La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉu ekzistas anĝeloj? (6)

Bedaŭrinde pli da prezentado kaj krome mallonga vizito al la socia supro

La posta tago ne estis malpli okazoriĉa.

Ĝi komenciĝis per mirinda mateno, opiniis Hagson.

Kantis ene de li survoje al la laboro, li leviĝis libervole en la aŭtobuso kaj lasis sidlokon al delonge graveda virino, li elsaltis kelkajn haltejojn pli frue por promeni tra la havenparko kaj ĝui ĝian verdon. Ne restis iu doloro en la kruroj post la hieraŭa laciga promenado. Se li sentis ion, tio limiĝis al laceco de la lango kaj maltrankvilo en la stomakregiono, eble li devos kaŭriĝi. Sed ankoraŭ ne urĝis.

La tutan tempon pluvis kvazaŭ per siteloj; li ne rimarkis tion. Li ĝuis la nove lavitan verdon, la kolombojn, kiuj ekzercis rondflugadon en perlbrilaj aroj super la kanalo en strikta formacio; nekonscie li imitis la geston de unu el la plej konataj statuoj de la urbo, gesto, kiun la kolomboj komprenas en sia maniero. Tamen neniu observis tion.

Eble estis pli bone tiel.

Li estis surprizita, ke nur li ĝojas pri la raveco de la mateno, ĉiuj aliaj kuregis, tuj kiam ili venis sur la straton, kaj li aŭdis multajn blasfemojn pri la pluvo, kiu aperis ĝuste kiam la homoj devis iri laborejen. Li malfacile komprenis tion.

– Ĉielo, kiel malseka vi estas, diris Unua, kiam li enŝmacis.

Ĉu vi banis vin kun vestaĵoj?

– Hodiaŭ mi sola ĝuis la belecon de la naturo, Hagson klarigis emfaze. Li volis pludonaci iom da sia interna ĝojo.

– Kisu min!

Ne estis malbone intencite, sed tio reestablis kontakton inter Hagson kaj la realo. Li bedaŭris ĉiujn, kiuj ne sentas same kiel vi, sed tio estis ilia afero.

– Kio nova, li demandis senĝene, alio ol ke pluvas iomete?

Unua deziris diri ion.

– Mi aŭdis en la urbo hieraŭ de absolute findinda fonto, ke Huss ricevos dek ses.

– Kion vi diras? ekkriis Hagson. Neeble!

– Eble, diris Clemens amare, ĉio estas ebla.

– Vidu, vidu, tiel estas. Lans skuis la kapon, li ne volis diri, de kiu li aŭdis tion, sed devenis de fonto proksima al Stenman.

– Pri Stenman, li aldonis, li telefonis al mi hieraŭ kaj demandis, kia estas Froman. Kion vi opinias?

Hagson havis respondon ĉemane. Unua diris pri ĉiu junulo, ke li estas ĝentila kaj afabla. Pri la junularo li diris, ke ĝi estas terura.

– Li estas ĝentila kaj afabla! Hagson diris rapide.

Unua kontente ridetis.

– Ekzakte tio, kion mi diris al Stenman. Stenman ankaŭ demandis, ĉu li estas aroganta, sed tiam mi diris, tute ne, li ne estas pli aroganta ol la nuntempa junularo.

Hm, diris Stenman, mi observas lin konstante.

Fraŭlino Günter ne similis sin mem ĉi matene. La haŭto estis pala, la okuloj aspektis kiel du fendetoj kaj la irado estis iaspeca tangotranco. Ŝi eĉ ne havis tempon por ŝminki sin. Neniam ŝi tiel malfavore montris sian belan flankon.

Nun aŭ neniam, pensis Hagson.

– Bonan matenon, fraŭlino Günter, li diris en sia plej bonmaniera tono kaj klinis sin profunde, mi kredas, ke hodiaŭ fraŭlino Günter estas pli bela ol iam.

Li neniam kredis, ke ŝi subite haltos, ruĝiĝos kaj surmetos mirinde belan rideton, profunde kliniĝos kaj nature kaj ĝentile diros:

– Koran dankon, sinjoro Hagson, tiel belega komplimento!

Ŝi ensorĉis lin per sia spontanea ĝojo, li sekigis larmon en la okulo kaj pensis: Vidu, vidu, oni ĉion kapablas!

Ŝi ricevis dumvivan amikon en li.

