La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XI

Nekomprenebla mistero. – La resaniĝo de Harbert. – Daŭra esplorado de la insulo. – Preparoj por la ekspedicio. – Unua tago – Nokto. – Dua tago. – Paro da kazuaroj. – Spuroj en la arbaro. – Alveno al la Promontoro de Serpento.

Gideono Spilett malfermis la skatolon kaj trovis ĉirkaŭ ducent gramojn da blanka pulvoro; li gustumis ĝin. La eksterordinara amareco de ĉi tiu substanco lasis neniun dubon. Ĝi vere estis altvalora kinino.

Necesis tuj doni la medikamenton al Harbert, sen pripensi, kiu liveris ĝin.

– Kafon! – ekkriis Gideon Spilett.

Post kelkaj momentoj Nab alportis tason da varma trinkaĵo. Gideon Spilett ĵetis tien ĉirkaŭ dek ok gramojn da kinino, kaj oni sukcesis verŝi la medikamenton en la buŝon de Harbert. Estis jam tempo, ĉar tria atako povus veni ĉiumomente.

Post kelkaj horoj Harbert dormis jam multe pli trankvile. Tiam ili fine povis paroli pri la okazaĵo. La helpo de la nekonatulo ĉi-foje lasis neniun dubon. Sed kiamaniere li penetris en la Granitan Palacon nokte? Ne estis maniero klarigi ĉi tion.

Dum tiu tago Harbert estis ricevanta kininon ĉirkaŭ ĉiujn tri horojn. Ekde la sekvanta tago li komencis senti certan pliboniĝon kaj espero plenigis ĉies korojn. Ĝi ne estis vana. Dek tagojn poste, la 20-an de decembro, Harbert komencis resaniĝi. Li ankoraŭ sentis sin tre malforta, sed neniu nova atako okazis.

Pencroff similis homon eltiritan el la fundo mem de abismo. Kelkfoje lia ĝojo preskaŭ atingis frenezecon. Ĉar oni evitigis la minacon de tria atako, li brakumis la raportiston tiel forte, ke li preskaŭ sufokis lin. De tiam li nomis lin neniel alie ol "Doktoro Spilett".

Decembro finiĝis kaj kun ĝi ankaŭ la jaro 1867, dum kiu la setlantoj de la Insulo de Lincoln travivis tiom da malfacilaĵoj. La jaro 1868 komenciĝis belvetere, per varmo kaj tropikaj temperaturoj, feliĉe malvarmigataj de la vento el la maro.

Harbert estis resaniĝanta kaj de la lito starigita apud unu el la fenestroj de la Granita Palaco, li enspiris la refreŝigan aeron, plenigitan de odoroj kaj marsalo, kiuj alportis al li la sanon. Li jam komencis manĝi, kaj Nab preparis por li nur dietajn kaj bongustajn pladojn.

Dum ĉi tiu tuta tempo, la piratoj nek unufoje montris sin proksime de la Granita Palaco. Pri Ayrton ankaŭ estis neniu sciigo. Nur la inĝeniero kaj Harbert havis ankoraŭ malgrandetan esperon trovi lin, sed la ceteraj kunuloj ne plu havis jam dubojn, ke la malfeliĉulo mortis. Tiuj ĉi enigmoj tamen devus esti solvitaj, kaj tial estis decidite, kiam Harbert plene resaniĝos, entrepreni ekskurson, kies rezulto povus havi por ili tiel grandan signifon. Tamen oni devis atendi almenaŭ monaton por ĉi tio. Ĉiuj fortoj de la setlejo estis necesaj por venki la piratojn.

Harbert estis ĉiutage pli kaj pli sana. La hepatito pasis kaj la vundoj povis esti konsiderataj kiel cikatriĝitaj.

Dum januaro oni faris gravajn laborojn sur la Granda Altebenaĵo kaj savis ĉion, kio ankoraŭ restis utila de la piedpremitaj legomoj kaj grenkultivaĵoj. Oni kolektis semojn kaj plantojn por semado en la venonta periodo. Cyrus Smith preferis atendi por rekonstrui la kokinejojn, muelejon kaj stalojn. Dum li kaj liaj kunuloj estus okupataj postkurante la piratojn, ili povus invadi la Altebenaĵon denove. Tial, plia detruo ne devus esti permesita. Post neŭtraligi la fiulojn, oni povos pensi pri rekonstruado de ĉio.

