La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La rakonto de Cyrus Smith pri la ekspedicio. – Plirapidigo de laboroj pri ŝipkonstruado. – Lasta vizito al la gregejo. – Batalo inter fajro kaj akvo. – Kio restas el la insulo? – Oni devas forveli. – Nokto de la 8-a ĝis 9-a de marto.
La venontan matenon, la 8-an de januaro, Cyrus Smith kaj Ayrton revenis al la Granita Palaco.
Tuj post la alveno, la inĝeniero kunvenigis siajn kunulojn kaj diris al ili, ke la Insulo Lincoln estas en granda danĝero, kiun neniu homa potenco povis deturni.
– Miaj amikoj – li aldonis per la voĉo montranta perfortan emocion – La Insulo de Lincoln ne apartenas al tiuj, kiuj povas daŭri ĝis la fino de la mondo.
Ĝi estas pli aŭ malpli frue kondamnita al detruo, kies kaŭzo kuŝas en ĝi mem kaj de kiu nenio povas savi ĝin. La setlantoj ne povis kompreni lin.
– Bonvolu klarigi tion pli detale, Cyrus! – ekkriis Gideon Spilett.
– Mi klarigos, aŭ pli ĝuste mi nur ripetos, kion kapitano Nemo rakontis al mi private.
– Kapitano Nemo! – ekkriis la setlantoj.
– Jes. Kaj ĉi tio estis la lasta favoro, kiun li volis doni al ni, antaŭ sia morto.
– La lasta favoro?! – ekkriis Pencroff. – La lasta favoro! Vi vidos, ke kvankam li estas mortinta, li tamen faros al ni ankoraŭ ne nur unu favoron!
– Sed kion diris al vi kapitano Nemo tiam? – demandis la raportisto.
– Insulo de Lincoln estas konstruita malsame ol aliaj insuloj en la Pacifika Oceano. Certa propraĵo de ĝi, pri kiu kapitano Nemo rakontis al mi, devas iam konduki al ĝia detruo.
– La detruo de la Insulo de Lincoln?! Kio denove! – ekkriis Pencroff, ne povante deteni sin de ŝultrolevo malgraŭ sia tuta respekto al Cyrus Smith.
– Aŭskultu min, Pencroff – respondis la inĝeniero. – Jen kion kapitano Nemo malkovris kaj kion mi kontrolis dum mia ekzameno en la Groto de Dakkar. La groto etendiĝas sub la insulo ĝis la vulkano, kaj estas apartigita de la centra kamentubo nur per muro. Tiu ĉi muro estas nuntempe fendita en multaj lokoj, kaj sulfataj gasoj produktitaj ene de la vulkano likas tra la fendoj.
– Kio estas la konkludo? – demandis Pencroff, penante kompreni la kuron de pensoj de la inĝeniero.
– Nu, mi konstatis, ke ĉi tiuj fendoj pligrandiĝas sub interna premo, kaj la bazalta muro malrapide disiĝas kaj post iom da tempo la marakvoj, nun plenigante la groton, trarompos tra ĝi.
– Bravo! – ekkriis Pencroff, penante denove turni ĉion en ŝercon. – Do la maro estingos la vulkanon kaj la tuta problemo estos for!
– Ho jes, kaj ĉio estos for! – respondis Cyrus Smith. – En la tago, kiam la maro trarompos ĉi tiun muron kaj eniros tra la centra kamentubo en la internon de la insulo, kie la lafo bolas, en tiu tago, Pencroff, la tuta Insulo de Lincoln estos eksplodigita, same kiel Sicilio eksplodiĝus, se la Mediteranea Maro enprofundiĝus en Etnon!
La setlantoj silente aŭskultis la vortojn de la inĝeniero. Ili jam komprenis la danĝeron, kiu estis minacanta ilin. Ĉar Cyrus Smith tute pravis.
Multaj homoj opinias, ke oni povas estingi vulkanojn, kiuj preskaŭ ĉiam leviĝas sur la marbordoj de maroj kaj lagoj, inundante ilin per akvo. Tiuj, kiuj faras tiajn supozojn, ne scias, ke tiamaniere ili elmetus parton de la terglobo al la risko eksplodi, same kiel kaldrono eksplodas pro troa vaporpremo. Akvo falanta enen, kie la temperaturo povus esti eble miloj da gradoj, turniĝus en vaporon tiel perforte ke ĝi krevus ajnan tegaĵon.
