La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La lasta Kristnasko de mia patro

Estis la antaŭvespero de Kristnasko. Ankoraŭ mi ne fariĝis naŭjara kaj do havis tiun aĝon, kiam Kristnasko estas la eble plej mirakla travivaĵo de la jaro.

Ankoraŭ estis tre frue matene. La mallumo kvazaŭ nigra lanfelo – laŭ nia infana fantazio – kuŝis sur arbaroj kaj kampoj, kie la neĝa kovrilo restis pli ol ulnon dika. Mi vekiĝis, forfrotis la dormon el la okuloj kaj ĉirkaŭrigardis.

Abiligna fajro kraketis en la kameno kaj panjo per unu piedo staris sur la fajruja plataĵo ĵetante kelkajn salerojn en la kafkuirilon. Sufiĉe longan tempon mi kuŝis rigardante al la flamoj lekantaj la fulgan masonaĵon kvazaŭ grandegaj ruĝaj langoj. Sed subite mi ekmemoris, ke estas la antaŭvespero de Kristnasko kaj jen mi demandis min, ĉu ni havos kristarbon. Antaŭ kelkaj tagoj panjo diris, ke eble ni ne havos, ĉar patro la tutan vintron nur tre malmulte perlaboris en la altarbaro. Fine mi ne kapablis elteni la nuran sindemandon, sed levis min en la lito singarde subrigardante trans la gablon de la gepatra lito por esplori, ĉu paĉjo kuŝas; sed trovinte, ke li jam foriris, mi flustris: ”Panjo, ĉu ni havos kristarbon?”

Panjo ne respondis, nur tiel ĉirkaŭmovis la brulaĵon, ke la fajreroj suprenkirliĝis tra la kamentubo. La silento premis min kaj mi ŝanĝis la demandon: ”Panjo, ĉu ni ne havos kristarbon?” La voĉo sonis treme angora kaj mi glutis, ĉiam glutis. ”Ne, ne, ŝajne ne” panjo respondis kaj ŝia voĉo raŭkiĝis pro retenata ploro. Tiam mi rampis sub la felon kaj premis mian vizaĝon kontraŭ la bruston de mia fratineto, mallaŭte sed maldolĉe plorante.

Post tempeto mi aŭdis la paŝojn de paĉjo sur la perono.

Mi forviŝis la larmojn per la fratineta ĉemizo kaj ŝajnigis dormon, sed tra mallarĝa fendo inter la palpebroj mi subrigardis trans la felorandon. Panjo malfermis la pordon kaj paĉjo envenis kun plenbrako da brulligno, kiun li staplis malantaŭ la kamenmuron, poste eksidis ĉe la tablo kaj panjo alportis terpomojn kaj salan haringon kaj enverŝis kafon. Manĝinte paĉjo deprenis la brunan vojaĝsakon de sur la muro kaj el la ŝrankego elserĉis la ladan bareleton por brando, per kiu ni infanoj kutimis ludi lokomotivon dum la foresto de paĉjo. Ensakiginte la bareleton li ŝovis la peltan ĉapon sur la orelojn, enmetis grandan pecon da maĉtabako kaj aliris la pordon.

”Nu, mi do foriru,” li diras al panjo.

”Vi ne forgesu aĉeti kafon kaj sukeron kaj iom da porkaĵo kaj vi ankaŭ bonvolu aĉeti kelkajn bombonojn por la infanoj. Kaj home revenu hejmen antaŭ ol plene mallumiĝos.”

”Se la tempo sufiĉos … ” Li fermis la pordon malantaŭ si kaj baldaŭ mi aŭdis la delikatan tintilsonoron de nia starsledeto mortiĝanta laŭ la vojo.

Mia patro ne estis drinkulo, kiel populare sin esprimas la abstinuloj. Li devis severe labori en la altarbaroj dum la vintro, kaj revenante hejmen je la festoj li deziris litron kaj por Kristnasko ja eble kvar aŭ kvin. Nur kvar semajnojn li vizitis lernejon, apenaŭ scipovis legi.

Li do ne posedis gravan kvaliton por utiligi la pli valorajn distrojn de la vivo. Krome la kutimo al multa trinkado je Kristnasko havas tiel malnovan tradicion, ke neniam venis en la kapon de tiu simpla laboristo eĉ penso pri malfidelo al ĝi. Alie mia patro ne estis indiferenta pri sia familio. Ofte kiam ni havis nur malmulte da manĝaĵo, li mem rezignis por ke ni infanoj satiĝu.

