La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La fontano de juneco

Tiu tre stranga viro, la maljuna doktoro Heidegger, foje invitis kvar aĝajn amikojn por kunveni kun li en lia studejo. Estis tri blankbarbaj viroj kaj velkinta sinjorino, kies nomo estis vidvino Wycherley. Ili ĉiuj estis melankoliaj, maljunaj estaĵoj, kiuj estis estintaj malfeliĉaj en la vivo, kaj al kiuj la plej granda malfeliĉo estis, ke ili ne estis plu longe for de tombo. Sinjoro Melbourne estis en sia plej matura aĝo prospera komercisto, sed perdis la tutan havaĵon per freneza spekulacio, kaj nun estis apenaŭ pli bona ol almozulo. Kolonelo Killigrew malŝparis siajn plej bonajn jarojn, ankaŭ siajn sanon kaj posedaĵojn, sekvante plezuretojn, kiuj naskis aron da doloroj, kiel podagron kaj diversajn aliajn turmentojn de animo kaj korpo. Sinjoro Gascoigne estis ruinigita politikisto, viro malbonfama, aŭ almenaŭ estis tia, ĝis la tempo lin malaperigis el la kono de la nuna generacio kaj igis lin nekonata anstataŭ malglora. Kiom koncernas vidvinon Wycherley, la tradicio diras al ni, ke ŝi estis glora belulino en sia junaĝo; tamen jam de longe ŝi vivis en profunda izoleco pro certaj skandalaj historioj, kiuj influis kontraŭ ŝin la sinjoraron de la urho. Estas menciinda cirkonstanco, ke ĉiu el ĉi tiuj tri maljunaj sinjoroj estis frua amanto de vidvino Wycherley, kaj iam ili estis tranĉontaj al si reciproke la gorĝon pro ŝi. Kaj antaŭ ol ni pluiras, ni nur sugestetu, ke doktoro Heidegger kaj ĉiuj liaj kvar gastoj estis kelkfoje konsiderataj iom frenezetaj, kiel ne malofte okazas rilate al maljunaj homoj ĝenataj aŭ de nunaj zorgoj aŭ de doloraj rememoroj.

– Karaj malnovaj amikoj, – diris doktoro Heidegger, signante per manmovo, ke ili sidiĝu, – mi deziras vian helpon por unu el tiuj malgravaj eksperimentoj, per kiuj mi min distras ĉi tie en mia studejo.

Se ĉiuj historioj estis veraj, la studejo de doktoro Heidegger estis tre stranga ejo. Ĝi estis malhela, malmoderna ĉambro, festonita de araneaĵoj, kaj aspergita de antikva polvo. Ĉirkaŭ la muroj staris kelkaj kverkaj librujoj, plenaj de libroj de ĉiuj specoj kaj grandoj. Super la meza librujo troviĝis bronza busto de Hipokrato, kiun, laŭ iuj autoritatuloj, doktoro Heidegger kutimis konsulti pri ĉiuj malfacilaj malsanoj de sia klientaro. En la plej malluma angulo de la ĉambro staris alta kaj mallarĝa kverka ŝranko, kun la pordo malfermita, en kiu malklare vidiĝis skeleto. Inter du el la librujoj pendis spegulo, prezentanta sian altan kaj polvan platon interne de malbriliĝinta orumita kadro. Inter la multaj mirindaj historioj rakontitaj pri tiu spegulo, oni fabelis, ke la spiritoj de ĉiuj mortintaj pacientoj de la doktoro loĝas en ĝia rando kaj rigardas en lian vizaĝon, kiam ajn li tien rigardis. La kontraŭan flankon de la ĉambro ornamis plengranda portreto de junulino, vestita per velkinta grandiozeco de silko, atlaso kaj galono, kaj kun vizaĝo same velkinta, kiel la vestaĵoj. Antaŭ pli ol duonjarcento doktoro Heidegger estis ĵus edzi- ĝonta kun ĉi tiu junulino, sed iomete malsaniĝinte, ŝi glutis unu el la preskriboj de sia amanto kaj mortis en la vespero antaŭ la edziniĝo.

La plej grandan kuriozaĵon de la studejo oni devas ankoraŭ mencii; tio estis pezega volumo, bindita per nigra ledo, kun masivaj arĝentaj agrafoj. Ne estis literoj sur la kovriloj, kaj neniu povis malkovri la titolon de la libro. Sed ĝi estis bone konata kiel libro pri magio; kaj iun fojon, kiam la ĉambristino estis ĝin levinta, nur por forviŝi la polvon, la skeleto klakis en sia ŝranko, la bildo de la junulino metis unu piedon sur la plankon kaj kelkaj kadavraj vizaĝoj kaŝe rigardis el la spegulo; dum la bronza kapo de Hipokrato malsereniĝis kaj diris: ”Detenu!”

