La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Mazepo kaj lia ambasadoro

En ornamriĉa dormoĉambro estis lito kun baldakeno kaj angulaj plumfaskoj. Malantaŭ la duone kuntiritaj litkurtenoj kuŝis sesdektrijara maljunulo sub kovrilo sternita ĝis sub la barbo kaj kun la longaj blanki- ĝintaj haroj dismetitaj sur la kuseno. La tutan frunton kovris plastro. Estis Mazepo.

Sur la tapiŝo apud la lito kuŝis kelkaj latinaj kaj francaj versaĵverkoj inter medikamentujoj, kaj proksime de la pordo nelaŭte interparolis malgranda kaj malgrasa pastro kun du verde vestitaj senditoj de caro Petro.

– Li apenaŭ komprenas viajn vortojn – flustris la pastro; malĝojmiene li esplore rigardis la malsanulon. – Longajn periodojn li kuŝas mute. Kiu estus supozinta, ke la vigla maljunulo tiel subite kuŝiĝos sur sian mortejon!

– Ivan Stefanoviĉ! – diris per plilaŭtigata voĉo unu el la fremduloj proksimiĝante al la lito. – Nia nobla caro, via estro, salutigas al vi. Ĉu vi memoras? Li malliberigis kaj resendis al vi kiel amikan donacon tiujn tri el viaj kozakoj, kiuj kaŝe iris al li por rakonti, ke vi sekrete preparas ribelon kontraŭ lia supereco. Ivan Stefanoviĉ, li fidas pri via fideleco.

La okuloj de Mazepo malfermiĝis lace, kaj la lipoj movi ĝis, sed li povis aŭdigi nur nekompreneblan subdiron.

– Ni komprenas vin! – kriis la senditoj samtempe. – Ni komprenas vin! Vi benas lin, kaj dankas pro lia favoro, kaj ni diros al li, ke vi jam suferas pro aĝo, kaj ke vi turnis viajn pensojn al tio, kio ne apartenas al tiu ĉi mondo!

– Mi timas, – murmuris la pastro, – ke la fino venos baldaŭ.

La senditoj kapklinis serioze kaj iris malantaŭen el la dormoĉambro.

Post ilia eliro la pastro riglis la pordon. – Ili foriris! – li diris.

Mazepo sidiĝis, ŝiris la plastron de sia frunto kaj ĵetis ĝin malproksimen sur la tapiŝon. Estis brileto kaj ŝerco en liaj malhelaj, vaste malfermitaj okuloj. Sur la vangoj fortiĝis kaj repaliĝis la ruĝo, kaj sub la belkurba nazo la dentoj brilis, blankaj kaj sanaj kvazaŭ ĉe junulo. Li forpuŝis la kovrilon, kaj plene vestita en surtuto kaj botoj kun spronoj li saltis el la lito kaj pinĉis ŝerce la pastron en la flanko.

– Vi pastraĉo, vi vagabondo! Nun ni agis ne malbone.

En Moskvo oni kredos, ke maljuna Mazepo kuŝas senforta kaj nedanĝera. Dio estu favora al lia pia animo!

Hahaho! Vi pastraĉo! Vi arĥiafektulo!

La pastro ridis seke. Li estis eksigita episkopo el Bulgarujo, kaj lia ronda kapo kun la mallonga nazo kaj profunde sidantaj okuloj ŝajnis kvazaŭ kranio.

Mazepo ankoraŭ pli petoliĝis.

– Mazepo mortanta! Jes, demandu liajn amatinojn!

Demandu! Ne, vi granda moskva caro, nun mi volas vivi kaj fariĝi libera de vi.

– La caro suspektas vin, sinjoro, sed li volas senpovigi vin per favoro. Tia li povas esti.

– Kaj per tio mi estus venkita, se li ne estus batinta min sur la orelo iun nokton ĉe la tablo, kiam ni estis ebriaj. Mi konsideras mian orelon same sankta kiel lian, kaj ofendon mi pardonas neniam. Ĝi restas instiganta en la animo. Ne estante reĝo pro naskiĝo, mi estas tio laŭ inklino. Kia estas la senco, kiam li volas meti germanajn surtutojn sur miajn bravajn kozakvirojn! Nun al la afero.

