La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Muneto Abe

I.

Falis la fortikaĵo de Koromogava, batale mortis Sadato Abe, kaj Muneto, lia frato, nun restas kaptito ĉe generalo Joŝiije de Minamoto en Kioto, kaj estas ekzekutota post nelonge.

Ĉiutage vizitas lin scivolaj korteganoj por vidi, kiel aspektas la sovaĝa kamparulo-militisto, kiu alvenis el malproksima Oŝu. Iun tagon la korteganoj alportas branĉon da prunfloroj, kaj montrante ĝin al li, demandas lin ĉu li konas ĝin. La korteganoj supozas, ke la kamparulo ne scias eĉ la nomon. Muneto, ĉirkaŭligita per ŝnuro kaj sidanta surtere, rigardante momenton sur la insultantajn korteganojn eldiras versaĵon, verkitan senprokraste:

Mi ne scias kiel nomas
Tiujn florojn kortegano;
Ili prunaj ŝajnas al mi,
Senkultura kamparano.

Kia miro ĉe la korteganoj, ke li ne nur scias la nomon de la floroj, sed ankaŭ posedas poezian talenton!

En la momento, kiam gardanto estas rekondukonta lin al malliberejo, aŭdiĝas voĉo: ”Atendu, Muneto!” Jen aperas antaŭ li generalo Joŝiije, kun eltirita glavo en la dekstra mano. Muneto, kiu tuj komprenas, ke venas al li la lasta momento, haltas, sidiĝas sur pavimon de la korto, kaj ferminte la okulojn trankvile atendas ekzekuton.

Joŝiije alproksimiĝas, kaj staras post la dorso de Muneto. Dum momento li rigardas la kolon de Muneto, etenditan por ricevi baton de la akra klingo, sed, strange, ne la kolon tuŝas la klingo, tamen la ŝnuron ĝi detranĉas por liberigi la kaptiton.

”Bravulo,” diras la generalo, ”vi estas same ĝentila kaj klera kiel via mortinta frato Sadato!” Li eningigas la glavon, kaj foriras.

Muneto, mirigita de tiu neatendita ago de la generalo, staras momente duonsveninta, sed anstataŭ ekĝoji, ke lia vivo estas savita, li ŝajnas profunde kordolorigita.

II.

Iun malvarman vintran tagon vagas kompatinda virino sur strato en Kioto, kun kokju, japana violono, subbrake, akompanata de knabino kaj knabo. Ŝia ĉifonita vestaĵo flirtas en frosttremiga vento. La ĉielo malheliĝas; estas tuj neĝonte. La geknaboj ektremas kaj plendas al la patrino pri malvarmo kaj malsato. Je tiu netolerebla plendo de siaj infanoj la patrino intence ŝajnigas koleron, kaj riproĉe parolas: – ”Kion vi diras? Kial vi tiamaniere timas malvarmon?

Vi ambaŭ naskiĝis en la malproksima Oŝu, kie estas multe pli malvarme! Kvankam ni nun almozpetas ludante la kokju, tamen vi devas ĉiam memori, ke vi estas familianoj de la famekonata samurai Sadato Abe. Vi bone scias, ke paĉjo brave mortis kaj onĉjo nun estas ie en tiu ĉi cefurbo kiel kaptito. Pripensu momente, kial ni tri alvenis tien ĉi, vojaĝinte de tiel malproksime. La sola celo estas venĝi al la malamiko generalo Joŝiije la morton de paĉjo, pro kio ni devas laŭeble peni renkonti onĉjon, venkante kian ajn malfacilaĵon, antaŭ ol la celo estos finfine atingita. Kial vi, gefiloj de la brava Sadato, estas tiel malkuraĝaj kaj plendas pro negravaj malvarmo kaj malsato? Rememoru, forlasinte hejmon vi ambaŭ estis tiel ekscititaj; kaj nun, kiel malkuraĝaj!”

