|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Longa estis la vojo al Vassträsket[11]. Unue oni devis iri tra profunda arbaro sur mallarĝa vojeto, kiu serpentumis inter la altaj pinoj kaj parte iris sur nudaj rokplatoj.
Kie la rokoj malleviĝis, eketendis sin Vitmossen[12]
Sur la tufaĵoj leviĝis la malgrandaj pigmepinoj, kaj dum la miriko floradis, la aero estis plena de la spicodoro, kiu tien allogis la insektojn. Ankaŭ estis relative longa vojiro tra la marĉejo, kaj kiam la montoj ree leviĝis kaj de ilia kresto oni vidis la arbaron maldensiĝanta kaj la akvon kuŝanta spegule klara kaj kvieta inter la bordoj vestitaj de piceoj, tiam oni ankoraŭ ne estis tie. Ĉar sur la alia flanko de la akvo troviĝis la kabano. Se oni volis tien iri piede, oni ankoraŭ havis longan vojon. Sed se oni haltis sur la bordo, kie la kabano estis videbla kun siaj malgrandaj kampetoj kaj la pinglarbaro en rondo ĉirkaŭ la kliniĝinta bovinejo kaj la malalta loĝdomo, se tiam oni vokis sufiĉe laŭte kaj oni donis al si tempon por atendi, jen venis sur la transa flanko malgranda kurbigita maljunulo kun ruĝa pintĉapo kaj lana kamizolo, singarde iris malsupren sur la ŝtonplena deklivo kaj elpuŝis ŝanceli- ĝeman prameton por transpasigi la vokinton.
Se oni tiel remis trans la malgrandan lagon, oni devis miri, ke ĝi estas nomata Vassträsket. Ĉar marĉon oni ne povis vidi, nur malgrandan lagon, kiu impresis hele kaj afable post la longa promenado en la arbara krepusko sub la densaj piceoj, sur kiuj plene pendis longaj, grizaj tufaj likenoj. Nek oni povis tuj distingi kanojn. La bordoj nome konsistis el malmolaj rokoj, sub kiuj la piceoj, kreskantaj en la humo super iliaj krestoj, speguliĝis en la kvieta lago. Nur plej funde en la golfeto, kie la lago kurbiĝis malantaŭ la montojn, malfrusomere densiĝis verda kanaro, en kiu ĉiun printempon nestis paro da anasoj kaj, kiam la idoj estis elkovitaj, senĝene ĉirkaŭna ĝis sur la glata akvospegulo.
Jakob, kiu sidas kaŭre ĉe la remiloj kaj transpasigas la venanton, nome neniam povis ŝati tion, pafi per fusilo.
Almenaŭ li mem tiel diras, tamen tio ja, kiel multaj aliaj aferoj, ne devas esti nepre vera. ”Kiam mi estis juna”, li diras, ”mi ja provis. Sed mi neniam tute sukcesis. Ĉar mi havis kvazaŭ kriplaĵon. Mi neniam povis lerni fermi nur unu okulon. Pro tio el la pafado fariĝis nenio. Nun mi ja povas fermi kaj unu okulon kaj du. Sed nun mi estas tro maljuna por lerni ĝin. Kaj tial mi lasas tion.” La anasoj ankaŭ scias, ke neniu ĝenas ilin. Sen zorgo pri la boato alremata, la anasino kaj ŝiaj flugipovaj idoj alnaĝas la bordoponton. Tie ili serĉadas forĵetaĵon de fiŝoj kaj terpomŝeloj, kvakas, subakviĝas, interbabiladas kaj kondutas kiel dombestoj. Jakob devas forpeli la tro kuraĝajn, kiam li volas albordiĝi.
