|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉu trufitaj meleagroj, Garrigou? …”
”Jes, via pastra Moŝto, du grandiozaj meleagroj farĉitaj per trufoj. Mi scias ion pri tio, ĉar mi mem helpis plenigi ilin. Oni dirus, ke ilia haŭto fendiĝos dum la rostado, tiom ĝi estas streĉita.”
”Jesu’-Mario! mi, kiu tiel amas trufojn! … Donu al mi tuj mian surplison, Garrigou … kaj krom la meleagroj, kion plue vi vidis en la kuirejo?”
”Ho! ĉiajn bonaĵojn … Depost tagmezo ni faris nenion alian ol senplumigi fazanojn, vanelojn, kokidinojn, tetrojn. Plumoj disflugis ĉie. Poste el la lageto oni alportis angilojn, orajn karpojn, trutojn kaj …
”Kiel grandaj la trutoj, Garrigou?”
”Tiel grandaj, via moŝto … kolosaj!”
”Ho! Dio! ŝajnas al mi, ke mi jam ilin vidas … ĉu vi metis la vinon en la mesboteletojn?”
”Jes, via moŝto, mi metis la vinon en la mesboteletojn … Sed, sankta Patrino! ĝi ne egalvaloras tiun, kiun vi baldaŭ trinkos elirinte de la noktomeza meso. Se vi vidus tion en la manĝosalono de la kastelo, tiom da karafoj, kiuj flamas plenaj da vinoj ĉiukoloraj … kaj la ar- ĝentan ujaron, la ĉizitajn ornamaĵojn, la florojn, la kandelingarojn!
… Neniam vidiĝis tia nokta festeno. La sinjoro markizo invitis ĉiujn sinjorojn najbarajn. Vi estos almenaŭ kvardek ĉetable, ne kalkulante la intendanton kaj la notarion … Ha – vi estos tre feliĉa esti inter ili, via moŝto! Nur flarinte tiujn belajn meleagrojn, mi estos ĉie sekvata de la odoro de trufoj … Mhfm! …”
”Nu do, mia infano. Ni gardu nin kontraŭ la peko de manĝegamo, precipe dum la Sankta Naskonokto. Rapidu ekbruligi la kandelojn kaj sonorigi la unuan frapon de la meso; ĉar jen proksimiĝas noktomezo, kaj ni ne malfruiĝu …”
Tiu ĉi konversacio okazis iun Kristnaskan nokton en la jaro de graco mil sescent iom, inter la respektinda Dom Balaguère, antaŭa preĝisto de la Barnabidoj, tiutempe privata kapelano de la sinjoroj de Trinquelage, kaj lia malgranda helpanto Garrigou, aŭ almenaŭ tiu, kiun li kredis esti la malgranda komizo Garrigou, ĉar vi devas scii, ke la diablo tiun vesperon estis surpreninta la rondan vizaĝon kaj la sendifinajn trajtojn de la juna sakristiano por pli efike konduki la sanktan patron en tenton, kaj igi lin fari teruran pekon de manĝegamo. Do dum la ŝajna Garrigou (hm! hm!) sonorigis per brakoturno la sonorilojn de la sinjora kapelo, la pastro finsurmetis sian ĉazulon en la malgranda sakristio de la kastelo, kaj, kun animo jam maltrankvila pro ĉiuj ĉi gastronomaj priskriboj, li ripetis al si sin vestante:
”Rostitaj meleagroj … oraj karpoj … trutoj tiel grandaj!”
Ekstere la nokta vento blovis, disigante la muzikon de la sonoriloj, kaj iom post iom lumoj aperis en la ombro sur la flankoj de la monto Ventoux, ĉe kies supro leviĝis la malnovaj turoj de Trinquelage. Estis farmistaj familioj venantaj por aŭdi la noktomezan meson ĉe la kastelo. Ili grimpis la deklivon kantante en grupoj de kvin aŭ ses, la patro antaŭe, kun lanterno en la mano, la virinoj envolvitaj en siaj grandaj brunaj manteloj, en kiujn la infanoj premis sin kaj ŝirmiĝis.