Buŝe ŝi, Sodehagi, tiel severe riproĉas siajn du infanojn, sed doloras al ŝi la koro. Jam pasis ĉirkaŭ unu jaro, de kiam ili forlasis la hejmon. Singardeme ŝi evitas demandi publike, kie loĝas ŝia bofrato Muneto; ŝi do vagas ĉiutage tien kaj reen kune kun la du gefiloj por trovi lin per si mem.

Verdire, Sadato kaj Muneto estas ribelintoj kontraŭ la imperiestro, kaj generalo Joŝiije ilin venkis kiel komandanto de la imperiestra armeo, marŝinte malproksimen al Oŝu laŭ ordono de lia imperiestra Moŝto. Sodehagi do devus instrui al la gefiloj esti fidelaj al lia Moŝto, kaj sekve respekti la generalon, sed, kiel edzino sindona al sia kara mortigita edzo, ŝi fariĝis tiel ekscitita, ke ŝi forgesas la gravajn devojn de fidela regato kaj de prudenta patrino.

La mondo ekzistas al ŝi nur por plenumi venĝon pro la edzo.

”Vi devas ĉiam esti singardemaj kontraŭ arestantoj, kiuj eble serĉados nin, familianojn de la ribelinto Sadato, kaj eĉ se iu malfacilaĵo okazos ai ni, ni devos esti ĉiam kuraĝaj kaj ĝin elporti.” Kiam la patrino tiel fervore admonas la gefilojn, ĝuste tiam alproksimiĝas de malantaŭe altkreska viro en eleganta kortega vesto. La timemaj infanoj teniĝas al la patrino kaj mallaŭte demandas:

”Ĉu li ne estas arestanto, panjo?”

Sodehagi subite haltas; la rigardoj ŝia kaj de la preterpasanto renkontiĝas kvazaŭ io inspiras ilin sammomente.

Post disiĝo, Sodehagi pensas, ke liaj trajtoj, precipe la dikaj brovoj kaj fortika staturo, devas pruvi, ke li estas la jam delonge serĉata Muneto mem, sed tute nekompreneble estas al ŝi, ke li nun ŝajnas servanto de la malamiko, senhonte portante kortegan veston.

”He, Kokinjo (Kokimi) kaj Kiĉjo (Kijodo), kuru al la sinjoro ĵus preterpasinta kaj demandu, ĉu li konas vin ambaŭ. Ŝajnas al mi, ke mi konas lin, sed se li ne konas vin, nenion diru al li, eĉ se li demandos vin, kies gefiloj vi estas. Rapidu, rapidu!”

”Sed ĉu li ne povas esti arestanto, panjo?”

”Ne, certe ne, kuru al li antaŭ ol malfruiĝos … Ve, kial vi ankoraŭ hezitas? Hontu, ke vi ne meritas esti gefiloj de la brava samurai Sadato!”

La du infanoj devige forkuras al la viro tra la strato, kie pro la frosttremiga vento estas preskaŭ neniu pasanto.

Ili fine atingas lin ĉe la angulo de la strato, kaj alvokas:

”He, atendu, sinjoro kortegano!”

Senresponde li sin turnas al la infanoj.

”He, sinjoro, ĉu vi konas nin?” Tiel dirante, ili proksimi ĝas al li, kaj atente rigardante Kijodo ekkrias:

”Hura! Onĉjo vi estas! ”

La braketoj de Kijodo tuj ĉirkaŭpremas lian talion.

Muneto, surprizita de tiu neatendita renkonto, firme karesas la nevon kaj diras:

”Ho, Kiĉjo mia!”

Kokimi, iom deteniĝema, salutas la onklon apartigante sin de li, kaj subpremante la korbaton pro ĝojego, diras:

”Onĉjo, kiel longe ni kune kun panjo jam sopiris al vi!”