Tia estis la studejo de doktoro Heidegger.

En la somera posttagmezo de nia rakonto, malgranda ronda tablo, nigra kiel ebono, staris en la centro, portante vazon el kvarcvitro kaj de belega formo kaj komplika prilaboro. La sunbrilo envenis tra la fenestro, inter la pezaj festonoj de du velkintaj damaskaj kurtenoj, kaj falis rekte trans ĉi tiun vazon, tiel ke milda brilo respeguli ĝis el ĝi sur la cindrokolorajn vizaĝojn de la kvin gemaljunuloj, kiuj ĉirkaŭsidis. Ankaŭ kvar ĉampanaj glasoj estis sur la tablo.

– Karaj malnovaj amikoj, – ripetis doktoro Heidegger ĉu mi povas fidi pri via kunhelpo por fari ege strangan eksperimenton?

Nu, doktoro Heidegger estis tre stranga maljunulo, kies strangaĵoj jam fariĝis kerno por mil fantaziaj historioj.

Kiam la kvar gastoj de la doktoro aŭdis lin paroli pri siaj proponataj eksperimentoj, ili atendis nenion pli mirindan ol mortigon de muso en aerpumpilo, aŭ esploron de araneaĵo per mikroskopo, aŭ ian similan sensencaĵon, per kiu li kutimis turmenti siajn intimulojn. Sed ne atendante respondon, doktoro Heidegger lamiris tra la ĉambro kaj revenis kun la granda pezega volumo bindita per nigra ledo, pri kiu la famo asertis, ke ĝi estas libro pri magio.

Malfiksinte la arĝentajn agrafojn, li malfermis la volumon kaj prenis el inter ĝiaj paĝoj rozon, aŭ ion, kio iam estis rozo, kvankam jam la verdaj folioj kaj puncaj petaloj alprenis komunan brunetan koloron, kaj la antikva floro ŝajnis preta polviĝi en la manoj de la doktoro.

– Ĉi tiu rozo, – diris doktoro Heidegger kun ĝemspiro, – ĉi tiu sama velkinta kaj dispecetiĝanta floro ekfloris antaŭ kvindek kvin jaroj. Ĝin donis al mi Sylvia Ward, kies portreto tie pendas; kaj mi intencis porti ĝin ĉe nia edziĝofesto. Kvindek kvin jarojn ĝi estas trezorigita inter la paĝoj de ĉi tiu malnova libro. Nu, ĉu vi opinias, ke estas eble, ke ĉi tiu rozo post duonjarcento povus iam flori denove?

– Sensencaĵo! – diris vidvino Wycherley kun plendema kapskuo. – Vi povus same bone demandi, ĉu sulki- ĝinta vizaĝo de maljunulino povos iam flori denove.

– Rigardu! – respondis doktoro Heidegger. Li malkovris la vazon, kaj ĵetis la velkintan rozon en la akvon, kiun ĝi enhavis.

Unue ĝi kuŝis malpeze sur la supro de la fluidaĵo, ŝajne ensuĉante neniom da ĝia malsekeco. Baldaŭ tamen stranga ŝanĝiĝo vidiĝis. La premitaj kaj sekigitaj petaloj ekmoviĝis, kaj alprenis viviĝantan puncnuancon, kvazaŭ la floro reviviĝus el mortsimila dormo, kaj la maldikaj trunketo kaj branĉetoj de la foliaro fariĝis verdaj, kaj jen estis la rozo de duonjarcento aspektanta same freŝa, kiel kiam Sylvia Ward ĝin la unuan fojon donis al sia amanto.

Ĝi estis apenaŭ plenkreska; ĉar iuj el ĝiaj delikataj ruĝaj petaloj modeste volviĝis ĉirkaŭ ĝia malseka sino, en kiu brilis du-tri roseroj.

– Tio estas ja tre beleta trompo, – diris la amikoj de la doktoro; tamen indiferente, ĉar ili jam vidis pli grandajn miraklojn ĉe iluziista prezentado. – Bonvolu diri, kiel tio efektiviĝis?

– Ĉu vi iam aŭdis pri la Fontano de Juneco? – demandis doktoro Heidegger, – kiun Ponce de Leon, la hispana aventuristo, serĉis antaŭ du-tri jarcentoj?

