|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Rememorigas pri Solliden[4],” diris la ĉambelano. ”Bonega situo, sed estas ja facile, kiam oni havas absolute suverenan rajton elekti grundon …”
La partoprenintoj de la tagmanĝo kolektiĝis sur la teraso, kaj staris en disaj grupoj rigardante la maron. La gastoj apartenis ĉiuj al la eminentularo de la banloko Västerö, kaj la mastro estis grandkomercisto Westerman el Göteborg, posedanto de la banloko.
La situo de vilao Rozĝarden’ estis bonega, tio ne estas neigebla. Sur la altaĵo ĝi superĉefis kilometron da marbordo; kaj la vilao mem ŝajnis kiel blanka kastelo el mirrakonto, tie kie ĝi staris ĉirkaŭata de bone tonditaj verdaj herboebenoj kaj longaj rozujvicoj. Antaŭ la ekkonstruo ĝi estis objekto de arĥitektura konkuro, kaj la ĝardeno estis planita de fama spertulo. Direktoro Westerman estis viro, kiu ĉiam obeas la postulojn de la modo, kaj sinjorino Westerman ĉiam troviĝis esti virino kun belgusto. La grasronda kontentaspekta fizionomio de la direktoro ekbriliĝis ĉe la komplimento.
”Jes, oni faras tiel bone, kiel oni kapablas, kaj ĝuste ĉi
tiu loko ĉiam plaĉis al mi. Sinjoro ĉambelano ja komprenas, ke tie, kie oni en la knabjaroj ŝatis kuri – tio ne malaperas. Kaj plue estas meze en la sunbrilo. Mi opinias preskaŭ, ke pli higiena loko por loĝado dum la somero ne troviĝas. Almenaŭ oni devas serĉadi pri tia.”
”Ĉu sinjoro direktoro do loĝis ĉi tie, kiam li estis infano?” diris unu el la sinjorinoj demande.
”Oni rimarkas, ke sinjorino koloneledzino estas novulo en Västerö,” diris la ĉambelano. ”Direktoro Westerman certe povus nomi sin Westerman de Västerö. Estas direktoro Westerman, kiu estas la kreinto de ĉio jena.”
Per manmovo li montris direkte al la ventlulataj vilaaj ĝardenoj malsupre de la teraso. La vasta spaco aspektis kiel ĝi estis, eleganta banloko kun bonegaj kaj modernaj konstruaĵoj. Tenisludejo brilis kretblanka en la sunlumo meze sur granda verda herbebeno. Malproksime sur la kurba bordo somervestitaj bangastoj moviĝis intermikse kiel multkoloraj insektoj, kaj ekstere trans la ruĝaj rokoj kuŝis la maro blue kaj tutkviete.
”Krei ion tiaspecan el nenio, tio estas efektive admirinda,” diris alia el la sinjorinoj. Estis la admiraledzino.
”Ĉu antaŭe estis nur senkultura grundo ĉi tie?”
”Mi povas respondi kaj jes kaj ne pri tio. Kompreneble estis ekkulturita, io el ĉio, sur la plejmulto estis nur ordinara kampara paŝtejo. Tuta Västerö estis nur unu malgrandbieno. Ni somerloĝadis ĉi tie kiam mi estis infano.
Mi aĉetis ĝin antaŭ dudek jaroj ĉe aŭkcio. Pagis dekok mil por la tuto.” Rideto ekaperis sur la vizaĝo de la direktoro. ”Nun mi ne vendus ĝin eĉ por kvincentmil, ĉar tiom oni proponis al mi por la nura grundo.”
”Estis konsterniga negoco,” diris la ĉambelano kun iom da estimo en la voĉo. ”Devas esti ĝuste la direktoro por fari tion. Sed kelkaj havas negocsenton.”
”Ĉu tiam estis jam klare al sinjoro direktoro, ke ĝi povus fariĝi banloko?” demandis la koloneledzino.
”Tion mi primeditis dum multaj jaroj, sed la kamparano ne volis vendi. Fine li bankrotis, kaj tiam sukcesis la afero.”
”Kie li estas nun?” demandis la ĉambelano.
”Efektive estas iamaniere komike. Estas maljuna Öberg; tiu, kiu funkcias kiel pramisto.”