Iom post iom ankaŭ vekiĝis mia malpli juna frato kaj la fratineto kaj ĉiu ricevis sian parton da terpomoj, sala haringo kaj cikorikafo. Sed ni ne manĝis bonapetite tiun antaŭvesperan matenon. Neniu kristarbo … neniu kristarbo sonoradis en niaj oreloj. Mia frato kaj mi provis esti kuraĝaj, sed la fratineto sidis sur la genuoj de panjo nekonsoleble plorante.

Por momenton lasi la malĝojon mi prenis mian sledeton kaj eliris sur deklivon, kie la infanoj de la vilaĝo kutimis kolektiĝi por glitveturado. Sed ankaŭ tie oni diskutis la demandon pri kristarbo kaj Ture, kampobubo samaĝa kiel mi, mokis min, ĉar ni estas tiaj mizeruloj, ke ni eĉ ne havas sufiĉan monon por havigi abian branĉeton sur la plafono, kion ni alie kutimis aranĝi kristnaske.

Sed tiam mia malĝojo ŝanĝiĝis en flaman koleron kaj pugninte la manojn mi ĵetis min sur lin kaj furioze luktante ni ruliĝis sur la neĝamasoj. De tiam mi neniam same perforte provis pravigi mian opinion pri ĉies rajto por loko en la suno.

Kiu el ni venkis, mi ne memoras, sed kun sanganta nazo mi ŝteliris hejmen kaj kaŝis min en la fojnon de la kamparano. Tie min trovis la dekokjara stalistino, kiam ŝi venis por tagmeza melko. Ŝi forlavis la sangon kaj levis min sur siajn genuojn konsolante, karesante min. Ŝi mem estis infano de mizero kaj bone komprenis, kiom gravas manko de kristarbo kaj de pli riĉe dotitaj moko pri la mizero.

La palan decembran taglumon ree forviŝis la nigra lanfelo, kiu, ĉiam pli profunden malleviĝante, kovris arbarojn kaj herbejojn. En la dometoj oni bruligis fajron kaj lampon kaj unu post la alia la sledoj kaj starsledetoj revenis el la urbo. Sed paĉjo ne venis. Panjo ekmaltrankvili ĝis; iam kaj iam ŝi eliris por aŭskulti laŭ la vojo aŭ demandi al preterveturantoj, ĉu ili vidis paĉjon. Sed neniu lin vidis. Ĉiam malfruiĝis. En la vilaĝo oni lumigis la kristarbojn, nur ĉe ni regis ĉiutaga krepusko. Silentaj kaj senkuraĝaj ni sidis antaŭ la fajro. Fine ni ekaŭdis la konatan tintilsonoron de nia starsledeto. Paĉjo venas!

”Etuloj, nun silentu, ĉar nun paĉjo estas ebria,” panjo diris kaj senbrue ni retiriĝis en la dometangulojn.

Paĉjo ne estis maliculo, sed bruo de liaj propraj idoj ne plaĉis al li, kiam li ebriiĝis. Panjo lumigis la lampeton sur la tablo kaj ĵetis iom da ligno en la fajron. Ni aŭdis la paŝojn de paĉjo sur la perono. Sed kiel rapide kaj firme li paŝas. Surprizitaj ni fiksrigardis al la pordo. Ĝi malfermiĝis kaj paĉjo envenis. Per unu mano li portis la brunan vojaĝsakon, kiu nun estis tiel plenplena, ke ĝi ŝajnis al mi kvazaŭ la bruna ĉevalino de la kamparano, kaj per la alia li portis la bareleton por brando.

”Eh, ĉu vi ne havigis kristarbon?” li gaje ekkriis.

”Ne, ni ja ne havus sufiĉe da mono,” panjo respondis mire rigardante lin.

”Nu, kompreneble ni havu kristarbon.”

Li metis la vojaĝsakon sur seĝon, malfermis la ŝrankegon kaj tien enĵetis la bareleton. Ĝi estis malplena … kun daŭra kanta sono ĝi trafis poton. Poste li kunprenis la hakileton kaj eliris en la mallumon.

Nun ni ĝojkriis:

”Ni havos kristarbon … kristarbon ni havos. ” Ni alproksimiĝis palponte la plenplenan sakon. Kion paĉjo povus havi en ĝi, ĉu?

Post kelkaj minutoj paĉjo revenas kun malgranda abisupro.