Malgraŭ la horo kaj la malvarmo, ĉiuj ĉi bravuloj marŝis gaje, subtenataj de la ideo, ke post la meso troviĝos, kiel ĉiujare, tablo kovrita por ili malsupre en la kuirejoj.
Jen kaj jen sur la kruda suprenvojo la kaleŝo de iu sinjoro, antaŭirata de torĉportantoj, speguligis siajn vitraĵojn en la lunlumo, aŭ eble mulo trotis skuante siajn tintilojn, kaj per la lumo de siaj lanternoj envolvitaj per nebulo, la farmistoj rekonis sian intendanton kaj salutis lin pasanta:
”Bonan vesperon, bonan vesperon, mastro Arnoton!”
”Bonan vesperon, bonan vesperon, miaj infanoj!”
La nokto estis klara, la steloj brilis pro la malvarmo: la venteto pikis, kaj maldensa neĝpluvo, glitante sur la vestojn sen malsekigi ilin, konservis fidele la tradicion de Kristnaskoj blankaj pro neĝo. Tute supre de la deklivo la kastelo vidiĝis kiel la celo, kun sia grandega amaso da turoj kaj pinjonoj, la sonorilturo de sia kapelo supreniranta en la blunigran ĉielon, kaj multegaj malgrandaj lumoj, kiuj palpebrumis, iris, venis, moviĝis ĉe ĉiuj fenestroj, kaj similis, sur la malhela fono de la konstruaĵo, al fajreroj kurantaj en cindroj de brulinta papero. Pasinte la levponton kaj la poternon oni devis, por iri en la kapelon, transiri la unuan korton, plenan de kaleŝoj, lakeoj, seĝveturiloj, tute luman pro la fajro de la torĉoj kaj la flamado de la kuirejoj. Audiĝis tintado de rostopinglo, klakado de kaseroloj, kunfrapado de vitraĵoj kaj arĝentaĵoj movataj dum pretigo de manĝo; super ĉio varmeta vaporo, kiu bone odoris je rostitaj viandoj kaj la fortaj herboj de la komplikitaj saŭcoj, igis la farmistojn diri, kiel ankaŭ la pastron, kiel ankaŭ la intendanton, kiel ankaŭ ĉiujn:
”Kian bonan noktfestenon ni faros post la meso!”
Drelindin din! … Drelindin din! …
Estas la noktomeza meso, kiu komenciĝas. En la kapelo de la kastelo, malgrandskala katedralo, kun interkrucaj arkaĵoj kun lignaĵoj el kverko, suprenirantaj ĝis la alteco de la muroj, la tapetoj estas sternitaj, kaj ĉiuj kandeloj lumigitaj. Kaj kiom da homoj! Kaj kiom da tualetoj!
Jen unue, sidantaj en la skulptitaj benkoj ĉirkaŭ la ĥorejo, la sinjoro de Trinquelage, en vesto el salmkolora tafto, kaj proksime al li ĉiuj invititaj nobeloj. Kontraŭflanke, sur preĝoseĝoj veluritaj, lokiĝis la maljuna markizino- vidvino en sia robo el fajrokolora brokato, kaj la juna sinjorino de Trinquelage kapvestita per alta turo el krispigita punto laŭ la lasta modo de la franca kortego.
Pli malsupre vidiĝas, nigre vestitaj, kun vastaj pintaj perukoj kaj razitaj vizaĝoj, la ĉefintendanto Tomaso Arnoton, kaj la notario mastro Ambroj, du seriozaj notoj inter la luksaj silkaĵoj kaj stebitaj damaskoj. Poste venas la dikaj seneskaloj, la paĝioj, la eskviroj, la kelneroj, sinjorino Barbe, kies ĉiuj ŝlosiloj pendis ĉe ŝia flanko, de ŝlosilringo el delikata arĝento. Funde, sur la benkoj, estas la subularo, la servistoj, la farmistoj kun siaj familioj, kaj fine, tie transe, apud la pordo, kiun ili duonmalfermas kaj refermas diskrete, kaserolistoj, kiuj venas inter du saŭcoj por ricevi iom da mesatmosfero kaj alporti odoron de festeno en la preĝejon tute festan kaj varmetan pro tiom da lumigitaj kandeloj.