La rigardo de la koloneledzino, kiun ŝi fiksis sur la viza ĝon de la direktoro, ŝanĝis direkton. Ŝi rigardis foren trans la rozujvico. En la mallarĝa trapasejo de la akvo ĉe la alia insulflanko malgranda plata pramo ĝuste tiam moviĝis al la landbordo. Sur ĝi staris veturilo kun ĉevalo, kaj viro estis okupata per altiro de la ŝnurego.
”Ho, kiel interese. – Kaj nun li estas en servo de sinjoro direktoro?”
”Jes, tio signifas ke li luas la rajton havi la pramon.”
Okazis kelkmomenta silento.
”Se mi estus li, tio certe ĉagrenus min,” diris la ĉambelano.
”Komprenu min ĝuste, mi volus diri: vidi ĉion.
Ĉar povus ja esti lia banloko, se li estus kompreninta tion.”
”Jes, estas ĝuste tiel.” La direktoro ekridis. ”Sed cetere li ne estus povinta fari ion el tio, ĉar li ja ne havis kapitalon.
Sed mi havis.”
”Li estus ja povinta pruntepreni, se li havus prudenton?”
”Kontraŭ kio?”
”Kontraŭ la bieno.”
”Kiu estus pruntedoninta al li unu oeron por ĝi? Tiel, kiel Västerö tiam estis, neniu homo volus havi ĝin, kaj ankoraŭ malpli pruntedoni monon por ĝi. Kiel terkulturejo ĝi ne valoris du putrintajn vakciniberojn, laŭ la kutima diro, kaj krom mi neniu komprenis ke troviĝas aliaj ebloj.”
Dum momento estis plensilento. Estis kvazaŭ demando estus pendanta en la aero, sed ĝi ne estis elparolata.
Anstataŭe la ĉambelano diris iom prokrasteme :
”Jes, certe estas la sento pri ebloj, kiu kreas ĉiun progreson – kaj la riĉaĵojn.”
”Ne, sen iniciativo oni ne prosperas,” la koloneledzino diris konsentante. ”Ŝajnas al mi stulte, ke estas ĉi tio, kion la socialistoj ne komprenas. Aŭ ili supozas, ke ĉiuj homoj estas sufiĉe penskapablaj por iniciati, sed tiaj ili certe ne estas.”
”Al mi ŝajnas, ke ĉi tio pri la direktoro kaj maljuna Öberg klare pruvas tion,” diris la admiraledzino.
”Kelkaj homoj ne kapablas vidi ion, tio estas mia konvinko,” la direktoro diris bonhumore. ”Sed, ke mi havas negocsenton, se mi nepre devas fanfaroni, tio ne estas mia merito. Ĝi kuŝas en la sango. Ni Westermanoj estas malnova negocistgento, kaj pri tia afero oni ne estu kulpigata.
Kvankam miaj patro kaj avo ne laboris dum egalaj konjunkturoj, kiel mi. Malnovtempe estis malgrandaj cirkonstancoj en la mondo kaj neniuj komunikoj. Sinjorino koloneledzino ne estus sufiĉe forta por vojaĝo antaŭ sepdek kvin jaroj de Stockholm tien ĉi al Västerö – en ĉevala veturilo.”
”Nee,” ŝi diris ridetante.
Direktoro Westerman sidis en sia bonega, komforta ĝardenseĝo en la laŭbo dense interne de la rozujvico, kun la pajla ĉapelo klinita pro la varmego, dum li rigardis la diligentajn fingrojn de sia edzino, kiu estis okupata per trikado de griza sportŝtrumpo, kaj dum iom da tempo li dediĉis sin al iom malvigla meditado. Li ne havis emojn por modesto kaj senpretendeco. Efektive li ne pensis ĝuste tiel, sed havis iaspecan konscion pri tio.
Cetere, kial li estu senpretenda?
La komenco estis, ke li vidis la flagon sur la diversaĵvendejo ekbrilanta pro ekvento tie malsupre en la sunlumo.
Estis malgranda vendejo, kaj li plenkonvinke opiniis, ke ĝi devus prosperi bone – ĝi estas ja la sola en la loko – kaj tamen la viro venis asertante, ke li ne povos pagi la lumonon antaŭ post eble unu monato.