Tiamaniere Jakob pasigis multajn venantojn trans la lagon, kaj se la nombro fine fariĝis granda, tio ne estas mirinda. Li nome tiel longe loĝis en la kabano apud Vassträsket, ke neniu plu povas diri, kiam li ekloĝis tie, certe apenaŭ li mem. Cetere malofte venas fremdulo tien. Por tio la vojo estas tro longa, kaj kiu loĝas ĉe Vassträsket, ne havas multon por prezenti. Aŭ pli ĝuste – dum li vivis, li ne havis. Ĉar nun Jakob estas jam delonge mortinta kaj lia edzino kun li. La domo ankaŭ estas kaduka nuntempe, la plugkampo estas invadata de fiherboj kaj refariĝas sovaĝejo. Ĉar tiel malproksime kaj solece en la arbaro, kiel troviĝas Vassträsket, nun ekloĝas neniu, kiu mem povas elekti. En malnova tempo estis pli abunde da solec-amantaj homoj, kiuj ne timis la dezerton.
Jakob kaj lia edzino estis du strangaj izoluloj, kiajn oni ankoraŭ kelkfoje trovas profunde en la arbaro, malproksime de la loĝejoj de aliuloj, kaj se ili volus rakonti ĉion pri siaj sortoj, ili certe havus strangajn aferojn por diri.
Ĉar Martina estis unu el tiuj, kiuj vidis kaj la Virinon de la Arbaro kaj la Nikson; kion signifas la vaglumoj super Vitmossen, pri tio ŝi ankaŭ povis rakonti, kiam ŝi volis, kaj por ĉio, kio flustras kaj susuras en la arbaro aŭ plendas kaj ĝemas, kiam la vintra nokto kuŝas stelklara kaj malvarma super la frostigita lago, ŝi havis okulon kaj orelon. Martina konis tiajn aferojn tre bone kaj povis interpreti ĉiajn sorĉaĵojn multe pli klare kaj senkonfuze ol ion alian, kio okazis dum ŝia senvaria vivo. Sed plej bone ŝi tamen komprenis tiujn etajn estulojn, kiuj prizorgadas ĉirkaŭe en arbetaĵoj kaj densaĵoj, kondukas ŝin laŭ ĝusta vojo en la arbaro kaj disiĝas de ŝi, nur kiam ŝi elprenas la ŝlosilon de ĝia multjara loko en la fendo sub la fenestro. Tiam ili forpaŝetas sur malpezaj piedoj, ĝojaj ke ili povis akompani ŝin tiel longe. Kaj se tiam la lupo blekis malproksime sub la neĝokovritaj piceoj, ja Martina sciis, al kiu ŝi dankas, ke ŝi venis hejmen sen difekto.
Jakob ĉiam aŭskultis silente, kiam la edzino rakontis pri tiaj aferoj, kaj kelkfoje okazis, ke li balancetis konfirme la kapon kvazaŭ por doni al ŝiaj vortoj tiun subtenon, kiun ili meritis kaj eble bezonis. Sed ofte li sidis tute indiferenta, nur fikse rigardante antaŭen, kvazaŭ li vidus, kion neniu alia povas vidi, kaj en tiaj okazoj povis esti, ke lia vizaĝo ekhavis severan, preskaŭ indignan esprimon, kvazaŭ li volus diri: ”Kial vi rakontas pri tiaj aferoj al homoj, kiuj mem nenion vidis? Kion tiaj scias pri la arbaro?”
En sia junaĝo Jakob estis karbigisto, kaj tiam li almenaŭ perlaboris sufiĉe, ke li ne devis esti ŝarĝo al aliaj homoj.
Martina kolektis berojn, vendis korbojn, kunhelpis en la domoj de la vilaĝoj ĉe kristnasko aŭ pasko, kaj ŝi estis bone konata vaste ĉirkaŭe. Ĉar ĉiam ŝi donis plenan mezuron, ĉiam ŝiaj beroj estis freŝaj kaj ĵuskolektitaj, neniam oni bezonis timi pri ŝi, ke renversinte la korbon oni trovos nematurajn berojn ĉe la fundo. Bone faritaj kaj solidaj estis ŝiaj korboj, kaj pri panfarado kaj buĉado Martina estis sperta, kvankam ŝi vivis tiel malproksime de loĝataj lokoj. Ankaŭ neniam la vojo estis al ŝi tro longa, kaj se ŝi ne multe sciis pri tio, kio troviĝas en la libroj, ŝi anstataŭe havis des pli multe de alia speco, kion ŝi volonte rakontis al ĉiu, kiu volis aŭskulti.