Lia ĝentileco estis sukcesa kaj li daŭrigis aŭtomate, ĝis kiam li rimarkis, ke oni ne povas konduti bonmaniere kiom ajn longe, ekzistas limoj ankaŭ por tio. Tion li rimarkis tre baldaŭ.

Lia kvara aŭ kvina viktimo estis fraŭlino Logren el kambiokontantigo, ĝisosta virgulino ek de la naskiĝo.

Larĝa, komanda kaj kolerema, ŝi venis laŭlarĝe kiel ŝarĝ- aŭto, pli terure ol kambia protesto, hororo de ĉiuj rajdantoj de la apokalipso.

Tute strange ŝi akceptis lian ”Bonan matenon, belulino” kaj respondis ĉiam ĝentile ”Bonan matenon, Hagson.”

Nun li diris:

– Bonan matenon, fraŭlino Logren, ĉiam same gaja kaj bela!

Ŝi vere ne klinsalutis. Ŝi bremsis abrupte, blekis, tiel ke du mevoj ricevis apopleksion kaj falis en la havenkanalon.

– Hontu, ulo!

Li faris ankoraŭ kelkajn senfortajn provojn, sed la rezulto estis katastrofa. Ĉiuj siblis kolere, ankaŭ la belaj.

Li ne komprenis tion.

En la plej kvieta tempo de la antaŭtagmezo, inter dek minutoj post la naŭa kaj la naŭa kaj duono, Hagson rimarkis, ke li estas tramalseka. Baldaŭ poste li komencis frostotremi.

Nu, tio estis bela. Unu el liaj plej agrablaj okupoj en la somero estis studi la knabinojn sur la plaĝoj. Por liaspeca viro tio estis fruktodona plezuro kaj somera malvarmumo tial estis damne serioza afero. Neniu arbusto aŭ klifo povas kaŝi ternantan aŭ snufantan viron. Kio estis farenda devas esti farota tuj.

Li rapide elserĉis Unuan, klarigis, ke li estas tramalseka, ke li ekmalvarmumiĝas kaj ke li devas iri hejmen kaj surmeti ion sekan.

Unua rigardis super la okulvitroj.

– Ĉu vi estas malseka? li demandis. Kie tio okazis?

– Ĉit, ne amuziĝu, ĉi tio povas malfunkciigi vian tutan libertempan liston!

Unua fariĝis singarda. La kuglo trafis la celon.

– Kiom tio daŭros? li demandis.

– Dependas! Se mi promenas, daŭros du horojn, se mi veturas aŭtobuson, mia destino estas en la manoj de dio. Povas daŭri unu horon, povas daŭri tri. Alie …

Unua pripensis, komencante ĉe Alie … Li kaj Hagson kutimis eltrovi praktikajn solvojn. Hodiaŭ estis kunsido de la estraro. Oni tial sciis, kie estos la direktoroj kaj la aŭto.

– Ĉu vi povus komplezi kaj lavi la aŭton, li diris post pripenso. Mi sendos tien Froman intertempe!

– Bonege, ĉefo, diris Hagson. La ŝafaro estas kalkulita!

Li forkuris sagorapide por ne doni al Unua eblecon ŝanĝi sin kaj revenis jam antaŭ la deka kaj duono, en sekaj vestaĵoj kaj kun fortigita memfido. Dudek minutojn post la deka montris la horloĝo en la granda bankhalo, iris glate. Sed Marcus jam estis pasinta.

En la vestiblo atendis lin unu el la grandaj surprizoj de lia vivo. Tie staris Froman kaj parolis amike kun Marcus.

Marcus estis akurata ĉi tiun tagon, kiel ĉiujn aliajn tagojn.

Li aspektis meditema kaj tiuj, kiuj sciis, kiu li estas, ofte imagis, ke li cerbumadas pri milionnegocoj. Sed li devis pensi pri pli gravaj aferoj. Negocoj, same ĉu temis pri simpla ŝuldatesto je dekmil kronoj aŭ komplikita garantia prunto je cent milionoj da kronoj, estis nuntempe rutinaĵo por li, estis polvo por purigistino. Estis paperoj kaj ciferoj komparataj kun paperoj kaj ciferoj kaj ne kaŭzis al li pli da malfacilaĵoj ol inundoj, kion tamen konstante kaŭzis lia kronika malsano. Pro tio ĉio alia estis por li indiferenta. Vetero kaj vento, alta aŭ malalta aerpremo signifis pli ol hipotekoj, obligacioj kaj interezmar ĝenoj.

