La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Mortintaj folioj

Hodiaŭ la duan fojon Levkoviĉ faris al mi edziĝproponon.

La unuan fojon tio estis printempe, dum pikniko, preskaŭ antaŭ du jaroj, – nun estis aŭtuno, kaj mi revenis en malnova vestaĵo el arbareto.

Mi diris:

”Mi vin dankas, sed, se eble, atendu mian respondon ĝis la vespero.”

Mi ne scias, kion mi atendis vespere, – tamen mi tiel diris.

En nia hejmo sidis la juna arbaristo Jan Vorohoviĉ. Mi aŭdis, ke li gaje ridis pri io, frapetis per sia pafilo, kaj interparolis kun mia patro.

Mi brodis, pensante: ”Li ne devus veni al ni tiel ofte kaj min inciteti. Ĉu eble li malpaciĝis kun Elinjo? Mia patro lin tedas. Kaj mi? … Nu, kian valoron mi povas havi por li, sinjoro Vorohoviĉ, arbaristo, la plej bela kaj instruita homo en nia regiono?” … Ke li eble divenas miajn sentojn, estus por mi pli terure ol la morto … Mi ree pensis: ”Ĉu eble li malpaciĝis kun Elinjo?”

Mi ne scias kial, sed mi firme decidis, ke Vorohoviĉ estas enamiĝinta al Elinjo. Vere, tio estus neniel mirinda:

Ela, rozvanga, gracitalia, graseta knabino kun blondaj haroj, ĉiam vestas sin hele, portas silkajn jupojn kaj eĉ unu fojon venis al ni parfumita. Ŝi movas sin brue, vigle kaj alloge ridas, – vera printempa turnvento.

Mi ĵaluzis sin dum mallonga tempo: ĉu do ŝi estas kulpa, ke ŝi estas bela kaj plaĉas al la arbaristo? …

Mi atente aŭskultis, pri kio Vorohoviĉ parolas kun mia patro, kaj ne eliris el mia ĉambro, penante konvinki min mem, ke ili min ne bezonas; ili havis ĉion necesan, – manĝetaĵon, mielvinon, sakojn, du komfortajn apogseĝojn apud malfermita fenestro kaj eĉ du tapiŝetojn ĉe la sojlo por viŝpurigi la piedvestojn … Tamen poste mi decidis, ke devo de dommastrino estas ĝentileco, kaj mi eliris, min turnante al la gasto kun la vortoj:

”Bonan vesperon!”

”Bonan vesperon, fraŭlino Roza!”

Kiajn sincerajn, belajn okulojn li havas! Estas tute ne eble koleri kontraŭ li!

”Vi venis el la grafina biendomo?” mi demandis, kvankam mi tion ja bone sciis: kie do li povis troviĝi, se ne tie, kie li loĝas kaj havas oficon?

”Jes, mi venis el la grafina biendomo,” – li respondis ĝentile, – ”la grafino vin salutas kaj petas, ke vi venu al ŝi hodiaŭ … Fraŭlino Tomaŝevska estos ankaŭ tie.”

Al mi tute ne plaĉis, ke li diris ”fraŭlino Tomaŝevska”, kaj ne simple ”fraŭlino Ela”, kiel ĉiam, kvazaŭ li timus nomi ŝin laŭ ŝia baptonomo, kaj malzorge sin apogis al la seĝo.

Mi respondis sektone: – ”Bonvolu transdoni mian dankon al la grafino, sed mi sentas min malbone kaj ne povas viziti ŝin.”

Poste, ŝajnigante, ke mi ne rimarkas lian ĉagrenitan mienon, mi min turnis al mia patro.

”Ĉu vi ion bezonas, paĉjo?”

”Ne, mia filineto.”

Kaj mi ree foriris en mian ĉambron. Miaj vangoj flamis.

