|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La nomo de John Lundgren apartenas al la pionira periodo de la esperanto-movado. Konata estas lia decida starpunkto en 1909 favore al la internacia lingvo kiel Zamenhof prezentis ĝin, kiam la ido-skismo minacis detrui la ĝermantan esperanto-movadon en Svedio. Li tiam ekeldonis kaj el propra poŝo pagis la presadon de monata gazeto, Sveda Esperantisto, anstataŭ la ĝistiama movada organo Esperantisten, kiun la redaktoro P. Ahlberg idigis. Li metis sin en servon de la esperanto-movado kiel ĝia prezidanto (1913 – 1918) kaj ankaŭ per tio helpis venki la krizon. Sed lia intereso estis literaturo. Ne pro profesio li interesi ĝis pri ĝi, ĉar li estis ordinara oficisto en malgranda fervoja stacio en la sveda kamparo, sed pro vera amo. Tiun amon al libroj li montris ankaŭ en esperanto, tradukante en ĝin dum jardekoj rakontojn kaj romanerojn el la sveda literaturo, plej ofte verkistojn de sia samtempo. Oni trovas liajn tradukaĵojn dise en la tiama gazetaro. Tio meritigis al li membrecon en la Lingva Komitato, la antaŭulo de Akademio de Esperanto.
John Lundgren estis modesta homo. En 1930, kiam li festis sian 60-jariĝon, li skribis por la sveda gazeto La Espero (kies redaktoro li estis dum kelkaj jaroj) la jenan limerikon pri si mem:
En la urbeto Hedemora
sidas sesdekjara sinjoro.
Antaŭ pli ol dudeko da jaroj
okazis de li kelkaj faroj.
Nun restas nur la memoro.
En ĉi tiu Uzino 2 mi kolektis kelkajn el liaj tradukaĵoj, kiel malfrua omaĝo al tre signifa homo en la frua esperanto-movado.
Franko Luin
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.