Cetere ankaŭ Jakob ne estis viro, kiun ĉiu ajn povus trovi, kie li lasis lin. Per maŝkaptilo li kaptis la bestojn de la arbaro kaj pafis ilin ankaŭ, malgraŭ siaj propraj vortoj.
Troviĝis iuj, kiuj pretendis scii, ke dum li estis juna, neniu estis, kiu pli firme alcelis kaj havis pli rapidan manon ol Jakob kiel pafisto. Sian malnovan antaŭŝargan pafilon li havis kaŝita malantaŭ la lito, la historio, ke en sia junaĝo li ne povis fermi nur unu okulon, kredeble estis elpensita, ĉar Jakob volis mem elekti la tempon por ĉaso kaj neniam povis submetiĝi al tiuj limigoj, per kiuj avaraĉa ĉasostatuto ŝarĝas la civitanon. Jakob do, per unu vorto, en pasintaj tempoj havis sian porvivon, kaj tri filoj eliris el la malgranda hejmo ĉe Vassträsket kaj fari- ĝis laboristoj en lokoj, kie oni povis pli multe perlabori kaj jam neniu aŭdis pri kio flustras la arbaro.
Pri tiuj infanoj Jakob kaj Martina komence interparolis dum la longaj vintrovesperoj, kiam fariĝis tre silente ĉirkaŭ ili kaj neniam iu venis por ilin viziti. Sed la jaroj pasis, Vitmossen kaj la lago sub ilia fenestro multajn fojojn frostiĝis, kaj multajn somerojn venis kaj formigris la anasoj. Sed ĉirkaŭ la du maljunuloj estis tiel silente, kvazaŭ neniuj infanoj iam ludis sur la deklivo al la lago, kaj ju pli longe daŭris tiu silento, des pli Jakob kaj Martina kunligiĝis unu al la alia, forgesis, ke la mondo ekster ili ekzistas, kaj trovis tute en ordo, ke neniu memoras ilin, kiuj delonge preskaŭ forgesis ĉiujn aliajn.
La arbaro kantis sian kanton al la du maljunaj homoj, kaj tion malmultan, kion ili postulis de la vivo, ili ankaŭ ricevis, ĝis iutage Jakob devis resti en la lito. Kian malsanon li suferis, neniu el ili sciis, sed ĝi komenciĝis tiel, ke kiam li iris longan vojon aŭ longe staradis, tre stranga doloro en la kruroj lin atakis, kaj iun matenon kiam li vekiĝis, li ne plu povis sin apogi sur la kruroj, sed devis resti en la lito.
– Vi do devas nun zorgi pri la nia, Martina, diris Jakob, kiam mi ree ellitiĝos, vi povos ripozi.
Estis multo, kio nun mankiĝis, dum Jakob kuŝadis.
Venis en la domon neniu ĉasaĵo el la arbaro, kaj neniu fiŝo estis kaptata el la lago. La ligno ankaŭ ne iris hejmen propramove, kaj vira helpo por fari truon en la glacio ne troviĝis. Sed plej malfacile estis pri la furaĝo por la bovino.
Martina pene laboris per la falĉileto, tranĉis kaj portis hejmen, kiom ŝi nur povis. Sed fariĝis al ŝi tro peza ĉio ĉi. Longajn tempojn ŝi sidadis en la arbaro plorante, ĉar ŝi ne volis plori hejme. Jakob kuŝis, kie li kuŝis, kaj estis ja bone, ke li ĉiam estis pacienca kaj afabla. Aliokaze Martina neniam povus elteni Fine okazis ilia plej granda malfeliĉo, ke iun vintron la bovino mortis pro malsufiĉo, kaj tiam restis al Martina neniu alia rimedo ol iri almozpeti en la vilaĝoj. Malfacila tio estis al ŝi, kiu antaŭe neniam petis ion de homoj.