Je la fino de januaro Harbert jam komencis eliri por promeni sur la Granda Altebenaĵo kaj la marbordo. Kelkaj marbanoj, prenitaj en la kompanio de Pencroff kaj Nab, tre bone servis al li. Cyrus Smith diris, ke li nun povas determini la daton por la ekspedicio; ĝi devis okazi la 15-an de februaro. La noktoj, tre helaj en ĉi tiu tempo de jaro, estos favoraj por celitaj serĉoj sur la tuta insulo.

La ekspedicio povus esti plilongiĝi ĉar ĝia celo estis, unuflanke, detrui la piratojn kaj trovi Ayrton-on, se li ankoraŭ vivis, kaj, aliflanke, malkovri la misteran bonfaranton.

La kolonianoj ankoraŭ ne konis la arbarojn kovrantajn la duoninsulon, kie certe troviĝis multaj kaŝejoj en la mistera densejo. Tial ili decidis esplori ĉi tiun parton de la insulo.

Oni konsideris, ĉu estus pli bone iri al la gregejo unue, sed la setlantoj decidis ke aŭ la piratoj elrabis ĝin kaj foriris, aŭ, pli verŝajne, ili igis ĝin sia konstanta sidejo, kie oni povos trovi ilin pli poste.

La ĉaro estis en bonega stato, la ripozintaj onagroj estis taŭgaj por longa vojaĝo. Manĝaĵprovizojn, aĵojn necesajn por starigo de bivakejo, porteblan kuirejon kaj diversajn aliajn ekipaĵojn oni ŝarĝis sur la ĉaron; oni ankaŭ pretigis armilojn kaj municiojn, zorge elektitajn el la nun bone provizita arsenalo de la Granita Palaco. Ĉar rabistoj povus vagi en la arbaro, oni devis esti singardaj kaj teni sin kune.

Oni ankaŭ decidis, ke neniu restos en la Granita Palaco, eĉ Top kaj Jup devis aliĝi al la ekspedicio.

La 14-an de februaro, la tago antaŭ foriro, estis dimanĉo. Oni dediĉis ĝin tute al ripozo kaj preĝo. Harbert nun estis preskaŭ tute sana, sed ankoraŭ iomete malfortigita, do li havis preparitan lokon en la ĉaro.

Ĉe tagiĝo la venontan tagon, Cyrus Smith certigis la Granitan Palacon kontraŭ ebla atako. La eskaloj, kiujn oni iam uzis por grimpi enen, estis enfositaj profunde en la sablo, por ke oni povu trovi ilin kaj uzi se necese; ĉar oni malmuntis la lifton kaj ĝian tutan ekipaĵon. Pencroff restis la lasta en la Granita Palaco, kiu plenumis ĉi tiun laboron, kaj li malsupreniris per ŝnuro.

La vetero estis bonega.

– Envojen! – diris la inĝeniero.

Nab gvidis la onagrojn. Cyrus Smith, la raportisto, kaj la maristo devis iri antaŭen. Top saltis feliĉe. Harbert vokis al si Jup-on, kiu tre volonte sidiĝis en la ĉaro.

Dum la unuaj du mejloj la arboj kreskis maldense kaj permesis facilan trairejon; nur de tempo al tempo oni devis tranĉi kelkajn lianojn aŭ haki dikajn arbustojn, sed neniu pli grava obstaklo ĝis nun haltigis la setlantojn.

Densa foliaro de la arboj konservis malvarmetan ombron. Benzoarboj, drakodracenoj kaj aliaj plantspecioj kovris senmezuran vastaĵon, etendiĝantan antaŭ ili.

– Mi rimarkis – diris Cyrus Smith – ke la bestoj, la kvarpieduloj kaj la birdaro, estas pli timemaj ol antaŭe. Ŝajne, piratoj ĵus trapasis ĉi tiujn arbarojn kaj ni sendube devas trovi iliajn spurojn.

Efektive, multloke oni povis rekoni pli-malpli freŝajn spurojn de la trairo de homgrupo: piedpremoj, cindroj de estingita fajro. Tamen, nenio indikis, ke ie proksime troviĝis bivakejo.

La inĝeniero rekomendis al siaj kunuloj sin deteni de ĉaso. La bruo de pafilo povus altiri la atenton de rabistoj, eble troviĝantaj en la arbaro.

