La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Fraŭlino Alice

Mi estis loĝonta en la malgranda provincurbo, kaj tial mi volis esplorrigardi ĝin.

Do en sunhela somermateno mi iris laŭlonge de la malgranda strato. Ĝi estis la plej granda strato de la urbo, sed efektive ĝi estis nur la granda landvojo, kiu preterkondukis tie ĉi ĉe la rivera bordo. Proksime al la akvo staris vico da florantaj kaj odorantaj akacioj. En la domvico, kiu frontis kontraŭ la bordo, la fenestroj estis fermitaj per grize aŭ verde pentritaj latkradoj, sed la pordoj kaj pordegoj estis larĝe malfermitaj.

Multaj el la pordoj kondukis en vendejojn, kaj vino kaj aliaj pli malpli alkoholaj trinkaĵoj estis aĉeteblaj ĉie.

La karbvendisto vendis vinon, almenaŭ somertempe.

Familio, kiu estis aĉetinta kvanton da soldatĉemizoj el amerika militista provizejo kaj tial havis ekipejon por sinjoroj, vendis vinon. La barbiro, kiu provizis al la loĝ- antaro gazetojn, terurajn revuojn, poŝtkartvidaĵojn kaj preskaŭ librojn, vendis ankaŭ vinon. Lia juna filino staris malantaŭ la magazena tablo ridetante, kaj la grandaj glasoj briletis orflave aŭ rubenruĝe antaŭ pramistoj kaj aliaj vagantaj klientoj, dum la paĉjo sekigis sur la pantalonpostaĵo la manojn, sapumis la klientojn kaj verŝis sur iliaj haroj mirinde odorantajn oleojn.

La filino de la panisto estis tiel ĉarma, ke mi apenaŭ kuraĝis rigardi ŝin – kvankam ŝiaj kruroj ne estis tre graciaj, kompreneble. En la fenestro estis elmontrataj malnova seka panbulo kaj vitra ujo kun ĉokoladaj bombonoj.

La bakisto mem en ĉemizaj manikoj staris en la pordotruo inter la vendejo kaj la kuirejo – granda, dika, nigreta, terure forta kaj kun la vilaj brakoj apenaŭ purigitaj de la pasto, kiun li ĵus knedis.

Antaŭ domo kelkajn paŝojn pli malproksima staris malgranda homgrupo apud malfermita fenestro en la suba etaĝo. Ĉiuj babilis, ridis kaj ŝercis kun iu, kiu sidis interne de la fenestro. Kaj kiam mi ekrigardis tien, mi vidis ŝin.

Mezaĝa virino sidis envolvita en seĝo por malsanulo.

Ŝia bele rondeta granda vizaĝo estis palega. Ŝiaj densaj haroj estis nigraj kaj pendis sur la dorso. Ŝiaj okuloj estis grandaj kaj malhelaj kaj havis maloftan lacan brileton – se oni unufoje vidis ĝin, oni ne forgesas ĝin, ĝi estas la rigardo de iu, kiu intime rilatas kun la morto. Mi haltis, salutis la homojn kaj kuraĝis iom post iom proksimiĝi al la juna sinjorino, riverencante ĝentile. Mi estis ĵus veninta al la urbo kaj bezonis trovi lavistinon, ĉu ŝi eble scius …?

Jes, estas ĉl tie! ŝl respondis gaje, kaj mallevis sur la genuojn la kudraĵon, kiun ŝi tenis en siaj longaj, mallar ĝaj manoj. Kaj ŝi vokis sian panjon, la maljunulino venis, la lavado estis interkonsentita, kaj mi daŭrigis mian iron.

La somera suno brilegis, la akacifloroj pendis tute sur la arboj, la rivero bruetis briletante blua, la malgrandaj tirboatoj klakadis en nigraj tuboj, kaj la pramistoj blasfemis kun longaj stangoj en la manoj. Kaj mi iris tie meditante pri virina sorto, kiun mi vidis tra la fenestro. Ĉu febro – paralizo – serioza afero? aŭ historio aŭ imaga malsano? Certe ne, ĉar odoris febro en mia mano, post kiam mi salutis ŝin.

