĉambro … Serĉu lin, mi diras! Ŝajnis, ke li kunestis … mi forgesis lin … li dormas.”

La diro finiĝis en plorkrio, kiu penetris ĝis la vostoj.

Sed la striglisto nur flankenrigardis, spiritforesta, kvazaŭ li ne komprenus aŭ indiferente kvazaŭ temus pri pepo de rato, kaj per sia etendita montrofingro li daŭrigis la nombradon: ”Tridek unu, tridek du, tridek tri …”

Subite li interrompis, li gestadis en la aero kiel frenezulo.

”La virbovo! La virbovo!” li kriis. ”Mi ja sciis, ke io mankas! Jesuo – la virbovo mortbrulos!”

”Estas absolute neeble eligi lin nun,” konstatis unu el la viroj, kiu venis kun plenbrako da barillatoj.

”Tenu ilin kune,” estis la respondo de la maljunulo, kaj li ekkuris, kriante al Feltman, ke ĝi sekvu.

”Sed Truls! Sed Truls, kion vi pensas?” kriis el la virinamaso akresona kaj bone ekzercita voĉo. ”Vi ja estas freneza.

Lasu!”

Sed Truls nur kuris – kuris tiel, ke la pezaj lignoŝuoj igis la teron resonegi kaj estis miraklo, ke ne rompiĝis la kruroj.

Lia edzino tamen ne inklinis lasi lin riski la vivon pro la virbovo. Ŝi ekkuris, ankaŭ ŝi, tiel rapide kiel ŝi kapablis, ke la kaptuko glitis sur la ŝultrojn kaj la vilaj hartufoj stariĝis kontraŭ la vento.

”Sed – ĉu vere vi estas freneza?” ŝi senspire kriis, kiam ŝi ekkaptis lin:

”Lasu min – virinaĉo,” krude respondis la maljunulo.

Nun ne estis tempo por konsideroj.

”Truls, pro Dio ne faru tion!”

Tiu voĉo tamen povis angore petegi, kvankam akra kaj kruda.

”Fermu la buŝon – lasu min!”

”Ĉi tie vi restos!”

”Por ĉiuj diabloj – ne!!” Kun tiu iom neĝenita certigo al la edzino, li sin forŝiris tiel forte, ke kraketis la pelto, kaj malaperis poste kun Feltman en la bovinejon.

La edzino purigis la nazon, viŝis ĝin per la jupo kaj reiris al la aliaj virinoj, sed tie regis tiel granda ĝojo pro Emil, ke neniu havis tempon por ŝi.

La multpromesa junulo estis retrovita, sidanta en maljungita veturilo, kie li ludis, ke li estas estingilisto kaj per ĉiuj fortoj vipadis paron da imagitaj ĉevaloj.

La edzino de la striglisto sidiĝis sur la tero, tirante la jupon super la kapon por ŝirmi sin kontraŭ la vento, kaj fikse rigardis la brulantan stalon, dum ŝi lulis sin antaŭen kaj reen, firme interplektante la manojn kaj senĉese murmurante al si mem la ”Pekkonfeson” ne sciante kion ŝi faras, nur kun la sento, ke ŝi estas kulpa pri ĉio ĉi, kaj ke ŝi devas rapidi por kompatigi Nian Sinjoron ke li helpu – rapidu helpi … helpi, antaŭ ol estos tro malfrue!

Kaj tiam – dum ŝi murmuris la vortojn ree kaj ree kaj kunpremis siajn manojn – ŝi ekvidis kiel la virbovo kaj Feltman elkuregis, kaj post ili la maljuna Truls, sen ĉapelo kaj frotante la kapon kaj la pelton por estingi ĉiujn fajrerojn. Kaj je tiu vido ŝi denove ekploris, per torentaj larmoj kiel pluvego, kaj pli fervore ol iam antaŭe ŝi murmuris la ”Pekkonfeson,” ĉar nun Nia Sinjoro montris sin bona kaj nun ŝi volis fari ion kio plaĉas al li. Pro tio ŝi restis sidante kun la manoj kunplektitaj kaj kun sia ”ke mi multege pekadis per …” dum Truls reiris al la brutaro kun la virbovo kaj Feltman.

