|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Jam de longa tempo miaj sonĝoj, same kiel la sonĝoj de ĉiuj homoj, ricevis novan, tute specialan aspekton.
Ne plu estas vanaj vagadoj, fuĝaj nebuloj, kiuj sen senco kaj sen kaŭzo verŝiĝas unu en alian, ĝis fine ili disiĝas en nenion. Ne plu estas sonĝoj, kiujn oni matene gape ekvidas kun dormemaj okuloj, – kaj duone ride, duone kolere forsvingas: ”La diablo forportu vin, de kie li prenis vin!” – kaj kiuj poste rikane krablas en abismon, kvazaŭ koboldoj, kiuj fruaŭrore kaŝas sin en arbaron. La sonĝoj, kiujn sonĝas mi kaj sonĝas vi, estas ombro de la vero; iliaj formoj estas ja terure troigitaj, tute strange kurbitaj kaj torditaj, sed la vero restas, vi tuj rekonas ĝin kaj via koro estas malĝoja.
Estis malvarmeta aŭtuna mateno, la nebuloj tiriĝis en la valoj kaj rampis laŭ la abruptaj montaj deklivoj, sur la pintoj jam blankis en la radioj de la frua aŭroro la unua neĝo, falinta nokte. La ĉielo estis klara; ĝi ankoraŭ memoris pri la nokta neĝo kaj la malvarmaj matenaj steloj, sed ĝi jam atendis la sunon.
Mi rigardis tra la fenestro; tiu fenestro ankoraŭ neniam estis lavita, tial mi vidis kvazaŭ tra vualo, sed mi tute klare vidis ĉion, kio okazis antaŭ mi; ankaŭ la voĉoj estis en la pura matena aero tiel klaraj, ke mi aŭdis kaj komprenis ĉiun vorton. La korto estis je unu colo kovrita per nigreca polvo, kiu dum la nokto ŝanĝiĝis en grasan ŝlimon; per la sama polvo estis kovritaj la barakaj tegmentoj kaj la velkaj folioj de juglando, kiu staris sola meze sur la korto; sub tiu juglando soldato tenis ĉe la bridilo selitan ĉevalon, kiu ĥenis kaj tremis pro malvarmo kaj malkvieto.
En longa, rekta vico staris la kompanio, preta jam tiun horon iri al la batalejo. Ili staris tie kvazaŭ ŝtoniĝintaj, neniu okulo tremis, la gracilaj korpoj estis iom kurbitaj pro la ŝarĝo de la pezaj dorsosakoj. Neniam antaŭe mi vidis sur unu sama malvasta loko tiom da juna beleco.
Ĉiuj vizaĝoj estis ankoraŭ tre junecaj, preskaŭ infanaj kaj freŝaj, kvazaŭ lavitaj de aŭroro kaj roso; ankaŭ en la okuloj estis freŝa roso, ili rigardis kvazaŭ el foraj lokoj, el belaj sonĝoj; sed ĉiuj estis senmove direktitaj en sinjoron kapitanon, kiu paŝis malrapide kaj malzorge tien kaj reen antaŭ la silenta vico.
La kapitano estis tre altstatura, tutan kapon pli alta li estis ol la kompanio; li estis kovrita per malstreĉita nigra mantelo, sub kiu videblis paro da tre longaj kaj maldikaj kruroj; en la mano, kiu ankaŭ kun ganto estis osteca kaj ungeca, li tenis bastonon, sur kiun li apogis sin dumire. Mi ne vidis lian vizaĝon, ĉar li estis la tutan tempon turnita al la vico. Paŝon post li iris juna standardisto, kiu kelkfoje time turnis sin, kiel eble turnas sin homo, kiu volas fuĝi, sed sentas, ke li estas senkompate ĉenligita.
Ankoraŭ foje la kapitano ekrigardis dekomence. Li haltis antaŭ la unua numero en la vico, antaŭ alta, svelta junulo, kiu mirgapis al li per nigraj, obtuzaj okuloj. La kapitano stariĝis tuj antaŭ li.
”Kiel vi nomiĝas?”
La junulo diris sian nomon kaj tiam mia animo kortuŝi ĝis: mi ja konas vin, vi bela, juna knabo! Vi pensema, plenkore rigardanta en la estontecon! Viro inter kamaradoj, obeema infano inter saĝaj maljunuloj! Viva branĉo sur arbo; se oni forsegus ĝin, la arbo mem estus vundita!
La kapitano pludemandis:
”Ĉu vi havas patron hejme?”
”Ne plu havas!”
”Kiom da gefratoj?”
”Ne havas!”
”Ĉu almenaŭ la patrino ankoraŭ vivas?”
”Patrinon mi havas!”
Kaj ekbrilis lumo en la obtuzaj okuloj.
Tiam la kapitano levis la bastonon, tuŝis per la ferumita pinto la bruston de la junulo kaj mansignis al la standardisto, kiu staris malantaŭ li. Tiu eltiris el la maniko notlibron kaj per tremanta mano skribis la nomon de la junulo. Kaj la junulo paliĝis.
La kapitano iris preter la dua kaj ne rigardis lin; li paŝis ĝis la tria kaj detale esploris lin. Tio estis gaja, babilema kaj laŭta junulo, konata kantanto kaj amato de junulinoj.
Li havis sanan, rondan vizaĝon, ĉirkaŭ la malgrandaj oreloj volviĝis paro da tritikblondaj bukloj, la bluaj okuloj laŭte kantis, la malhele ruĝaj lipoj estis kurbitaj en agrabla rideto.
”Ĉu vi havas fianĉinon hejme?”
”Havas, sinjoro kapitano!”
Ankoraŭ pli laŭte kantis la bluaj okuloj, en la helan malproksimon atingis la kanto.
La kapitano levis la bastonon, la standardisto skribis.
Kaj la kanto eksilentis en la bluaj okuloj.
Tiel paŝis la sinjoro kapitano malrapide laŭ la longa vico; li trarigardis, pridemandis kaj elektis. Kelkfoje li preterlasis du aŭ tri, iun li eĉ ne rigardis, kelkfoje li signis eĉ kvin aŭ ses laŭvice. Kaj ŝajnis al mi, ke li intence kaj pripense elektas la plej fortajn kaj belajn.
Li venis ĝis la fino, lastfoje li levis la bastonon, poste li turnis sin. Tiam mi vidis lian vizaĝon kaj mia koro eksilentis.
Tiu vizaĝo estis sen haŭto kaj karno, anstataŭ okuloj estis elfositaj en la kranio du profundaj kavaĵoj, longaj, akraj dentoj rikanis super nuda, fortika makzelo.
La nomo de la kapitano estis Morto.
”Antaŭen … marŝ’!”
La kompanio subite turnis sin kaj ekiris per firmaj paŝoj suben en la nebulon. Antaŭ ĝi rajdis la sinjoro kapitano; alte super la nebulo leviĝis lia nigra mantelo. –
Ivan Cankar
El la slovena tradukis Franko Luin
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.