Veninte hejmen mi tuj faris demandon al la gemastroj de mia malgranda hotelo.

– Jes, certe vi vidis fraŭlinon Alice! mi aŭdis. Bedaŭrinda junulino! Tiel ŝi sidis nun dek unu jarojn, kaj ni ĉiuj tre kompatas ŝin. Ŝi estas tute paralizita, tiel ke la paroĥestro devas viziti ŝin, por ke ŝi faru konfeson. Sed li estas ja afabla, nia maljuna paroĥestro! ankaŭ ŝi estas tre bona – tio ĉi okazis al ŝi en la dudekjaraĝo – kaj ŝia panjo lavas efektive bonege.

– Dudekjaraĝo? Kaj paralizo dum dek unu jaroj proksimume?

Ŝi do estas nur iom pli ol tridekjara?

– Certe jes! Ŝi eĉ ne povas esti tiom aĝa! Ne estas longe post kiam ŝi estis malgranda knabino, kiu kuris ludante tie ĉi.

La sekvintan matenon mi, kiel ĉiuj aliaĵ homoj en la vilaĝo, haltis antaŭ la larĝe malfermita fenestro ĉe fraŭlino Alice. Mi metis faskon da freŝaj akacifloroj apud ŝian manon – mi ne scias kion la aliaj kunportis.

Kaj pasis tago post tago dum la tuta somero. La tilioj antaŭ la malnova preĝejo floris, kaj ni iris tien kun ŝtupetaroj – kaj estas ĉarme rigardi belajn knabinojn pasantajn supren kaj malsupren sur ŝtupetaroj por kolekti florojn en sunlumataj arboj. Sed ĉiam, kiam mi iris preter la junulino, kiu sidis ĉe la fenestro de la lavistino, mi haltis kaj babilis. Ŝi ridetis per la tuta vizaĝo kaj brilis per la okuloj, sed la rigardo direktiĝis tre malproksimen.

Poste fariĝis aŭtuno, kaj post ĝi fariĝis vintro kaj printempo.

Kaj mi vojaĝis reen por viziti miajn amikojn en la provinco.

La suno ree brilis same ore juna kaj forta, ree floris la akacioj kaj odoris, kaj ree briletis la rivero kun profunde blua kaj moviĝanta fluo, fervore rapidanta al la maro.

Sed tamen io mankis. La strato estis tute senhoma – kaj subite mi atentis, ke la fenestroj de fraŭlino Alice estis larĝe malfermitaj kiel en la antaŭa jaro, sed tie ekstere troviĝis neniu homo babilanta kaj ŝercanta kun la malsana junulino.

Strange! Kia malpleno povas okazi sur malgranda ĉiutaga strato tra vilaĝo – strato, kiu eĉ estas nur la granda landvojo, kiu hazarde kondukiĝis ĉi tien! Kaj kia silento ĉe la larĝe malfermita fenestro, kie sola malsana virino sidas rigardante la sunlumon kaj aŭskultante la ĝojon de birdoj sub vagantaj nuboj! Neniu venas tien por rakonti, ke la katino de la paroĥestro ekhavis idojn, ke la knabino de la panisto edziniĝos en la aŭtuno kun viro de la fervojo, kiu aĉetas aŭtomobilfiakron por fariĝi kondukisto en Parizo, kaj ke vidvino Durand estas dirinta ion teruran pri sinjorino Dupont, la edzino de la forĝisto. Nenio el la vivanta vivo de la tago plu troviĝas antaŭ la fenestro de fraŭlino Alice.

Mi proksimiĝis tre hezitante kaj salutis. Mi apenaŭ ricevis respondon. La tutan tempon ŝi estis forturniĝinta.