”Ha, jen Kokinjo ankaŭ!” diras Muneto. ”Vere nedisputebla estas sanga interrilato: kiam mi preterpasis vin antaŭ momento, io neesprimebla sugestiĝis al mi, kvankam tiuj mizeraj figuroj viaj tute ne povis rememorigi vin al mi … Kie estas panjo?”

”Jen, panjo atendas vin, rapidu do al ŝi kaj ĝojigu ŝin kiel eble plej baldaŭ!”

III.

Akompanata de la genevoj Muneto revenas al la loko, kie Sodehagi solece staras ĉiam singardeme ĉirkaŭrigardante. Vidante ŝian mizeran figuron la brava samurai ne povas deteni larmojn.

”Ho, Muneto!”

”Ho, bofratino! Sed kia mirinda ŝanĝo!”

Silento regas momente, kaj poste Sodehagi diras:

”Je la lasta disiĝo en la militkampo ni ne havis okazon detale interparoli, sed mi bone memoras, ke vi promesis al mi, ke vi estos ĉiam zorgema dum kaptiĝo, por ke vi povu venĝi je generalo Joŝiije; sed laŭ via nuna vesto ŝajnas al mi, ke vi ne plu estas kaptito, sed kredeble fidela servanto lia …”

”Tian plendon de vi mi jam de longe antaŭvidas, sed aŭskultu, bofratino, kion mi rakontos. Depost mia malliberi ĝo ĉe Joŝiije kiel kaptito, mia vivo estis kvazaŭ flameto antaŭ vento; ĉiun momenton mi atendis ekzekuton, dum mi neniam forgesis, ke mi iamaniere liberigu min de ĉirkaŭligita ŝnuro por min ĵeti sur la generalon kaj plenumi la longe deziritan venĝon. Foje vizitis min scivolaj korteganoj, kiuj eble pensis, ke mi, sovaĝa militisto el malproksima Oŝu, scias nenion alian ol batali, kaj montris al mi prunoflorojn kaj moke demandis, kio ili estas. Bolis mia tuta sango pro kolero je tiu ofendo, sed ĝuste tiam ekflamis en mi poezia ideo, kiun mi antaŭe posedis pro via afabla instruado. Mi tuj verkis versaĵon kaj eldiris ĝin antaŭ ili. Joŝiije venis tien, kaj tute neatendite li, anstataŭ mortigi min, detranĉis la ĉirkaŭligitan ŝnuron, kvazaŭ ordonante al mi, ke mi liberigu min laŭvole.”

”Dio! Li savis vin pro tio, ke vi diferencas de ordinaraj militistoj, konante literaturon?”

”Kredeble. Tuj ĵeti min sur lin por plenumi mian deziregon mi ne povis. Mi estas samurai, estas emocia.

Malsame al multaj sentaŭgaj korteganoj, generalo Joŝiije estas kompatema, grandanima kaj klera. Li foje pardonis fraton Sadato, kaj nun min, ambaŭ ribelintojn, nur pro tio, ke ni konas literaturon krom batalarton. Vere li estas patrono al ni. Mia glavo, kiu ja falĉis militkampojn en Oŝu, ne povis ne malakriĝi antaŭ la generalo.”

”Vi do nun efektive servas lin, ĉu?”

”Jes, sinjorino! ’Vera samurai volonte mortus por sia vera patrono,’ tiel diras proverbo. Mi nun estas fidela servanto lia, mi deklaras.”

Tiu neatendita respondo multe surprizas Sodehagi.

Kiel ajn kompatema kaj grandanima estas Joŝiije, li estas efektive malamiko de la familio Abe, sekve estas nature, ke Sodehagi surpriziĝas aŭdante la decidan respondon.

”Ve, kiel malbenita vi estas!” La miro de Sodehagi nun sanĝiĝas en ofendon, larmoj verŝiĝas. ”Pripensu momente.

