La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Projekto pri la ekspedicio. – Ayrton en la gregejo. – Vizito al la Balona Haveno. – Rimarkoj de Pencroff. – Depeŝo al la gregejo. – Mankas la respondo de Ayrton. – Ekspedicio. – Kial la telegrafo ne funkcias? – Pafo.
Cyrus volis kiel eble plej rapide plenumi sian intencon esplori la insulon detale, tamen ĉar la ekspedicio estis daŭronta multajn tagojn, oni devis prepari vagonon kun provizoj. Dume, unu el la onagroj vundis sian gambon kaj estis netaŭga por jungado dum almenaŭ kelkaj tagoj. Do la kolonianoj prokrastis sian foriron ĝis la 20-a de novembro.
Novembro ĉe ĉi tiu longitudo egalrilatas al majo en la nordaj zonoj. Estis la plej bela tempo de la jaro. La suno estis atinganta la signon de Kaprikorno kaj la plej longaj tagoj de la jaro komenciĝis. Estis do tute sukcesa periodo por la planita ekspedicio.
En la naŭ tagoj antaŭ la foriro estis decidite fini ĉiujn laborojn sur la Granda Altebenaĵo.
Tamen, estis necese ke Ayrton revenu al la gregejo kie la bestoj postulis lian zorgon. Do estis decidite, ke li pasigos du tagojn tie kaj revenos al la Granita Palaco nur post kiam la bestoj estos provizitaj per furaĝo.
En la momento kiam li estis ĵus forironta, Cyrus Smith rememorigis al li, ke la insulo fariĝis hodiaŭ malpli sekura ol ĝi estis pro la ĉeesto de piratoj, kaj demandis lin, ĉu li deziras, ke unu el ili akompanu lin.
Ayrton respondis ke li povas helpi sin memstare kaj ke li nenion timas. Tamen se iu akcidento okazus en aŭ proksime de la gregejo, li promesis tuj raporti ĝin telegrafe.
Tiel konsentinte, Ayrton ekiris el Granita Palaco je tagiĝo, kunprenante ĉaron tiratan de nur unu onagro, kaj du horojn poste la telegrafo anoncis, ke ĉio estas bone en la gregejo.
Dum du tagoj Cyrus Smith okupiĝis pri efektivigo de certa projekto intencita finfine protekti Granitan Palacon kontraŭ surprizatako. La ideo estis altigi la lagnivelon je kelkaj futoj por tute kovri la nun brikitan malfermaĵon de la antaŭa ellasejo. Fininte ĉi tiun laboron, neniu eĉ suspektus, ke iam estis ĉi tie subtera kanalo, drenanta troan akvon el la lago.
Sekve Pencroff, Spilett kaj Harbert ekskursis al la Balona Haveno. La maristo volis ekscii, ĉu hazarde la rabistoj ne trovis la etan golfeton, kie staris la "Bonaventuro". Ili ekmarŝis bone armitaj. Nab akompanis ilin al la kurbiĝo de la Rivero de Kompato, kaj kiam ili transiris al la kontraŭa flanko, li levis la ponton malantaŭ ili. Ili konsentis, ke ili anoncos sian revenon per pafo, kaj je tiu ĉi signalo Nab restarigos la ligon inter la du bordoj de la rivero.
La grupeto ekiris laŭ la vojo kondukanta al la haveno situanta sur la suda marbordo de la insulo. La tuta distanco estis nur tri mejloj kaj duono, sed Gideon Spilett kaj liaj kunuloj trapasis ĝin en nur du horoj. Ĉar Ili traserĉis la tutan randon de la vojo, kaj de la flanko de la densa arbaro, kaj de Anasaj Kotoj. Nenie ili trovis iun ajn spuron de la fuĝintoj, kiuj sendube, ankoraŭ ne certaj pri la nombro da setlantoj kaj pri iliaj defendrimedoj, devis kaŝi sin en la pli nealireblaj partoj de la insulo.
Kiam la grupeto alvenis al Balona Haveno, Pencroff tre ĝojis vidi la "Bonaventuron" trankvile ankritan en mallarĝa golfeto.
Ili tri suriris la ferdekon de "Bonaventuro" kaj ĉirkaŭrigardis. Subite la maristo, ekzameninte la blokon, ĉirkaŭ kiu estis volvita la ankroŝnuro, ekkriis:
– Kaj kio denove! Ne, ĉi tio estas tro multe!
– Kio estas, Pencroff? – demandis la raportisto.
– Ne mi estis tiu, kiu ligis la nodon!
Kaj dirante tion li montris la ŝnuron, kiu tenis la ankron.
– Kiel ne vi? – demandis Gideon Spilett.
– Ne mi! Mi estas preta ĵuri. Ĉi tiu nodo estas plata kaj mi ĉiam faras duoblan nodon.
– Ĉu tio signifas, ke ĉi tie estis piratoj?
– Mi ne scias – respondis Pencroff – sed estas certe, ke iu levis la ankron de la "Bonaventuro" kaj poste ĝin denove mallevis. Ho rigardu! Nova pruvo! Ŝajne oni tiris la ŝnuron malsupren, ĉar estis forigita la ŝtofo, per kiu mi ĉirkaŭvolvis ĝin , por ke ĝi ne eluziĝu...
– Sed se ili estus piratoj, ili simple volus fornaĝi...
– Fornaĝi! Kaj kien?... Al la insulo Tabor?... – respondis Pencroff. – Do vi pensas, ke ili kuraĝus naĝi sur tia malgranda ŝipo?
– Krome, ili bezonus scii la situon de la Insulo Tabor – la raportisto rimarkis.
– Malgraŭ ĉio – diris la maristo, – kiel mi estas Bonaventuro Pencroff de la Vinejo, nia "Bonaventuro" naĝis sen ni.