Ĉu estas la vido de tiuj malĉrandaj blankaj biretoj, kiu disturnas la atenton de la diservanto? Ĉu ne estas pli ĝuste la tintilo de Garrigou, tiu freneza tintileto, kiu skui ĝas ĉe la piedo de la altaro kun infera rapideco kaj ŝajnas diri la tutan tempon:
”Rapidu ni, rapidu ni … Ju pli baldaŭ ni finos, des pli baldaŭ ni estos ĉe la tablo.”
La fakto estas, ke ĉiufoje, kiam tintas tiu diabla tintilo, la kapelano forgesas sian meson kaj pensas nur pri la festeno. Li imagas la kuiristojn diskurantajn, la fornojn, kie brulas forĝofajro, la vaporon, kiu supreniras el duonmalfermitaj kovriloj kaj en tiu vaporo du grandiozajn meleagrojn, farĉitajn, streĉitajn, marmorumitajn per trufoj.
Aŭ alimomente li vidas pasi vicojn da paĝioj portantaj pladojn ĉirkaŭitajn de tentaj vaporoj, kaj kun ili li eniras la grandan salonon jam pretan por la festeno. Ho ravoj! Jen la grandega tablo tute ŝarĝita kaj flamanta, la pavoj vestitaj per siaj plumoj, la fazanoj apartigantaj ruĝbrunajn flugilojn, la flakonoj rubenkoloraj, la piramidoj da fruktoj brilantaj inter la verdaj branĉoj, kaj tiuj mirindaj fiŝoj pri kiuj parolis Garrigou (Ha! jes ja, Garrigou) kuŝigitaj sur fenkolo kun skvamoj perlosimilaj kvazaŭ ili ĵus eliĝis el la akvo kaj kun bukedo da odorantaj herboj en siaj monstraj naztruoj. Tiel viva estas la vizio de tiuj mirindaĵoj, ke ŝajnas al Dom Balaguère, ke ĉiuj ĉi miraklaj pladoj estas servitaj antaŭ li sur la brodaĵoj de la altartuko, kaj du-trifoje anstataŭ Dominus vobiscum! li trovas sin dirantan la Benedicite. Aparte de tiuj malgrandaj eraroj, la dignulo plenumas tre konscience sian oficon, ne pasante linion, ne forlasante unu genuflekson; kaj ĉio bone iras ĝis la fino de la unua meso; ĉar vi scias, ke Kristnaskan tagon la sama diservanto devas soleni tri sinsekvajn mesojn.
”Jen unu!” diras al si la pastro, kun ekĝemeto de kvieti ĝo; tiam, ne perdinte minuton, li signas al sia helpanto, aŭ tiu, kiun li kredas esti lia helpanto kaj …”
Drelindin din! … Drelindin din!
Estas la dua meso, kiu komenciĝas, kaj kun ĝi komenci ĝas ankaŭ la peko de Dom Balaguère.
”Rapide, rapidu ni,” krias al li per sia acida voĉeto la tintilo de Garrigou, kaj ĉi tiun fojon la malfeliĉa diservanto, tute fordonita al la demono de manĝegamo, ĵetas sin sur la preĝlibron kaj manĝegas la paĝojn en avideco de sia troekscitita apetito. Freneze li kliniĝas, releviĝas, skizas la krucosignojn, la genufleksojn, mallongigas ĉiujn siajn gestojn por pli baldaŭ esti fininta. Apenaŭ li etendas la brakojn ĉe la Evangelio, frapas la bruston ĉe Confiteor. Inter la helpanto kaj li estas konkuro, kiu el ili pli rapide balbutos. Versetoj kaj respondoj akceliĝas, interfrapadas. La vortoj duone elparolitaj, kio okupus tro longan tempon, finiĝas per murmuroj nekompreneblaj.
Oremus ps … ps … ps …
Mea culpa … pâ … pâ …
Simile al urĝigataj vinrikoltistoj premantaj la vinberojn en la kuvego, ambaŭ disvadas en la latino de la meso, sendante ŝprucaĵojn ĉiuflanken.
”Dam … scum!” diras Balaguere … ”Stutuo! …” respondas Garrigou; kaj la tutan tempon jen la diabla tintileto tintanta en iliaj oreloj, kiel la sonoriletoj, kiujn oni metas sur la poŝtoĉevalojn por galopigi ilin rapidege.