Pluvis abunde hodiaŭ matene. Estis agrable. Ĉesis pluvi pli poste en la antaŭtagmezo. Ankaŭ estis agrable.

Kiam li eniris la vestiblon, lian atenton kaptis juna viro, kiu staris kaj rigardis heziteme ĉirkaŭ si. Tra la tuta banko, de la plej alta ĉefo sur la soleca pinto ĝis la plej juna oficisto en la suba vico, ”kliento” estis sankta koncepto.

Ĉi tie estis kliento, kiu bezonis helpon. La sento pri la profesia devo tuj vekiĝis ene de Marcus kaj li ĉirkaŭrigardis por trovi Hagson. Tiu ne estis sur sia loko.

La juna viro aspektis simpatia kaj estis bone vestita. Li havis brunajn okulojn kaj la okuloj sufiĉis por sugesti al Marcus la penson, ke li havas eksterlandanon antaŭ si, eventuale francon, sed ĉiukaze iun sudlandan. Iliaj rigardoj renkontiĝis.

– Palévufransé? la juna viro demandis ĝentile.

Jen, estis vera eksterlandano, franco, kiel li pensis!

Li estis ĝoja pri sia akrevideco; sed li ne estis ĝoja pri sia kono de la franca lingvo. Li estis farinta siajn bankstudojn en Britio kaj parolis la anglan flue. Sed lia franca estis trema.

Li neskuis la kapon.

– Je … li diris kaj miris, kiel diable oni diras bedaŭras.

I’m sorry … do you speak English?

Nun estis la vico de la eksterlandano neskui la kapon.

– Just a minute, momenton, Marcus diris fervore kaj iris al la giĉeto de Hagson. Li montris al la telefono kaj diris ion pri Telefono, Telefono.

Ŝajnis, ke la franco intencas diri ion, ĉar li malfermis la buŝon, sed en la sama momento Larsson venis promene laŭ la ŝtuparo.

– Larsson! Marcus vokis. Venu ĉi tien por momento!

Larsson alpaßis kaj Marcus montris al la fremdulo.

– Bonan matenon, Larsson, ĉi tie estas franco, kiu celas ion. Bonvolu helpi lin, li ne komprenas la anglan!

Larsson rigardis la fremdulon konsternite.

– Ĉi tio, li diris, estas Froman, nia nova pedelo. Li evidente ne rekonas la direktoron, sed mi ne komprenas, kial li ne parolas svede.

– Kio nun! ekmiregis Marcus.

Sed Froman ne kolapsis pro tia bagatelaĵo.

– Mi pardonpetas, li diris trankvile, mi kredis ke la sinjoro estas franco, tial mi diris ekzakte, kion mi lernis.

– Forgesu tion, diris Marcus, la tuto estis en la vero komika. Li metis sian manon sur la ŝultron de Froman.

Estis en la vero observema ago.

En tiu momento Hagson alvenis. Li tenis sin flanke konsternita, ĝis kiam Marcus foriris.

– Kion damnan vi nun faris? li demandis al Jan.

– Mi prezentis min al Marcus! Vi diris, ke daŭros dek jarojn, antaŭ ol li scios, kiu mi estas, kaj tiel longe mi ne intencas atendi.

Hagson estis trafita de lancino. Li konsideris sin kiel pli aĝa frato kaj kuratoro de Jan. Dum momento ŝajnis al li, ke li estas tutsimple objekto de ŝercmoko. Sed nur dum momento. Ĉar li estis certa, ke Jan estas ĝentila kaj bonvola junulo.

Li estis demandonta, kiel la tuto okazis, kiam la pordo malfermiĝis kaj iu eniris. Estis Kroll, li kiu estis malatentita je kontoro dek ses. Nun konsilu, kiu povas.

Kroll estis kvidekjara viro, alta kaj kun kurbaj ŝultroj.