Al mi estis ridige kaj honte: pro kio mi ekludis rolon de princidino? Oni nur pripensu, efektive … la filino de la bienadministranto ne volas iri en la grafinan biendomon! … Sed, se la grafino morgaŭ ekkoleros kaj forpelos la administranton, tiam li kaj lia filino estos devigataj almozpeti … Tio ne estos plu ridiga, sed eĉ iel tragika. La patro ekkoleris kaj frapetis per sia forko kontraŭ telero; li kriis pri malordo en la bieno kaj flamiĝis, kvazaŭ la bieno apartenus al li mem; liaopinie, ĝin forvendi estis la plej urĝa afero: la grafino ruiniĝas, ŝi estas maljuna, kaprica, senvola; eĉ la vilaĝanoj ne donas plu buteron, ovojn kredite, timante, ke oni ne pagos al ili. La arbaristo kontraŭdiris: ne, ne, tute ne estas necese vendi la bienon, same nobelan kaj maljunan, kiel la grafino mem; nur iom da mono – kaj ĉio estas bonega.

Mi pense skulevis la ŝultrojn. Kial li defendas la grafinon?

Ĉu eble al li tiel imponas la titolo, – aŭ li sentas dankemon, ĉar ŝi klopodas edzinigi Elan Tomaŝevskan kun li? … Poste mi ekhontis pri miaj pensoj kaj rekomencis mian brodadon.

La patro kaj Vorohoviĉ disputis nun pri ĉaso.

La sunsubiro estis purpura, bela. Same varma roza koloro kuŝis sur betuloj, aceroj, arbetaĵoj. Multegaj kornikoj flugis apud la barilo, en la ĝardeno, super la kampo, kie amase nigriĝadis la neforveturigitaj betoj, kovritaj de sia propra putriĝanta foliaro.

Aŭtune mia koro plej doloras. Miaj pensoj intermiksi ĝis kun rememoro, ke mi estas malriĉa, nebela, nejuna, kun ĉiamaj zorgoj pri hejtligno, pri truita domtegmento, rompita ŝtuparo. Ha, kiel nia dometo ruiniĝadis, ĉiutage, okulvideble! Grafina bienadministranto! Oni povus opinii lin grava persono, sed en realo … Ho, Dio!

Ni vivas kiel sovaĝuloj: tutajn monatojn ni neniun vidas, krom la grafino kaj la arbaristo. Mi ne ŝatas viziti ŝin, kvankam paĉjo tion postulas. Tute ne. Malaltaj, mallumaj ĉambroj, odoro de naftalino, polvo, katoj, tuta aro da hundetaĉoj, la kaduka grafino kun flartabakujo kaj bluaj okulvitroj, malĝentila, akirema servistaro. Kiel ĉio ĉi estas malĝojiga, – eĉ rigardate deflanke! …

Mia patro ne volis forlasi la bienon pro dankemo: la grafino iam bonfaris al mia patrino, doninte al ŝi monrimedojn por studi en konservatorio. Panjo iam kantis en Varsovio, – tie ŝi ankaŭ mortis, aŭ eksterlande. Kiam mi estis ankoraŭ infano, mia vartistino diris, ke panjo agis malbone. Poste la opinioj estis diversaj: la grafino aprobis ŝin; la pastro asertis, ke scenejo estas peka; paĉjo opiniis, ke la profesio de aktorino estas nedeca okupo por nobelino. Kaj mi tute ne scias, ĉu panjo agis bone aŭ malbone, – mi supozas nur, ke libereco estas preferinda al nia kamparo kaj senlaŭteco. Kompatinda panjo!

Ŝia portreto pendas super mia lito: ŝi estas blonda, bluokula, kiel reĝino, en malhelverda, tre mallarĝa robo kun puntaĵo ĉirkaŭ la nuda kolo. Vorohoviĉ ravadmiris ŝin.

Ela Tomaŝevska havas la saman tipon, nur malpli delikatan.

Tial kredeble, la maljuna grafino adoras Elan.

Tamen al ŝi mankas afabla simpleco kaj bonaj manieroj.

Ela estis edukita en provinca pensiono. Kaj mi nenie ricevis kompletan instruon kaj heredis de mia patrino nur ŝiajn manojn; Vorohoviĉ diras, ke ili estas ”muzikemaj”, – mi estas tre fiera pri tio.

Miaj pensoj ree sin turnis sur min mem. Mi ĉiam pensis, kiel mi povus eviti la humiligajn renkontojn kun la arbaristo. Kial li rigardas min tiel atente? Kiucele li estas kontenta, se li povas kaŭzi al mi malagrablaĵon? Kion malbonan mi faris al li finfine? Se li imagas … mi ja ne donis al li pretekston …

”Roza devas iri al la grafino,” – aŭdiĝas la intence laŭta voco de mia patro, ”ŝi devas … la grafino estas bona al ni, kiel anĝelo. Ni ŝuldas al ŝi ĉion.”

