La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La ĉina vazo

Panjo levis la rigardon de la trikaĵo. Tiu fariĝos kovrilo el mola helruĝa lanfadeno por la fratineto, atendota dum la printempiĝo.

”Ĉu iu novaĵo en la gazeto, paĉjo?” ŝi demandis.

Paĉjo faligis la gazeton kun susureto sur la genuojn, oscedante.

”Preskaŭ neniu – novaj bombatakoj, oni invadis malsanulejon kaj pafbruligis kelkajn loĝdomojn, sed nenio decidiga.”

”Terura tiu milito!” panjo ekĝemis kaj daŭrigis la trikadon,

”mirinde, ke la homoj ne povas paciĝi.”

Kaj ŝi kalkulas unu, du, tri, kvar … ŝi ĝuste atingis tiun etan malmultigon de la maŝoj, donanta al la modelo la veran elegantecon.

En tiu momento Bubeto alvenis. Bubeto estas sesjara kun bluaj okuloj kaj tuta krono da brunaj bukloj, kiujn panjo ne kuraĝis fortondi. Venontaŭtune li vizitos lernejon, tiam la bukloj devos fali, kaj pri tio Bubeto kaŝe ĝojas.

”Panjo, kion mi faru?”

”Ŝŝ – ne ĝenu panjon, dum ŝi kalkuladas! Unu, du, tri, kvar – kion vi cetere diris? Nu, jes, vi ja povas preni viajn ludilojn, eniri en la manĝejon kaj ludi momenton – poste ni eliros, paĉjo nur volas finlegi la gazeton kaj panjo nur triki tiun ĉi rondon.”

Sed Bubeto ne tuj foriris. Li restis pendiĝante sur la ŝultro de paĉjo, rigardante bildon de la gazeto.

”Paĉjo, kio estas ĉi tio?”

Paĉjo milde karesis la brunajn buklojn de Bubeto.

”Bombardita urbo, Bubeto, la domoj disfalegis en ruinojn, jen malsanulejo kaj jen lernejo dispafitaj. Nun komencu vian ludon!”

”Ke ili rajtas tiel fari, paĉjo!”

La voĉo de Bubeto tremis, sed ĉu pro nura indigno aŭ ankaŭ pro grajno da envio ne estas facile distingeble.

”Jes, estas terure,” paĉjo konsentis, ”sed dank’ al Dio tio feliĉe okazas malproksime,” li konsole aldonis.

”Nun mi scias kion fari, panjo,” Bubeto subite deklaras,

”ĉu mi rajtas ludi per la lignaj konstruŝtipetoj sur la manĝotablo?”

Panjo kapjesis: ”Certe vi rajtas, knabeto mia, sed estu singarda, nenion detruu! Pripensu la ĉinan vazon!”

Bubeto kuntiris la etajn helajn brovojn – ĉiamaj tedadmonoj pro tiu vazo! Kiel se li ne jam scius, ke oni ne rajtas eĉ rigardi ĝin, kvankam ĝi vere estas atentinda pro siaj akre flavaj floroj kaj gajigaj ĉinaj figuroj kun oblikvaj okuloj. Kaj kvazaŭ sago li malaperis en la dormoĉambron, kie li malantaŭ la kudromaŝino de panjo havis angulon por ludiloj, kaj li prenis plenbrakon da ŝtipetoj, kiujn li portis en la manĝejon. Trifoje li tion ripetas kaj, kiam la tablon plenplene kovras ŝtipetoj, li silente kaj fervore ekkonstruas tutan etan urbon kun stratoj kaj parkoj, domoj kaj pontoj, nubskrapuloj kaj preĝejoj kaj plej proksime al la tablorando malsanulejo.

”Nun mi estas preta,” paĉjo diris, faldante la gazeton,

”miaparte ni povas starti kiam ajn.”

Ili kutimis promeni kune ĉiun dimanĉon antaŭtagmeze, kaj se la humoro de paĉjo estas bona, ne malofte okazas, ke li invitas ilin al sukeraĵeja festeno. Tiaokaze Bubeto ricevas kirlitan kremon kun tortetoj kaj jen la plej bongusta, kion li konas.

”Ankaŭ mi povas fini kiam ajn,” panjo konsentis kaj ekfaldis la trikaĵon. ”Sed mi proponas, ke ni atendu momenton.

Bubeto ĝuste komencis ludi, kaj vi ja scias, ke oni ne ĝenu infanon, kiu ludadas!”

”Kion li ludas?” sin demandis paĉjo kaj deflanke ĵetis rigardon en direkto al la manĝoĉambro. Ankaŭ panjo same faris.

”Nu, li ion konstruas, ŝajnas al mi urbo! Estas tiel plaĉe, kiam infanoj konstruas – estas tre preferinde ol ludi per stansoldatoj, aŭ io tia!”

”Mi ĉiam preferis stansoldatojn, kiam mi estis knabo,” paĉjo rimarkigis, ”kaj tamen ne fariĝis malpli bona homo pro tio.”