Susuris kaj kraketis tie en la brutejo, kaj ĉevronoj disfalis, kaj alta fajrofasko leviĝis ĉielen. La striglisto eĉ ne rigardis tien. Li sciis, ke ĉiujn siajn li havas en sendanĝereco, kaj li komencis helpi ĉe la konstruo de la barilo.

Li vidis la edzinon foriri tra la kampo.

”Sara, vi! – Alportu pantalonon al mi!”

”Ĝuste kion mi faros!” ŝi kriis responde kun ordinara sekeco.

Sammomente venis al la maljunulo la bienmastro en akompano de kelkaj fremdaj sinjoroj. Lia rigardo glitis sur la brutaron kaj ŝajnis fari proksimuman kalkulon.

”Ĉu ĉiuj savitaj?” li diris kun ioma hezitado, kvazaŭ estus tro malfacile kredi tion.

”Jes – ĉiuj escepte de la bovidoj. Estis neeble por mi eniri en la apartejon.”

”Kaj ja estis ĝuste en tiu angulo, ĉe la furaĝejo, kie la fajro ekflamis.”

”Jes, se mi ne havus la helpon de Feltman, certe multaj ankoraŭ restus tie,” diris patro Truls kun voĉo iomete tremanta pro la nokta frosto.

”Tion ĉi Truls Jonason faris kiel bravulo, kaj vi povas esti certa, ke mi memoros vin pro tio.”

”La diablo min prenu, se estis mi. Estis ja la hundo.

Tian hundon mi neniam vidis. Li havas, certe, homan prudenton, mi ĵuras tion.”

”Jes – maljuna kaj fidinda ĝi estas.”

”Fidinda? Hm! … Ŝajnas al mi, ke oni intencis mortpafi ĝin en la pasinta printempo, ĉar ĝi estis tro maljuna, oni diris.”

Estis sufiĉe da malico en la parolo, kaj ne malfacile estis diveni, kiu estis parolinta pri Feltman.

”Mi havigos novan gardhundon, nur por ke Feltman havu ripozon, kaj ĝi rajtos vivi ĝis pro aĝo ĝi mortos.”

”Jes, sed kiel nova kaj juna tiu estas, je mia vivo, neniam ĝi fariĝos kia Feltman estis,” venis la respondo kun nebonigebla maljunula obstino, kaj du el la sinjoroj puŝetis unu la alian per la kubutoj, kaŝe ridetante pri la bataleto inter mastro kaj servisto.

Feltman duonkuŝis sur la tero kaj tusadis grimancante kaj faris la plej strangajn kurbiĝojn per la lango, kvazaŭ ĝi vane provus kraĉotusi kiel homo. Estis rimarkeble, kian sekon ĝi sentas en la gorĝo, nun, poste.

La servistino, kiu ĉirkaŭportis brandon al la fajroestingistoj, venis al la maljunulo por ankaŭ al li doni refreŝigan trinkaĵon.

Li viŝis sian buŝon per la maniko kaj prenis la glason.

”Ne gravas al mi,” li diris, ”pli malbone al la kompatinda hundo!”

Kaj li trinkis la brandon kun rimarkebla bedaŭro, ke li ne povis dividi la refreŝigon ankaŭ kun sia laborkamarado.

”Ĉu certe vi ne havas siteleton por pruntedoni al mi?” li diris al la servistino.

”Ne, ĉiujn ili havas por la akvotransportado.”

”Jes ja, ian rimedon ni certe trovos. – Dankon por la trinkaĵo.”

Kaj la servistino foriris.

Truls Jonason penseme paŝis trans la barilon al la bovinoj, deprenis unu sian lignoŝuon kaj melkis kelkajn gutojn en ĝin, prenis malplenon da herbo kaj bone purigis la ŝuon, kaj post kiam tio estis farita, li melkis ĝin tiel plena, ke la ŝaŭmo fluis ĉe la rando, poste li singarde transpaŝis la barilon kaj metis la trinkaĵon antaŭ sian vilan amikon, kiu tuj stariĝis kaj komencis lektrinki, tiel vipante per sia longa lango, ke la lakto ŝprucis ĉirkaŭ ĝia buŝo.

”Bone por la skeleto, ĉu ne?” kontente diris la maljunulo, kiu ege ĝuis de tio, kiel bongustis al la hundo.