Posttagmeze, proksimume ses mejlojn de la Granita Palaco, la trairejo iĝis pli malfacila. Por trairi kelkajn densejojn, estis necese dehaki arbojn kaj tiel liberigi vojon. Cyrus Smith unue sendis Top-on kaj Jup-on en la densejon; surbaze de ilia konduto, oni konkludis, ĉu proksime estas piratoj aŭ sovaĝaj bestoj.

Vespere de la unua tago de la ekspedicio, la setlantoj kampadis ĉirkaŭ naŭ mejlojn de la Granita Palaco, ĉe la bordo de malgranda alfluanto de la Rivero de Kompato, ĝis nun nekonata al ili.

Post abunda vespermanĝo, al kiu ili sidiĝis kun granda apetito, oni prenis taŭgajn antaŭzorgojn por la nokto. Se la inĝeniero nur havus aferon kun sovaĝaj bestoj, li simple ordonus ekbruligi fajrojn ĉirkaŭ la bivakejo kaj tio sufiĉus por defendo; sed la brilo de flamoj prefere altirus la piratojn ol deteni ilin, do ŝajnis pli konsilinde resti en la mallumo. Ili ankaŭ ne forgesis organizi gardiston. Du setlantoj gardis kune, kaj post ĉiuj du horoj iliaj aliaj kunuloj devis anstataŭigi ilin. Ĉar, malgraŭ ardaj protestoj de Harbert, li estis forigita de la gardado, do Pencroff kaj Gideon Spilett, kaj sekve la inĝeniero kaj Nab, laŭvice staris garde apud la bivakejo.

La nokto daŭris nur kelkajn horojn. La profundan silenton rompis raŭkaj hurloj de jaguaroj kaj mokaj krioj de simioj, kiuj aparte incitis Jup-on.

La sekvan tagon la setlantoj trairis nur ses mejlojn, ĉar ĉiumomente oni devis trarompi vojon per hakilo.

En tiu tago, Harbert malkovris kelkajn plantspecojn, kiujn ili ĝis tiam ne renkontis sur la insulo, kiel ekzemple gigantaj filikoj kaj karobujoj, kies frukton la onagroj avide manĝis. Ĉi tiuj fruktoj enhavis dolĉan pulpon kun bonega gusto.

Pri la faŭno, ĝi ne prezentis aliajn ekzemplerojn krom la jam konataj al la ĉasistoj. Tamen ili rimarkis, sed nur de malproksime, paron da grandaj birdoj el la familio de kazuaroj. Ili estis ĝis kvin futoj altaj, havis nigran plumaron, kaj apartenis al la stilzobirdoj.

Spurojn lasitajn de piratoj en la arbaro oni trovis ankoraŭ kelkloke. Proksime al fajro, kiu ŝajnis esti ĵus estingita, la setlantoj trovis piedspurojn. Ekzameninte ĉiujn, ili facile rekonis, ke tio estis la spuroj de kvin homoj.

– Ayrton ne estis kun ili – konstatis Harbert.

– Ne – respondis Pencroff – kaj se li ne estis tie, tiuj fiuloj certe jam mortigis lin! Sed ĉu ĉi tiuj aĉuloj havas konstantan rifuĝejon ie sur la insulo, kie oni povus elspuri ilin kiel sovaĝan beston?

– Ne – respondis la raportisto. – Plej verŝajne ili moviĝas de loko al loko kaj ne intencas ŝanĝi tion ĝis ili fariĝos la mastroj de la insulo.

– Mastroj de la insulo?! – ekkriis la maristo. – Mastroj de la insulo! – li ripetis per voĉo sufokita de kolero. Kaj post momento li diris per iom pli trankvila tono:

– Ĉu vi scias, sinjoro Cyrus, per kia kuglo mi ŝarĝis mian pafilon?

– Ne, Pencroff!

– Per la sama, kiu trapikis la bruston de Harbert, kaj mi certigas al vi, ke ĝi ne maltrafos sian celon!

Tiun vesperon oni starigis bivakejon dek kvar mejlojn de la Granita Palaco, kaj Cyrus Smith konstatis, ke ili devis esti ne pli malproksime ol kvin mejloj de la Promontoro de Serpento. Efektive, la sekvantan tagon ili atingis la randon de la promontoro, trairinte la tutan larĝon de la arbaro; sed neniu signo montris al ili la kaŝejon de la piratoj, aŭ la kaŝitan sidejon de la mistera nekonato.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.