Rakontu viajn aventurojn, vi mensogulo!

– Jes, sinjoro. Vestita kiel almozmonaĥo mi iris la vojojn al la ĉeftendaro de la svedoj, sed mi iam sidigis la drinkejknabinon sur la genuon kaj la kruĉon sur la tabloangulon, kaj kiam mi rigardis malsupren kaj vidis ke piedfingro aperas tra truo de mia ŝuo, tiam mi medite pensis: Jen la ambasadoro de Mazepo!

– Nu, kiel ŝajnis al vi la dando?

– La dando?

– Kompreneble! La sveda majesto! Reĝo Karolo! Ĉu vi ne kredas, ke li dandas per siaj fulgaj ĉifonoj tiom, kiom franca parfumprinco per siaj silkaj ŝtrumpoj? Kaj li havas la mirindan nordlandan facilanimecon, kiu ĉiam krakas per la rajdovipo kaj krias: Bagatelo, tio signifas nenion! Neniu domaĝo! – Li neniam pli ol dum unu nokto povis malĝoji pro malprogreso. Tio estas la sekreto de lia potenco. Ve al li kaj al lia sorto, kiam li sidos sendorme nokton post nokto! Mi volas vidi lin! Mi sopiras!

Sed, parolu do!

– Unue mi trovis lin kun peruko kaj kiraso sur la kaptuko aŭ antaŭtuko de la drinkeja knabino, kaj sur la glaso, el kiu mi drinkis, kaj sur la sukeraĵo, kiun mi manĝis, kaj sur la tablotukoj, kaj sur kestkovriloj kaj tabakujoj kaj foiraj budoj. Neniu parolis krom pri li, kaj la infanoj ordigis sin vice, ludante svedan diservon. La vilaĝanoj nomis lin la protestanta glavpapo elektita de Dio mem, kaj levis tiam la ĉapelojn.

– Nu ja, sed kia vi mem trovis lin, kiam vi venis al la ĉeftendaro?

– Mi avertas vin. Mi antaŭdiras malprosperon. Mi vidis la fatalsignon. Mi trovis lin malmodesta kaj tro fiera kiel grandkarakterulo, kiun la mondo komencas pridubi.

– Marlborough post la aŭdienco en Saksujo lasis lian tendaron eklevante la ŝultrojn, kaj la regnestroj komencas ridi pri li malantaŭ lia dorso … Liaj propraj generaloj laciĝis.

– Li fariĝis heroo de la popolamasoj, vi opinias. Nu, kio plu! Ĝuste tian viron mi bezonas por kolekti la sova ĝajn bandojn. Se vi ne asertus, ke vi vidis lin manĝanta kaj trinkanta, mi ne kredus ke li estas vivanta homo. Tiaokaze mi dirus: La juna princo de la svedoj falis ĉe Narvo, sed lia ombro daŭras rajdi antaŭ la trupoj, neĝo falas kaj falas, tamburoj bruas kaj tondras, kaj la maldensi- ĝantaj batalionoj ne scias nek komprenas kien li kondukas ilin. Kiam la kontraŭuloj rekonas lin en la pulvofumo, ili superstiĉe mallevas la muskedojn kaj ne kuraĝas pafi, kaj li mem ne atentas, ke li hakmortigas virojn, kiuj pretigas sin por genufalo. Dungitaj ŝtelmurdistoj ĵetas la armilojn vidante lin, kaj denuncas sin mem – kaj li foririgas ilin nepunitaj. Ne parolu al li pri regnoj kaj konvencioj!

Li ne militas kiel la homoj pri posedaĵoj; li portas la Dian glavon por venĝi kaj rekompenci. Kion li postulis kiel venksalajron ĵus ĉe la packonsento? Monon?