”Certe, sed,” panjo komencis, sed tuj haltis, ĉar el en la manĝejo oni subite ekaŭdis teruran krakadon. Ŝi forĵetis la trikaĵon kaj paĉjo la gazeton, kaj ambaŭ ili enkuregis en la manĝejon – por treti ĝuste sur la fragmentoj de io, kio iam estis la ĉina vazo.

”Bubeto, kiel vi povis, panjo ja malpermesis al vi eĉ tuŝi la vazon!”

La saman momenton oni ekaŭdas klakon kaj kretblanka infanvango tuj fajrokoloriĝas.

”Mi ne intence faris, panjo, ne intence! La pilko resaltis!”

Panjo, kiu kliniĝis por kolekti la splitojn, subite sin rektigis.

”Pilko? Ĉu vi ne memoras, ke mi malpermesis al vi ĵeti pilkon endome?”

”Sed mi ne ludis per la pilko, panjo, mi bombardis!

Kaj jen la pilko devojiĝis,” balbutas pala kaj terurita Bubeto.

”Nu panjo,” patro provis interveni, ”kompreneble estas domaĝe, sed post ĉio estis ja nur vazaĉo kaj ne pliboni ĝas per tio, ke oni faras scenon!”

Sed panjo ne volis aŭskulti.

”Vazaĉo! La ĉina vazo, kiun mi ricevis de onklo Otto kiel antaŭedziĝan donacon, kaj kiun mi tiel ŝatis!”

Bubeto ekŝajnis tedegita. La historion de la mirinda vazo, kiun onklo Otto kunportis hejmen kaj donacis al paĉjo kaj panjo je ilia geedziĝo, li jam ĝisnaŭze aŭdis – ĉu li vere devos reaŭdi ĝin?

”Estis treege altvalora vazo,” panjo daŭrigis, ”ĝi estis almenaŭ kvarcentjara kaj efektive devus aparteni al muzeo.

Ĉiu homo, kiu ĉi tien venis, admiris ĝin.”

Paĉjo kompate karesis la harojn de panjo. Li ja komprenas, ke ne estas gajige perdi vazon, kiu tiel bone plenumis sian taskon – esti admirata de ĉiu homo. Kaj Bubeto kun infana persisto ripetas: ”Sed, panjo, mi ne intencis bombardi la vazon – mi intencis bombardi la malsanulejon!”

Panjo firme rigardas lin: ”Kiun malsanulejon?”

Bubeto fiere montras ŝtipeton preskaŭ pendiĝantan sur la tablorando: ”Tie ĝi estas, panjo! La malsanulejo de la gazeto!”

Paĉjo ĝuste ĵetis rigardon sur la urbon, kiu etendis sin sur la tablotabulo.

”Rigardu, panjo, kion li konstruis – estas ja fakte impone!”

Panjo rigardas.

”Sed, se vi tiel bele konstruis, kial vi nun ĉion detruas?”

Tio tro provis la paciencon de Bubeto. Kiel stultegaj la plenkreskuloj tamen estas!

”Estis ja milito, panjo, la malamikoj atakis kaj bombardis, kaj do ili nepre devis ion detrui …”

Kaj por kvazaŭ ilustri siajn vortojn Bubeto subite per la brako balaas la tabulon, tiel intense balaas, ke domoj kaj stratoj, preĝejoj kaj nubskrapuloj kaj la malgranda malsanulejo ĉe la tablorando per unu fojo disfalegas.

”Sed, Bubeto”’ panjo terurita ekkriis, ”kion vi efektive ludas?”

”Militon,” respondis Bubeto kvieta kaj tute senĝena.

Paĉjo kaj panjo rigardas unu la alian, rigardas Bubeton, la detruon sur la planko kaj ree unu la alian.

”Ĉu ni efektive scias, kion ni ludas,” panjo malrapide diris, kvazaŭ al si mem? ”Kaj kion ni legas?”

Sed neniu respondis tiun demandon, nek paĉjo, nek Bubeto, nek alia vivaĵo. Kaj ŝi eliris en la kuirejon kaj serĉis balailon kaj ŝovelilon por kunbalaado de la splitoj, dum Bubeto, sen speciala ordono, ekkolektis la ŝtipetojn.

Paĉjo rigardadas ilin, rimarkante kiel iom post iom la detruo foriĝas, kaj la ĉambro denove ŝajnas hejmeca kaj belaspekta kiel kutime. Post momento ĉio restas sama kiel antaŭe – esceptinte la ĉinan vazon, kiu estas for.

”Nun venu, ni eliru,” paĉjo diris kaptante la manon de Bubeto, ”mi regalos vin per ĉokolado kaj kirlita kremo!

Tion vi certe preferas ol ludi militon, ĉu ne?”

”Kaj frakasi ĉinajn vazojn!” panjo plibonigis.

Sed Bubeto ne respondis promenante inter paĉjo kaj panjo malsupren laŭ la ŝtuparoj. Povas esti, ke en sia interno li konsideras, ke unu la alian ne forigas, se li – kio estas dubebla, kiam temas pri malgrandaj infanoj samkiel pri grandaj – entute ion ajn konsideras pri tio, kion li entreprenas.

Margitta Palmær

El la sveda tradukis Signe Boye


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.