La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉu ekzistas anĝeloj? (3)

Pli da prezentado

Kiam Hagson la unuan matene transiris la katedralan placon, li vidis Fromanon sidi sur benko en arbombro.

Li legis.

Hagson haltis. Li rekonis la ruĝajn, grizajn kaj nigrajn sagojn de la librokovrilo, kiuj montris rekte supren al la ĉielo. Estis gaja kaj agrabla somera mateno kaj la ĉielo estis blua. La vera ĉielo, ne tiu de la usona feliĉo.

– Saluton, li vokis gaje, ĉu vi legas?

Froman rigardis malrapide supren. Li estis same elegante vestita kiel lastfoje, sed ne havis la saman kostumon sur si. Sidante sur la benko li aspektis relative dika, kvin aŭ ses kilograma maldikiĝo plibeligus la portreton sufiĉe multe. Ni vidu kiom la bankaj ŝtuparoj povos kontribui.

Sed ankaŭ kiel estis, ne estis maltaŭge.

– Nu, li diris fine, mi ripetas. Li faris mallongan paŭzon.

Mi ankoraŭ ne scias, kio mi volas fariĝi. Kaj tion oni devas scii, alimaniere la tuta laboro estas vana.

– Estas multo elektebla, se oni havas perspektivojn,

Hagson diris. Alimaniere oni ne bezonas streĉi sin.

– Por nun mi decidis atendi antaŭ ol mi decidiĝos.

Estas same bone havigi al si ioman superrigardon pri la banknegocoj unue. Sed ĉi tio estas io, pri kio mi intencas informiĝi dumtempe.

Froman malfermis la libron kaj legis.

– ”Memorinda en parto II. Se vi volas ekhavi memfidon kaj ricevi kaj reteni la konfidon de la homoj …” Ne ne pri ĉi tio mi pensis. ”Memoru, ke kiom ajn subulan postenon vi havas, vi devas aranĝi, ke viaj kamaradoj kaj viaj superuloj ĉiam scias, kiu vi estas kaj kion vi faras. Ju pli granda estas la entrepreno, des pli grava estas ĉi tiu regulo.” Ĉi tie estas kelkaj linioj ankaŭ por vi. ”Atentu pri via aspekto. Igu iun, kiu certe kompetentas pri tio, prizorgi vin.” Mi kunportis kravaton por vi.

Li enŝovis la manon en la poŝon kaj eltiris nigran kravaton, kiun li per memkomprenebla gesto transdonis al Hagson.

– Se vi estas tiu, kiu prezentos min, vi devas surhavi decas kravaton. Bonvolu!

Konsternita, Hagson akceptis la kravaton. Li fiksrigardis al gi dum longa momento, antaŭ ol li enpoŝigis ĝin.

– Dankon. Malriĉa pedelo ne malakceptas kravaton.

Sed kion vi deliris pri prezentado?

– Jes, estas skribite ĉi tie, ke oni estu prezentita, kiam oni komencas novan laboron.

– Knabo, diris Hagson kaj rigardis al la preĝeja turhorlo ĝo. Mi devas fakte sidi dum momento.

Estas diferenco inter homoj, diris li, kiu estis pendigota kaj puŝigis sin antaŭ la pastron. Tio estis, kion Hagson provis klarigi al Jan. Kiam reĝimento ricevas novan brigadestron, la tuta reĝimento almarŝas al akcepto kun dio, reĝo, patrolando, muzikorkestro kaj standardoj komence.

Kelkfoje estas preskaŭ same bele, kiam venas nova bankdirektoro. Sed malsame, se venas duonsoldato aŭ nova pedelo! Neniun interesas via nomo kaj postulas nur unu aferon: ke oni movu la krurojn.

– Neniun?

– Neniun ajn! Sed post dek kvin jaroj la plej multaj konos vian nomon, ĉar vi estos farinta tiom da stultaĵoj, ke ili estos lernintaj vian nomon.

Froman aŭskultis atente.

– Gravas fariĝi konata, li obstinis. Estas skribite ĉi tie, ke ekzistas neeblaĵoj por tiu, kiu ne scias, kion li volas, alimaniere ekzistas nur malfacilaĵoj.

– Vi ne konas la vivon, diris Hagson. Ĝi estas io alia ol libroj! Cetere mi povas rakonti al vi, ke eĉ ne unu el dek en la banko scias, kiu Marcus estas, kaj ili tamen elturni ĝas.