La direktoro sentis iaspecan malestimon; tion li ne povis eviti. Ĉi tiu Elof Andersson kompreneble ne estas energiulo, kaj do li kulpigas la homojn de la fiŝista vila- ĝo. Kaŭze de la milito ili en la aŭtuno ne povis marvoja ĝi por ordinara fiŝkaptado, kaj mankis al ili rimedoj por pagi – ili devis aĉeti per ŝuldiĝo. Certe; ili aĉetis per kredito, ĉar oni konsentis al ili krediton, sed neniu devigas al tio. Kaj bankoj ja troviĝas por ili kiel por aliaj.
Tiel proksime al Västerö, kiel la fiŝista vilaĝo situas, ne estus malfacile prezenti hipotekon per la grundoj, sed al la viro kompreneble mankas negocsento. Plue li estas tia ulo, kiu okupas sin per abstineinca movado kaj popola klerigo. Malŝpari tempon per tiaj aferoj, kvankam oni havas malgrandan negocon, kiu devus progresi. Per tiaj aferoj oni povus amuzi sin, kiam oni jam progresis tiom, ke oni posedan ion. – La atento de la direktoro kelksekunde vagis for de la panoramo, li malnete rigardis sub la randaĵo de la pajla ĉapelo. En pensa rondiro li perceptis sian domon en Göteborg – la pentraĵkolekton kaj la libraron – ambaŭ estis famaj kaj laŭdataj. Neniu rajtas diri, ke al li mankas kulturaj interesoj – li estas fama kiel mecenato – eĉ eminenta – sed ĉio devas okazi laŭ ĝusta ordo, la negocoj unue kaj poste tiaspecaj aferoj, ĉar ili ĉiaokaze estas lukso. Kvankam estas ja tamen necese, kaj kiam oni havas konsi deratan situon …
Sed tion oni ne akiras per blurubandismo se oni havas malgrandan vendejon, kaj cetere sur la kamparo. Al la firmao Westerman la elspezoj por reprezentado atingis en la lasta bilanco sumon de sesdek mil – inkluzive la tualetoj de Hilmo, kiujn ŝi aĉetis en Parizo, sed ĉiuokaze …
Li etendis manon kaj lipumis iom la viskigrogon. La edzino foje kaj refoje turnis la ŝtrumpon. Iomtempe li atentis la movojn de ŝiaj rondetaj, bone zorgitaj manoj, sur kiuj paro da ringoj ekfulmis en la sunlumo. Estis forta varmo ĉi tie sur la teraso. Oni reale sentis kiel vaporas, sed tio certe estis treege higiene, kaj la odoro de la rozoj vere pendis en la aero, Memorigas pri Solliden, la ĉambelano estis dirinta – jes, certe estas neordinare bele. La rozoj, ili estis ideo de Hilma. Hilma havas grandiozan belguston. Solliden? Jes, estas aristokrate.
Certe, aristokrateco egalas al aristokrateco – komercista nobelaro aŭ alia nobelaro, ne estas diferenco.
La sunsatigita silento estis rompita de klako de la klinko de la parka barilpordo. Estis kelkaj venantoj jes, ĉu Signe?
La direktoro ŝovis la ĉapelon iom supren kaj netrigardis sub la randaĵo.
Ankaŭ la edzino ekrigardis supren de la ŝtrumpo. Ŝi havis malhele bluajn, preskaŭ nigrajn okulojn. Ili ĉiam estis atentemaj, sed ĝuste tiam ili ŝajnis iom akraj. Dum momento ili renkontis la rigardon de la direktoro.
”Ĉi tiu mirinda magistro Berg,” ŝi diris nelaŭte.
La paŝoj proksimiĝis, Evidente estis kelke da personoj.
”La magistro ja akompanos posttagmeze?” demandis junulina voĉo.
”Ne, tion mi ne intencas. Evidente mi ne havas tempon por tio – devos legi.”
”Sed la magistro nepre akompanu? Se ni petos tre bele?” La voĉnuanco estis insista kaj duone koketa. ”La magistro ne povas imagi, kiel bele estas tie ekstere. Plej bele sur tuta Västerö, Memoru, ke vi ekhavos kafon. La kuiristino faris mirindan migdaltorton.”
