|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Iun somertagon okazis, ke Erland revenis el ĉasiro.
Sur la supro de altaĵo en la arbaro kreskis piceo, juna kaj svelta, sed pli alta ol ĉiuj ĉirkaŭaj arboj. Ĝia pinto estis videbla tra la fenestroj de la kastelo, kaj kiam ĝi siluetiĝis kontraŭ la ruĝa vespera ĉielo, aspektis kvazaŭ sopire ĝi rigardus malproksimen kaj dezirus troviĝi en lando de palmoj.
Ĉe la piedo de la altaĵo muĝetis rojo super sablo kaj silikoj survoje al la lago. En la arbaro la rojo havis bruan fluejon inter muskokovritaj ŝtonoj kaj centjaraj arbradikoj, sed ĉi tie ĝiaj bordoj ebeniĝis je herbotapiŝo, kie abundis bluaj, blankaj kaj ruĝaj floroj. Ĉi tie Erland ofte sidis, ĝoja pro pinsusuro kaj soleco; ĉi tien li ankaŭ nun direktis siajn paŝojn por trinki freŝan akvon el la rojo.
Käck kaj Grip, la du hundoj, akompanis lin.
Atinginte la pinton de la altaĵo li haltis mirigita, ĉar li ekvidis ion neordinaran malsupre. Tie apud la rojo sidis junulino. Li ne vidis ŝian vizagon, ĉar ŝi ne rigardis al li, sed li vidis karbonigrajn harbuklojn, fanditaj super nudaj ŝultroj kaj sur malhela vesto, kiu estis ornamita per multkoloraj rubandoj. La junulino trempis jen unu piedon jen la alian en la akvon. Ŝi ŝajne gajiĝis pri la freŝeco, eble ankaŭ pri la akvovezikoj, kiuj naskiĝis en tiu ludo. Kaj nun ŝi komencis kanti per laŭta, belsona voĉo, kiu ricevis reeĥon en la arbaro.
Kiu ŝi estis? Vilaĝana filino ŝi ne estis, tion Erland deduktis el ŝiaj gestoj, el ŝia vesto kaj el la kanto, kiu sonis tute alie ol la kantoj, kiujn la junulinoj en la regiono kantis, kiam ili en la profunda arbaro serĉis la brutaron.
Sed kiu ŝi estis? Ĉu elfino aŭ ensorĉita princino? Silenta kaj miranta Erland staris sur la altaĵo , kaj en sia koro li sentis sekreton, neklarigeblan, teruran sed tamen allogan.
Sed Käck kaj Grip direktis al ŝi furiozajn okulojn kaj kolere murmuris. Kaj dum Erland staris droninta en rigardado kaj pensado, Grip ekkuris malsupren, kvazaŭ ĝi volus disŝiri la nekonatulinon.
Tiam Erland ekvidis ŝian danĝeron kaj tuj revokis la hundon. Sed antaŭ ol tio okazis, la junulino rapidege sin turnis, ekstaris kaj ĝuste kiam la hundo boris siajn akrajn dentojn en ŝian jupon, ŝi puŝis ponardon en ĝian kolon. Kun peceto de ŝia jupo inter la dentoj la hundo ruliĝis al ŝiaj piedoj.
La okuloj de Erland flamegis pro kolerego, kiam li vidis la malfeliĉon de sia fidela Grip, kaj per rapidaj paŝoj li aliris kaj kriis:
– Kiu vi estas, kiu tion aŭdacis?
Sed la junulino per grandaj, nigraj, fulmantaj okuloj rigardis al la blonda grandsinjora filo, ŝiaj brunaj vangoj ruĝiĝis, la lipoj tremis, kaj la sangogutantan ponardon ŝi svingis tiel, ke la ruĝaj perloringoj ĉirkaŭ la nudaj brakoj tintadis.
– Ĉu vi volas mortigi min? ŝi demandis per akra voĉo, kiu havis fremdan akcenton.
