La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Floroj kaj infanoj

La prunelarbo sin klinis super la alta deklivo supre de la vojo. Ĝiaj branĉoj estis kovritaj de blankaj floraĵoj kaj la printempa sunlumo ĵetis puntosimilajn desegnaĵojn sur la teron, kiu estis nudtretita sub la arbo. La herbo de la deklivo estis dise priŝutita per grandaj, palbluaj violoj kaj steletoj de tusilagoj kaj lekantetoj tre similaj al la prunelfloraĵoj, kiujn okaze deskuis la vento.

En la heĝo malantaŭ la prunelarbo estis grupoj da palverdaj arumoj suprenŝovantaj siajn disfalditajn kapuĉojn tra densaĵo de merkurialoj. Ili aspektis malmalvarmaj kaj pompaj. La sunlumo estis akra kaj brila, kaj kontraŭ la bluo de la ĉielo la prunelarbo estis pli blanka ol somera nubo.

Ĉe la vojo malsupre staris vico da dometoj kaj en la malantaŭaj ĝardenoj edzinoj batadis tapiŝojn kaj klaĉadis.

Pastro preterveturis sur biciklo portante gazeton kaj faskon da flavaj narcisoj. Merlo ekĉirpis kaj ĵetiĝis trans la vojon kaj malaperis en avelarbetaĵo, kiam li pasis.

Knabino de sep aŭ ok jaroj sidis sub la prunelarbo.

La arbo estis tiel tordita kaj kliniĝinta, ke ŝi sidis tie en ia speco de ĉambro, ĉirkaŭfermita de plafono kaj muroj el florantaj branĉoj. Estis tre plaĉe kaj ĉarme tie sur la seka tero en la ŝprucmakuliga sunlumo. Depreninte sian antaŭtukon kaj sterninte ĝin sur la tero, ŝi estis metinta en ĝian centron ladskatolon, kiu iam entenis persikojn.

En la skatolo ŝi nun aranĝis florojn inter hederofolioj kaj herboj. Ŝi enmetis fikariojn kaj hundviolojn kaj tusilagojn kaj unu solan leontodon kun unu aŭ du prunelbranĉetoj.

Ŝi arkigis la fingrojn tre delikate kaj residi- ĝis por admiri la efikon. Ŝi havis blondajn, glatajn harojn kaj ŝi estis farinta ĉenon el lekantetoj por ligi ĉirkaŭ la frunto. Ĝi donis al ŝi tre superulan kaj sinjorinecan mienon, kiu ne estis sen efiko ĉe ŝi.

Subite ŝi ĉesis aranĝi la florojn kaj komencis glatigi sian veston kaj poluri la ungojn kontraŭ la mankavoj, sidante okupata pri ili dum longa tempo. Fine estis ekmovo en la krataga arbetaĵo je ioma distanco de tie kaj voĉo vokis kviete:

”Ĉu mi envenu nun?”

La knabino ekrigardis en direkto de la voĉo.

”Vi devas atendi, ĝis mi diros al vi,” ŝi flustris akre. Kaj tiam en tute fremda voĉo, tre altigita kaj afektita, simila al voĉo de teatra dukino, ŝi kriis:

”Mi faras mian tualeton, mia kara. Terura malagrablaĵo.

Pardonu al mi!”

”Mi komprenas.”

”Nur momenton! Mi ankoraŭ estas en mia negliĝo.”

Ŝi komencis fari rapidajn imagajn movojn kvazaŭ elkaj englitante vestaĵojn. Fine ŝi malfermis du butonojn ĉe la korsaĵo de sia vesto kaj reklinis la nukon, malkaŝante sian nudan bruston. Ŝi rigardis malsupren al si mem en admiro, spirante unu- aŭ dufoje, tiel ke ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis tre malrapide kaj milde. Ŝi donis lastan tuŝon al la floroj en la persikoskatolo kaj poste flustris:

”Vi povas enveni nun. Agadu ĝuste.”

Alia infano aperis kaj staris ekster la prunelarbo.

Ŝi estis bruna, timema, modesta kreitaĵo, ĉirkaŭ sesaŭ sepjara, kun belaj, malhelaj okuloj, kiuj respegulis la blindigan blankecon de la prunelfloraĵoj tiel perfekte, ke ili prenis freŝan lumon de tiuj. Ŝia voĉo estis strange mola kaj timema kaj flustra.