Landon? De Aŭstrio li postulis la ĉambelanon, kiu kalumniis lin ĉe festena tablo, kaj bandon da rusaj militistoj, kiuj forkuris tien trans la landlimon … kaj kredliberecon por la protestantoj. De Prusujo li postulis malliberigon de kolonelo, kiu donis konsilojn al la caro, kaj ekzilon de skribisto, kiu mokis liajn ordonojn kontraŭ la pietistoj … De Saksujo li postulis Patkulon kaj ĉiujn svedajn alkurintojn, sed liberecon por princo Sobieski kaj ĉiuj saksoj kiuj aliĝis al la svedoj. Reĝon Aŭguston mem li devigis paki la malnovajn polajn reĝemblemojn en veluran kofron kaj sendi ilin al reĝo Stanislaus. Eksiginte en Polujo reĝon Aŭguston, li nun volas eksigi la caron aŭ inviti lin al duelo, sed iliajn kronojn kaj regtaskojn li ne volas akcepti eĉ kiel donacojn. Post la antikva epoko pli stranga viro ne tenis glavon aŭ sceptron!

Dum Mazepo parolis, li tiel forte tenis litpalison, ke la plumfaskoj de la silkbaldakeno skuiĝis, sed la pastro levis tri fingrojn respondante:

– Mi avertis vin! Ĉion, kion li tuŝas, li inaŭguras al mizero kaj morto. Sed li estas la patrono de la aventuruloj.

Li faras el aventuro persiston kaj grandiozecon. Ankaŭ vi, sinjoro, estas aventurulo, kaj mi mem estas la plej aventura el ni ĉiuj. Tial mi volas esti cedema.

Li mallevis la manon kaj proksimiĝis kun senrespekta intimeco.

– Vi, Ivan Stefanoviĉ! Ĉu vi neniam miris, ĉar mi venis ĝuste al via pordo?

– Vi estis forpelita el via episkopa sidejo pro malkredo kaj friponaĵoj.

– Tio precipe koncernis malgravan ŝteleton. Paro da smeraldoj sidis sur la ikonostaso …

– kaj vi anstataŭigis ilin per vitropecoj, kaj vendis ilin kaŝe por vivi iom pli komforte kaj pli konvene al servisto de la eklezio.

– Ni ne parolu pli multe pri tio! Mi aŭdis la famon pri Mazepo, la estinta paĝo ĉe la kortego de Johan Kazimir, kiu kun sia pudrita peruko tiel diligente amindumis la erarigantan sekson, ke ĵaluza edzo fine ligis lin nudan sur ĉevaldorson kaj elpelis lin en la sovaĝejon. Kaj tie li fondis sian aventurulan regnon. Sankta Andreo ŝirmu vin, Mazepo! Mi bezonis malgrandan sinjoron, kiu ne arogantas forhaki bonan kapon, kaj kiu lasas al mi trankvilon por legi miajn grekojn kaj mian Makjavelon, kaj al kiu mi povas diri: Jen, mia bonulo! Ĉio estas imago, eĉ ke vi estas mastro kaj mi servisto. Tial mi iris al vi. Sed la aventurula sango ne ŝatas sidadon. Kaj ĝin ankaŭ enuigas cia akvomiksita vino, ĉar vi estas granda avarulo,

Mazepo; kaj ĉar vi nun meditas pri granda monafero je muskedkugloj, mi nun akompanos vin. Kaj ĉar la sveda reĝo ne plu aŭskultas siajn generalojn, nek la petleterojn de sia avino kaj de sia popolo, kaj ĉar la plej danĝera kaj plej malebla vojo kondukas tien ĉi, tial li volas akcepti vian proponon pri konfedero. Kune kun vi kaj viaj kozakoj li volas marŝi kontraŭ via mastro. Jen estas la dokumentoj.

La pastro forskuis la mantelon, kaj staris en kozaka vesto kun pistoloj en la zono, kaj ĉe la brusto li eltiris kelkajn kunfalditajn paperojn.

Mazepo paliĝis prenante ilin, kaj tenis ilin longe premataj sur sia brusto, mallevante la frunton kaj riverencante kiel antaŭ sanktulbildo.

– Tamburoj! Tamburoj! – li balbutis emocie.

Sed kiam la pastro venis al la pordo, li haltigis lin.

