La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Katarino kaj Katjo

Estis suna printempa mateno, kiam princino Katarino antaŭenŝovis sian blondan kapon el la puntokurtenoj de la lito, tiel ke Katjo kun du longaj nigraj silkaj gantoj sur la littapiŝo genufleksis. La princino mirege rigardis ŝin dum kelka tempo.

”Kion vi volas fari, Katjo?”

”La ŝtrumpoj, princina Moŝto.”

”Infano, mi ja ne estas simio, por havi gantojn sur la piedoj …”

Nur nun rimarkis Katjo la malagrablan eraron. Ŝi ru- ĝiĝis profunde kaj subite ŝi lasis la kapon fali sur la litorandon kaj komencis maldolĉege plori.

La princino, tute timigita pro tiu subita ekfluo de larmoj, provis ŝin kvietigi.

”Nu, ne ploru, mia kara, se vi absolute volas, mi povas surmeti ankaŭ la gantojn.”

Kvankam Katjo faris ĉiujn intimajn servojn de ĉambristino al la princino, oni ŝin tamen ne povis rigardi kiel servistinon. Ŝi efektive okupis tute esceptan lokon ĉe la princa kortego. Jam antaŭ dek jaroj ŝi venis al la kortego, kiam ŝia patro, malriĉa ministo, trovis la morton en minejo kun tridek kunuloj. La sciigo pri la malfeliĉo tiam ankaŭ en la princa kastelo elvokis multan funebron kaj kompaton, kaj la malgranda princino Katarino, sekvante la voĉon de sia bona koro, prenis ŝin kiel unu el la postrestantaj minist-orfinoj kiel ludkunulinon. El ludkunulino fariĝis pli poste ĉambristino, kaj la ĉambristino plenumis siajn devojn kun plej granda akurateco, ĝis tiu ĉi momento, kiam ŝi absolute volis enŝovi la belajn piedetojn de la princino en gantojn.

De ĉi tiu tago montriĝis en Katjo tute strangaj simptomoj de distreco. Sufiĉos citi nur unu el multaj. La princino volis iam malsupreniri en la parkon kaj resendis Katjon de la ŝtuparo por serĉi ŝian japanan sunombrelon.

La princina Moŝto atendis plenan kvaronhoron sur la ŝtuparo, ĉe la piedoj de iom nesufiĉe vestita sabloŝtona Herkulo. Fine la societo de la duondio fariĝis enua al ŝi, kaj ŝi ekiris por serĉi Katjon. Ŝi trovis ŝin sur la balkono de la blanka salono, kie ŝi kun ruĝega vizaĝo atentege rigardis al sudo kaj samtempe per la japana sunombrelo faris signojn kontraŭ la malnova fagarbaro, kiu fermis la parkon sur tiu flanko.

Kiam la princino kviete metis la manon sur ŝian ŝultron, ŝi – ĝis morto ektimigita – ektremis kaj – kiel ĉiam – ekploris. Kaj al ĉiu demando de la princino respondis nur nova larmfluo.

La solvo de ĉi tiu problemo baldaŭ estis trovita. Kiam la princino duonan horon pli poste promenis en la parko, venis renkonte al ŝi juna viro en ĉasistvesto. La princino jam miregis, ke fremdulo ĉirkaŭiras en la ĝardeno, ŝi plie miregis, kiam tiu ĉi, kun la ĉapelo en la mano, paŝis kontraŭ ŝi kaj pala kiel kreto balbutis:

”Princina Moŝto! Princina Moŝto!”

”Kion vi volas?”

El la konfuza parolado de la fremdulo ŝi povis ekscii, ke li estas nomata Ŝandor Farkaŝ, estas ”arbarpraktikanto” en princa servado, ke li amas Katjon kaj ke Katjo lin ankaŭ amas, kaj ke li pro tio spionis la princinan Moŝton dum ŝia matenpromenado, por peti de ŝi la manon de Katjo …

Kiam la princino poste al Katjo rakontis tiun aferon, ŝi faris al ŝi riproĉon: ”Pro kio vi nenion diris pri tio?”

”Li volis, ke ankaŭ mi parolu, sed mi diris, ke mi preferus morti …”

”Kaj se mi vin ne forlasos?”

”Ho, princina Moŝto, tiam mi mortos tuj.”

