|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vi devas scii, sinjoroj, ke antaŭ kelkaj jaroj, en la urbo Périgueux, vivis honesta publika notario, devenulo de tre antikva kaj kaduka familio, kaj enloĝanto de unu el tiuj malnovaj, vetertuŝitaj domoj, kiuj memorigas vin pri la epoko de via praavo. Li estis viro de neofenda, trankvila temperamento; patro de familio, kvankam ne estro – ĉar en tiu familio ”la kokino superkriis la kokon” – kaj la najbaroj, parolante pri la notario, kutimis levi la ŝultrojn kaj ekkriis: ”Kompatindulo! Liaj spronoj bezonas akrigon.” Unuvorte – vi komprenas, sinjoroj – li estis edzinturmentita.
Nu, ne trovante pacon hejme, li tute nature ĝin serĉis aliloke; kaj fine trovis ripozejon tute for de la zorgoj kaj bruoj de la hejma vivo. Tio estis malgranda trinkejo, iom for ekster la urbo, kien li iradis ĉiuvespere por fumi pipon, trinki sukerakvon, kaj ludi sian plej ŝatatan domenludon.
Tie li renkontis siajn plej amatajn intimulojn; aŭdis ĉiujn klaĉaĵojn de la tago; ridis, kiam li estis gajhumora; trovis konsolon, kiam li estis malgaja; kaj ĉiam aerumis la opiniojn, ne timante, ke oni lin repuŝos per absoluta kontraŭdiro.
Nu, la plejintimulo de la notario estis komercisto de bordoza vino kaj konjako, kiu loĝis ĉirkaŭ tri mejlojn ekster la urbo, kaj ĉiam pasigis la vesperojn en la trinkejo.
Li estis maldelikata korpulentulo, deveninta de plensanga gaskona raso, kaj naskigita de komedianto iom bonfama siaspece. Li estis rimarkinda pro nenio krom sia bonhumoro, amo al kartludoj, kaj forta inklino provi la kvaliton de siaj propraj alkoholaĵoj kompare kun tiuj aliloke vendataj.
Ĉar malbonaj kunuloj malvirtigas bonajn morojn, la malbonaj kutimoj de la vinvendisto nesenteble allogis la bravan notarion; kaj antaŭ ol li mem konsciis pri tio, li sin trovis delogita for de la domenludo kaj sukerakvo, kaj aldonita al pikedo kaj spicita vino. Efektive, ne malofte okazis, ke post longa kunsido en la trinkejo, la du amikoj fariĝis tiel afablaj, ke ili konsumadis tutan duonhoron ĉeporde, amike disputante, kiu el la du hejmen kondukos la alian.
Kvankam tiu vivmaniero bone taŭgis al la malvigla, flegma temperamento de la vinvendisto, ĝi baldaŭ komencis difektegi la pli impresiĝeman konstitucion de la notario, kaj fine tute malagordigis lian nervsistemon. Li perdis apetiton, fariĝis maldikega kaj marasma, kaj ne povis dormi. Tage aroj da ”melankoli-koboldoj” lin obsedis, kaj nokte strangaj vizaĝoj rigardis tra la litkurtenoj, kaj inkuba monstro spirblovis en lian orelon. Ju pli malbone fariĝis al li, des pli li fumadis kaj trinketadis; kaj ju pli li fumadis kaj trinketadis, nu, kompreneble, des pli malbone fariĝis. La edzino alterne furiozis, protestis, petegis; sed tute vane. Ŝi igis la hejmon netolerebla – li sin retiris al la trinkejo; ŝi frakasis liajn longtubajn pipojn kontraŭ la kamenajn stabletojn – li anstataŭigis ilin per mallongtuba pipo, kiun li portis, preter danĝero, en la veŝtpoŝo.