”Tio sonas ja tente, certe.”
”Jes, do la magistro akompanu. Vi, kandidato, helpu al ni! Vi certe havas multe pli fortan influon ol ni.”
”Miaparte mi opinias, ke migdaltorto devas decidigi,” diris tria voĉo iom ŝerce. Estis tiu de la kandidato.
Nek la direktoro nek la sinjorino diris ion, kie ili sidis en la laŭbo aŭdante la interparolon, kiu daŭris flirti trans la arbetaro kaj fine ĉesis. Kiam Signe malaperis en la vilaon kaj la aliaj pluiris laŭlonge trans la rozujoj la sinjorino diris iom medite:
”Kion vi diras pri ĉi tio?”
”Ho, kion mi diru? Ne estas certe, ke estas io.”
”Sed imagu, se estus? Mi ne scias, ke Signe iam antaŭe kondutis simile al iu sinjoro. Estus tre malĝojige.”
”Al li kompreneble estus bonege. Grandioza kapto.”
Iomtempe estis silento. La sinjorino mordis lipon kaj disvolvis ankoraŭ iom la fadenbulon en la laborkorbo.
”Ke li ĉiam ŝajnigas esti preskaŭ neakirebla, tio, mi kredas, estas plej danĝera. Estus multe pli bone, se li estus fervora – kiel ĉiuj aliaj – ĉar tio ne plaĉus al Signe.”
”Jees,” la direktoro diris mallonge.
Ree silentiĝis. La direktoro sidis kun iom sulkigitaj brovoj. Li sidis fiksrigardante la viskipladon. La akvujo estis malsekiĝinta pro la glacio, kaj la viskio briletis verdflave en la forta lumo.
”Se li almenaŭ estus medicinisto aŭ juristo – sed instruisto,” li subite diris. ”Estas io malbeninde mizera.”
”Kvankam li estas ja filozofia magistro.”
”Jes, ĉu tio estas pli bona.”
La rozarbetaro etendiĝis ĉiuflanke ĉirkaŭ la teraso. Meze antaŭ la enirejo ĝi havis grandan barilpordon kun supera arko, sed ĉe la postflanko de la vilao ankaŭ troviĝis malgranda malfermaĵo, kiu kondukis malsupren al la parko. La direktoro estis irinta ĉirkaŭ la domo kaj paŝis malrapide laŭlonge de la parka vojeto al la nova krado por grimprozujoj. Ĝi estis la plej lasta ideo de Hilma, cetere bela ideo.
Senvole li pensis tion. Ĝuste tie ĉi ĝi estis bonega ideo, ĉar ĉi tie estas la plej malbela punkto de Rozĝarden’, kvankam la panoramo ne estas malbona. La krado ĝuste kovris ĉion, kio ne aspektas agrabla en la deklivo, malnovan ŝtonrompejon kaj sabloprenejon. Tra la malgrandaj fenestrosimilaj kvarangulaj malfermaĵoj alte en la krado oni vidis nur tion, kio estas bela, la grundon trans la ŝtonrompejo, la bordon kaj la maron.
Ĝuste tiam estis neordinare bele. Malgraŭ sia malkontento li staris iomtempe ĉe unu el la malfermaĵoj rigardante.
En la vidaĵo subite aperis junulino en blanka vestaĵo. Ŝi estis veninta de supre – jes ja, fraŭlino Bergfelt, la filino de la koloneledzino. Estis ŝi, kiu ĵus troviĝis kune kun la aliaj ĉe la barilpordo. Li ankoraŭ pli sulkigis la brovojn kaj sekvis per la rigardo la blankvestitan aperaĵon.
Tiu magistro Berg, estas ja – Ĉu al tiaspeca bubo oni kolektis ĉion? La duan fojon en iom da tempo aperis al lia interna vido la domo en Göteborg – la aŭtomobilejo – la kontoro ĉe Orienta Havenstrato – kaj Vilao Rozĝarden’ – Västerö – ĉio.