Sadato efektive batalis kontraŭ la imperiestra armeo, li certe estis ribelanto, sed kio estas la kaŭzo de lia ribelo? Kiu piedbatis la kapokusenojn de la trankvile dormantaj loĝantoj de Oŝu? Mia karulo Sadato ne ribelis sensence, nek batalis senkaŭze, vi bone scias. Malfeliĉe li malvenkis kaj fine pereis. Pro tio, rigardu, eĉ ĉi tiuj naivaj infanoj suferas tiel mizere. Malbeni la generalon estas tute senutile, vi scias, por rehavigi al ili la antaŭan feliĉon, tamen ni nepre devas konsoli la animon de mia karulo, kiu mortis plena de ofendiĝo.”

Preskaŭ freneza ŝi riproĉas lin kun senĉesaj larmoj.

Muneto kapoklinas kaj nenion respondas. Sodehagi rigardas lin malestime kaj daŭrigas:

”Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, kion mi diras, Muneto?

Aŭskultu, estus prave, se alia homo estus kortuŝita pro la kompato kaj grandanimeco de la generalo, sed viaokaze tute ne. Kiu estas la sola celato de nia venĝo?

Kiu ofendis vin mem kiel kaptiton? Pro kiu mi devas turmenti tiujn naivajn infanojn tiel terure? Ĉu vi jam forgesis, ke mi, kiu devus esti sekvinta mian karulon, kontraŭvole ankoraŭ postvivas kaj venas tien ĉi travivante neesprimeblajn malfacilaĵojn, nur por apogi min sur viaj vortoj je la lasta disiĝo? Vi ankaŭ elportis hontindan kaptiĝon kaj venis tiel malproksimen nur por plenumi la promesitan gravan agon, ĉu ne? Ke Joŝiije estas bonkora kaj kompatema, estas jam de longe konata fakto, vi tion sciis antaŭ ol vi fariĝis kaptito. Vi nun estimas la malamikon pli ol viajn parencojn. Se ne estas senprudente al mi diri, vi kvazaŭ surportas ĉapelon kaj ŝuojn reciproke interŝsanĝitajn.”

Muneto ankoraŭ firme fermas la buŝon kaj senmove staras. Sodehagi ankaŭ silentas, ne kuraĝante diri ion plian. Kijodo, kiu rigardas jen la patrinon, jen la onklon, aŭskultante la nekompreneblajn parolojn de la patrino dum frosttremiga ventado, sin turnas al la onklo kaj diras:

”Tiu Joŝiije priparolita estas nia abomenega malamiko, je kiu ni nepre devas venĝi. Helpu al ni, onĉjo, kaj ni plenumu la deziregon kiel eble plej baldaŭ.” Tiel dirante,

Kijodo premtenas la onklon per lia zono kaj ekskuas por inciti lin. La dika korpo de la staranta onklo, kiu ŝajnas kvazaŭ arbego profunde enradikiĝinta, ŝanceliĝas facile per la manetoj de Kiĉjo, sed ankoraŭ li daŭrigas silenti.

”Ne parolu plu, Kiĉjo,” Sodehagi senpacience diras al sia fileto, ”tiu onĉjo ne plu estas la antaŭa onĉjo: Muneto, brava frato de via patro, ne plu ekzistas en la mondo, tiu ĉi homo estas nur nekonata pasanto, pro kiu ne estas necese koleri aŭ malkontentiĝi. Nu, ni foriru.”

Ŝi prenas la du infanojn per la manoj kaj estas forironta.

Muneto fine levas la vizaĝon kaj kun decido alvokas:

”Bofratino, kie vi loĝas?”

”Kiel mi, postvivantino de ribelinto, povas sciigi pri nia rifuĝejo al vi, kiu estas nekonatulo, kaj kies alvoko ’bofratino ’ jam estas abomena al mi?”

Sodehagi sin turnas aliflanken kaj ekpaŝas.

”Viaj diroj vere estas trapikintaj min ĝis la osto.”