Tiel, iom post iom, fariĝis malbonege al la malfeliĉa notario. Pro kombinaĵo de malbonaj kutimoj kaj hejmaj plendaĵoj li tute malesperiĝis. Li imagis, ke li estas mortonta, kaj suferis rapidvice ĉiujn malsanojn, kiuj iam atakis mortemulon. Ĉiu pikdoloro estis timiga simptomo – ĉiu sento de maltrankvilo post manĝo nepra antaŭdiro pri mortiga malsano. Vane liaj amikoj penis lin delogi de liaj strangaj kapricetoj, per rezonado kaj poste per ŝercmokado; ĉar ĉu iam ŝerco aŭ rezonado resanigis malsanan imagon? Lia sola respondo estis: ”Ja lasu min trankvila; mi scias pli bone ol vi, kio estas al mi.”
Nu, sinjoroj, jen kiel estis la afero, kiam iun posttagmezon en decembro, dum li sidis malgaja en la oficejo, ĉirkaŭvolvita de supervesto, kun ĉapo sur la kapo kaj kun piedoj puŝitaj en paron de peltgarnitaj pantofloj, kabrioleto haltis ĉe la pordo, kaj laŭta frapado vekis lin el lia malgaja revo. Estis komunikaĵo de lia amiko, la vinvendisto, kiu, subite atakita de forta febro, kaj pli kaj pli malsaniĝanta, nun venigis la notarion kiel eble plej rapide por redakti sian finan testamenton. La kazo urĝis, kaj permesis nek forreston nek prokraston, kaj la notario, vindinte tuketon ĉirkaŭ la vizaĝon kaj butonuminte la superveston ĝis la mentono, ensaltis la kabrioleton kaj permesis, kvankam ne sen malgajaj antaŭsentoj kaj duboj, ke oni veturigu lin al la domo de la vinvendisto.
Alveninte, li trovis ĉion ege malordigita. Enirante la domon li koliziis kun la apotekisto, kiu malsupreniris la ŝtuparon kun vizaĝo longa kiel via brako; kaj post kelkaj pluaj paŝoj li renkontis la mastrumantinon – ĉar la vinvendisto estis maljuna fraŭlo – kuranta tien kaj reen, kaj tordanta la manojn pro timo, ke la bonulo mortos ne testamentinte. Li baldaŭ atingis la ĉambron de sia malsana amiko kaj trovis lin ruliĝanta en febra paroksismo kaj laŭte petanta trinkon da malvarma akvo. La notario skuis la kapon; li opiniis, ke tio estas malesperiga simptomo; de antaŭ dek jaroj la vinvendisto suferis pro speco de hidrofobio, kiu ŝajne subite forlasis lin.
Kiam la malsanulo vidis, kiu staras apud la lito, li etendis la manon kaj ekkriis:
”Ho! mia kara amiko! Ĉu vi fine venis? Vi vidas, ke al mi ĉio estas finita. Vi alvenis ĝustatempe por redakti tiun – tiun mian pasporton. Ho, je la diablo, kiel varmege estas ĉi tie! Akvon – akvon – akvon! Ĉu neniu donos al mi guteton da malvarma akvo?”
Ĉar la afero urĝis, la notario ne prokrastis la pretigon de siaj dokumentoj; post mallonga tempo la fina testamento de la vinvendisto estis redaktita laŭ ĝusta formo, kaj la notario gvidis la manon de la malsanulo, dum li metis sian subskribon ĉe la fino.
Dum la vespero konsumiĝis, la vinvendisto fartis pli kaj pli malbone, kaj fine deliris, intermiksante en siaj malklaraj deliraĵoj la frazojn el la Kredo kaj Patronia kun la ŝiboletoj de la trinkejo kaj la karttablo.
”Zorgu, zorgu! Nu, do – Credo in – pop! glu-glu-glu! donu al mi iom da tio. Cent dek! Jen, vi fripono, la vino estas venenita – mi konas viajn ruzojn! – Sanctam Ecclesiam Catholicam – Nu, nu, ni vidos. Idioto! havi la grandan trisekvon kaj la sep’ de l’ keroj, kaj ne uzi la sep’! Je Sankta Antonio, la fino! Vi estas plenvenkita – ha, ha, mi tion atendis! Mi bone sciis – nu – nu – ne min interrompu – Carnis resurrectionem et vitam eternam!”