Malgranda kaj kuntiriĝinta ŝi aspektis, rapide ŝi iris, kaj kien ŝi venis, tie ŝi restis tiel mallonge, kiel ŝi nur povis pro ĝentileco. Ĉar neniam Martina havis trankvilon, dum ŝi estis for de la hejmo. Tie kuŝis Jakob kaj eĉ ne povis iri trans la plankon por fari fajron al si mem, se malvarmiĝus vespere. Kaj pli da manĝaĵo li ne havis ol tion malmultan, kion ŝi almetis al li, kiam ŝi foriris. Afliktita kaj ĉagrenita aspektis Martina, kie ŝi iradis, la laktokruĉon ŝi tenis per la mano kaj sur la dorso ŝi portis la almozosakon, tiel ke la hundoj elkuregis tra la barilpordoj laŭ la vojo kaj bojis, kie ŝi preteriris.
Dum du jaroj Martina tiel iradis, kaj dum tiu tuta tempo ne fariĝis pli bone al Jakob, pli malbone ankaŭ ne fariĝis. Fine ne estis diferenco inter tago kaj nokto, somero kaj vintro, sunlumo kaj pluvo. Fariĝis nur unu longa tago de mizero, kiu ŝajnis ne havi finon.
– Se mi nur povus morti, Jakob kutimis diri. Tiam ja estus pli bone al vi.
Tiam Martina fariĝis tiel malforta, ke ŝi ne povis reteni la larmojn, kiom ajn ŝi volis.
– Kio fariĝus el mi, se vi mortus? ŝi diris.
En sia interno ŝi sentis, ke tiel malbone kiel nun estas, neniam povos esti. Sed diri tion al li, kiu kuŝis tie kaj ne povis helpi al si mem, tion ŝi ne kapablis.
Tiam estis iu somera tago, kiam Martina venis el la vilaĝoj ironte hejmen. Multon ŝi ne havis. Ĉar la homoj laciĝas doni al tiuj, kiuj devas ofte peti pri helpo. Kaj almozpetado estas peza profesio al tiu, kiu ne ĝojas pri la vivo. La sako, kiun ŝi portis sur la dorso, tial ne estis ŝarĝa, kaj la laktokruĉo, kiun la eta maljunulino tenis per unu sia mano, ankaŭ ne estis peza. Varmege rostis la suno, kiam Martina estis ironta tra Vitmossen. Tie maturi ĝis la marĉorubusoj[13] sur la tufaĵoj, kaj malproksime inter la piceoj fajfis la pluvbirdo[14]. Kiam Martina estis plu irinta, ŝi devis kliniĝi por rigardi la nematurajn vakciniojn.
Tute ĉirkaŭ siaj konataj lokoj ŝi iris, kliniĝis super la arbustaĵoj, nur rigardis kaj rigardis. Ho, kiom da nematuraj estas! Kaj kia abundo da maturaj mirteloj!
Nur ŝi ja ne povas kolekti ilin kaj vendi kiel antaŭe, ŝi, kiu ĉirkaŭiras en la vilaĝoj kaj petadas almozojn, pro tio ke ŝi ne havas tempon samtempe flegi malsanan edzon kaj labori por ili ambaŭ. Kiel silente ĉi tie estas kaj kiel solece. Martina lasis fali la sakon, demetis la kruĉon kaj sidiĝis. Kiel laca ŝi estas, laca pri la tuta vivo! Se la Virino de la Arbaro nun volus veni kaj donaci ion al ŝi! Aŭ li, al kiu ŝi ne volas pensi eĉ laŭnome, li, kiu ĉiam estas preta, kiam homo estas en efektiva mizero! Kial li ne venas nun? Kial ŝi ne vidas. Ŝi, kiu vidis tiel multe? Kial ŝi nun eĉ ne aŭdas la etulojn prizorgantaj en la densaĵoj, ŝi, kiu aŭdis tiel multe antaŭe? Kial silentas la arbaro?
Kial ne troviĝas homo, kiu volas iri kun ŝi hejmen kaj vidi kiel statas al ŝi, helpi en la mizero kaj iom malpezigi tion, kion maljunulino ne kapablas sola porti?