Kaj Katjo komencis – fidela al sia plej nova kutimo – ploregi. Ankaŭ al la princino estis la larmoj proksimaj.

Ŝian koron premegis veraj patrinaj zorgoj.

”Ĉu li almenaŭ estas brava homo, tiu … nu, kiel li estas nomata?”

”Ho princina Moŝto, ĉu vi ne vidis lian vizaĝon?”

”Jes, vi estas prava, Katjo, li devas esti bravo homo … Li havas tiel sincerajn bluajn okulojn kaj altan frunton, ho, mi lin bone rigardis.”

Dum la vespermanĝo ŝi kondukis la konversacion singardeme al la edziniĝo de Katjo, kaj ĉar oni la proponon, kiun ŝi faris, en pli alta loko favore alprenis, ŝi rapidis feliĉega al sia ĉambristino.

”Katjo, plej amata Katjo! Vi ricevos vian Ŝandor-on!

Mi parolis kun paĉjo, ĉio estas en ordo. Paĉjo lin konas kaj diras, ke li estas brava vireto … Lia patro estis eĉ dekoraciita en la militistaro … Pri la dota vestaĵaro mi jam zorgos.”

Katjo restis tute senparola pri tiom da feliĉo kaj nur kisis senĉese la manon de Katarino. Poste ili babiladis en la malgranda salono ankoraŭ longe post noktmezo. La lampojn en la lustro ili estingis, kaj nur en la vitrokadro de la venecia spegulo brilis la elektraj rozoj, kies dolĉa brilo tra la puntaj kurtenoj kreis plej intiman duonlumon.

Katarino, envolvita en blanka dormrobo, kuŝis sur malalta divano, kaj Katjo sidis sur la dika tapiŝo je ŝiaj piedoj.

”Diru do, Katjo, ĉu vi lin vere tiel forte amas?”

”Ho, treege!”

”Diru al mi, kiel estas, kiam homo estas enamiĝinta?”

”Ho, Dio mia, tiel mirege … Oni devas ĉiam nur pensi pri li, kaj tiam oni ofte sentas dolĉan kapturnon … kaj nokte oni ne povas dormi … Estas tiel malĝoja feliĉego, ke oni preskaŭ dezirus plori en sia ĝojo …”

”Kaj kiam vi konatiĝis kun li? Kiel li komencis? Mi volas ĉion scii! Rakontu!”

Katjo rakontis ĉion. Dum arbarekskurso ili ekkonati- ĝis, poste ŝi lin vidis ĉe la balo de la arbar-oficistoj, pli poste ili renkontiĝis en ĝardeno aŭ en arbaro …

”Ĉu vi skribis unu al la alia?”

”Kompreneble, ofte!”

”Amleterojn?”

”Certe – amleterojn!”

La princino iom pripensis; poste ŝi diris mallaŭte:

”Katjo, aŭdu, nun mi volas demandi vin pri io tre grava, sed vi ne trograndigu … diru, ĉu li vin kisis?”

Katjo premis mute la manon de Katarino al siaj lipoj.

La princino kliniĝis kun brilaj okuloj al ŝi malsupren.

”Vi devas ĉion diri al mi! Ĉu li vin kisis?”

La dolĉa mallumo donis al Katjo kuraĝon. Ŝi konfesis ĉion. Ili kisis sin reciproke – unufoje, dekfoje, centfoje – kiu do povis kalkuli! En ĝardeno, en la arbaro …

La du knabinoj ankoraŭ longe sidis kune, mute kaj senmove premitaj unu al la alia. La koloraj rozoj de la spegulo brilis sekretplene, ne povante trapenetri la mallumon.

Katjo estis kvazaŭ ebria de sia feliĉo, kaj Katarino sentis ion, kvazaŭ dolĉan, melankolian antaŭsenton.

Du jaroj de tiam forpasis.

La sinjoro ĉefĉasisto Ŝandor Farkaŝ estis kolerinta la tutan tagon ekstere kontraŭ la lignoŝtelistoj, kaj kiam li nun vespere hejmenvenis, li estis, kiel li diris, laca kiel hundo kaj malsata kiel lupo. Katjo, kiu dume estis fari- ĝinta bele ronda, venis al li renkonte en nova, pura domrobo.