Kun tiuj vortoj sur la lipoj la kompatinda vinvendisto mortis. Dume, la notario kaŭrsidis ĉe la fajro, konsternita pro la terura sceno okazanta antaŭ liaj okuloj, kaj de tempo al tempo penante elteni la kuraĝon per glaseto da konjako. Liaj timoj jam estis viglaj, kaj la ideo pri konta ĝo flugetis tra lia menso. Por trankviligi tiujn malbonsignajn pensojn, li ekbruligis la pipon, kaj komencis sin prepari por la hejmeniro. Tiumomente la apotekisto sin turnis al li, kaj diris :
”Jen terure malsaneca tempo! Ŝajnas, ke la malsano plivastiĝas.”
”Kiu malsano?” ekkriis la notario, kun ekmovo de surprizo.
”Du mortis hieraŭ, kaj tri hodiaŭ,” daŭrigis la apotekisto, ne respondante la demandon. ”Tre malsaneca tempo, sinjoro – tre.”
”Sed kiu malsano ĝi estas? Kiu malsano forportis mian amikon ĉi tie tiel subite?”
”Kiu malsano? Nu, skarlatino, kompreneble.”
”Kaj ĉu ĝi estas kontaĝa?”
”Sendube.”
”Do mi estas mortonto!” ekkriis la notario, enmetante sian pipon en la veŝtpoŝon kaj senespere ekmarŝante tien kaj reen tra la ĉambro.
”Mi estas mortonto! Nu, ne trompu min – promesu!
Kiaj – kiaj estas la simptomoj?”
”Akra bruldoloro ĉe la dekstra flanko,” diris la apotekisto.
”Ho, kia malsaĝulo mi estis, veni ĉi tien!”
Vane la mastrumantino kaj la apotekisto penis lin trankviligi – li ne estis alirebla per rezono; li respondis, ke li konas sian staton pli bone ol ili, kaj insistis iri hejmen senprokraste. Bedaŭrinde la veturilo, en kiu li venis, jam reiris al la urbo, kaj ĉiuj najbaroj enlitiĝis kaj dormis. Kion fari? Nenio farebla, krom uzi la ĉevalon de la apotekisto, jam staranta alligite ĉe la pordo, pacience atendanta, kion volos ĝia mastro.
Nu, sinjoroj, ĉar ekzistis neniu alia rimedo, nia notario suriĝis sur tiun ostomontran ĉevalon, kaj ekiris hejmen.
La nokto estis malvarma kaj blova, kaj la vento rekte kontraŭa. Supre la plumbokoloraj nuboj tien kaj reen flugis, kaj tra ili la ĵus leviĝinta luno ŝajnis ruliĝi kaj peliĝi kiel boateto en ondoŝaŭmo; jen englutita de nuba ondego, jen levita sur ĝia sino kaj ŝprucigita de arĝenta aspergaĵo. La arboj apud la vojo ĝemis per malbonaŭgura sono, kaj antaŭ li restis tri longaj mejlaĉoj, ŝarĝitaj de mil imagaj danĝeroj. Obea al vipo kaj spronoj, la ĉevalo spasme saltis antaŭen, foje kuregante en galopego, foje moderiĝante ĝis longa, rapida troto; dum la rajdanto, pensplena pri simptomoj de malsano kaj teruraj antaŭsentoj de morto, ĝin incitis kvazaŭ li forkurus antaŭ pesto.
Tiamaniere, pere de fajfado kaj kriegado, kaj batado dekstren kaj maldekstren, unu mejlo de la fatala trio pasis sen difekto. La antaŭtimoj de la notario moderiĝis ĝis tio, ke li eĉ permesis al la kompatinda ĉevalo suprenmarŝi deklivon; sed tiuj antaŭtimoj subite reviviĝis dekoble pli fortaj, pro akra dekstraflanka doloro, kiu ŝajnis lin trapiki kiel kudrilo.
”Jen mi ĝin havas, fine!” ĝemis la timfrapita viro. ”Ĉielo kompatu min, la plej grandan el pekuloj! Kaj ĉu mi devas morti en fosaĵo, post ĉio? He, rapidu, rapidu!”