– Ne; movigu la tamburojn nur morgaŭ.

Post tio li iris al simpla ligna tablo en apuda ĉambro kaj sidiĝis ĉe siaj kontlibroj. Li alvokigis siajn vogtojn kaj kalkulis kaj rekalkulis kaj ordonis pri multe da ŝparado en la laktejo. Je duono gaja rabistkavaliro, kaj je duono klera sed ŝparema bienposedanto, li observis fine la pakadon de siaj multnombraj kofroj kaj kestoj. Foje li mem klinis sin por helpi. Fine li la sekvintan matenon vestis sin en malnovmoda, tre bela kozaka vesto. Senpacience kaj moviĝeme li saltleviĝis de la seĝo tuj post kiam li sidi ĝis, sed antaŭ la spegulo li restis staranta certe plenan horon, jen kaj jen karesante tra la barbo per siaj graciaj malgrandaj blankaj manoj.

Nur kiam la muziko aŭdiĝis, li sidiĝis sur la selon, kaj galopigis sian ĉevalon.

* * *

Kiam li iom poste estis veninta al la svedoj, kaj iumatene dum neĝa blovado rajdis en la akompanantaro de la reĝo, la pastro kvazaŭ senintence lokigis sian ĉevalon al lia flanko. Ĉirkaŭe pretermarŝis la trupoj plene malpuri- ĝintaj de koto, kaj kun armiloj kaj kanonoj kovritaj, por ke ili ne rustiĝu. La pakveturiloj tintbruis kun siaj ŝarĝoj de provizsakoj kaj malsanuloj kaj iam kun kovrita ĉerko.

Poste kondukiĝis aroj da kolektitaj brutoj. Ebriaj zaporogoj, kurantaj kozakoj, kaj fervore tamburantaj polaj valakoj rajdis kun verdaj kaj ruĝaj manteloj kaj kun altaj flavkupraj kaskoj, sur kiuj tintis sonoriletoj. Kelkaj svingis tufornamitajn pikilojn kaj pafarkojn aŭ longajn silikĥanajn pafilojn kun arĝentaj aŭ ostaj ornamaĵoj.

Aliaj ludis per plendsonaj fajfiloj el ligno. Estis multkolora fabelmarŝo, kiu sur nepreparitaj kaj ne konataj arbarvojoj, sur frostitaj marĉoj kaj sub neĝaj abioj direkti ĝis al la enigma Oriento.

– Mazepo, – la pastro ekparolis nelaŭte. – Vi promesis veni kun tridek mil kozakoj al la svedoj, sed apenaŭ kvarmil sekvis vin.

Mazepo daŭrigis galopigi sian ruĝan ĉevalon, kaj ekklinetis la kapon senvorte, sed la pastro ne laciĝis pri mokado.

– Antaŭhieraŭ forkuris la duono el ili. Hieraŭ forkuris ankoraŭ pli multaj. Baldaŭ restos al vi nur kelkcento da viroj, nur la servistoj, kiuj gardas viajn kofrojn kaj viajn du barelojn da oro. Via ribelo fariĝis perfidita, viaj urboj estas bruligitaj, viaj malmultaj fideluloj najligitaj sur tabuloj kaj ĵetitaj en la riverojn. Baldaŭ vi nur estos belaspekta rajdanto en la akompanantaro de la sveda reĝo.

Mazepo silentis kaj la pastro daŭrigis:

– Hodiaŭ ankaŭ mi volas forlasi vin, ĉar la malforta biero de la svedoj gustas al mi acide kaj la piedfingro ree aperas tro longe eksteren tra mia ŝuo. Via ambasadoro bezonas pli riĉan mastron. Adiaŭ, Ivan Stefanoviĉ!