Li estis kalva, grandnaza kaj havis ruĝecan sansportan vizaĝon. Li estis kruskulo, manĝanto de avengria kaĉo. liaj okuloj estis viglaj kaj vekaj, kaj ĉirkaŭ lia buŝo vidiĝis ofte gaja rideto. Sed hodiaŭ pendis velke kaj la okuloj kaj la buŝo. Li estis kolerega je dio, la mondo, la registaro, la urba konsilantaro, ĉiuj partioj, sed plej multe je la banko kaj plej malmulte je komunismo. Ne ekzistis justeco, nek en ĉielo nek sur tero. Fervora kaj lojala oficisto estis sortobatita. Li neniom gravis kompare kun bofratoj kaj manĝtablaj kunuloj.

Bona dio, pensis Hagson rapide, donu al mi ideon, sed rapidu!

– Bonan tagon, sinjoro Kroll, li diris trankvile, kiel vi fartas hodiaŭ?

– Diable, Kroll diris mallonge. Ĉu Stenman enestas?

– Li faras, sed ĉu vi nepre devas renkonti lin hodiaŭ, li havas teruran humoron, mensogis Hagson.

Kontenta rideto lumigis la vizaĝon de Kroll.

– Do tiel, ĉu li havas! Jes, nepras! Mi legos la preĝolibron al li, li ne fariĝos pli gaja post tio!

– Sinjoro Kroll, Hagson diris rapide kaj sekigis la frunton per naztuko, aŭskultu min! Ne iru al Stenman ĝuste nun! Ĉiuj opinias, ke vi estis maljuste traktita, vi devas iri al Marcus.

La kriza situacio flustris al li la vortojn. Kroll ne rajtis iri al Stenman, ĉi tiu nur malbonigus la aferon. Li sciis nenion pri la ludo malantaŭ la kulisoj. Li devas iri al Marcus.

– Aspektu gaja kaj diru, ke vi estas ĉagrenita, li diris, kaj demandu, ĉu estas io speciala, kial Huss preteriras vin!

Kroll ne aspektis speciale konvinkita, sed diris ĝentile (ĉar pedelon, kiu ĉiun tagon rajtas diri bonan matenon kaj bonan vesperon al la plej alta ĉefo, oni ne simple neglektas):

– Eble!

– Bone, diris Hagson kaj faris rapidan puĉon: li ĵetis sin al telefono, faris numeron, antaŭ ol Kroll komprenis, pri kio temas, kaj diris:

– Saluton, Lasse, estas Hagson, se Marcus estas libera, demandulintujĉukrollpovasinterŝanĝikelkajnvortojnkunli!

– Ne, ne! Kroll kriis terurita, sed estis tro malfrue.

Marcus estis akceptonta lin.

– Sed Hagson, diris Kroll kaj ĵetis senesperajn rigardojn al la pordo, tra kiu li ĵus tiel kolere eniris, kion mi diru al Marcus?

– Ekzakte tion, kion mi diris, diris Hagson kaj frapetis Kroll sur la ŝultron. Bonan sukceson.

– Estis malfacile, li diris al Jan kaj resekigis la frunton, dum Kroll kun rapideco de kulpulo moviĝis supren en la ŝtuparo.

– Vi diris hieraŭ, ke vi ĉefigis Huss en dek ses, Jan diris intense. Ĉu vi opinias, ke tio estas justa?

– Kviete, kviete, diris Hagson. Tion vi ne komprenas.

La vico de Kroll estos venontjare, li ricevos bonan oficon de mi! Vi vidos, ke li estos gaja, kiam li revenos.

Gaja estis malforta vorto, li radiis.

– Hagson! li ekkriis. Vi estas mia plej bona amiko! Ĉu ni ciumu?

– Dankon, dankon! diris Hagson. Kion li diris?

– Estas ŝtatsekreto, mi ne diros! Sed atendu nur! Refoje dankon, dankon! Ĉi vespere mi ĝojege petolos kaj vi kun mi! Mi invitas! Diru, kien ni iru!

– Grand, Jan diris duonlaŭte al Hagson. Mi scias, ke ili ne servas kruskon!

– Mi neniam estis en Grand, diris Hagson.

– Bonege do, Grand! Je la sepa kaj duono, ĉu?

Li dancis eksteren tra la pordo kaj laŭ Havenstrato al sia oficejo. Baldaŭ post lia foriro alvenis iu alia kaj montris sian plej gracoplenan rideton al Jan. Estis Stenman.