– Sed ĉu ĝin Ponce de Leon iam trovis? – diris vidvino Wycherley.

– Ne, – respondis doktoro Heidegger, – ĉar li ĝin neniam serĉis en la ĝusta loko. La konata Fontano de Juneco, se oni min ĝuste informis, troviĝas en la suda parto de la Florida duoninsulo, ne malproksime de la lago Makako. Ĝian fonton superombras kelkaj gigantaj magnolioj, kiuj, kvankam ili havas la aĝon de sennombraj jarcentoj, restas freŝaj kiel violoj, pro la ecoj de ĉi tiu mirinda akvo. Konato mia, konante mian scivolemon pri tiaj aferoj, sendis al mi tion, kion vi vidas en ĉi tiu vazo.

– Aĥem! – diris kolonelo Killigrew, kiu kredis eĉ ne unu vorton de la rakonto de la doktoro. – Kaj kio povas esti la efiko de ĉi tiu fluidaĵo al la homa korpo?

– Juĝu por vi mem, kolonelo mia, – respondis doktoro Heidegger, – kaj al vi ĉiuj, miaj estimataj amikoj, mi donos tiom da ĉi tiu mirinda fluidaĵo, kiom povas redoni al vi la freŝecon de juneco. Miaparte, multe suferinte dum mi maljuniĝis, mi ne urĝas fariĝi denove juna.

Do, kun via permeso mi nur observos la progreson de la eksperimento.

Dum doktoro Heidegger parolis, li plenigis la kvar ĉampanajn glasojn per la akvo de la Fontano de Juneco.

Ĝi ŝajnis estis saturita de eferveska gaso, ĉar malgrandaj aervezikoj senĉese surpreniris de la fundo de la glasoj kaj ŝprucis en arĝentecan akveraron ĉe la supro. Ĉar la likvaĵo difuzigis agrablan odoron, la maljunaj homoj ne dubis, ke ĝi posedas likvorajn kaj konsolantajn ecojn; kaj kvankam tute skeptikaj pri ĝiaj rejunigantaj ecoj, ili sentis deziron ĝin tuj engluti. Sed doktoro Heidegger petis ilin, ke ili atendu dum momento.

– Antaŭ ol vi trinkos, miaj respektindaj maljunaj amikoj, – li diris – estus bone, se vi, kun la vivdaŭra sperto por vin gvidi, kompilus kelkajn ĝeneralajn regulojn por via gvido, dum vi pasos la duan fojon tra la danĝeroj de juneco. Konsideru, kia peko kaj honto estus, se vi, kun viaj apartaj avantaĝoj, ne fariĝus modeloj de virto kaj saĝo por ĉiuj junaj homoj de la epoko!

La kvar aĝaj amikoj de la doktoro ne respondis al li, krom per malforta kaj tremanta rido; tiel ridindega estis la ideo, ke, sciante kiel proksime pento marŝas post la paŝoj de eraro, ili iam ree devojiros.

– Trinku do, – diris la doktoro, sin klinante. – Mi ĝojas, ke mi tiel bone elektis la subjektojn de mia eksperimento.

Per paralizitaj manoj ili levis la glasojn al la lipoj. La likvoron, se ĝi vere posedis tiajn ecojn, kiajn doktoro Heidegger al ĝi atribuis, oni ne povus donaci al kvar homoj, kiuj pro mizero ĝin pli bezonis. Ili aspektis, kvazaŭ ili neniam estus sciintaj, kio estas juneco aŭ plezuro, kvazaŭ ili estus idoj de maljuneco, de Naturo, kaj ĉiam same grizaj, kadukaj, sensukaj, mizeraj estaĵoj, kiuj nun sidis kurbiĝintaj ĉirkaŭ la tablo de la doktoro, sen sufiĉe da vivo en siaj animoj aŭ korpoj por esti vigligataj eĉ de la espero rejuniĝi. Ili eltrinkis la akvon kaj remetis siajn glasojn sur la tablon. Sendube vidiĝis preskaŭ tuja pliboni ĝo en la aspekto de la grupo, ne malsimila al tio, kion eble farus glaso da riĉa vino, kune kun subita lumo de gajiga sunbrilo, tuj heliĝanta super iliaj vizaĝoj. Trovi ĝis sana ruĝeco sur iliaj vangoj, anstataŭ la cindra nuanco, kiu igis ilin aspekti tiel kadavraj. Ili rigardis unu la alian kaj imagis, ke iu magia potenco jam komencis forglatigi la profundajn kaj malĝojajn surskribojn, kiujn Patro Tempo tiel longe gravuradis sur iliaj fruntoj. Vidvino Wycherley alĝustigis sian kufon, ĉar ŝi sin sentis denove preskaŭ kiel virino.