Mazepo respondis:

– Tiom longe, kiom restos mia kapo kaj mia filozofio, mi restos Mazepo. Kiam miaj kozakoj turnis sin kaj kuris, mi portigis antaŭ mi la hetmanan sceptron kaj batbastonegon, kaj mi rajdis al la reĝo kvazaŭ venante antaŭ la milionoj de Kserkses. Kaj li kun sia malriĉiĝinta regno, siaj malkontentaj generaloj kaj sia malleviĝanta suno akceptis min kiel la plej feliĉa el ĉiuj princoj. Ĉu embarasas lin kaj min, kiom da homoj rajdas post ni! Li estas sata pri reĝa honoro, li volas esti ankaŭ homo pro Dia favoro. Li pensas pri la historio, kiel amanto pensas pri sia amatino: li ne volas akiri per eminenta deveno ŝian favoron, sed per sia personeco. Se ni ambaŭ, li kaj mi, iutage estos la du lastvivantoj, sidantaj en terkavo sur la stepo, ni tamen daŭrigos paroli filozofion kaj konduti unu al la alia kiel ĉe kronumfestena tablo.

– Vi parolas pri lia malleviĝanta suno. Vi rimarkis la signon de la fatalo, ankaŭ vi. Li ne plu povas paroli, krom fanfaroni kiel veturigisto.

– Facile estas montri modestecon, kiam ĉiuj laŭdas.

Mazepo altigis sian blankbuklan kapon kun fiera malestimo, kaj galopis al la reĝo, kiu levis la ĉapelon kaj riverencis fojon post fojo sur la selo.

Ĉirkaŭe babilbruis kelkaj el la generaloj tiel laŭte kiel eble, por ke la reĝo aŭdu ilin.

– Kiam mi venos al Moskvo, – diris Anders Lagerkrona, – mi flikos per la dormoĉapo de la caro mian rajdpantalonon ĉe la sidejo.

– Hontu! – respondis Aksel Sparre. – Estas malnova antaŭdiro, ke iu Sparre fariĝos guberniestro en Kremlino.

– Tien ĉi! – kriis junkroj. – Pafu ĉiun, kiu volas malhelpi tiel grandan kaj altan princon marŝadi kie ajn laŭ sia volo.

La reĝo ridetis kaj murmurkantetis: La ruso kuros, la ruso kuros! – Sed kiam la parolantoj ne plu estis aŭdataj de la reĝo, ili ŝanĝiĝis, kaj fariĝis distritaj kaj malgajhumoraj.

– Majesto! – kriis Mazepo tiam en kraksonanta latino kaj kun brilaj okuloj. – Tiel malproksimen antaŭenpenetros la venkantaj armiloj de via moŝto, ke ni iumatene troviĝos apenaŭ ok mejlojn de Azio.

– Pri tio la kleruloj povus diskuti, – la reĝo respondis amuzite, sed serĉante la latinajn vortojn kaj kun la rigardo fiksita sur la blankaj kaj ĉarme moviĝemaj manoj de Mazepo. – Se la limo ne estas malproksima, ni iru ankaŭ tien por povi diri, ke ni estis ankaŭ en Azio.

La voĉoj malpliaŭdiĝis kaj la pastro haltigis sian ĉevalon.

– Azio, – li murmuris, – Azio ne kuŝas meze en Eŭropo.

Sed rajdu antaŭen, rajdu antaŭen, vi aventuremaj sinjoroj! Mi tiomfoje ŝanĝis nomojn kaj vestojn, ke neniu el vi svedoj povus rimarki, kiu mi estas. Sed ne forgesu, ke la ĉifonmonaĥo, la vagabondo, la ambasadoro de Mazepo, per sia ruza intertraktado metis sian blufrostitan fingron sur la sorton de vi kaj de via heroo, kaj kondukis vin al la senhoma lando. Vi estas prava, reĝo Karolo, kaj vi, Mazepo. Fine ĉio dependas nur de homoj.

Neĝis, kaj neĝis, kaj li sidis sur sia malgrasa ĉevalo, kiam la batalionoj pretermarŝis, silentaj kaj senpaciencaj.

Kiam la plej malantaŭaj soldatoj turnis sin rigardante la nekonatan izolan rajdanton, kaj vidis lian malgrandan kraniokapon, ili ektimis kaj plirapidigis siajn paŝojn.

Verner von Heidenstam

El ”La karolanoj


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.