* * *

Estis frumatena diservo en la Kristnaska tago, kaj la preĝejvizitantoj venis en pli-malpli grandaj grupoj supren al la altaĵeto, dum parto ariĝis post la kradpordo aŭ sur la muro por kapti okazon de iometa babilado en la frua mateno. Surtere kuŝis maldika neĝotavolo kaj el la altaj fenestroj brilis kun milde travidebla klareco.

Odoris de la ĵushakitaj abibranĉetoj eĉ ĝis la altaĵeto laŭlonge de la preĝeja vojo al la ĉefvojo.

En la sakristio staris la sakristiano por gardi la pordon, pli gravmiena ol ordinare, zorge kontrolante, por ke neniu senrajta eniru tiun ĉi vojon, kiun rajtas uzi nur kelkaj, la plej eminentaj el la paroĥanoj, kies loko estis tie supre ĉe la ĉefaltaro, kaj ĉiufoje, kiam malfermiĝis tiu pordo, torento de lumo elfluis en la grizan matenkrepuskon.

Jen, tuj apud la pordo – sin retirante for de la lumstrio ĉiufoje, kiam tiu volis kapti lin, sed ĵetante longan rigardon en la ĉambron post ĉiu, kiu eniris – staris sola maljuna viro kun hundo apud si.

La longa vizaĝo kun sia nazego kaj siaj moruokuloj aspektis ankoraŭ pli honesta ol ĝenerale – purlavita, razita pro la festo, kaj plie stampita de iu interna maltrankvilo, kiu faris ĝin pli esprimplena ol ĝi kutime estis.

Tie li staris – la maljuna honesta Truls Jonason kaj pensis, ke tiun ĉi fojon estos lia volo, kiu regos. Sian vivon li volus riski por tio; kaj li tiel ruze aranĝis, ke la edzino devis eniri tra la granda ĉefenirejo kune kun la cetera publiko, dum li mem eniras tra la sakristio. Li nenion pli bezonis fari, ol aludi al la edzino, ke oni sciigis al li, ke tia aranĝo estis la kutimo en similaj okazoj; ĉar, kvankam ofte tre naiva, la maljunulo Truls tamen sciis, ke tian argumenton neniu virino povas kontraŭstari, eĉ se ŝi estus pli batalema ol Sara mem.

Jen la kaŭzo, ke li kaj Feltman – tute en paco kaj nerimarkitaj – staris ĉi tie, dum pleniĝis la preĝejo.

Sed nun tamen proksimiĝas la tempo, kiam komenci ĝos la diservo, kaj la pastro povas veni ĉiumomente.

Nun li devas ekagi.

Ŝajne eĉ Feltman havis senton de la maltrankvilo de sia mastro, ĉar teren malleviĝis la vosto kaj dorsen ligiĝis la oreloj.

La maljunulo kraĉotusis, rektigis la nefiksan kolumon, metis la grandan himnolibron sub la maldekstran brakon, kraĉotusis denove, provis surpreni bravan mienon, kaj poste li frapis la pordon – ne per kurba fingro kiel faras ordinara homo, sed per la fingraj suproj, tiel ke aŭdiĝis kvazaŭ farita de bestopiedo.

La sakristiano elrigardis, iom surprizita.

Truls Jonason estis sin retirinta kaj el la ombro, en kiu li staris, li faris multajn mistikajn mansignojn kaj signalojn.

La sakristiano aspektis ankoraŭ pli surprizita, sed li tamen malsupreniris la ŝtuparon dum li fermpuŝis la pordon post si.

”Ha – ĉu Truls Jonason!” li diris, kiam li rekonis la maljunulon. ”Jes, kompreneble vi eniros tiun ĉi vojon.

Vi, kiu hodiaŭ estos honorata antaŭ la tuta preĝeja publiko!”

”Jes ja – hm.”

La novrazita maljunulo levis la dekstran manon al la mentono, antaŭenŝovis la lipojn, rigardante sian botpinton, kiun li levis supren. Li aspektis meditema.

”Nur estas pri mia hundo. Tiu ĉi hundo – Feltman – hm.”

”Jes, ĝin ni certe hejmenigos,” la sakristiano decideme diris, kvazaŭ ĉiuj malfacilaĵoj poste estus for; kaj por montri sian pretecon, li rapide kliniĝis kvazaŭ por preni ŝtonon.