Ne estis do dubo, ke al la insulo minacis baldaŭa kaj terura danĝero. Ne plu temis eĉ pri monatoj aŭ semajnoj, sed pri tagoj, kaj kiu scias, eble eĉ horoj.
La unua sento de la setlantoj estis profunda bedaŭro. Ili pensis ne pri la baldaŭa danĝero, sed pri la detruo de ĉi tiu tero, kie ili trovis ŝirmejon – detruon de ĉi tiu insulo, kiun ili amis, kiun ili volis iun tagon alporti al floranta stato! Tiom da peno vane, tiom da laboro malŝparita! Pencroff ne povis reteni siajn larmojn.
La konversacio plue daŭris; ili estis pripensataj ĉiujn eblajn rimedojn de savo. Finfine, oni decidis, ke ne estas eĉ unu horo por perdi kaj ke la konstruado kaj aranĝo de la ŝipa interno oni devis fari kun eksterordinara hasto, ĉar la nura espero de savo nun kuŝis en forlaso de la insulo.
Do ĉiuj eklaboris. Kaj ĉiuokaze, konsiderante la nunan situacion, por kio utilus pligrandigo de provizoj en la Granita Palaco? Kion ankoraŭ enhavis la magazenoj kaj konservejo povis provizi la ŝipon eĉ por la plej longa vojaĝo. Do temis nur pri tio, ke oni havu ĉi tiun ŝipon je sia dispono antaŭ ol la neevitebla katastrofo okazos.
Ĉirkaŭ la 23-an de januaro, la ŝipo estis preskaŭ finita. Ĝis nun, neniu ŝanĝo okazis ĉe la supro de la vulkano. Super ĝi daŭre videbliĝis fumo miksita kun flamoj kaj varmaj ŝtonoj elflugantaj el la kratero. Sed dum la nokto de la 23-a ĝis la 24-a, la premo de la lafo, kiu preskaŭ atingis la supron de la vulkano, krevis la konuson, formante kvazaŭ ĝian ĉapelon. Terura bruego aŭdiĝis. La setlantoj komence pensis ke la insulo disfalas. Ĉiuj elkuris el la Granita Palaco.
Estis ĉirkaŭ la dua matene. La ĉielo brulis. La supra konuso, ŝtona amaso mil futojn alta kaj pezanta miliardoj da funtoj, estis ĵetita sur la insulon, kiu ektremis sub ĝia pezo. Feliĉe, la konuso falis sur ebenon de sablo kaj malgrandaj ŝtonoj etendiĝantaj inter la vulkano kaj la maro. La kratero, larĝe malfermita, ĵetis potencan lumon en la ĉielon. Samtempe, la laftorento disvastiĝis en longaj kaskadoj.
– Al la gregejo! Al la gregejo! – Ayrton ekkriis.
Fakte, pro la formado de nova kratero, la lafo fluis al la gregejo kaj la fekunda parto de la insulo; la fontoj de Ruĝa Torento kaj la arbaroj estis en tuja danĝero de detruo.
Ĉe la kriego de Ayrton, la setlantoj ĵetiĝis al la stalo de onagroj. Oni jungis Ilin al ĉaro. Ĉiujn animis nur unu penso: kuri al la gregejo kaj liberigi la bestojn fermitajn tie.
Antaŭ la tria horo matene ili alvenis al la gregejo. Bestegaj blekegoj atestis pri la teruro de la muflonoj kaj kaproj. Torento da fandita lafo kaj likvaj mineraloj jam fluis de la montomuro en la herbejon kaj estis detruanta la barilon sur tiu flanko. Ayrton malfermis subite la pordegon, kaj la bestoj, frenezaj pro timo, kuris ĉiudirekten.
Unu horon poste, la bolanta lafo plenigis la gregejon, turnis la akvon de la malgranda torento en vaporon, ekbruligis la domon kaj detruis ĉion ĝis la lasta barilkejlo. Restis neniu spuro de la gregejo!
La setlantoj volis batali kontraŭ la elementoj, ili provis rezisti, sed tio estis vanaj provoj – ĉar la homo estas senpova kontraŭ similaj kataklismoj.
