La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kalonymos

La ĉambrego estis tute plenigita de la paska tablo. La tuko brilis en la lumo de la brulantaj vakskandeloj de la tri arĝentaj ingoj, kaj la arĝentaj kalikoj radiis inter la flamoj.

Ĉe unu el siaj mallongflankoj la festtablo estis oferaltaro.

Tie brilis du grandaj arĝentaj kalikoj – tiu de la antaŭkantanto, kaj tiu, kiun oni plenigis al la ĉiam atendata gasto de la vespero, profeto Elias.

… Sur arĝentaj pladoj kuŝis tie, envolvita en blankaj tukoj, la nefermentita pano de la mizero kaj e la dezertirado, la sala akvo simbolanta la suferojn kaj la sklavecon en Egipta lando, kaj la malmole kuirita ovo kiel simbolo pri la vivo, pri ĝiaj sanĝiĝo kaj pleniĝo.

Sur la altdorsan honorseĝon antaŭ tiuj ĉi vazoj sidiĝis Henok, la antaŭkantanto kaj dommastro, kun sia edzino apud si. La gemaljunuloj en siaj blankaj vestoj surtronadis kvazaŭ gereĝoj tie ĉe la tablofino. Plej proksime de ili sidis ĉiuj infanoj – buklaj nigraj knabkapoj, kaj ebenkombitaj klinitaj knabinkapoj – en longa vico, kaj la malgrandaj manoj fervore premiĝis ĉirkaŭ la kalikoj, en kiuj la sekvinbera vino de la junulaĝo ŝaumas kvazaŭ infana rakonto.

Estis sekundo da silento en la ĉambrego. Blankaj kurtenoj kovris la duoblajn fenestrojn. Neniu sono aŭdiĝis el la strato. Malproksime de kutimaj lokoj kaj jaroj, oni estis sur palma insulo en la maro de la tempo, kaj en la akva spegulo de la vidlimo aperis la mortpalacoj de la faraonoj, la sablomontetoj de la dezerto, kaj la malproksimaj temploj en Kanan sur kanzonitaj montoj, ruĝaj pro la vesperbrilo de la ĉielo.

Kun laŭta, vivoplena voĉo Henok rompis la silenton, legante la komencpreĝon: ”Jen estas la pano de la malriĉeco, kiun niaj patroj manĝis en Egipta lando. La malsatulo manĝu ĉe ni, la sopiranto festu Paskon ĉe ni – la nunan jaron tie ĉi, la sekvontan en la regno de Izraelo – la nunan en sklaveco, la sekvontan en libereco.”

La vespermanĝo komenciĝis, kaj per manĝaĵoj kaj gajeco ĝi por iom da tempo ĉesigis la legadon. Odoris oleo kaj celerio, kaj estis laŭta ridado ĉirkaŭ la satiga kukaĵo.

Sed Kalonymos ne povis konservi la impreson. La maljunaj vane provis meti la fremdulon en la familian rondon – li mem sin sentis ekstera. Li apartenis tien, kaj tamen ne pli tien, ol al ĉiuj miloj da aliaj hejmoj disŝutitaj en la mondo, en kiuj oni same serioze legis samajn vortojn, kaj same ŝercis ĉirkaŭ la samaj dolĉetaj kaj spiritaj man- ĝaĵoj.

Oscar Levertin

Fragmento


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.