Pensu, ke tiamaniere malalta meso estas baldaŭ plenumita.
”Jen du!” diras la pastro tute senspira; tiam, ne prenante la tempon por spiri, ruĝa, ŝvitanta, li malsuprenkuras la ŝtupojn de la altaro kaj …
Drelindin din! … Drelindin din!
Estas la tria meso, kiu komenciĝas. Necesas fari nur kelkajn paŝojn plu antaŭ ol veni en la manĝosalonon; sed ve! ju pli proksimiĝas la festeno, des pli la malbonsorta Balaguere sentas sin kaptita de frenezo de senpacienco kaj manĝegamo. Lia vizio pliklariĝas, la oraj karpoj, la rostitaj meleagroj estas tie, tie, … Li ilin tuŝas li ilin … Ho! Dio! … La pladoj fumas, la vinoj dolĉodoras; kaj skuante sian sonorilon sorĉitan, la tintilo krias al li:
”Rapide, rapide, ankoraŭ pli rapide! …”
Sed kiel li povus iri pli rapide? Liaj lipoj apenaŭ movi ĝas. Li ne plu elparolas la vortojn … krom se li tute friponus Dion kaj forĵonglus lian meson … kaj jen kion li faras, malfeliĉulo! De tento al tento, li komencas transsalti verseton, poste du. Kiam la epistolo estas tro longa, li ĝin ne finas, ektuŝas la Evangelion, pasas preter Credo ne enirante, saltas la Pater, salutas de malproksime la antaŭparolon, kaj per saltoj kaj ekflugoj sin ĵetas tiel en eternan kondamnon, ĉiam sekvata de la malbeninda Garrigou (vade retro, Satanas!), kiu subtenas lin per mirinda alianco, forprenas lian ĉazulon, turnas duope la foliojn, pusegas la pupitrojn, renversas la mesboteletojn, kaj senĉese skuas la malgrandan tintilon pli kaj pli forte, pli kaj pli rapide.
Oni devus vidi la maltrankvilegan vizaĝon, kiun montras la ĉeestantaro. Devigate sekvi, imite al la pastro, tiun ĉi meson, de kiu ili ne komprenas unu vorton, iuj levi- ĝas, kiam la aliaj surgenuas, sidiĝas, kiam la aliaj staras; kaj ĉiuj fazoj de ĉi tiu unika diservo konfuziĝas sur la benkoj en amaso de diversaj pozoj. La Kristnaska stelo, irante sur la vojo de la ĉielo tien, kie estas la malgranda stalo, paliĝas pro timego, vidante ĉi tiun konfuzon.
”La abato iras tro rapide … oni ne povas sekvi,” murmuras la maljuna vidvina moŝto, skuante sian kufon, konfuzite.
Mastro Arnoton, kun siaj grandaj stalaj okulvitroj sur la nazo, serĉas en sia preĝaro, kie diablonome oni do estas. Sed profunde, ĉiuj tiuj bravuloj, kiuj ankoraŭ pensas pri festenado, ne bedaŭras, ke la meso iras tiel kuriere, kaj kiam Dom Balaguère, kun radianta vizaĝo, sin turnas al la ĉeestantaro, kriante plenforte: Ite, missa est, estas nur unu voĉo en la kapelo por respondi al li per Deo gratias tiel ĝoja, tiel rava, ke oni kredus sin jam ĉe la tablo je la unua toasto de la noktfesteno.
Kvin minutojn poste la amaso da moŝtuloj sidiĝis en la granda salono, la pastro meze de ili. La kastelo, lumigita de supro ĝis malsupro, resonadis per kantoj, krioj, ridoj, bruo; kaj la respekteginda Dom Balaguère plantis sian forkon en flugilon de kokidino, dronigante la memriproĉon pri sia peko sub la ondoj de papa vino kaj la bona suko de viandoj. Tiom li trinkis kaj manĝis, kompatinda sanktulo, ke li mortis nokte pro terura atako, ne havinte eĉ la tempon por penti; tiam, matene li alvenis en la ĉielo ankoraŭ tute maltrankvila pro la festado de la nokto, kaj mi lasas al vi pensi, kiel li estis tie akceptata.