Kaj mi diris, ho ne, tiun ĉi fojon mi ne bezonas lavadon, mi estas nur travojaĝanta, kaj certe mi opinias, ke la doktoro devus interkonsiliĝi kun specialisto en Parizo.

Sed la rigardo, kiun ŝi donis al mi, estis tiel plena de doloro, ke mi forrapidis. Kaj nur kiam mi promenis kelktempe, mi atentis, ke mi ankoraŭ portas en la mano la akaciajn florojn, kiujn mi intencis doni al ŝi.

Kio estis okazinta?

Mi demandis en la hotelo, kiam mi venis hejmen.

Unue oni donis evitajn respondojn, sed fine la veron: fraŭlino Alice ne havas la kredon!

– Vi ja ne supozas …? Ne, ĉu vi efektive diras, ke vi nun evitas ŝin ĉar ŝia religia …

– Ŝi ne havas la kredon, sinjoro.

Kiel oni scias tion?

Certe, tion oni sciis. Ŝi ja sidis tie, kvankam juna knabino, dum multaj jaroj tiel paralizita. Kaj ŝia patrino laboris – oni ne povas riproĉi ŝin pri io, certe ne la patrino, ĉar tiel kiel ŝi klopodas en sia lavkuvo la tutajn tagojn – kvankam tie, kie la kredo mankas, la laboro ne povas kunporti benon, kompreneble. Sed ni estus helpontaj al la junulino por ke ŝi ree staru sur la piedoj, ĉar ni ĉiuj tre amis ŝin, kiu sidis kiel sanktulino – ĉar neniu povus ja supozi ion alian, ol ke virino, kiu tiom suferis kaj devis tiom toleri, nepre estas sanktulino. Kaj ankaŭ la paroĥestro diris tion. Do ni faris kolekton por ŝi, ni ĉiuj en la vilaĝo, por ke ŝi vojaĝu al Lourdes kaj resaniĝu en la fonto de Nia Sinjorino.

– Estis bela faro, sinjorino! mi diris.

Ŝi ektiris la ŝultrojn kaj respondis maldolĉe :

– Sed, kion efikis tio? Ni portis ŝin el la seĝo, kaj sidigis ŝin en veturilon. Kaj la paroĥestro ĉeestis – la maljuna paroĥestro! Li estis ja tiel bonkora viro! Kaj ŝia patrino, ankaŭ! La maljunulinjo! Ŝi tiel ĝojis, ke ŝi nur ploris, ĉar la junulino estus resaniĝonta. Sed, kion efikis tio?

– Ŝi do venis al Lourdes?

– Jes, certe! Multaj tie ĉi havis konatojn en la pilgrimantaro, kaj do ŝi estis bone prizorgata, ŝi, Alice. Kaj certe ŝi venis en la sanktan akvon – sed ŝi post tio estis same malsana! Kion efikas vojaĝo al Lourdes por karaj moneroj kaj bani sin en la sankta fonto de Nia Sinjorino – se oni ne havas la kredon? Ŝi ne havis kredon, ŝi,

Alice.

– Sed mi opiniis certe, ke ŝia kredo …

– Jes, ĉu ne vere, sinjoro! Tiel ja opiniis ni ĉiuj! Nu, tamen ŝi sukcesis reveni hejmen, kiom ajn ŝi estis malsana – aŭ ŝajnis esti. Sed mi diras, kiel la maljuna paro ĥestro, ke oni kiom ajn imagu, ke oni kredas – antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro tamen estas malkaŝite, ĉu estas vera kredo aŭ …

– Ĉu ŝia kredo estis malvera?

– Kial ŝi do ne resaniĝis? Kvankam ni por tio sendis ŝin eĉ ĝis Lourdes?

Jes! Respondu ĉi tiun demandon, kiu tion povas! Mi ne povas – kaj ne volas ŝajni pli prudenta ol mi estas.

Martin Kock

El ”Nigro sur blanko


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.