La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Majstra pafo

Sinjoroj el la urbo, grandkomercisto Sjögren kaj apotekisto Melin, unuokaze estis en la arbaro akompanataj de la bubo de Plot-Olĉjo. Li kondukis iliajn hundojn kaj portis la manĝaĵsaketon, kaj cetere li estos portonta tiujn leporojn, el kiuj ili eble timigus la vivojn. Estis ĉasado, vi ja komprenas.

La tempo por matenmanĝo venis sufiĉe baldaŭ. La manĝaĵoj estis bongustaj, kaj manĝemon ili ankaŭ havis.

Estis ĉarmege. La bubo ricevis longan drinkon da brando kaj amason da longaj buterpanoj, kaj pro tio li estis gaja pli ol ordinare. La grandkomercisto ŝercis, kaj diris multajn spritaĵojn al la bubo. Ankaŭ la bubo provis malfermi la buŝon, fanfaronante kiom li povis. Li ankoraŭ ne ĉeestis la komunilernadon, sed tamen li ĵuris, ke en la tuta kristanujo oni ne povas trovi pafilon egalan al la pafilo de lia avo. Per tiu pafilo lia avo iuokaze trafis tetrinon nekredeble malproksiman. Plie li rakontis pri la interspaco inter la avo kaj la tetrino neniu kreitaĵo pli frue aŭdis rakonton pri pli longa distanco. Estis pli longe, ol oni nun povus vidi sen tri paroj da okulvitroj.

La sinjoroj kompreneble konsentis, ke ĝi estis mirinda pafilo, tiu de la avo. – Tiam demandis la grandkomercisto, ĉu ili aŭdis pri tiu okazo, kiam li trafis tetron kaj ezokon per unu pafo. Ne, la bubo ne sciis pri tio, sed li ege deziris aŭdi, kiamaniere tia faro estas ebla.

Nu. Okazis tiel, ke la grandkomercisto ĉasis. Tiam li ekvidis tetron sidantan en pinsupro sur insuleto en lago.

Estis maldika glatglacio. Li paŝis sur la glacion, kaj komencis iri al la insuleto. La tetro restis, tamen la grandkomercisto certe ne povis esperi, ke li venos en pafdistanco antaŭ ol forflugos la tetro. Tamen li faris provon.

Dum li iris tiel, la piedoj ekglitis kaj li sidiĝis tiel fortege, ke tio ne estas rakontebla. Estis mirinde, ke la glacio ne disiĝis, sed ĝi krakis terure. – Kaj vi povas kredi tion ĉi – sub li estis granda stelo en la glacio. Li ja perdfaligis la pafilon, kaj vi komprenas ke la pafo tiam ekbrulis.

– ”Tiu ĉi rakonto ne estas rimarkinde kurioza,” diris la ido de Plot-Olĉjo, intencante mensogi plue pri la pafilo de la avo. Sed la grandkomercisto rapidis fini sian rakonton.

La pafo, ekbrulinte ĉe lia falo, trafis la tetron, kaj tio estis ja strange. Sed plej mirige en la tuta rakonto estas ke granda ezoko meditante staris precize sub la glacia stelo, kaj pro la aerpremo ĝi senkonsciiĝis. Restis nur formeti la glacipecojn kaj levi ĝin. Estis granda ezoko, certe pli ol ordinare plenkreskinta.

La bubo silentegis. Li estis superita, kaj li ne kapablis elpensi pri la pafilo de la avo ion sufiĉe strangan.

Post duonhoro interparolis la grandkomercisto kaj la apotekisto pri aliaj aferoj – pri fervojaj akcioj kaj similaj temoj. Tiam la ido de Plot-Olĉjo komencis ree senti iom da kuraĝo. Du aŭ tri fojojn li ĝentile kraĉis – ĝentile sed decide. Poste li diris:

”Mi povas diri al vi, Sjögren, ke mi kredas kiom mi mem volas, ĉu via ezoko estis tute plenkreskinta.”

Erik Hedberg


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.