Certe tio gustus bone al tiaspeculo – kaj Signe, kiu estas tiel blindstulte obstina, se estas io – Li ĉiam opiniis, ke Signe, kiam ŝi edziniĝos, havu grafon,
Dum iom da tempo li staris pensante pri la konatularo hejme en Göteborg kaj la baneja societo – nur eminentularo.
Signe neniam interrilatis kun aliaj ol eminentaj familioj, aŭ titoloj aŭ mono. Sed jen venas simpla instruisto, ordinara instruisto en lernejo, simpla filozofia magistro.
– Nun oni kompreneble devas ordoni haltu. Tio estas ja devo.
Li staris kun la manoj en la pantalonpoŝoj rigardante eksteren al la blua akvo. Li estis tiel okupata de sia meditado, ke li ne atentis la venantojn ĝis kiam ili trovi ĝis ĝuste apud la malgranda truo. Estis magistro Berg kaj la kandidato.
La aero pendis varmege kaj peze sur la deklivo kun la ŝtonrompejo, sed proksime ekster la krado estis longa ŝtonbenko. Ankaŭ ĝi estis laŭ ideo de sinjorino Westerman.
Al ŝi plaĉis sidlokoj en la parko.
”Tie ĉi ni sidiĝu,” diris la kandidato. ”Estas terura varmego.”
La magistro demetis la studentĉapon kaj sidis ventumante per ĝi. Li estis altstatura kaj malgrasa, kun hela vizaĝo kaj blondaj haroj.
”Jes,” li diris, ”sed tie ĉi estas bele. Tiu ĉi loko konvenus por poeto. Ĝi efikas iom kvazaŭ ’pli proksime, Dio, al vi’. Sed tie ĉi estas kiel pri ĉio alia en la mondo, kie poeto devus loĝi, tie loĝas grandkomercisto.”
La kandidato klinis la kapon.
”Sed oni devas konsenti, ke ili havas bonguston, tiuj ĉi Westermanoj.”
”Jes, ion ili ja devas havi.”
Estis silento iomtempe sur la benko. La kandidato sidis rigardante la maron. Velboato aperis tre malproksime tie ekstere.
”Sed la knabino estas bela,” li diris subite. ”Ĉu vi ne opinias tion?”
”Jes, tre.”
”Ŝi estas ja havinda.”
”Ĉu ŝajnas al vi?” La respondo sonis indiferenta. ”Jes.
Se vi ne estus tiel granda stultulo, vi komprenus tion.”
”Kiel?”
”Vi estas kontraŭnature sensenta. Se tiel bela junulino estus ravita pri mi …”
La magistro ruĝiĝis iom.
”Ŝajnas al mi, ke vere estas domaĝo pri ŝi,” daŭrigis la kandidato. ”Eĉ se vi mortbatus min, mi ne komprenas ke vi havas tian rezistpovon. Serioze dirite, kian difekton ŝi havas? Komence mi supozis, ke vi trovas ŝin ĉarma.”
”Ĉu vi supozis? Tiam vi supozis erare. Mi neniam enami ĝus al tia junulino, kia estas fraŭlino Westerman.”
”Kial tiel?”
”Ĉar mi havas respekton por la vivo kaj la leĝoj de la naturo.”
”Kia estas via senco?”
”Ŝajnas al mi, ke mi trovis, ke estas io, kion oni nomas specon kaj rason. Negro ne naskas blankulon, kaj blankulo ne naskan negron.”
La kandidato aspektis iom demanda. La magistro sidis fuŝdesegnante en la sablo antaŭ la benko.
”Tio rilatas al la kaŭzo. kial mi elektis mian profesion.
Mi kredas ke mi estas naskita por esti blanka, kaj se mi edziĝos, mi volos havi blankan junulinon.”
”Estas mirinda metafiziko.”
”Do mi provos paroli pli klare. Troviĝas du manieroj por vivi, unu estas pensi nur pri sia palpebla profito kaj alia estas vivi por io alia. Tion oni havas de la komenco.
Kelkaj estas naskitaj kun negocemo kaj ĝi vidas ĝis la muro, sed tie ĝi haltas. Kelkaj vidas tra la muro, kaj la vivo komenciĝas nur ekstere de la muro, tiu vivo kiu valoras, mi volas diri.”