”Sapristi’, kiel eleganta vi estas hodiaŭ!” diris Ŝandor, kisante ŝian blankan kolon.

Katjo akceptis la intimaĵojn de sia edzo kun nobla retenado.

”La princina Moŝto estis posttagmeze ĉi tie,” ŝi poste diris.

”Tondro!” li miregis. ”Pro tio vi do tiel ornamis vin?”

”Ŝi volis ankoraŭ unu fojon kisi sian baptinfanon kaj adiaŭi min. Pripensu nur, ŝi kisis ankaŭ min.”

”Estas domaĝe, ke mi ne estis tie ĉi. Se ŝi estis tiel kisema – kiu scias, eble ankaŭ al mi estus veninta io …”

Katjo, kiu estis edukita ĉe kortego, aŭskultis sian edzon kun lojala indigno.

”Vi vere estas tre malrespekta.”

La ĉefĉasisto dume ĵetis sin en grandan apogseĝon kaj sidigis nun Katjon per unu ekpuŝo sur siajn genuojn.

”Kaj pro kio do la princina Moŝto adiaŭis?”

Katjo jam tute fordonis sian noblan sintenadon kaj eksidis komforte sur la genuoj de sia edzo.

”Venontan semajnon ŝi veturos al la restadejo … Tie okazos ja la edziĝfesto kun princo Fridoleno …”

”Ŝi do tamen prenos la princon! Antaŭ duona jaro oni jam parolis, ke la fianĉiĝo estis rompita …”

”Malsaĝa babilado! Kiel ĝi estus rompita? Okazis nur malhelpoj, kiujn oni devis forigi.”

La malgranda virino denove fariĝis babilema kaj rakontis, kion ŝi sciis.

”La princo havis amatinon, kantistinon. Pasintan jaron li promesis al siaj gepatroj, ke li rompos kun ŝi, kaj venis poste ĉi tien, por peti la manon de princino Katarino … Sed hejme li denove pripensis kaj returnis sin al sia kantistino … Okazis tiam furiozaj scenoj inter la princo kaj lia patro, sed la bona Fridoleno obstinis kaj nenion volis scii pri sia fianĉino. La du kortegoj pro tio decidis prokrasti la geedziĝon ĝis nedifinita tempo, ĝis kiam la princo estos teda je sia amatino … Tio ŝajnas nun esti la okazo …”

”Kaj ĉu nia princino konas ĉi tiun historion?”

”Ĉiuokaze, se eĉ mi ĝin konas; kaj ankaŭ la ĵurnaloj skribis pri tio …”

”Kaj malgraŭ tio ŝi prenas la princon?”

”Amiketo, vi vere estas iom malsaĝa! Ĉu vi kredas, ke ĉe princoj tio ankaŭ iras same, ke oni antaŭe enamiĝas kaj poste edziĝas? Princo Fridoleno estas de reĝa sango kaj staras en parenceco kun kvar grandpotencoj …”

La ĉefĉasisto iom pripensis.

”Kiel do aspektas princo Fridoleno?”

”Pasintan jaron amaso da grandaj sinjoroj ĉasis ĉi tie … Estis unu inter ili, tiu malgranda blondulo, kun ekstreme malsaĝa vizaĝo, kiu ĉiam unu cigaredon post alia ekbruligis … Lia kapo moviĝis tiel ridinde, kvazaŭ li havus koreon …”

”Jes, jes, tiu li estas!” diris Katjo.

”Kaj al tiu oni donas nian princinon, ĉi tiun rozfloron?”

Katjo ne respondis.

”Kion diris la princino al nia etulo?” poste demandis Ŝandor.

”Kiam ŝi lin kisis, ŝiaj okuloj estis plenaj de larmoj. Ŝi diris: ”Ankaŭ mian baptinfanon mi ne vidos plu!” Mi volis gajigi ŝin kaj parolis pri ŝia nova restadejo … ”Jes, la urbo estas bela,” diris la princino, ”nur ofte nebula, kaj faras teruran timon al mi la nebulo! Faras teruran timon al mi …”

La malgranda virino premis sin pli proksime al sia edzo, kaj sur ŝia vizaĝo brilis la kvieta ĝojo pro tio, ke ŝi ne venis en la mondon kiel princino.

Ferenc Herczeg

El ”Hungaraj rakontoj
El la hungara tradukis A. Panajott


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.