Ha, kara, naiva paĉjo! … Mi ne volis lin inciti, tial mi eliris el mia ĉambro, ĉirkaŭbrakis lian kolon, ordigis lian kravaton kaj kisis lian rozkoloran kalvaĵon.

”Mi malsanetas, paĉjo … iru mem … jen sinjoro Vorohoviĉ akompanos vin …”

La patro mildiĝis, sed la arbaristo mimike esprimis malpaciencon … eĉ malkontenton. Li kvazaŭ volus diri: ”Ne estas via afero, fraŭlino,” – sed sin detenis. Mi sentis, ke mi ruĝiĝas, kaj timis rigardi liaflanken.

Forirante, la patro diris:

”Roza, vi ne rajtas plori.”

Mi eĉ sufokiĝis! La patro estas ĉiam simplanima kaj nenion divenas. Sinjoro Vorohoviĉ fumis kaj ŝajnigis, ke li nenion aŭdis. Dankon al li!

Mi longe postrigardis ilin. La patro, malaltkreska, rondkorpa, en flava kostumo kun ruĝa koltuko – kaj Vorohoviĉ, altkreska, belstatura, en ĉasista jako kun pafilo. Mi ekmemoris la blondan Elinjon … Jes, ili estas vere traftaŭga paro … Mi eksentis malvarmon.

Ekzistas nenio pli terura ol esti malbela. Kiam sinjoro Vorohoviĉ min rigardas, mi sentas la tutan malallogecon de mia pala, laca mieno, maldikaj ŝultroj kaj blue-nigraj haroj. (Mi estas certa, ke li ŝatas blondulinojn). Kaj mi hontas … mi hontas ĝis larmoj… Mi hontas pri ĉio … eĉ pri mia malnova vesto … Jes, estas penige, scii pri si mem, ke oni estas korpe malaminda … Ha! …

Ela neniam spertos tion.

Malantaŭ la fenestro ade falis la velkintaj folioj, kaj min tuj ĉirkaŭkaptis tia korpremiga malĝojo, ke mi ekploris, ligis tuketon sur mian kapon kaj foriris en la arbareton.

Mi sciis, ke mi havas eliron – doni konsenton al sinjoro Levkoviĉ. Tiam mi ne sentos plu la malriĉecon kaj ne ruĝiĝos pro honto antaŭ la arbaristo.

Levkoviĉ estas klera, monhava homo. Oni diras pri li nur bonon. Lia unua edzino mortis frue, kaj li adoras sian filineton. Li mem kaj la knabineto estis jam delonge simpatiaj por mi, – sed fiksa ideo pri Vorohoviĉ plene okupis mian cerbon, kaj mi ne povis liberigi min de ĝi.

Sed nuntempe mi sukcesis konvinki min mem. Estas ja necese malfermi la okulojn. Tridekjara … malbela … maldika … pala … sendota. Por kiu vi povas esti interesa, mia kara?

En la arbareto la betuloj staris orumitaj, kaj la aceroj estis jam defoliiĝintaj … ĉirkaŭe multege da mortintaj folioj, – ilia odoro, forta, aŭtuna, ĉiam plenigas la koron per neesprimebla malĝojo. Mortintaj folioj … Ha, kiel malgaja kaj samtempe bela emblemo de nia vivo! . Ĉi tie ankaŭ flugadis multe da kornikoj; ili vigle interparoladis kaj balanciĝis sur tiel maldikaj branĉetoj, ke ili ŝajnis tuj rompiĝontaj. Estis tute kviete, kvazaŭ la arbareto korenuis, kunpremiĝis kaj eĉ ne plendis.

Mi kelkajn fojojn rerigardis al la biendomo. Tie nun mia patro dismetas pacienciudon kun la grafino, kaj Vorohoviĉ petas Elan ludi fortepianon. Ŝi mokincitas lin, rifuzas, koketas, kaj ŝiaj okuloj brilas. Jes, mi scias, – estas tiel, tiel … Ju pli klare mi imagas ilin al mi kune, des pli dolore kunpremiĝas mia koro, kaj des pli konvinka fari- ĝas la neceso akcepti la proponon de Levkoviĉ.