Fluas varmaj larmoj sur la vangoj de Muneto.

”Eh? Kio?”

”Jen kio. Morgaŭ lia moŝto Joŝiije ĉasiros al la kampo de Iĉihara … . uzante tiujn okazojn … . mi jam decidas … . Vi scios la rezulton morgaŭ.”

”Eh, Eh! Vi do estas mia vera bofrato, Muneto! Ho, nenion plu mi diros. Pardonu, ke mi ĵus eldiris senprudentaĵojn.”

”Kiĉjo mia, morgaŭ mi donacos al vi ion plaĉindan.

Ĝis revido, bofratino!” Muneto, tiel dirinte, rapide foriras.

Sodehagi kune kun siaj du infanoj momente rigardas lin de malantaŭe. Poste la tri malaperas en densa neĝblovo.

IV.

La hieraŭa blovado jam ĉesis, la ĉielo estas blua, tie kaj alie oni vidas blankajn postsignojn de neĝo brilantajn sur la kampo de Iĉihara. Por rajdekskurso aŭ ĉasado la vetero estas plej taŭga.

Generalo Joŝiije nun alvenas surĉevale, akompanata de kelkaj sekvantoj. Ĉiu portas ĉasveston kaj surdorse sagujon. Muneto ankaŭ sekvas la estron tre proksime, ĉar la pafarkon de la generalo li portas.

Laŭ la promeso, kiun Muneto devis fari al Sodehagi pro sia ripetita plendo, li kontraŭvole estas preta mortigi la estron, dum tiu ĉi, tute ne sciante pri la minacanta malfeliĉo, plene konfidas al Muneto kaj favoras lin. Muneto, ĉiam atentema por efektivigi la intrigon, tenas sin kiel eble plej proksima al la estro kaj ĉiam atendas okazon.

La kampo estas senhoma; ambaŭ kune jen eniras en densan arbaron, jen preterpasas sub ombron de altkreska herbejo.

Joŝiije fervore serĉas ĉasaĵojn, Muneto gravan okazon de venĝo. Sed Joŝiije, lerta rajdanto, tiel vigle galopigas sian ĉevalon, ke estas tute neeble por Muneto kapti la okazon. Jen aperas vulpo.

”Muneto,” alparolas Joŝiije, ”atentu kiamaniere mi mortigos la vulpon.”

Li celas la kurantan vulpon, kaj je la ekzumo de la pafarko la sago eksiblas. La pozo de Joŝiije estas mirinde trankvila, dum agitiĝo de la intrigulo Muneto atingas ĝis ekstremo.

”Muneto, alportu la ĉasaĵon.”

”Jes, via moŝto!” Muneto galopas al la ĉasaĵo; dume, li diras al si mem:

”Ve, bedaŭrinde! Kial mi ne atakis lin dum li celis la vulpon? Kian utilon havas tiuj ĉi fortikaj brakoj kaj akra glavo?”

La ĉevalo galopas ĉirkaŭ 200 metrojn; li malsupreniras tie, kie la vulpo kuŝas surtere. Li ekzamenas la beston, sed strange, eĉ malgrandan vundon ĝi ne estas ricevinta; la sago estas profunde enpenetrinta la teron kelkajn metrojn malantaŭe. Mistera, nekomprenebla, la pafmaniero de la estro! Muneto alprenas la ĉasaĵon, eltiras la sagon de la tero kaj rapidas al la estro.

”La vulpo eble estas mortinta, ĉu ne?”

”Jes, via moŝto,” respondas Muneto.

”Kunligu la krurojn per ŝnuro, ĉar ĝi poste reviviĝos.

Ĝi nur svenis pro mirego per la eksiblo de mia sago, kiun mi intence pafis super ĝia kapo.”

Kunligante la krurojn de la vulpo laŭ la ordono, Muneto meditas pri sekvonta procedo por efektivigi la intrigon.