Panjo alligas ŝnureton kaj oni pendigas ĝin ĉe la plafono super la tablo. Paĉjo alportas bombonojn, briletaĵon kaj kandeletojn kaj oni ornamas kaj lumigas la kristarbon. Ho, kiel bela ĝi estas! Tute kiel la lustro de la preĝejo, ni opiniis. Paĉjo daŭrigis la malplenigon de la sako vicigante sur la tablon buteron, fromaĝon kaj kolbason, longajn panbulojn kaj tritikbulkojn surŝutitajn per sukero, spickukfigurojn kaj kuketojn. Fine li elprenis tri pelvetojn el ligno, ruĝe lakitajn kaj orumitajn; el tiuj ni ricevis po unu kaj panjo ekhavis kaptukon el lana kvadratumita ŝtofo. Pro miro kaj feliĉo ŝi eĉ genuflekse riverencis.

Post kiam mia frato kaj mi vizitis la kamparanon por aĉeto de lakto, panjo surmetis la rizkaĉon kaj paĉjo rondodancis kun ni meze de la planko kantante per sia profunda bazo: ”Kaj ree nun Kristnask’ ” kaj ankaŭ panjo, kun unu piedo sur la fajruja plataĵo, kunkantis. Sed kelkfoje ŝi forviŝis larmon per mana malantaŭo. Ŝi tiel ĝojis, kompatinda elturmentita panjo, kaj ĉio ja venis tre subite kaj neatendite, ne malpleje la bela kaptuko, kiu certe estas varmiga kaj bona por la vintro. Ŝi rigardis al ĝi kuŝanta sur ŝranketo kaj poste al paĉjo, denove kantante:

”Kaj ree nun Kristnask’.”

Ĝislaciĝe dancinte ni devis rigardi la belajn pelvetojn komparante ilin kaj gustumi la dolĉaĵojn kaj admiri la pomojn, kiujn ni opiniis tiel ekstre bonkvalitaj, ke ni ne kuraĝis mordi en ilin. Jen ni ricevis rizokaĉon kun sukero kaj cinamo kaj molajn buterpanojn kun fromaĝo kaj kolbaso, la fajro kraketis, estis varme kaj la kristarbo ĉion surbrilis. Neniam antaŭe oni festis tian feliĉan Kristnaskon en la ĉambreto de la malriĉa arbohakisto.

Dum mi poste, ree kuŝante sub la lanfelo, enrigardis la noktan mallumon, ŝajnis al mi, ke la brila stelo super la bruteja tegmento estas la kristnaska anĝelo malsupren ŝvebanta, kriante al la tuta mondo: ”Jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo … ” Poste mi pensis pri mia bela pelveto staranta sur la ŝranketo, pri la granda pomo kaj pri tio, ke morgaŭ matene, kiam mi vekiĝos, panjo jam estos ellitiĝinta por lumigi la kristarbon kaj por regali nin en la lito per kafo kun sukerbulkoj kaj kukoj … poste eble ni ricevos molajn buterpanojn kun fromaĝo kaj kolbaso, eble eĉ trinkos lakton kun ili.

Kaj poste … tiu penso ŝajnis la kulmino de la tuta feliĉo … mi ree iros sur la deklivon por sciigi al Ture, ke ni tamen akiris kristarbon kaj ankaŭ ricevis tre belajn pelvetojn kaj sukeraĵojn kaj pomojn. Certe tio platpremos lin.

Kaj jen mi ekdormis.

Tiu Kristnasko estis la lasta de mia patro. Apenaŭ tri monatojn poste, plorante, tremante pro malvarmo, mi staris apud la tombo, kie oni benis lin por la lasta ripozo.

Kio estis tio, kio igis mian patron rezigni sian intencitan festgajon, la brandon, por doni al la familio tiun kristnaskan feliĉon? Ne temas pri rezigno, vi diras, estis lia devo. Bone! Sed pripensu, ke temas pri tradicio eĉ de idolana tempo kaj ke liaj kamaradoj, certe atendantaj inviton al brandokafo, mokos lin. Ĉu eble okazis nur hazarde? Apenaŭ. Aŭ ĉu eble kristnaska anĝelo, kiun kortuŝis nia doloro, vizitis lin kaj apelaciis al liaj patraj sentoj? Kion li travivis la tutan longan tagon en la urbo?

Mi ne scias kaj neniam ekscios.

De tiam pli ol kvardek jaroj pasis kaj grandan nombron da memorriĉaj Kristnaskoj mi travivis en mia propra hejmo, sed la plej fortan impreson tamen donis al mi la lasta Kristnasko de mia patro. Tiu festo restas mia plej bela memoro pri la malriĉa hejmo, kiun mi devis forlasi estante nur dekjara.

Olle Lindgren

El la sveda tradukis Signe Boye


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.