Je la komenco de la 24-an de januaro, Cyrus Smith kaj liaj kunuloj decidis esplori la direkton de la laftorento antaŭ revenado al la Granita Palaco. La ĝenerala deklivo de la grundo malsupreniĝis de la Monto de Franklin ĝis la orienta marbordo, kaj oni devis timi ke, malgraŭ la densejo de arbaroj, la laftorentoj atingos ĝis la Granda Altebenaĵo.
– La lago ŝirmos nin – diris Gideon Spilett.
– Ankaŭ mi tiel esperas – rediris Cyrus Smith.
La setlantoj volis atingi la surfacon sur kiun la konusa pinto de la Monto de Franklin falis, sed la lafo baris ilian vojon. Ne estis la plej eta ebleco trairi ĉi tiun torenton.
Ĉirkaŭ la sepa matene la kolonianoj devis retiriĝi de ĉi tiu loko. Ardantaj ŝtonoj komencis fali ĉirkaŭ ili, kaj lafo, verŝanta el la lito de la Ruĝa Torento, minacis fortranĉi ilian retiriĝvojon. Do ili moviĝis al la gregejo. Dume, pro la natura deklivo de la grundo, la laftorento rapide fluis okcidenten, kaj tuj kiam la malsuperaj tavoloj iom malmoliĝis, ili jam estis inunditaj de novaj bolantaj ondoj.
La setlantoj haltis proksime de la lago, duonmejlon de la elfluejo de la Ruĝa Torento. Ĉi tie ilia sorto estis decidota: vivo aŭ morto.
Cyrus Smith, kutimita prezenti malfacilajn situaciojn klare kaj sciante, ke li parolis al homoj, kiuj ne timis la veron, negrave kia ĝi estis, diris:
– Aŭ la lago detenos la lafon kaj tiam parto de la insulo estos savita de kompleta detruo, aŭ ĉi tiu torento de lafo inundos la Arbarojn de la Malproksima Okcidento kaj eĉ ne unu planto pluvivos sur la surfaco. Tiam atendas nin morto, kiu venos rapide post kiam la insulo eksplodos.
– Kaj do – ekkriis Pencroff – ne plu indas labori je la ŝipo, ĉu?
– Pencroff – respondis Cyrus Smith. – Devo devas esti plenumita ĝis la fino!
En tiu momento, la rivero de lafo, trarompinte tra la belajn arbojn, detruante ilin, atingis ĝis la rando de la lago. Ĉi tie estis malgranda monteto, kiu, se ĝi estus nur iom pli alta, povus deteni la fajran torenton.
– Al laboro! – ekkriis Cirus Smith.
En unu palpebrumo, ĉiuj komprenis la penson de la inĝeniero. Necesis konstrui digon kaj tiamaniere devigi la lafon flui en la lagon.
La setlantoj kuris al la laborejo. Ili prenis de tie fosilojn, pioĉojn kaj hakilojn kaj post kelkaj horoj ili konstruis baron altan tri futojn kaj longan kelkcent paŝojn. Kiam ili finis, ŝajnis al ili, ke ili laboris nur dum kelkaj minutoj!
Estis jam la plej urĝa tempo! Tuj kiam la digo estis pretigita, la lafo atingis la malsupran parton de tiu ĉi natura monteto. Ĝi aspektis kiel vera rivero ĉe sia plej alta leviĝo kaj minacis superflui la solan barilon kiu malhelpis ĝin eniri la Arbarojn de la Malproksima Okcidento. Feliĉe, la digo sufiĉis por reteni la fajrajn fluojn, kaj post kelkaj momentoj la tuta torento falis el la alto de dudek futoj en la lagon.
Kia spektaklo estis tiu ĉi batalo inter fajro kaj akvo! La akvo siblis, vaporiĝante, kiam ĝi tuŝis la bolantan lafon. Nuboj de vaporo leviĝantaj en la aeron kirliĝis en la spaco, kvazaŭ iu malfermis la klapojn de grandega vaporkaldrono. Sed kvankam la lago enhavis enormajn amasojn da akvo, ili fine devis esti englutitaj, ĉar ili ne estis renoviĝantaj; dume, la torento de lafo fluanta el neelĉerpebla fonto konstante produktis novajn torentoj de fandita materio.