– Oni ja velis, diris Froman.

El la verda katedrala placo ili envenis mallarĝan strateton.

La domoj estis konstruitaj el griza, simpla ŝtono.

Estis malhele kaj vente inter ili. Plej supre la ĉielo brilis blue. Blanka floka nubeto ruliĝis kiel kato de tegmento al tegmento en suna spacekskurso. Jan haltis kaj rigardis al la nubeto.

– Rigardu la ĉielon, vi, diris Hagson, vi ne vidos ĝin antaŭ la vespero.

La hezitemo de Jan daŭris nur dum momento, poste Hagson kuntiris lin internen. Kelkajn paŝojn pluen laŭ la strateto estis pordo, kiu kondukis al la banka postkorto.

Inter luksa aŭto kaj kelkaj malplenaj lignaj kestoj je unu flanko kaj kompakta muro da kuirhaladzo je la alia – fenestro estis malfermita en la kuirejo de la banko – ili zigzagis al la malantaŭa pordo. Sur la pordo estis kvar ŝildetoj.

AS Haringobanko

Harbanko

Harcity

Harminster

– Kiu estas harministro? Froman miris.

– Antaŭ la sinjoro Harministro vi ne bezonos riverenci.

Li estas telegramadreso.

Malantaŭ la defluejo estis kaŝita butono. Kiam oni premis ĝin, aŭdiĝis sono en la pordo, kiu malfermiĝis por kelkaj milimetroj. Hagson malfermis ĝin. Malhela truo gapis al ili.

– Eniru, Hagson diris, estos pli gaje malantaŭ la angulo.

Ili eniris mallarĝan, malhelan koridoron, malgrandigon de la vojeto tie ekstere. Ŝtuparo kondukis supren maldekstre, suben venis anstataŭe malforta pisodoro.

– La necesejo de la pedeloj, Hagson klarigis. Ekzistas pli bela kaj eleganta kvin etaĝojn supren, ĝin vi rajtos uzi, kiam vi estos kontoristo.

Se Jan komprenis la kaŝitan kritikon en la rimarko de Hagson, li ne montris tion per sia mieno. Li estis ĉiukaze prezentita por la unua pedelo Lans, kiu estis estro super la pedeloj kaj kiu diris, ke Froman unue lernu rekoni la homojn kaj orientiĝi kaj tial sekvu kun Hagson dumtempe, kaj la duan pedelon Larsson, kiu estris super la stampilo AERPOŜTE kaj zorgis, ke leteroj kaj leterkopioj eniru la ĝustan lokon en la truaktujoj.

La cetera prezentado malaperis en la ĥaoso de homoj, kiuj alfluis el ĉiuj direktoj. Froman rimarkis du aferojn: ĉiuj havis sulkitajn fruntojn kaj tenis ion en la mano: pipon, gazeton, cigaredon, aktujon aŭ mansakon. Kvieta babilado plenigis la aeron.

Unu aŭ alia fraŭlino ĵetis rigardon al Froman, jen ĉio.

La demando estas, ĉu li rimarkis tion.

– Jörgensen kaj Clemens venos suben je la deka, tiam vi renkontos ilin, Hagson diris. Jörgensen estas en la provizejo, Clemens estas la plej mallaborema diablo, kiu iras en ŝuparo. Nun ili sidas ĉe la poŝtmalfermado.

Kiam fariĝis kviete ĉe la enirejo, Hagson komencis klarigi la sekretojn de sia profesio. Fariĝis detalriĉa priskribo de INFORMOJ kaj la respondeco, kiu kuŝis sur li, kaj la atento, kiun oni postulas de li. Kun prava fiero li montris fine la folion super la telefono. Li tradukis vorton post vorto kaj klarigis, kiel oni uzas la esprimojn.

Froman demandis kompreneble, kion signifas la ciferoj.

– Estas telefonnumeroj. Se venas anglo, oni telefonas al 189 pri interpretisto, se venas hispano, oni telefonas al 510.

– Sed Larsson 161?

– Larsson, la dua pedelo, estas nekredebla. Li parolas flue germane, france, angle, hispane, itale, finne kaj nederlande, kaj li povas balbuti turke, portugale kaj greke kaj kvin aŭ ses aliajn lingvojn.

– Kial ne estas nur lia telefonnumero?

Hagson larĝigis la brakojn.