– Donu al ni pli da ĉi tiu mirinda akvo! – ili kriis avide – Ni estas malpli maljunaj, sed ni estas ankoraŭ tro maljunaj! Rapidu, donu al ni pli!

– Paciencon, paciencon! – diris doktoro Heidegger, kiu sidis observante la eksperimenton kun filozofa aplombo. – Vi maljuniĝis en la daŭro de longa tempo; vi certe devus esti kontentaj juniĝi en duonhoro! Tamen la akvo estas por via uzo.

Denove li plenigis iliajn glasojn per la akvo de juneco, kaj sufiĉe el ĝi restis en la vazo por rejunigi duonon de la maljunuloj en la urbo ĝis la aĝo de iliaj propraj nepoj.

Dum la aervezikoj ankoraŭ brilis sur la rando, la kvar gastoj de la doktoro kaptis siajn glasojn de la tablo kaj enstomakigis la enhavon per unu gluto. Ĉu estis trompo?

Jam dum la trinko pasis malsupren tra ilia gorĝo, ĝi ŝajnis okazigi ŝanĝojn en ilia tuta korpo. Iliaj okuloj fari- ĝis klaraj kaj helaj; brila nuanco pliiĝis inter iliaj arĝentecaj bukloj; ili sidis ĉirkaŭ la tablo, tri sinjoroj de matura aĝo kaj virino apenaŭ ekster sia vigla matureco.

– Mia kara vidvino, vi estas ĉarma! – kriis kolonelo Killigrew, kies okuloj fikse rigardis ŝian vizaĝon, dum la ombroj de maljuneco flugetis for de ĝi kiel la mallumo for de la punca matenruĝo. La bela vidvino sciis de longe, ke la komplimentoj de kolonelo Killigrew ne ĉiam sekvas la seriozan veron; do ŝi stariĝis kaj kuris al la spegulo, ankoraŭ timante, ke malbela vizaĝo de maljunulino renkontos ŝian rigardon. Intertempe la tri sinjoroj kondutis tiel, ke pruviĝis, ke la akvo de la Fontano de Juneco posedis ŝajnebriigajn ecojn; se vere la vigleco de ilia animo ne estis nur delireta kapturniĝo kaŭzita de la subita forigo de la pezeco de la jaroj.

La menso de sinjoro Gascoigne ŝajnis sin okupi pri politikaj aferoj, sed ĉu rilate al la pasinteco, aŭ al la nuntempo, aŭ estonteco, tion oni ne facile povis determini, ĉar la samaj ideoj kaj frazoj estas laŭmodaj de antaŭ kvindek jaroj. Jen li klakis plengorĝajn frazojn pri patriotismo, nacia gloro, kaj la rajto de la popolo; jen li murmuris ian aŭ alian danĝeran sensencaĵon, per ruza kaj dubema flustro, tiel singardeme, ke eĉ la propra konscienco apenaŭ povis kapti la sekreton; kaj jen li parolis per regulaj akcentoj kaj per tono profunde respekta, kvazaŭ reĝa orelo aŭskultus liajn poluritajn frazojn. Kolonelo Killigrew dum tiu tuta tempo kantis gajan batalkanton, kaj sonorigis sian glason akorde kun la rekantaĵo, dum liaj okuloj vagis al la diketa formo de vidvino Wycherley. Ĉe la transa flanko de la tablo sinjoro Melbourne implikiĝis en kalkulo de dolaroj kaj cendoj, kun kiu strange intermiksiĝis projekto por provizi al la Orientaj Hindioj glacion per jungado de balenaro al la polusaj glacimasoj. Kiom koncernas la vidvinon, ŝi staris antaŭ la spegulo riverencante kaj afekte ridetante al la propra bildo, kaj ĝin salutante kiel amikon, kiun ŝi amas pli ol la tutan ceteran mondon. Ŝi puŝis la vizaĝon proksimen al la spegulo por vidi, ĉu iu bone memorita sulketo aŭ ”korvpiedo” vere malaperis. Ŝi ekzamenis por sciiĝi, ĉu la neĝo jam tiel tute degelis el ŝiaj haroj, ke la malnova ĉapo povas esti konvene flankenĵetota.