La unuaj laftorentoj kiuj fluis en la lagon tuj solidiĝis, elstarinte el la akvo. Estis aliaj ruliĝantaj sur ilia surfaco, kiuj ankaŭ estis ŝtonigitaj, sed pli profunde al la centro. Tiamaniere malrapide estiĝis amaso da rubo, minacante plenigi la lagon, kies akvoj fariĝis vaporo. La maso de rigidiĝintaj mineraloj pliiĝis, buloj da lafo amasiĝis unu sur la alian. Kie iam estingiĝis trankvilaj akvoj, nun oni nur vidis amason da fumantaj rokoj. Ĉi-foje la fajro ekregis la akvon.
Feliĉe por la setlantoj, la laftorentoj direktiĝis en la Lagon de Grant; tio donis al ili kelkajn tagojn de sekureco. La Granda Altebenaĵo, la Granita Palaco, kaj la laborejo estis sekuraj por momento. Ĉi tiujn malmultajn relative trankvilajn tagojn oni devis uzi por kompletigi la ŝipon kaj zorge gudri ĝin. Tiam eblis lanĉi la ŝipon kaj serĉi ŝirmejon sur ĝi, provizore prokrastante muntadon de la mastoj kaj velaro. Konsiderante la probablecon ke la insulo povus eksplodi, oni ne plu eblis resti surtere. La Granita Palaco ne plu estis sekura rifuĝejo.
Dum la venontaj ses tagoj, de la 25-a ĝis la 30-a de januaro, la setlantoj laboris super la ŝipo preskaŭ konstante. Ili ripozis nur kelkajn horojn, kaj la brilo de la flamoj leviĝantaj el la kratero ebligis al ili labori tage kaj nokte. La vulkanaj erupcioj sekvis unu la alian senĉese, kvankam kun malpli da perforto.
Estis tute malsame ĉe la okcidenta flanko de la insulo.
Tie, la dua laftorento, fluanta tra la larĝa valo de la Kaskada Rivero, trovis neniun obstaklon. Do la fajra likvaĵo inundis la Arbarojn de la Malproksima Okcidento. En ĉi tiu tempo de la jaro, kiam la furioza varmego sekigis la rezinojn, la fajro englutis la tutan arbaron en palpebrumo de okulo, tiel ke la arboj brulis samtempe ĉe la bazo de la trunko kaj ĉe la plej altaj branĉoj.
Teruritaj bestoj: jaguaroj, aproj, kapibaroj kaj birdoj, serĉis ŝirmejon ĉe la bordo de la Rivero de Kompato kaj en la areo de Anasaj Kotoj. Sed la setlantoj estis tro okupataj je la laboro por turni sian atenton eĉ al la plej danĝeraj bestoj. Ili forlasis la Granitan Palacon, rifuzante eĉ serĉi ŝirmejon en la Kamentuboj, kampadante en tendo proksime de la elfluejo de la Rivero de Kompato.
Ĉiutage Cyrus Smith kaj Gideon Spilett supreniris sur la Grandan Altebenaĵon. Kelkfoje ilin akompanis Harbert, sed neniam Pencroff, kiu ne volis vidi la detruon de sia amata insulo.
– Ĝi aspektas terure! – diris iun tagon Gideon Spilett.
– Ho jes, Gideon – respondis la inĝeniero. – Ke nur la ĉielo permesus al ni fini la ŝipon, nian solan ŝirmejon!
– Ĉu vi ne pensas, Cyrus, ke la vulkano ŝajnas trankviliĝi? Ĝi ankoraŭ ĵetas lafon, sed verŝajne malpli abunde!
– Estas tute egale – respondis Cyrus Smith. – Tamen la fajro ankoraŭ brulas interne de la monto, kiun la oceanaj akvoj kapablas penetri ĉiumomente! Do ni ne povas perdi eĉ unu horon!
Dum ok tagoj, tio estas, ĝis la 7-a de februaro, la lafo ne ĉesis elflui, sed ĝi restis en la ĝisnunaj limoj. La plej granda timo de Cyrus Smith estis ke la likvaj materialoj superfluus sur la marbordon; ĉar en tia okazo la laborejon oni ne povus savi. En la sama tempo, la setlantoj eksentis distingeblajn vibradojn kiuj maltrankviligis ilin en la plej alta grado.