”Retiru vin de miaj okuloj, malbona kristano!” diris al li la suverena Juĝanto, ĉies nia mastro. ”Via kulpo estas sufiĉe granda por forviŝi tutan vivon de virto! … Ha! vi ŝtelis de mi unu noktan meson … Nu bone! vi pagos al mi tricent en ĝia loko, kaj vi eniros en paradizon nur kiam vi estos soleninta en via propra kapelo ĉi tiujn tricent Kristnaskajn mesojn en la ĉeesto de ĉiuj, kiuj pekis pro via kulpo kaj kun vi …”
… Kaj jen la vera legendo pri Dom Balaguère, kiel oni ĝin rakontas en la lando de olivoj. Hodiaŭ la kastelo de Trinquelage ne plu ekzistas, sed la kapelo ankoraŭ staras ĉe la supro de la monto Ventoux, en bukedo da verdaj kverkoj. La vento klakigas ĝian disrompitan pordon, la herbo kovras la sojlon; troviĝas nestoj ĉe la anguloj de la altaro, kaj en la embrazuro de la altaj fenestroj, kies koloraj vitraĵoj jam de longe malaperis. Tamen ŝajnas, ke ĉiujare, je Kristnasko, supernatura lumo vagas inter ĉi tiuj ruinoj, kaj ke irante al la mesoj kaj noktaj festenoj, la kamparanoj vidas ĉi tiun fantomon de kapelo lumigita de nevideblaj kandeloj, kiuj brulas en la libera aero, eĉ sub la neĝo kaj la vento. Vi ridu pri tio, se vi volas, sed vinberkulturisto nomata Garrigue, sendube ido de Garrigou, certigis al mi, ke iun Kristnaskan vesperon, iom drinkinte, li perdiĝis en la monto flanke de Trinquelage; kaj jen kion li vidis … Ĝis la dekunua horo, nenion. Ĉio estis silenta, estingita, senviva. Subite, ĉirkaŭ noktomezo, sonis sonorado ĉe la supro de la sonorilturo, malnova, malnova sonorado, kiu ŝajnis esti tridek mejlojn for. Baldaŭ sur la suprenira vojo Garrigue vidis tremi fajrojn, moviĝi sendifinajn ombrojn. Sub la portiko de la kapelo, oni marŝis, oni flustris:
”Bonan vesperon, mastro Arnoton!”
”Bonan vesperon, bonan vesperon, miaj infanoj! …”
Kiam ĉiuj estis enirintaj, mia vinberisto, kiu estis tre kuraĝa, proksimiĝis kviete kaj, rigardante tra la rompita pordo, ricevis strangan vidaĵon. Ĉiuj el la homoj, kiujn li vidis pasi, estis aranĝitaj ĉirkaŭ la ĥorejo, en la ruina navo, kvazaŭ la malnovaj benkoj ankoraŭ ekzistus. Belaj sinjorinoj en brokato kun puntaj kufoj, sinjoroj broditaj de supro ĝis malsupro, kamparanoj en floritaj jakoj, kiajn havis niaj avoj, ĉiuj kun aspekto maljuna, velkinta, polva, laca. Jen kaj jen noktaj birdoj, kutimaj gastoj de la kapelo, vekitaj de ĉiuj ĉi lumoj, venis vagi ĉirkaŭ la kandeloj, kies flamoj supreniris rekte kaj malklare kvazaŭ ili brulus malantaŭ gazo; sed kio multe amuzis Garrigue, tio estis individuo kun grandaj ŝtalaj okulvitroj, kiu ĉiumomente skuis sian altan nigran perukon, sur kiu unu el tiuj birdoj staris tute ŝtonigita, silente batante per la flugiloj.
Ĉe la fundo, malgranda maljunulo de infana alteco, surgenue meze de la ĥorejo, skuis malesperege tintilon sen sonorilo kaj sen voĉo, dum pastro, vestita per malnova oro, iris, venis antaŭ la altaro, deklamante preĝojn, de kiuj oni ne komprenis unu vorton … Ja certe estis Dom Balaguère, diranta sian trian malaltan meson.
Alphonse Daudet
El franca tradukis Fred. E. Wadham
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.