La domo de Levkoviĉ staras tuj post la deklivo malantaŭ la arbareto, kaj lia magazeno sin trovas en la urbeto, apud la stacidomo, je distanco de tri verstoj. Mi decidis, ke se mi renkontos Levkoviĉ sola apud lia pordego, tio estos bona antaŭsigno, kaj mi senprokraste diros ”jes.” Mi ne povis rememori lian vizaĝon, tiel ordinara ĝi ŝajnis al mi.

Mi ofte kroĉiĝis per mia jupo al sekaj branĉoj, kelkajn fojojn mi sidiĝis sur arbostumpoj kaj ploris. Kaj la folioj senmanke ŝutiĝis, ŝutiĝis, mortante sen doloro, sen bedaŭroj, sen agonio, – kaj mi enviis ilin.

La vesperruĝo estingiĝis. Fariĝis malsekete. La arboj kvazaŭ fumiĝadis. Ekblovis venteto. La kornikoj ne interparolis plu, forflugis.

”A-u-u!”

Mi levis la kapon kaj tute ne ekmiris. Levkoviĉ proksimi ĝis kun sia filino.

”Bonan vesperon,” – li ekkriis emocivoĉe ankoraŭ de malproksime, – ”bonan vesperon!”

Mi ekridetis. Lia knabineto estas tre ĝentila, en blua kaptuko kaj ĉelteksita vestaĵeto. ”Mia estonta duonfilino,”

– mi ekmeditis, sentante nek ĝojon, nek miron, nek ĉagrenon. Ŝi premiĝis al sia patro, kaj li ridetis konfuzmiene.

Li ne povis diveni, ĉu mi diros ”jes ”aŭ ”ne”. Liaj grandaj manoj estis malvarmaj kiel glacio, kaj li tuta kvazaŭ kuntiriĝis. Mi decidis eble plej rapide fini la aferon, – mia koro tro doloras, – kaj diris:

”Lasu Jonjon kuri antaŭen.”

La knabino obeis, kaj mi deklaris al Levkoviĉ mian decidon. Fariĝis pli facile, ol mi supozis.

Levkoviĉ ekmurmuris:

”Dio benu vin, fraŭlino Roza … malfeliĉan homon vi faras feliĉa.”

Kaj, sin klininte, li kisis mian veston. Tiam mi ektimis, rapide adiaŭis lin kaj iris hejmen, ne rerigardante. Mi min demandis: ”Kial ci tion faris? Dio mia, kial ci tion faris?”

La folioj, la mortintaj folioj, susuris sub miaj piedoj mistere kaj indiferente. En la fenestroj de nia domo brilis lumo. Je mia miro mi trovis tie Vorohoviĉ. Li estis profunde enpensiĝinta kaj ne aŭdis mian revenon. Mi rigardis longe, dum kvinkelke da minutoj, lian belan, fieran kapon, lian malzorgan sintenon, la feltan ĉapon.

Interne de mi ĉio ŝiriĝis, kaj mi demandis tra larmoj:

”Kio? Ĉu vi revenis, – ĉu vi estas tie ĉi?”

Li ektremetis, saltleviĝis kaj komencis ridi. Mi neniam estis aŭdinta, ke li tiel feliĉmiene ridus.

”Ah, fraŭlino Roza! … Fraŭlino Roza!”

Kaj etendis al mi la manojn.

Mi nenion komprenis. Al mi ŝajnis nur, ke tuj okazos io terura, kaj mi prenis seĝon. Sed li daŭre ridis kaj ripetis:

”Kie do vi estis tiel longe, karulino? Dio mia, mi atendas, arendas … kiom da ruzaĵoj mi elpensis, por forkuri de la grafino … Ah, fraŭlino Roza, fraŭlino Roza! …”

Vidante, ke mi silentas, li kvietiĝis kaj diris per karesoplena, profunda voĉo:

”Ĉu do vi ne divenas? … Ĉu vi divenas nenion, mia kara, mia bona! … ”

Kaj mi respondis apenaŭ aŭdeble:

”Mi jam donis mian vorton al Levkoviĉ … ”

Mi memoras nenion plu …

Anna Mar

El la rusa tradukis Andreo Fiŝer


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.