”Jen la sago, kiun mi reportis, via moŝto.” Je tiuj vortoj li pliproksimiĝas al la generalo; lia dekstra mano estas baldaŭ atingonta la tenilon de la glavo. Joŝiije trankvile klinas la korpon al li, kaj prezentante la surdorsan sagujon, diras:

”Bone, enmetu ĝin.”

Tute konfidante al la fideleco de Muneto, Joŝiije nenion suspektas, kaj en tiu sama pozo rigardas for por serĉi aliajn ĉasaĵojn, dum Muneto sin okupas pri enmetado de la sago. Jen la plej konvena okazo, kiu neniam poste povos veni, se li tiun ĉi fojon perdos! Sed kiel Muneto, samurai, povas aĝi tiel malestiminde kiel ataki sengardan malamikon? Ho, kia ajn torturo turmentu lin, li certe ne povas perfidi la konfidon de sia nova patrono!

Li enmetas la sagon, kiel ordonite, sed la mano ne povas eĉ tuŝi la tenilon de la glavo. Li fariĝas kvazaŭ senkonscia, kaj klinante la kapon, malantaŭenigas sian ĉevalon.

Ĝuste tiam la vulpo reviviĝas kaj ĉirkaŭrigardas. Ĝi estas ĉasaĵo unufoje mortigita nevundite kaj nun revivi- ĝanta, dum Muneto estas kaptito, kiu jam meritis ekzekuton, sed ankoraŭ nun vivas. Ŝajnas al li, ke ekzistas komuneco inter la du.

La aliaj sekvantoj, kiuj sin okupis je ĉasado en la apuda herbejo, alkuras por vidi la unuan ĉasaĵon de tiu tago.

Rigardante la malgajan vizaĝon de Muneto, ili komencas iom suspekti lin. De tiam ili zorge sin tenas apud la estro por protekti lin kontraŭ eventuala malfeliĉego.

V.

Muneto revenas hejmen el la kampo, kaj sidas sola en la ĉambro preskaŭ perdinte sian memkonscion.

Ĉu li vere ne taŭgas kiel viro kaj kiel samurai? Ho, jes, li certe taŭgas. Lia penso estas racia, lia spirito estas heroa, lia animo kavalireca, plue li estas lerta kaj brava militisto. Kial do li malsukcesis en sia intenco? Ĉu li jam forgesis la seriozan promeson, kiun li faris nur hieraŭ al sia bofratino, kiu kune kun la du gefiloj tiel malproksimen venis, elportante multajn malfacilaĵojn nur por instigi lin? Post profundiĝo en meditado li diras al si mem:

”Nu, por efektivigi la celitan intrigon, mi devas esti ne vera samurai, sed simpla ribelanto kiel antaŭe.”

La densa nubo sur lia koro subite foriĝas; li ekstaras kun kontenta rideto, kvazaŭ li estus farinta grandan elpensaĵon.

’ ’Kioma horo?” li tiel mezuras la silenton de la nokto.

”Baldaŭ estos noktomezo.”

”Jes, mi, Muneto, estas ribelanto kiel antaŭe, ne samurai.”

Li ripete klarigas tion al si mem, eltiras sian glavon, kaj ŝteliras en la malantaŭan korton. La spegulosimila vintra luno ĵetas palajn radiojn sur la akvon de la lageto, pli malproksime de kiu staras la loĝejo de Joŝiije.

Muneto konas ĉiun detalon de la domo. Nerimarkite li nun eniras en la koridoron de la dormoĉambro de Joŝiije, kaj staras ĉe la pordo por certiĝi, kiel estas interne.

Neatendite de li, aŭdiĝas mallaŭtaj paroloj de iu servanto al la estro. Muneto des pli miras, ĉar la paroloj koncernas lin mem.