Sed la arbaro silentis ĉirkaŭ Martina. Ŝi aŭdis la urogalon brui malproksime en la arbaro kaj bati per la flugiloj la branĉojn de la pinoj por supreniĝi. Ŝi aŭdis la kolombojn kverantaj kun siaj akraj, knaraj sonoj, kaj la strangan birdon, kies nomon ŝi neniam aŭdis, krianta kiel homo en danĝero. Sed cetere ĉio ĉirkaŭ ŝi estis silenta.
La arbaro silentis. Nenion ŝi vidis krom arboj, pingloj, sunlumo, muŝoj, musko kaj grizaj likenoj. La aero vibris de varmego, kaj ĉio staris tiel senmove ĉirkaŭ ŝi, ke ŝi ektimis.
Martina, kiu loĝis sian tutan vivon en la arbaro, kiu aŭdis la vulpon bleki en la vintraj noktoj kaj vidis la lupon en la malvarmega, stelklara vintra nokto ŝteliri kiel griza fantomo ĉirkaŭ la fermita bovinejo, por la unua fojo en sia vivo timiĝis esti sola en la arbaro. Estis kvazaŭ la arboj starus al ŝi tro proksime, kvazaŭ iĝus tro silente ĉirkaŭ ŝi, tro malplene, tro dezerte, tro kviete.
Tremante ŝi leviĝis por ekiri. Tremante ŝi pendigis la sakon sur la dorson, prenis la laktokruĉon per la mano.
Tremante ŝi staris senmove kaj aŭskultis ĉi tiun profundan silenton, kiu aŭdiĝis kiel unu peza, de neniu alia sono interrompita ĝemo. Necerta pri siaj propraj paŝoj ŝi iris plu kaj ne haltis ĝis ŝi atingis la bordon, kie kuŝis la ŝanceliĝema prameto. Rapideme ŝi engrimpis kaj elpuŝis ĝin de la bordo. Sed ŝajnis al Martina, ke estas kvazaŭ manoj, kiuj volas ŝin kapti, tuj kiam ŝi turnas sin. La arbostumpoj en la arbaro, la radikoj, la maljunaj falemaj arboj, la kunmuskaj ŝtonoj kaj la juniperoj, kiuj rondaj kaj hirtaj kreskis plej ekstreme sur la rokplato, ĉiuj havis vivon, ĉiuj silentis, silentis tiel, ke ili plenigis la aeron per sia silento kaj transformiĝis en abomenindajn figurojn, kiu en ŝtona silento rikanis pri ŝia mizero. Rapide Martina remis trans la longan mallarĝan lagon. Ŝi aŭdis la anasojn, kiuj kriis post ŝi siajn knar knar, la anasojn, kiujn Jakob neniam havis koron pafi. Sed ŝi ne turnis sin por rigardi ilin, nur suprentiris la prameton sur la teron kaj pli kuris ol iris preter la alnoj ĉe la bordo kaj supren al la kabano. Estis kvazaŭ la silento de la arbaro krius post ŝi kaj pelus ŝin antaŭen.
En la kabano Jakob kuŝis en la lito, kiel li kuŝadis la lastajn du jarojn. Kiam Martina envenis, li eĉ ne malfermis la okulojn, kaj ankoraŭ tremante tra la tuta korpo pro la arbartimego, la edzino iris al la kameno, plenigis ĝin per branĉoj kaj vergaĵo kaj ekbruligis fajron. Ĝi lumigis la malhelan ĉambron, kien la malgrandaj fenestroj enlasis tre malmulte da lumo. Sed ĝis la anguleto, kie kuŝis la vizaĝo de Jakob, la fajrolumo ne atingis, kaj tie, kie Martina sidis, ŝi ne povis vidi, ĉu la malsanulo ankoraŭ dormas aŭ vekiĝis.
– Ĉu estas vi, Martina? subite sonis la voĉo de Jakob el la angulo post la fenestro. Vi longe forestis.
– Mi estis laca kaj sidis por ripozi en la arbaro, respondis la edzino. Kiel estis al vi hodiaŭ?
– Kiel ĉiutage, venis la respondo.
La voĉo de Jakob sonis tiel klara kaj milda, ke Martina devis iri pli proksimen por rigardi lin.