”Ho, se estos tiel, ambaŭ ni povas reiri,” ekscitiĝe diris Truls Jonason, dum la mentono tremis inter la senfiksa kolumo.

”Kion vi volas per tio, Truls Jonason?”

”Mi – hm – mi volas nenion,” diris la maljunulo, hontanta pro sia nepripensemo.

”Certe estis io?”

Temas ja pri: – nun aŭ neniam! Tial venis:

”Mi miras, ĉu estas eble por mi kunpreni la hundon?”

”La hundon? En la preĝejon? Ne, tio neniam povus okazi!”

Fariĝis prema paŭzo.

Feltman aspektis hontanta, ĝi premis sin al la kruroj de sia mastro kaj similis al ŝafido kvankam ĝi havis felon kiel lupo. Tia situacio ne estis laŭ ĝiaj spertoj. Ĝi ne povis kompreni, kial ĝi devas atendi antaŭ tiu granda domo kaj kial ne odoras de bovinoj kaj kial oni rigardas al ĝi kvazaŭ ĝi estus farinta ion malbonan.

”Ĝi estas same prudenta kiel homo,” la maljunulo diris kun certeco.

Denove fariĝis silento.

”Estis li, kiu savis ĉiujn bovinojn de la bienmastro ĉe la granda brulo,” li aldiris.

Estis delikata afero. La sakristiano gratis la nukharojn.

Ŝajne la maljunulo intencis persisti. Sed kiu iam aŭdis pri hundo, kiu vizitas preĝejon?

”Kaj mi garantias pri tio, ke almenaŭ li bridos sian buŝaĉon.”

Truls Jonason nenian malbonon celis per sia malbela esprimo. Li nur volis diri, ke tiurilate estis por li multe pli facile havi la respondecon por sia hundo ol por sia edzino.

Feltman aspektis kiel vera konfirmo de la diraĵo de sia sinjoro; la sakristiano ĵetis ekzamenan rigardon al ĝi.

”Ni aŭskultu, kion diros la paroĥestro, tie li venas.”

Feltman kaj ĝia mastro respekte sin retenis, sed la sakristiano restis sur la ŝtuparo.

”Jen Truls Jonason, li, kiu havos medalon hodiaŭ; kaj li volas kunpreni la hundon en la preĝejon, sed kompreneble tio ne povas okazi?” li diris post kiam li salutis.

”Hundo? Ne, kara Truls Jonasson, tion oni ne povas,” la paroĥestro diris kaj ridetis indulgeme.

”Eĉ vermon ĝi ne ĝenas.”

”Sed oni ne kutimas kunhavi hundon en la preĝejon.”

Precize sama argumento, kiun Truls Jonason mem uzis, sed supozeble al li ŝajnis, ke la regulo ne validu virojn inter si, ĉar kun la tuta persistemo de ebenano li restis ĉe sia opinio:

”Ĝi absolute nenion diros.”

Feltman aspektis tiel sensenca, ke oni devis konsideri ĝin monstre kapabla sin aliŝajnigi, se tamen ĝi havas malbonan intencon.

”Jes, sed ĝuste en la Kristnaska tago! Ne, kara Truls Jonason, tio ne povas okazi.”

”Jes, sed absolute mi ne staros tie por ricevi dankon kaj laŭdon, kiam estas ĝi kiu faris tion! Al mi do indiferentas ankaŭ la medalo.”

”Ne povas esti via intenco ĉion forlasi?”

Truls Jonason haltis kaj turniĝis.

”Ĉu kapti min ili povas?” li diris.

Li celis la policistojn.

”Kompreneble ne!” la pastro respondis, surprizita pro tia demando.

”Nu, iu alia prenu la medalon, mi ne volas ĝin.” La maljunulo ekiris, kaj Feltman kunsekvis, eĉ ne bezonate voki al ĝi per fajfo: ĝi ne havis ŝaton al pastraro kaj eklezio.

”Alkuru lin kaj diru, ke li rajtas kunpreni la hundon, kondiĉe ke li kaŝas ĝin post la benkoj kaj respondas pri ĝi.”

La sakristiano obeis, kaj la duo reiris.