Kaj defende ŝi levis la ponardon kontraŭ la alian hundon, kiu intencis ataki ŝin.
Erland ordonis al Käck kuŝiĝi, sed ĉar ĝi ne tuj obeis al la voĉo de la mastro, Erland per la ĉasarko frapis la beston, tiel ke ĝi returniĝis blekante.
La okuloj de la gejunuloj renkontiĝis. La rigardoj de ambaŭ estis obstinaj. Sed kiel ajn, la lipoj de la junulino ekridetis.
– Mi ne timas vin, ŝi diris kaj ĵetis la ponardon, tiel ke siblante ĝi tranĉis la aeron kaj per la pinto fiksiĝis en arbo.
La kolero de Erland transiĝis en miron kaj scivolemon.
– Vi estas stranga junulino, sed estus malbone, se en viraj sportoj mi ne povus konkuri kun virino.
Li elingigis sian ĉastranĉilon kaj ĵetis ĝin kontraŭ la saman arbon. La tranĉilo penetris en la arbon apud la ponardo, sed tiel profunde, ke duono de la klingo kaŝiĝis en basto kaj ŝelo.
Li iris al la arbo kaj liberigis la du armilojn, lavis ŝian en la rojo kaj redonis ĝin al la posedantino.
– Vi estas bela junulino, li diris, sed tre neordinara …
Ĉu vi volas, li aldonis hezite, ke mi mortigu la alian hundon, ĉar ĝi koleras al vi?
– Ne, respondis la junulino kaj ŝovis la ponardon en la ingon, kiun ŝi portis ĉe la zono, la hundo estas senkulpa, ĉar ĉiuj bestoj estas tiaj, kiaj iliaj posedantoj volas, ke ili estu. Sed vi mem ŝajnas esti malmilda kaj malbona junulo.
Kaj la nekonatulino logvokis Käck, kiu je signo de sia mastro rampante proksimigis al ŝi. La junulino karesis ĝian hirtan kapon.
– Pardonu al mi, diris Erland, vi pravas: mi estas malmilda kaj malbona, sed ne kredu, ke mi incitis la hundon.
Mi ne volis al vi ian malbonon.
– Mi volonte kredas al vi. Pli profunde ŝi rigardis Erlandon en la vizaĝon. Ĉu vi logas najbare?
– Jes.
– Adiaŭ, diris la junulino. Verŝajne ni ne rerenkonti ĝos. Ŝi jam estis preta rapidi en la arbaron, kiam Erland, elreviĝante levis sian kapon kaj ekkriis:
– Ne, ne, haltu!
Li diris tion per tia tono, ke la nekonatulino turnis sin.
– Sciigu al mi vian nomon, diris la junulo kaj kaptis ŝian manon.
– Vi estas scivolema.
– Ne, mi ne interesiĝas pri via nomo, se vi nur volas sciigi al mi, de kie vi venas kaj kial ni ne plu renkontiĝos.
– Mia nomo estas Singoalla, de malproksime mi estas veninta kaj nenie mi restadas.
– Kaj sekve ni neniam renkontiĝos, ĉu?
– Kial vi okupiĝu pri mi? Jam morgaŭ vi estos forgesinta min.
– Ne, neniam mi forgesos vin.
Anstataŭ respondi Singoalla kliniĝis, ŝiris ruĝan floron, ĵetis ĝin en la rojon kaj kuris en la arbaron.
Erland staris sola. Lia rigardo ŝvebis post la malaperinta junulino. Tiel li staris dum momento, silenta, senmova, revanta. Fine li vekiĝis pro la bleko de Käck.
Maltrankvile la hundo rigardis al sia mastro, ĉar ĝi ne kutimis vidi lin tia. Sed Erland surŝultrigis la ĉasarkon kaj malrapide supreniris la altaĵon.
Viktor Rydberg
Fragmento el samnoma romano
El la sveda tradukis Arvid Skoglund
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.