– Verŝajne mi dormis kelkan tempon nun, diris la maljunulo. Dependas de tio, ke mi tiel longe kuŝis sola kaj pensis.
– Pri kio vi pensis? demandis Martina.
Strange! Estis kvazaŭ la arbaro sekvis ŝin en la kabanon kaj kunprenis la timegon.
Jakob alilokis la kapon por vidi pli bone. Nun la taglumo falis sur lian vizaĝon. Malgrasa kaj griza ĝi estis, kiel ĉe tiu, kiu longe ne vidis la lumon de la suno. Sed la maljunaj okuloj brilis.
– Mi tre volus vidi la sunon ankoraŭ unu fojon antaŭ ol mi mortos, li diris. La sunon mi ĉiam ŝatis kaj la kvietan lagon kun la arbaro ĉi ekstere. Ĉu vi kredas, ke vi povus porti min tiel longe, se mi mem kunhelpus laŭpove?
Martina aliris kaj sidigis sin sur la litrando.
– Kion vi volas tie ekstere? ŝi diris.
Jakob rigardis ŝin per okuloj, kiuj subite fariĝis tiel mirinde klaraj.
– Mi volas morti, li diris. Kaj vi helpu al mi. Ne timu pro tio, ke mi petas vin. Ne povas esti malfacile morti.
Por vivi mi ne plu havas forton. Kaj kiam mi estos for, vi ne bezonos iri tra la vilaĝoj kaj almozpetadi por vivteni min.
Denove ŝajnis al Martina, ke la timego el la arbaro sekvis ŝin en la kabanon. Ŝi interplektis la manojn. Sekaj, maljunaj kaj ŝrumpintaj ili estis, ŝi komprenis, kion volas la malsana viro; longe antaŭ ol ĝi estis dirita, ŝajnis al Martina, ke ŝi aŭdis Jakobon peti kiel nun, kaj tra la fenestro ŝi vidis, kiel brilas la suno kaj kiel kviete kuŝas Vassträsket.
– Vi helpu al mi eniri la prameton, diris la maljunulo, kaj elpuŝu ĝin sur la lagon. Poste ree supreniru ĉi tien kaj ne plu rigardu.
La okuloj de Jakob serĉis tiujn de la edzino tiel maltrankvile kiel tiuj de infano, kiam ĝi petas, ke ĝia plej alta deziro estu plenumata. Kaj nun sidante tie, Martina subite komprenis, ke ne povas esti alimaniere. Per ĉi tio la arbaro timigis ŝin, pri ĉi tio ŝi pensis sidante ĉe la finiĝo de Vitmossen, kie la rokmuro leviĝas sub la piceoj.
– Kiam vi volas tion? ŝi diris, kaj larmoj gutadis el ŝiaj maljunaj okuloj.
– Nun brilas la suno, diris Jakob.
Kaj denove lia voĉo sonis malpacienca, kiel tiu de infano, kiu ne volas atendi.
– Dum du jaroj mi kuŝis ĉi tie kaj nur pensis pri tio ĉi.
Tiam Martina sidigis sin ĉe la fenestro kaj pensis, kiom ŝia intelekto tion permesis al ŝi. Multe ŝi neniam legis en libroj kaj multe ŝi ankaŭ ne sciis. Longe ŝi tiel sidadis. Jakob kuŝis kviete kaj ne ĝenis ŝiajn pensojn.
Fine Martina leviĝis kaj vidis, ke la suno ankoraŭ staras sur la ĉielo. Tiam, ne dirante ion plu, ŝi prenis sian maljunan edzon, kun kiu ŝi kune vivis pli ol unu homan generacion, kaj levis lin en la lito. Poste ŝi portis lin el la kabano kaj sidigis lin sur la peroneto. Malgrasa kaj maldika li fariĝis, kaj ne estis peze lin porti. Tie Jakob nun sidis kaj rigardis la sunon, la arbaron kaj la lagon kaj ĉion, kio foje estis lia.
– Se vi nun havas forton, helpu min plu, li diris fine.