Truls Jonason singardeme pasis tra la sakristio akompanata de sia kvarpieda kamarado, kiu iris tiel proksime al li, ke ĝi senĉese per siaj piedoj surtretis liajn kalkanojn.

La loko de la maljunulo estis en la absido, por ke li estu proksima al la altaro, kiam la solena momento komenciĝas.

Li sidiĝis sur la plej ekstera flanko de la lasta benko, kie oni – konsiderante ke li estas, por tiel diri, honora gasto – lasis al li tiel larĝan sidlokon ke ĝi povus esti sufiĉa eĉ por katedrala preposto. Ankaŭ Feltman sidiĝis sur la plata ŝtonplanko, sin premante al la muro, kaj tuj apude al sia sinjoro. Ne estis ebla pli bona konduto ol tiu de Feltman; eĉ la movo per kiu ĝi turnis sin kaj retiris la voston, kiam iu preteriris, ŝajnis peti: pardonon al mi!

Kaj la paroĥestro kaj la sakristiano fariĝis tute trankvilaj koncerne al ĝi, kaj la diservo neĝenite pasis.

Nur kiam oni devis stariĝi dum la legado de la evangelio okazis, ke la maljunulo metis la piedon sur la piedon de sia amiko.

”Aj!” kriis Feltman kun tre akra sed tre bonmaniera hundvoĉo, kaj ĝian mastron trafis riproĉa rigardo de la sakristiano. Al Feltman, kies konscienco ŝajne riproĉis al ĝi pro la malbona konduto, oni permesis resti.

Post la diservo la paroĥestro parolis al servistoj kaj mastroj, alpaŝis la altaron kaj alvokis ”la strigliston Truls Jonason, al kiu la societo Pro Patria donacas sian grandan arĝentan medalon pro longedaŭra kaj fidela servado”.

Kaj la maljuna Truls obeis la alvokon, samtempe hontema kaj fiera, la publiko bruegis, amasiĝis kaj streĉis la kolon por povi vidi lin, kaj tie li staris antaŭ la altaro.

La belajn vortojn kaj Pro Patria’n kaj ĉion ceteran li ne komprenis, sed tion li komprenis, ke estis por li honora tago kaj ke Feltman kunestas, kaj ke fine Sara spertis, ke tamen oni povas esti konsiderata kiel reputaciulo, kvankam nur striglisto oni estas, kaj li estis ĝoja, ke sola li ne estas tie sur la preĝeja planko antaŭ la tuta publiko; li sentas iun, kiu premas sin al lia genuo, iun varman kaj molan. Ian neklaran penson li ankaŭ havis pri kverelo kaj severeco, kaj varmigan memoron pri la kvietiga grenejo kaj malvarma bestnazo, kiu serĉfosis post lia orelo en la plej trankvila kaj fidela amikeco, kaj la rigidaj moruokuloj estis larmoplenaj, kiam la paroĥestro metis la blankan medalon sur la malhele bluan trikitan jakon el simpla drapo, kaj neniu povis diri, ke la konduto de Feltman estis alia ol deca.

Ĝia mastro ne rigardis al ĝi, eĉ ne karesfrapis la hirtan kapon, griziĝintan en la laboro same kiel la lia. sed li sentis ĝin alpremita al sia dekstra kruro – konfidoplene kaj bonkonate. Neniu homo havis ion por kritiki.

Truls Jonason kaj lia hundo, ili apartenas unu al la alia, oni opiniis. Jes, maljuna fraŭlino, kiu posedis tri mopsojn sed neniujn infanojn, plorĝemis en la naztuko ĉe tiu vido. Ĉar tio estis io, kion ŝi komprenis.

Kaj kiam Truls Jonason reiris, li estis gratulata de la eminentularo, manpremata kaj devis riverenci, kaj kiam la orgeno ekludis, la homoj elfluis el la preĝejo, kaj la du malaperis tra la sakristio.

Kio poste sekvis kaj okazis inter Truls kaj lia edzino, pri tio la historio nenion rakontas, sed oni povas supozi, ke li diris al ŝi, ke kiam striglisto ricevas medalon, estas kutimo, ke li kunhavas sian hundon en la preĝejo.

Viktoria Benedictsson

El la sveda tradukis Bernhard Eriksson


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.