Marcus havis ĝentilan momenton kaj telefonis al Stenman kaj rakontis, kiel viglan kaj observeman junulon ili havas en la enirejo. Jam delonge Stenman ne ricevis komplimenton de la pej alta ĉefo, kaj ĝin li englutis avide. Li diris modeste ke, kiam oni estis tiom longe ĉefo de la personaro kiom li, oni scias prijuĝi homojn kaj li tuj kotopo kotopo. Certe, certe! diris Marcus en tiel kora tono, ke Stenman opiniis sin same kapabla kiel Freud.

Nun li venis proprainiciate kaj li faris ceremonieton el la tuto. Li donis nome kaj frapeton sur la ŝultron kaj gazeteltondaĵon de antaŭ du jaroj. Kaj li diris solene:

– Vi bone kondutis, Froman, mi havas honoron je vi.

La fotoj sur ĉi tiu eltondaĵo montras la direktoraron, vi lernu, kiel la direktoroj aspektas. Mi volas rehavi la eltondaĵon ĉi posttagmeze. Kaj mi havas la taskon de Marcus informi vin, ke ĉiuj direktoroj parolas la svedan lingvon.

– Dankon, sinjoro kontisto, diris Jan.

– Dankon, kamarado, flustris Hagman en la fono.

Solenan distancon for ludis tri monerkalkuliloj, dek kvin kalkul- kaj kvardek kvin skribmaŝinoj dum la akto.

Estis la Kroniga marŝo de Mamono el la opero Fuĝo for de la Kapitalo de kamarado Prokofjev. La solopartojn kontribuis la stratbruo, kiu envenis ĉiun fojon, kiam la pordo malfermiĝis.

Jan ankaŭ konatiĝis kun Huss kaj Fris.

Unue Huss venis.

– Saluton, Hagson, kiel statas cetere?

Jan rigardis lin atente, li admonis al tio. Jan konis homojn kaj homon per legitaj libroj, sed li neniam pli frue pensis, ke ekzistas rekta ligo inter homo en libro kaj en realo. Ĉi tie tamen venis persono, pri kiu li povus ĵuri, ke li legis pri li en iu marromano. Eventuale eĉ unu el la kadetoj de Marryat. Regulaj vizaĝtrajtoj, iom krispa hararo, kvietaj movoj kaj ŝtala rigardo. Pli verŝajne estonta komandanto sur fregato ol en aĉa banka kontoreto, eĉ se ĝi situas proksime al fiŝbazaro.

Hagson povis fieri pri sia elekto.

– Saluton, Huss, diris Hagson, estis plaĉa surprizo, ĉu?

Huss ne respondis al la demando, ĉar li ne cerbumis, kial li kaj ne iu alia; li same malmulte cerbumus, se ne estus li sed iu alia. La homoj el la insularo akceptas la aferojn, kiaj ili venas. Ne utilas cerbumi pri fundamentaj aferoj, kial la vento venas de oriente, kiam oni deziras okcidentan venton, do kial oni cerbumu pri la malpli gravaj?

– Ĉu Stenman enestas? li demandis.

– Jes certe, nur rapidu!

– Ĝis do!

– Ĉu li ne iros al Marcus? Jan miris.

– Sed kial? Marcus jam vidis lin. Cetere li havos estrarkunvenon post momento. Psst! Jen venas Fris!

Profunde klinsalutante Hagson paŝis malantaŭen kaj donis lokon al maljuna viro, kiu envenis kiel vento tra la pordo kaj malaperis same rapide sur la ŝtuparon. Tiu ne resalutis.

– Prezidanto de la estraro, prezentis Hagson. Direktoro Fris.

– Dankon, dankon, diris Jan kaj klinis sin en la direkton de la ŝtuparo. Terure, kiel respektoplena vi estas!

– La ulo ja estas milionulo!

Ĉiu eklezio havas sian dion kaj siajn pastrojn, Jan ne pensis pri tio. Li estis la dio de la banko.

Fris ne estis ŝatata de Hagson (kaj ankaŭ ne de Marcus, kiu estis tolerema persono). Li rakontis, kion li scias pri Fris kaj Jan komprenis tion en sia maniero.

Fris estis unu el la grandaj personecoj de la urbo. Li faris negocojn per nemoveblaĵoj kaj akcioj, oni diris, ke li posedas duonan urbon kaj decidas pri la alia duono.