”Prave estas, ke via grandanima moŝto pensas tiamaniere rilate al Muneto, sed li estas la frato de Sadato, kiu mortis kun neforgesebla ofendiĝo pro la malvenko de sia 12-jara militado. Kial do Muneto povas forgesi venĝon? Laŭ mia opinio li ruze ŝajnigas fidelecon al vi nur por efektivigi sian intrigon. Bonvolu, mi sincere petas, ne ripeti tian danĝeran senzorgemecon, ke via moŝto hodiaŭ ricevis de li sagon en vian surdorsan sagujon.”

”Ne diru sensencaĵon plu,” respondas Joŝiije, ”mi jam de longe scias tion, kion vi diras, sed reformi perfidulojn el sia servantaro estas la virto de la estro. Provu min per Muneto, se li estus perfidulo, ĉu mi vere taŭgas kiel estro, aŭ ne. Se mi ne taŭgus, kontenta mi estus, ke oni mortigu min. Sed atentu, ke la morto de Sadato ne estis pro privata malamikeco; mi venkis lin kiel komandanto de la imperiestra armeo. Kiu ajn estis la kontraŭulo, li meritis oficialan punmortigon. Kvankam Muneto estas vera frato de Sadato, mi kredas, ke li ne estas tia malsa ĝulo, ke li intrigas kontraŭ mi. Sovaĝa kamparulo li estas, kaj oni povas timi lin, sed mi aparte ŝatas lian simplecon kaj honestecon. Mi dankas vin pro via sincera konsilo, sed rilate al Muneto tiu konsilo estas tute superflua, mi certigas vin.”

Tiu decidema respondo de Joŝiije, en kiu oni povas vidi majestan dignecon, kaj ankaŭ senliman favoron al Muneto, ankoraŭfoje tiel forte emocias la subaŭskultanton,

Muneto, ke li senkonscie faligas sian glavon. Je tiu sono malfermiĝas la pordo, kaj eliras la servanto, kiu rigardante lin sub la lunlumo ekkrias:

”Vi, Muneto, intrigulo!”

Joŝiije sekve eliras, sed diras tre trankvile:

”Muneto, vi, rigardante la belan lunon, sopiras pri via familio. Kia poeziema delikateco!”

Profunde kortuŝita de tiuj afablegaj vortoj, Muneto tuj genufleksas surteren, kaj diras kun larmoj:

”Via moŝto, mian malpurigitan koron mi nun malkaŝe elmontros al via moŝto sub la brilantaj puraj lunradioj.

Rekompence honorigu min, mi petegas, per la glavo de via moŝto sur mian kolon. Morti per la propra mano de altestimata via moŝto estos al mi eterna gloro.”

Joŝiije ekbalancas la kapon kaj diras:

”Mi konsentas vian peton, sed antaŭ ĉio rakontu la kialon.”

”Mil dankojn, via moŝto.” Muneto sincere adoras la generalon, kaj detale rakontas, dum verŝado de varmaj larmoj, pri sia vera situacio, pro kiu li tiel multe ĉagreni ĝas. Joŝiije ankaŭ verŝas larmojn de kunsento. La servanto, kiu ĝis nun rigardis lin simple kiel sovaĝan intrigulon, la unuan fojon komprenas la signifon de varmaj larmoj de vera heroo.

Joŝiije kore aplaŭdas Muneton pro liaj vireco kaj kavalireco, sed diras:

”Kiel mi povas ekzekuti vin?”

”Tiu favoro de via moŝto multe ĉagrenas min. Se via moŝto ne povas glori min per la glavo de via moŝto, bonvolu ekzili min malproksimen kiel ribelanton.”

Konforme al tiu insista peto, sed tre kontraŭvole, Joŝiije fine ekzilas lin al Kiuŝu.

* * *

Tiuj bravuloj, kiuj poste sindone batalis por la Minamota familio en diversaj militkampoj sub la nomo Macuuraliganoj, estis devenuloj de Muneto.

Japana historia rakonto el la dekunua jarcento

El la japana tradukis K. Takahaŝi


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.