– Sed ĉu ni ne povus rimarki la "Bonaventuron" preternaĝantan la insulon? – demandis la raportisto, esprimante ĉies dubojn.
– Eh! Sinjoro Spilett – respondis la maristo. – Oni necesas nur fornaĝi nokte kun favora vento, kaj du horojn poste oni estas nevidebla!
– Tio estas vera – Gideon Spilett daŭrigis – sed tial mi demandas ankoraŭfoje, kial la piratoj elnaĝis kaj kial ili poste rekondukis la ŝipon en havenon?...
– Ha! Sinjoro Spilett – diris la maristo. – Ni kalkulu ĝin kiel io neklarigebla kaj ĉesu pensi pri ĝin. La plej grava afero estis trovi la "Bonaventuron" en ĝia loko, kaj ni trovis! Nur unu afero maltrankviligas min: dum la fiuloj estas sur la insulo, ni ankoraŭ devas atenti, ke ili ne prenu aŭ detruu nian ŝipon.
– Vi pravas! Kaj nun ni revenu hejmen – konkludis la raportisto.
Tiun saman vesperon oni sendis telegramon al Ayrton petante lin alporti el la gregejo paron da kaproj, kiujn Nab intencis malsovaĝigi. Sed la stranga afero estis, ke neniu respondo venis de Ayrton, male al lia kutimo. Tio vekis la angoron de la kolonianoj. Kio okazis? Ĉu Ayrton ne plu estis en la gregejo, aŭ okazis io malbona? Ĉu necesis rapidi al la gregejo malgraŭ la malluma nokto? Ĉi tiu afero estis prezentita por diskuto. Iuj volis ekiri, aliaj konsilis deteni sin.
– Kiu scias – diris Harbert. – Eble la telegrafo difektiĝis kaj tial Ayrton ne respondas?
– Estas tre eble – respondis la raportisto.
– Do ni atendu ĝis morgaŭ – diris Cyrus Smith. – Eble efektive Ayrton ne ricevis nian telegramon, aŭ eble lia telegramo ne atingis nin.
Do ili atendis grande maltrankvilaj ĝis la sekvanta tago.
Tuj kiam la suno leviĝis, la 11-an de novembro Cyrus Smith denove telegrafis Ayrton-on, kaj ricevis neniun respondon; li ripetis la samon duan fojon – kun la sama rezulto.
– Envojen, al la gregejo – li tiam ekkriis.
– Kaj bone armitaj! – aldonis Pencroff.
Estis decidite ne lasi la Granitan Palacon nedefendita kaj konfidi la gardon al Nab. Akompaninte siajn kunulojn ĝis la Glicerina Torento; li devis levi la ponton kaj atendi malantaŭ arbo, ĝis ili aŭ Ayrton revenos.
Se la piratoj venus kaj provus transiri la torenton, li devus provi haltigi ilin per pafoj, kaj se li malsukcesos en tio, li devus retiriĝi al la Granita Palaco, kie, post kiam la lifto estus levita, li estus tute sekura.
Cyrus, Gideon, Harbert kaj Pencroff iris rekte al la gregejo. Ĉiu el ili portis ĉaspafilon sur sia ŝultro, pretan por pafi, kaj Top kuris antaŭ ili, serĉante tra la arbaro; sed sen bojado aŭ montrado de ia zorgo. Irante laŭ la vojo, la setlantoj samtempe kontrolis la telegraflinion ligantan la gregejon kun la Granita Palaco. Je la longo de preskaŭ du mejloj ĉio estis tute bona. La fostoj estis en bona stato, la izoliloj estis sendifektaj; sed plue la inĝeniero rimarkis, ke la drato ne plu estis tiel bone streĉita, kaj kiam ili atingis la foston 74, Harbert, antaŭiranta la ceterajn, haltis kriante:
– La linio estas interrompita!
La kunuloj plirapidigis siajn paŝojn kaj baldaŭ vidis renversitan foston kuŝantan laŭlarĝe la vojo; tio klarigis la mankon de respondo el la gregejo.
– Kaj tamen ne vento faligis ĉi tiun foston – Pencroff rimarkis.
– Ho ne! – respondis Gideon Spilett. – Iu subfosis ĝin de malsupre.
– Kaj krome, la drato estas disŝirita – aldonis Harbert, montrante du pecojn da ferfadeno, kiuj montris signojn de perforta ektiro.
– Ĉu la spuro de rompo estas freŝa? – demandis Cyrus Smith.
– Jes – respondis Harbert. – Ĉi tio sendube okazis tre lastatempe.
– Al la gregejo! Al la gregejo! – ekkriis la maristo.
En tiu ĉi momento la setlantoj estis duonvoje inter la Granita Palaco kaj la gregejo. Do ili havis nur du mejlojn kaj duonon por trairi. Ili ekkuris.
Proksime de la gregejo ili malrapidiĝis por ripozi antaŭ baldaŭa kaj eble neevitebla batalo. Ili tenis siajn armilojn pretaj pafi kaj atente observis la arbaron. Top grumblis obtuze, kio aŭguris nenion bonan.
Fine inter arboj videbliĝis la barilo ĉirkaŭ la gregejo. Nenie estis signo de ia damaĝo. La pordego estis fermita kiel kutime. Regis profunda silento en la gregejo; nek la kutima blekado de la muflonoj nek la voĉo de Ayrton aŭdiĝis.
– Ni eniru! – diris Cyrus Smith.
La inĝeniero levis la internan riglilon de la pordo kaj volis ĝin malfermi kiam Top furioze ekbojis. Super la barilo eksonis pafo, sekvita de dolora ekĝemo.
Harbert, trafita de kuglo, kuŝis sur la tero!...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.