Hagson sciis, pri kio li parolas, ĉar parto de lia laboro estis ĉiutage telefoni al Fris kaj informi pri la akciaj kurzoj, tuj kiam oni telefone ricevis ilin el Stokholmo. Neniu alia volis. En ĉiuj signifaj entreprenoj Fris partoprenis kaj kuntiris la fadenojn. Per li la banko povis kontroli multajn grandentreprenojn en ĝia agosfero.

Li ankaŭ kontrolis la bankon, sed ja …

Li memorigis pri nenio, kun kio Jan konatiĝis en la libroj. Li estis en ĉio la kontraŭo de neŭrozo. Ne ekzistis io same granda.

Lian animon ne pezigis nenecesaj scioj, ĉar li ĉiam tenis sin al siaj propraj interesoj, li estis libera anime kaj sendependa ekonomie. Li cedis nek al kuracistoj nek dentistoj, ĉar li havis bonan sanon kaj sanajn dentojn.

Li estis pli forta ol iu pratempa despoto kun sklavo, kiu flustris en la orelon: Sinjoro, pensu, ke vi estas mortideva! ĉar li ne kredis en senmortecon kaj ne estis superstiĉa.

Li estis pli potenca ol la feŭdalaj markgrafoj – kun kiuj li cetere havis multajn komunajn punktojn – ĉar tiuj havis dion, konfesprenanton kaj konsciencon. Fris estis ateisto kaj spertulo pri librotenado kaj akcioj.

Por li la universo estis kreita.

Ke la banko havas estraron, estis novaĵo por Jan. Kaj ĉu eblis, ke la membroj de la estraro havas tiun gravan oficon kiel kromtaskon? Hagson ne opiniis, ke tio estas rimarkinda. Akraj cerboj, li opiniis, prijuĝas en dekona sekundo tion, por kio vi kaj mi bezonas monatojn. Cetere,

Marcus ĉeestas kaj tiam ne okazos stultaĵoj.

La kompreno de Hagson pri la taskoj de la estraro estis iom simpla kaj malbone informita: ĝi aprobis pruntojn kaj decidis pri dividendoj; ĝi antaŭ ĉio zorgis, ke la kreditoj kaj salajroj ne fariĝu tro altaj. Kelkfoje ĝi ankaŭ konfirmis gravajn decidojn faritajn de Marcus kaj Hagson pri promocioj. Krom tio ĝi ŝatis bonan manĝon – ne konservojn – kaj ne maldankis al botelo da multekosta vino. Dum teatraj premieroj oni trovis ĝin en la partero, kaj kiam ŝipo estis baptota, ĝi ŝprucis ĉampanon sur ĝin.

Jan ensuĉis ĉiun vorton, kiun Hagson diris, liaj vangoj flamis, liaj okuloj brilis.

Hagson semis venton.

La promocio de Huss funde skuis la bankon. Hagson rapide kaptis famojn kaj registris la efikon ĝis la vestiblo.

Oni trakribris la parencaran registron de Huss tien kaj reen kaj estis rimarkeble, kiom oni sciis pri la nekonata junulo, kiam oni kunmetis ĉiujn partetojn. Ĉiuj provis trovi parencecon kun la direktoraro kaj trovis neniun.

Huss havis fianĉinon, junan, naivan knabinon el la insularo.

Estis nepenseble, ke ŝi havu koramikon en la direktoraro.

Restis nur la konkludo, ke Huss estis elektita pro siaj meritoj. Tiu konkludo finigis la diskutojn. La sola bojaĉanto estis Westin.

– Kiel oni povis malatenti Kroll! li ekkriis kolereme, ĉiam kiam la afero estis priparolata. Senrespekte! Westin kutimis normale samopinii kun la direktoroj en ĝojo kaj malĝojo.

Oni rakontis post ĉi tiu promocio, ke Haringobanko estis la sola, kiu promocias la homojn laŭ iliaj meritoj. La onidiroj pri tio trapuŝis sin ekster la bankon kaj havigis al Stenman flatan atenton. Personarĉefoj en aliaj bankoj kaj grandentreprenoj prenis kontakton kun li por elflari liajn sekretojn, kaj li respondis senŝanĝe, ke la a kaj z estas ĝisfunda kono de la personaro kaj sesa senso por la psikaj kvalitoj de homoj. Li sciis tion, la bona Stenman.

Jes ja, li eĉ prelegis pri tio.

John Einar Åberg

Sesa ĉapitro el samtitola romano
El la sveda tradukis Franko Luin


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.