Tiam Martina portis la kriplan viron malsupren al la bordo kaj sidigis lin en la prameton. Sed farinte tion ŝi kunfalis, prenis la manon de Jakob kaj ne povis paroli.
– Nun elpuŝu la prameton, Jakob diris mallaŭte, kaj farinte tion iru returne en la kabanon kaj ne restu tie ĉi.
Tie elprenu la libron kaj legu en ĝi. Dio certe komprenas ĉi tion, li kiu scias, kiel estis al vi kaj mi.
Tiam Martina prenis la manon de Jakob kaj premis ĝin adiaŭe. Poste ŝi elpuŝis la prameton de la tero kaj atendis sur la bordo, ĝis ĝi venis sur profundan akvon.
Poste ŝi sola supreniris la deklivon, kaj veninte en la kabanon ŝi elprenis malnovan libron kaj provis legi en ĝi.
Ne en la biblio ŝi legis. Estis Tomaso de Kempis. Sed al Martina tiuj du libroj estis unu, kaj aliajn ŝi neniam posedis.
Duonlaŭte la maljuna virino legis la nekompreneblajn vortojn de la libro. Malflue kaj balbute ŝi legis, sed fremdaj estis al ŝi la bone konataj vortoj, kiujn ŝi trovis. En ŝia tempo oni ne lernis multe en la lernejoj, kaj la plejmulton, kion Martina lernis, ŝi jam delonge forgesis. For de la vortoj iris ŝiaj pensoj, kaj tamen Martina trovis ian konsolon en tiuj fremdaj vortoj, eble ĝuste pro tio ke ŝi komprenis tiel malmulte el ili. Kiam ŝi jam legis tiel longe, kiel ŝi volis, ŝi singarde remetis la libron sur la breton.
Poste ŝi ree malsupreniris la deklivon kaj vidis, ke la prameto naĝas malplena sur la akvo. Tiam Martina sidi- ĝis sur la bordo, kaj kion ŝi tiam pensis kaj vidis, estis pli ol ŝi povis klarigi. Sed Martina kredis, ke ŝi pensas pri la animo de Jakob, pri si mem kaj pri ĉio, kion ili ambaŭ kune travivis. Pie kaj naive ŝi legis ”Patro Nia” super la kvieta akvo, en kiu speguliĝis la arbaro. Kaj tion farinte ŝi reiris al la kabano, pendigis purajn litotukojn antaŭ la fenestroj kaj ŝutis picepinglaĵon sur la vojo, kiu iris inter la peroneto kaj la lago.
Post tio ŝi enlitiĝis kaj por la unua fojo dormis sola en la kabano apud Vassträsket.
Kiam Martina poste venis en la vilaĝon por ricevi helpon trovi la korpon de Jakob kaj fari la enterigon, ŝi naive rakontis ĉion, kiel vere okazis. Sed ĉiuj kredis, ke ŝi rakontas fabelon. Nur kiam tiuj, kiuj sekvis ŝin, trovis la litotukojn antaŭ la fenestroj kaj vidis, ke estas picepinglaĵo de la kabana peroneto ĝis la lago, ili povis kredi, ke tio stranga, kion ŝi rakontis, estas vero. Kaj kiam la mortinta korpo de Jakob fine kuŝis vindita en tiu lito, kie Jakob mem tiom da jaroj kuŝadis malsana, tiam multaj staris ĉirkaŭ li, pli multaj ol iam ajn kolektiĝis en la malalta kabano.
Tiam ĉiuj komprenis, ke kio okazis ĉi tie, neniu scios.
Kio okazis, tio estas sekreto de la arbaro, kaj neniu el tiuj, kiuj konas ĝin, rajtas malkaŝi, kion ili vidis kaj aŭdis, aŭ rakonti tion tra la vilaĝoj. Ĉar kion Martina faris, tion ŝi faris pro naiveco kaj pro mizero. Kaj tion decas vidi nur ĉi tie, kie la arbaro sin etendas mejlovaste kaj kie la silenta lago spegulas la arbaron.
Gustaf af Geijerstam
El la sveda tradukis Birger Gerdman
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.