Fine, sin turninte vigle, ŝi alproksimiĝis, marŝante kvazaŭ dancante al la tablo.

– Mia kara maljuna doktoro – ŝi kriis – bonvolu doni al mi ankoraŭ glason!

– Certe, mia kara sinjorino, certe! – respondis la doktoro.

– Vidu ! Jam mi plenigis la glasojn.

Tie efektive staris la kvar glasoj, plenplenaj de ĉi tiu mirinda akvo, kies delikata aspergaĵo, dum ĝi eferveskis de la supraĵo, similis al tremanta brilo de diamantoj. Estis nun tiel proksime al sunsubiro, ke la ĉambro jam fari- ĝis pli malluma ol antaŭe; sed milda kaj lunsimila brilo brilis de interne de la vazo kaj restis egale sur la kvar gastoj kaj la maljuna figuro de la doktoro. Li sidis en altdorsa, komplike skulptita kverka brakseĝo, kun aspekto grize digna, kiu ja povus bone konveni al tiu Patro Tempo mem, kies potenco neniam estis disputita, escepte de ĉi tiu bonŝanca ĉeestantaro. Eĉ trinkinte la trian trinkon de la Fontano de Juneco, ili estis preskaŭ timfrapitaj de la esprimo de lia mistera vizaĝo. Sed la sekvantan momenton la vigliga kuro de juna vivo sin sentigis tra iliaj vejnoj. Ili estis nun en la feliĉa plejforto de juneco.

La maljuneco, kun sia mizera sekvaĵo de zorgoj kaj bedaŭroj kaj malsanoj memoriĝis nur kiel maltrankvilo de sonĝo, el kiu ili jam ĝoje vekiĝis. La freŝa brilo de la animo, perdita tiel frue, kaj sen kiu la sinsekvaj scenoj de la mondo estis nur galerio de velkintaj bildoj, denove ĵetis sian sorĉon super ĉiujn iliajn esperojn. Ili sin sentis kiel nove kreitaj estaĵoj en nove kreita universo.

– Ni estas junaj! Ni estas junaj! – ili ekkriis ĝojege.

La juneco, same kiel la ekstremo de la maljuneco, jam forigis la farte markitajn trajtojn de la mezaĝo, kaj kunfandis ilin ĉiujn. Ili estis aro de gajaj gejunuloj, preskaŭ freneziĝintaj pro la superabunda petolemo de ilia aĝo. La plej stranga rezulto de ilia gajeco estis impulso moki malfortecon kaj kadukecon, kies viktimoj antaŭ nelonge ili estis. Ili laŭte priridis siajn elmodiĝintajn vestaĵojn, la jakojn kun la larĝaj baskoj kaj la veŝtojn kun klapoj portataj de la junuloj, kaj la malnovajn kufon kaj robon de la floranta knabino. Unu iris lamente sur la planko kiel podagra avo; alia metis okulvitrojn sur la mezon de sia nazo kaj ŝajnigis studi atente la gotliterajn paĝojn de la libro pri magio; la tria sidiĝis en brakseĝo kaj penis imiti la aĝan dignecon de doktoro Heidegger. Poste ĉiuj kriis gaje, kaj ĉirkaŭsaltis en la ĉambro. Vidvino Wycherley – se oni povas nomi vidvino tiel freŝan knabinon – paŝetis al la seĝo de la doktoro kun petola gajeco sur sia roza vizaĝo.

– Doktoro, kara maljunulo! – ŝi ekkriis, – leviĝu kaj dancu kun mi!

Tiam la kvar gejunuloj ridis eĉ pli laŭte, pensante kiel strange aspektus la doktoro.

– Pardonu al mi, mi petas, – kviete respondis la doktoro, – maljuna kaj reŭmatisma mi estas, kaj por mi la dancado finiĝis antaŭ longe. Sed unu aŭ alia el ĉi tiuj gajaj junuloj estos feliĉa havi tiel belan kunulinon.

– Dancu kun mi, kara! – kriis kolonelo Killigrew .

– Ne, ne, mi volas esti ŝia kunulo! – kriis sinjoro Gascoigne.

– Antaŭ kvindek jaroj ŝi promesis la manon al mi! – kriis sinjoro Melbourne.