”Ĉu mi devas rekte eniri?” ŝi diris.

”Vi devas resti en la ĝardeno antaŭe. Vi rigardas la florojn kaj poste vi sonorigas kaj la servistino venas.”

”Ho! Kiel belega kratago,” diris la alia infano, parolante mallaŭte al si mem.

”Ĝi ne estas kratago! Ĝi estas siringo.”

”Ho! kiel belega siringo. Ho, kara, kiel belega siringo.”

Ŝi malsuprentiris branĉon de floraĵoj kaj karesis ĝin per sia vango. Ĝi estis tre dolĉa, kaj ŝi ĝemspiris. Ŝi agadis tre ĉarme kaj fine ŝi sonorigis kaj la servistino venis.

”Ĉu mi povas vidi sinjorinon Lane?”

”Ne sinjorino Lane,” venis teruriga flustro. ”Lady Constance. Vi estas sinjorino Lane.”

”Ho! Ĉu Lady Constance estas hejme?”

”Ĉu vi bonvolas iri en la salonon?”

Ŝi kliniĝis kaj iris tra interspaco en la prunelbranĉoj.

La blonda infano por momento ne rimarkis ŝin. Derompinte dornon ŝi estis absorbita kudrante brodaĵon tre delikate. Subite ŝi eklevis la rigardon kun plej perfekta ekkrio de ĝentila surprizo.

”Mia kara sinjorino Lane! Vi estas sinjorino Lane, ĉu ne?”

”Jes.”

”Kiel afable, ke vi venis. Ĉu vi ne volas sidiĝi? Mi sonorigos por teo. Vi devas esti laca. Ting-e-ling-e-ling!

Ho! Jane, bonvolu tuj alporti teon. Dankon. Ho! Sidiĝu do, mi petas.”

”Kie mi sidu?” diris la bruna infano.

”Sur la tero, stulta!” flustris la blonda knabino. ”Ho! sidiĝu do sur la sofo, mi petas.”

”Mi ĵus admiris viajn belegajn kratagojn,” diris la bruna infano.

”La siringojn? Ho jes, ĉu vi ne ŝatus preni kelkajn?”

”Ho jes. Ĉu vi permesas?”

Ŝi komencis rampi denove tra la breĉo en la branĉoj.

Tuj la blonda infano estis furioza.

”Vi ne rajtas fari tion, ĝis mi diros al vi,” ŝi flustris.

”Revenu kaj sidiĝu nun. Ho jes, kompreneble,” ŝi diris laŭte. ”Mi diros al la ĝardenisto, ke li detranĉu al vi kelkajn.”

La brunokula infano rerampis sub la arbon kaj sidiĝis.

Ŝi aspektis tre humila kaj serioza kaj embarasita, kvazaŭ ŝi efektive estus en salono kaj ne scius, kion fari per la manoj. La blonda infano agadis superece, ne unu akcento aŭ gesto en malĝusta loko. La servistino alvenis kun teo kaj la blondulino diris kun perfekta afableco:

”Ĉu lakton kaj sukeron?”

La malhela infano estis okupiĝinta per kaŝitaj nodoj, la jupo levita, kaj ŝi ne aŭdis. La blondhara infano faris unu rigardon al ŝi kaj refurioziĝis.

”Mallevu vian veston,” ŝi flustris terurege. ”Vi montras ĉion, kion vi havas.”

”Mi ne kulpas. Estas mia kalsoneto. Mi bezonas novan elastaĵon.”

”Sed vi ne rajtas fari tion. Ne en salono. Ni estas sinjorinoj!”

”Sed sinjorinoj faras.”

”Sinjorinoj ne faras! Sinjorinoj devas sidi kaj bele interparoli kaj bonkonduti. Kial vi ne povas agadi ĝuste?”

La brunokula infano cedis. Ŝi aspektis kvazaŭ ŝi estus tedita kaj konsternita de la afektado de la blonda infano kaj de la perspektivo esti sinjorino. Ŝi konstante rigardadis kun esprimo de kvieta sopiro al la prunelfloraĵoj, la blua ĉielo kaj la floroj aranĝitaj en la persikoskatolo.

”Ĉu lakton kaj sukeron?” ripetis la blonda infano.

”Ho jes, bonvolu.”

Tie ne estis te-tasoj, sed la blonda infano kolektis aron da ŝtonoj por kukoj. La bruna infano sidis kun ŝtono en la mano. La alia prenis kukon inter la fingropintojn kaj faris elegantajn mordojn kaj maĉetis kun dolĉeca rideto.