”Vi aludas la spiritan?”
”Ĝuste. La pensaro, la idevivo, tio, kio liberigas de ĉiuj akcesoraĵoj. Kaj homo tia – ni povas ja nomi ĉi tiun Westerman kiel ekzemplon – ĉu vi kredas, ke li havas komprenon, ke troviĝas io pli grava ol mono?”
”Sed ili ja ne devas nepre esti tiaj amfibioj!”
”Mi opinias, ke ili estas tiaj. Ĉu vi kredas, ke homo povus al profesia subpremo de la plejbono en si dediĉi la solan vivon, kiun li havas ĉi tie sur la tero, kaj tamen esti vera homo?”
”Subpremo? Vi estas ja tro malica.”
”Ne, mi nur provas diri la veron. Troviĝas io, kio nomi ĝas virtoj. Estas unu el la plej unuaj eltrovoj, kiuj estis faritaj, ĉu ne? Ĉu vi nun kredas, ke per virtoj, ekzemple respektemo kaj konsideroj pri rajto de aliaj kaj per ĉiama diro de vero, Westerman kolektis siajn milionojn?
Aŭ, ĉu per pereigo de konkurantoj kaj atento pri okazoj kaj uzado de la ungoj?”
”Per la ungoj, tio estas ja evidenta.”
”Jes, supozeble estas tiel. Ĉu oni povas imagi al si negocon bazitan sur virto? Ne, ĉar tio certe ne donus profiton.
Sed nun mi opinias, ke dupiedulo sen homaj virtoj ne estas reala homo. Kaj iu, kiu ne estas reala homo, ne povos havi realajn infanojn. Neniam mi kuraĝus edziĝi kun tia junulino, kia estas fraŭlino Westerman.”
”Kuraĝus?”
”Ne. Mi konstante timus, ke mi iun tagon vidos la heredajn ecojn aperantajn en ŝi. Kaj vi havu konvinkon, ke tio okazos. Neniu povas liberiĝi de sia speco. Nun ŝi estas kaj bela kaj bona, sed ŝi havas nur dek naŭ jarojn.
Atendu ĝis ŝi estos pli aĝa, aŭ ĝis kiam ŝi volos hava ion – tiam okazos …”
”Mi kredas, ke ŝi volas havi vin.”
”Tio supozeble estas imago, sed ŝajnas al mi bedaŭrinde, ĉar mi ne volas veni en la Westermanan medion.
Same volonte mi povus eniri leonneston, provante forkutimi ĝi je homa parolo.”
”Vi estas silike malmola idealisto,” diris la kandidato post iom da tempo. ”Mi pensdemandas, kion estus diranta tia kiel Westerman, se li aŭdus vin.”
”Li ne dirus eĉ ion, ĉar li ne komprenus tion. Vi havu konvinkon, ke li opinias ke li estas bonega, konsiderata kiel homo. Ulo kiel mi, kiu libervole elektas profesion, per kiu oni neniam atingos ĝis dekmil pojare, al li certe ŝajnas sentaŭga. Li povas ja nenion scii pri mondo, kiun li ne povas vidi – kompatindulo, cetere.”
La direktoro staris rigardante post la du junaj viroj, kiuj grimpis malsupren de la deklivo en la sunvarmego.
La koloro de lia grasa vizaĝo jen fortiĝis jen paliĝis, kaj la esprimo en liaj bluaj okuloj estis tre demanda. Ne, li efektive ne komprenis – tio signifas: ke magistro Berg ne volas havi Signen, tion li komprenis. Kaj tio devus ja esti al li faciliĝo, kvankam estis nekompreneble arogante …
Sed, mirinde, ne estis tiel – ne ĝuste tiel, kiel devus esti. Dum li iris la parkan vojeton al la teraso, li havis tre kuriozan senton. Li ne povis ĝuste klarigi ĝin al si. Estis kvazaŭ li iamaniere starus antaŭ fermita pordo.
”Signe ricevos perlĉenon,” li subite diris duonlaŭte, kaj estis kvazaŭ io neperceptebla, embarasa, preskaŭ senhelpa interne de li estus esprimita per tiuj vortoj.
Fanny Alving
El ”Duonhelo kaj plenlumo”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.