– Tio estas banksekreto! Cetere mi konas mem tiom, ke mi neniam bezonas telefoni.

Tiel komenciĝis la taga laboro, baldaŭ la orkestro ludis je plena vigoro. Por la neinicitoj simfonio de sensenceco, por la inicitoj, kiu povis aŭdi, plene komprenebla.

– Kiom da kontoristoj ekzistas? Froman miris, aŭskultinte dum iom da tempo.

– Iaj tricent!

– Ĉu ili estas ĝentilaj?

– Dependas! Bankkontoristoj estas kiel virinoj, ili havas siajn periodojn. La unuan, duan kaj trian ili estas kiel blekantaj leonoj, cetere ili estas ĝentilaj kiel ŝafidoj. Meze de la monato oni ankaŭ gardu sin iom. Ekzistas iu aŭ alia, kiu estas malbonhumora la tutan monaton, sed je tiomaj tio ne tre gravas.

– Ĉu vi konas iliajn nomojn?

– Kompeneble!

– Kaj ili konas vian nomon?

– Ĉiuj konas min, sed tio dependas de tio, ke mi laboris en la stokejo dum tri jaroj. Mi ne diros pli. Sed daŭros dek kvin jarojn antaŭ ol Marcus scios, kiu vi estas, kaj tiom longe li ne restos, kaj minimume dek jarojn antaŭ ol la alia personaro scios tion.

– Kontisto Stenman scias ĉiukaze.

– Li! Li nek memoras nomojn nek vizaĝojn!

– Sed ĉu li povas promocii homojn sen scii, kiujn li promocias?

– Li ne faras tion. Tion faras Marcus kaj … Sssst!

Kontisto Stenman eniris. Li paŝis antaŭen.

Froman stariĝis trankvile antaŭ li kaj diris:

– Ho jen, bonan matenon, kontisto Stenman, bela vetero hodiaŭ!

Stenman ektremis kaj suprenrigardis.

– Pardonon! Bonan matenon, bonan matenon, kompreneble estas bela vetero! Belega!

– Ĉu la kontisto ne rekonas min?

Stenman streĉis la cerbon, skuis la kapon, denove streĉis la cerbon.

– Mi bedaŭras! La vizaĝo rememorigas pri io kaj ankaŭ la voĉo! Ĉu estis en Lökken pasintsomere?

– Ne, fi, kontisto, tio estis maltaŭga. Vi ricevos nur B en rememoro!

– Mi fakte malfacile rememoras vizaĝojn, Stenman senkulpigis sin. Mi renkontas tro da homoj. Ĉu estis … li serĉis febre en sia memoro … ĉu eble estis … ja, nun mi rememoras, vi sidis apud mi ĉe la ĵaŭda klubo pasintsemajne.

Agrable renkonti vin denove. Saluton!

Stenman triumfis. Li eltenis la dekstran manon kaj metis la maldestran sur la ŝultron de Froman.

– Estis sufiĉe bona diveno, sed ne estis plentrafo, Froman diris. Retroiru iom en la tempo kaj vi ricevos plenpoenton.

– Neee, mi rezignas nun. Sed kiam mi vidas la viza- ĝon, mi certas, ke ni havis agrablan tempon kune. Diru, kiam estis tio?

– Kontisto Stenman restos seniluziigita. Froman diris.

Mia nomo estas Jan Froman kaj mi estis dungita kiel pedelaspiranto antaŭ semajno.

Stenman turniĝis ĉirkaŭ si mem plenan rondiron. Tio okazis tiel rapide, ke Froman ricevis malvarman aerfluon en la vizaĝon. Kiam Stenman haltis, li estis fajre ruĝa en la vizaĝo kaj la aerfluo varma.

– Ĉu vi staras tie kaj primokas min, ulo! Ĉu vi ne …

Li faris tri paŝojn antaŭen kurrapide, haltis, repaŝis malantaŭen kaj siblis:

– Estu certa, ke mi rememoros kaj vian vizaĝon kaj vian nomon ĝis alia fojo!

Froman rigardis post li, kiam li malaperis en la ŝtuparo, turnis sin poste al Hagson kaj diris kun levita montrofingro:

– Li scias, kiu mi estas!

Hagson sentis mildan kapturniĝon.

– Ne kredu, ke vi ricevis dumvivan amikon, li diris.

John Einar Åberg

Tria ĉapitro el samtitola romano
El la sveda tradukis Franko Luin


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.