Ŝi faris etajn konversaciojn ĝis perfekteco, kaj kiam ŝi trinkis, ŝi etendis la malgrandan fingron. Fine ŝi ekrimarkis, ke la malhela infano nek manĝas nek trinkas. Ŝi rigardis al ŝi kvazaŭ ŝi estus farinta milon da nepardoneblaj pekoj kontraŭ la etiketo.

”Ĉu vi ne havas teon?” ŝi diris, glacie.

La brunokula infano ŝajnis iom skuita kaj tiam deklaris timeme:

”Mi ne volas ludi ĉi tiun ludon.”

”Kial vi ne volas ludi?”

La bruna infano ne respondis. Ĉia digno de la blonda infano tuj malaperis. Ŝi faris geston, kvazaŭ estus malfacile elporti ĉiujn mankojn de la pli juna infano.

”Nur ĉar vi ne scipovas agadi,” ŝi diris acide.

”Lasu nin eliri kaj kolekti violojn kaj esti realaj homoj.”

”Ni estas realaj homoj. Vi ludas tiel malsaĝe. Vi ne estas sufiĉe aĝa por kompreni.”

La brunokula infano aspektis akre malĝojigita. Subite ŝi faligis la ŝtonon kaj komencis elrampi senkonsole de sub la prunelarbo. La blonda infano alprenis novan, flatfavoran tonon.

”Estas facile,” ŝi diris. ”Vi devas nur ŝajnigi iomete kaj vi estas sinjorino. Ni povas rekomenci kaj vi povas esti dukino. Venu nur.”

La malhela infano rigardis returne por momento tre dubante, kvazaŭ estus tro multe por kredi, kaj poste foriris supren laŭ la deklivo. La alia infano nazblovis kaj reĵetis la kapon kun aroganta fiero kaj ekkriis:

”Vi ne pensu, ke vi povas reveni ĉi tien, nun kiam vi foriris.”

Sen respondo la brunokula infano foriris malantaŭ la kratagarboj kaj laŭ la heĝo ĉe la supro de la deklivo. Ŝi perdiĝis en mondo de merkurialoj kaj burĝonantaj kratagoj kaj palaj violoj. Ŝi trovis primolburĝonojn kaj fine grupon da malfermiĝintaj primoloj kaj bedon de blankaj anemonoj. Parolante al si mem, ŝi kolektis florojn kaj foliojn kaj metis en siajn harojn, kiel la blonda infano estis farinta.

La blonda infano elrampis de sub la prunelarbo. Enŝovinte la jupon en sian palbluan kalsoneton ŝi staris rektiĝinte sur la piedpintoj, simile al balet-dancistino. Ŝi derompis prunelbranĉeton kaj tenis ĝin per ambaŭ manoj super sia kapo kaj tiam turniĝis sur la piedpintoj kaj faris altajn piedsvingojn kaj valsis majeste ronde ĉirkaŭ la prunelarbo. Tiam kaj iam ŝi ekkriis kaj kantis al si mem. Ŝi enigis teatran vibradon en sian voĉon kaj dancis ĉirkaŭ la prunelarbo laŭ la melodio, kiun ŝi faris, agadante perfekte.

Fine la brunhara infano revenis malsupren laŭ la deklivo.

Ŝi vidis la blondan infanon dancanta kaj ŝi subite eksentis deziron ankaŭ mem danci. Ŝi staris ĉe la arbo kaj atendis. La blonda infano ekvidis ŝin.

”Vi ne rajtas veni ĉi tien!” ŝi malice diris.

Spasmo de malĝojo trakuris la vizaĝon de la malhela infano. Ŝi turniĝis kaj malsupreniris la deklivon tre malrapide, kelkfoje haltante kaj rigardante malantaŭen kaj poste nevole forŝoviĝis. Fine, kun la primoloj kaj la sola anemono ankoraŭ brilantaj en siaj haroj, ŝi atingis la vojon kaj malrapide foriris kaj malaperis.

Kiam ŝi estis for, nenio restis por interrompi la gajecon de la dancanta infano, kun la floroj sur la tero kaj la prunelarbo verŝanta sian pluvon de ĉarmaj steloj.

H. E. Bates

(A Flower Piece)
El la angla tradukis Birger Gerdman


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.