Kaj for flugis ĉevalo kaj rajdanto plengalope – agitrapidege – supren kaj malsupren – spasmospirante, spirblovante, kvazaŭ kirlovento. Je ĉiu salto la doloro ĉe la flanko de la rajdanto ŝajnis plifortiĝi. Unue ĝi estis nur punkteto simila al piko de kudrilo – poste ĝi pligrandi ĝis ĝis amplekso de duonfranka monero – poste ĝi etendiĝis sur spacon tiel grandan kiel via manplato. Ĝi rapide plifortiĝis. La kompatindulo laŭte ĝemis pro dolorego; pli kaj pli rapide kuregis la ĉevalo trans la frostitan teron – pluen kaj pluen etendiĝis la doloro trans lian flankon.
Por kompletigi la malgajigan bildon, ŝtormo komenci ĝis – neĝo miksita kun pluvo. Sed neĝo kaj pluvo kaj malvarmo tute ne gravis al li; ĉar kvankam la brakoj kaj kruroj frostiĝis en glacipendaĵojn, li ne sentis tion, la mortsimptomo lin trafis; li estis kondamnita morti – ne pro malvarmo, sed pro skarlatino!
Fine, li ne sciis kiel, mortinta pli ol viva, li atingis la pordegon de la urbo. Bando da hundaĉoj, kiuj serenadis ĉe stratangulo, vidante la notarion preteriregi, komencis lin persekuti kaj kuris apude, bojante kaj jelpante.
Nun estis tre nokta horo, kaj nur tie kaj alie izola lampo trembrilis el supra etaĝo. Sed ĉiam pluen iris la notario, zigzage laŭ la stratoj, ĝis fine li atingis sian pordon.
Estis lumo en la dormoĉambro de la edzino. La bonulino venis al la fenestro, timigita pro tia frapado, kriaĉado kaj ĉeporda klakado je tia malfrua horo; kaj la notario tro plene absorbiĝis en siaj propraj ĉagrenoj por rimarki, ke la lamplumo ĵetis la ombrojn de du kapoj sur la fenestran kurtenon.
”Enlasu min! enlasu min! Rapidu, rapidu!” li ekkriis, preskaŭ senspira pro teruro kaj laceco.
”Kiu estas vi, kiu venas ĝeni izolan virinon en tia nokta horo?” kriis akra voĉo de supre. ”Foriru, atentu viajn aferojn, kaj lasu kvietulojn dormi.”
”Ho, diablo, diablo! Malsupreniru kaj enlasu min! Mi estas via edzo. Ĉu vi ne konas mian voĉon? Rapidu, mi petegas, ĉar mi mortas ĉi tie sur la strato!”
Post kelkmomenta prokrasto kaj kelkaj pluaj argumentaj paroloj, la pordo malfermiĝis, kaj la notario paŝegis en sian domon, pala kaj marasma laŭ aspekto, kaj rigida kaj rekta kiel fantomo. Tegita kapalpiede de glacio, sub la brilega lamplumo li aspektis kvazaŭ vagkavaliro en ŝtala kiraso. Sed en unu punkto la kiraso estis difektita. Ĉe la dekstra flanko troviĝis ronda makulo granda kiel verto de ĉapelo, kaj preskaŭ same nigra!
”Kara edzino mia! ”li ekkriis kun pli da dolĉeco ol li elmontris dum multaj jaroj, ”pasigu seĝon. Miaj horoj estas kalkulitaj. Mi estas mortonto!”
Timigita pro tiuj ekdiroj, la edzino forigis lian superveston.
De sub ĝi io falis, kaj frakasiĝis sur la kamenon.
Estis la pipo de la notario. Li almetis manon al sia flanko, kaj jen! ĝi estis senvesta ĝis la haŭto. Vesto, veŝto kaj tolaĵo plene trabruliĝis, kaj ĉe lia flanko estis haŭtveziko grandmezura kiel via kapo!
La mistero baldaŭ klariĝis, ankaŭ la simptomo. La notario estis enpoŝiginta la pipon, ne foriginte la cindrojn!
Kaj tiel finiĝas mia rakonto.
H. W. Longfellow
El la angla tradukis G. M. Hayton
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.