La 20-a de februaro venis. Necesis ankoraŭ proksimume monaton antaŭ ol la ŝipo povis esti lanĉita. Ĉu la insulo eltenos ĝis tiam? Estis la intenco de Pencroff kaj Cyrus Smith lanĉi la ŝipon tuj kiam ĝia korpo estos sufiĉe hermetika. La ferdekon, internon kaj velojn oni povus fini poste, sed la plej urĝa afero estis forlasi la danĝeran insulon. Povas eĉ esti necese translokigi la ŝipon al la Balona Haveno, t.e. kiel eble plej malproksime de la eksplodo, ĉar ĉe la elfluejo de la Rivero de Kompato ĝi povus esti sub risko de dispremo se la insulo fendiĝus. Ĉiuj penoj de la setlantoj nun koncentriĝis je kompletigado de la ŝipkorpo.
La 3-a de marto venis, kaj la kolonianoj kalkulis ke ili povus lanĉi la ŝipon en dek du tagoj.
Espero revenis al la koroj de la setlantoj kiuj estis elmetitaj al tiom da provoj en sia kvara jaro sur la Insulo de Lincoln! Eĉ Pencroff estis malpli morna. En nuna momento li okupiĝis nur pri la ŝipo kiu estis ilia nura espero.
– Ni finos ĝin – li diris al la inĝeniero. – Ni finos, sinjoro Cyrus, kaj venis jam tempo por tio, ĉar la tagoj pasas kaj baldaŭ ni havos la ekvinokson. Nu!... Se necese, ni haltos por la vintro sur la insulo Tabor! Sed la Insulo Tabor post la Insulo de Lincoln!... Ho, bona Dio! Ĉu mi iam povus pensi, ke mi vivos por vidi ion tian!
– Ni rapidu! – ĉiam kaj senescepte respondis al li la inĝeniero. Kaj ili laboris sen ripozo.
– Mia mastro – demandis Nab kelkajn tagojn poste. – Ĉu vi pensas, ke se kapitano Nemo ankoraŭ vivus, ĉio ĉi estus okazinta?
– Sendube, Nab – respondis la inĝeniero.
– Kaj mi tiel ne pensas! – Pencroff flustris en la orelon de Nab.
– Nek mi! – serioze respondis Nab.
En la unua semajno de marto, la Monto de Franklin denove iĝis danĝera. Miloj da vitrofadenoj, formitaj el fandita lafo, falis kiel pluvego sur la teron. La kratero denove pleniĝis per lafo, kiu elverŝiĝis laŭ la deklivo ĉiudirekten. La ĉeftorento nun pasis ekster la Glicerinan Torenton kaj enpenetris la Grandan Altebenaĵon. Tiu ĉi lasta bato al la laboro de la setlantoj estis terura. Nenio restis de la muelejo, kokaĵkonstruaĵoj aŭ staloj. La birdoj disiĝis en ĉiuj direktoj. Top kaj Jup montris signojn de ekstrema teruro, iliaj instinktoj avertis ilin pri alproksimiĝanta katastrofo. Plejmulto el la bestoj de la insulo mortis dum la unua erupcio. Tiuj kiuj postvivis prenis rifuĝon en Anasaj Kotoj, kelkaj fuĝis al la Granda Altebenaĵo. Sed eĉ ĉi tiu lasta kaŝejo ne plu estis sekura por ili, kiam la rivero de lafo, ruliĝanta laŭ la kresto de la granita roko, komencis flui malsupren al la marbordo.
La setlantoj trovis sin en terura danĝero: sur la tuta insulo ne plu estis ŝirmejo; do, kvankam la supraj artikoj de la ŝipkorpo ankoraŭ ne estis bone sigelitaj kaj kovritaj per gudro, ili decidis lanĉi ĝin en la maron.
Pencroff kaj Ayrton do komencis la necesajn preparojn, kaj la operacio mem devis okazi matene de la 9-a de marto.
Sed dum la nokto de la 8-a ĝis la 9-a de marto, grandega vaporkolono eliĝanta el la kratero leviĝis kun terurigaj muĝoj tri mil futojn supren en la aeron. La muro de la Groto de Dakkar devis ŝajne cedi sub la premo de la gasoj, kaj la maro, rapide enfalanta en la fajran abismon tra la ĉefa kamentubo, subite transformiĝis en vaporon! La eksplodo, kiu verŝajne aŭdiĝis je centoj da mejloj ĉirkaŭe, skuis la aeron. Pecoj de montoj kolapsis en la Pacifikon kaj post momento la maraj ondoj inundis la lokon, kie iam situis la insulo de Lincoln.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.