Ili ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ ŝi. Unu kaptis ambaŭ ŝiajn manojn kun pasia ekpreno; alia ĵetis brakon ĉirkaŭ ŝian talion; la tria metis la tutan manon inter la brilajn buklojn amasiĝintajn sub la kufo de la vidvino. Ruĝiĝante, spiregante, baraktante, riproĉante, ridante, ventumante laŭvice la vizaĝon ĉiu per sia varma spiro, ŝi penis sin liberigi, sed ŝi ankoraŭ restis en ilia triobla ĉirkaŭpreno. Neniam ekzistis pli vigla bildo de juneca rivaleco, kun sorĉa belo por premio. Tamen, per stranga trompiĝo, pro la mallumo de la ĉambro kaj la malnovegaj vestaĵoj, kiujn ili ankoraŭ portis, la alta spegulo, laŭ onidiro, reflektis la figurojn de tri maljunaj, grizaj velkiĝintaj avoj ridinde baraktantaj por la maldika malbelo de ŝrumpinta avino.

Sed junaj ili estis. Ilia brulanta pasio tion pruvis. Ekscititaj ĝis freneziĝio de la koketado de la knabino-vidvino, kiu nek donis, nek tute detenis siajn favorojn, la tri rivaloj komencis interŝanĝi minacajn rigardojn.

Ankoraŭ tenante la belan premion, ili luktis furioze por preni unu la alian ĉe la gorĝo. Dum ili baraktis tien kaj reen, la tablo renversiĝis kaj la vazo frakasiĝis en mil pecojn. La valorega Akvo de Juneco fluis en brila rivereto laŭ la planko, kaj malsekigis la flugilojn de papilio, kiu, maljuniĝinte en la finiĝanta somero, jam malsuprenlevi ĝis tien por morti. La insekto flugetis malpeze tra la ĉambro kaj suriĝis sur la neĝblankan kapon de doktoro Heidegger – Jen, jen, sinjoroj! Jen, sinjorino Wycherley! – ekkriis la doktoro. – Vere mi devas protesti kontraŭ ĉi tiu tumulto.

Ili stariĝis senmovaj kaj tremis, ĉar ŝajnis, kvazaŭ la griza tempo revokus ilin el ilia suna juneco malproksimen en la malvarman kaj malluman valon de maljuneco.

Ili rigardis la maljunan doktoron, kiu sidis en sia skulptita brakseĝo, tenante la rozon de duonjarcento, kiun li savis el inter la pecoj de la frakasita vazo. Laŭ lia manmovo, la kvar tumultantoj residiĝis, des pli volonte, ĉar iliaj fortaj luktoj ilin jam lacigis, kvankam ili estis junaj.

– La kompatinda rozo de mia Sylvia! – eligis doktoro Heidegger, ĝin tenante kontraŭ la lumo de la sunsubiraj nuboj. – Ŝajnas, ke ĝi denove velkas.

Kaj tiel estis. Eĉ dum la ĉeestantaro ĝin rigardis, la floro daŭre velkis, ĝis ĝi fariĝis same seka kaj rompebla, kiel kiam la doktoro la unuan fojon ĝin ĵetis en la vazon.

Li forskuis la malmultajn gutetojn de malsekaĵo, kiuj kroĉiĝis al ĝiaj pelaloj.

– Tian mi ĝin amas same multe kiel en ĝia rosa freŝeco, – li diris, premante la velkintan rozon al siaj velkintaj lipoj. Dum li parolis, la papilio flugetis malsupren de la neĝblanka kapo de la doktoro kaj falis sur la plankon.

Denove liaj gastoj tremis. Stranga malvarmo, ĉu de la korpo, ĉu de la spirito, ili ne povis diri, grade rampis super ilin ĉiujn. Ili sin rigardis reciproke kaj imagis, ke ĉiu forfluganta momento forrabas unu ĉarmon, kaj lasas profundiĝan sulketon tie, kie antaŭe estis neniu. Ĉu tio estis iluzio? Ĉu la ŝanĝoj de unu vivo estis amasiĝintaj en tiun malgrandan tempospacon, kaj ĉu ili estis nun kvar maljunaj homoj, kiuj sidas kun sia maljuna amiko la doktoro?

– Ĉu tiel baldaŭ ni estas maljuniĝintaj? – ili ekkriis, malgaje.

Vere jes ja. La Akvo de Juneco posedis nur virton pli efemeran ol la virto de vino. La deliro, kiun ĝi kreis, jam forpasis. Per tremanta impulso, kiu montris, ke ŝi estas ankoraŭ virino, la vidvino interpremis siajn maldikajn manojn antaŭ la vizaĝo kaj deziris, ke la ĉerka kovrilo jam estu super ĝi, ĉar ĝi ne plu povas esti bela.

Nathaniel Hawthorne

El la angla tradukis G. Badash


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.