La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XV

La vekiĝo de la vulkano. – Printempo. – Reveno al interrompitaj laboroj. – Vespero de la 15-a de oktobro. – Telegramo. – Respondo. – Ekspedicio al la gregejo. – Letero. – Fluso kaj malfluso de la maro. – Kaverno. – Blindiga lumo.

Je signalo de la inĝeniero, la setlantoj interrompis sian laboron kaj longe rigardis en silento la pinton de la Monto de Franklin.

Do la vulkano vekiĝis kaj ĝiaj vaporoj trapikis la mineralan tavolon amasigitan profunde en la kratero. Sed ĉu ĉi tiuj subteraj fajroj kaŭzos iun perfortan eksplodon? Ĉi tion oni ne povis antaŭvidi.

Tamen, eĉ en la okazo de eksplodo, la danĝero verŝajne ne prezentus minacon al la tuta Insulo de Lincoln. Vulkanaj laftorentoj ne ĉiam estas detruaj. La insulo jam travivis ion similan, kiel pruvis strioj de solidigita lafo sur la norda deklivo de la monto. Krome, terenmalaltiĝo kavigita en la supra rando de la kratero devus esti gvidinta fajran elfluon direkte al la dezertaj partoj de la insulo.

Aliflanke, pasintaj eventoj ne garantiis la saman kurson en la estonteco. Foje, sur la supro de vulkanoj, malnovaj krateroj fermiĝas kaj novaj malfermiĝas. Tiaj kazoj okazis en ambaŭ hemisferoj, kiel pruvas Etno, Popocatepetl kaj Orizaba, kaj antaŭ la sojlo de vulkana erupcio oni povas atendi ĉion. Ĉar sufiĉas tertremo, fenomeno foje akompananta vulkanajn erupciojn, por ŝanĝi la internan strukturon de la monto kaj malfermi novajn vojojn por arda lafo.

De tiam fumoj daûre ŝvebis super la supro de la monto, pli kaj pli densaj kaj malhelaj; tamen la flamo ne aperis, ĉar la fajro ŝajne etendiĝis en la malsupra parto de la abismo.

Malgraŭ zorgoj, post la alveno de printempo, oni denove rekomencis la interrompitajn laborojn. Oni rapidis konstrui ŝipon, precipe ĉar Cyrus Smith sukcesis konstrui sur la akvofalo hidraŭlikan segejon, tranĉantan tre rapide ŝtipojn en tabulojn kaj traboj. La mekanismo de ĉi tiu aparato estis tiel simpla kiel en la kamparaj segejoj de Norvegio.

Fine de septembro la ŝipskeleto jam staris en la laborejo. La tegaĵo estis preskaŭ finita, sed oni necesis tempon kaj laboron por tute fini la ŝipon.

La laboron ĉe la ŝipo oni interrompis dum semajno por rikoltado, fojnofalĉado kaj transportado. Por ne perdi tempon, la kolonianoj ŝanĝis la manĝhorojn: ili tagmanĝis je la dekdua, kaj vespermanĝis nur kiam tute malheliĝis.

Post reveno al la Granita Palaco, ili ofte parolis pri la estonteco, ĉefe rilata al konstruado de ŝipo. Tamen ili estis certaj, ke iam ili revenos al sia insulo. Pencroff eĉ nomumis la inĝenieron kiel ĝia estonta guberniestro.

Iun vesperon, la 15-an de oktobro, la interparolo pri diversaj planoj daŭris super la kutima mezuro. Jam estis la naŭa kaj ili volis jam enlitiĝi, kiam subite la telegrafo eligis akran sonon.

Ili ĉiuj estis ĉe la loko: Cyrus Smith, Gideon Spilett, Harbert, Pencroff, Ayrton, Nab. Neniu el la setlantoj estis en la gregejo.

Cyrus Smith ekstaris. Liaj kunuloj rigardis unu la alian, pensante, ke ili misaŭdis.

– Kion tio supozeble signifas? – Nab ekkriis. – Eble la diablo vokas?

– Hodiaŭ ni havas ŝtormon – rimarkis Harbert. “Eble la efiko de elektro… – Li interrompis kaj ne finis. La inĝeniero, al kiu ĉiuj okuloj ekturniĝis, balancis nee la kapon.

– Ni atendu – diris tiam Gideon Spilett. – Se tio estas signalo, tiu, kiu ĝin sendis, ripete sendos ĝin!

– Sed kiu povus esti? – demandis Nab.

– Bah! – respondis Pencroff. - Tiu, kiu...

En ĉi tiu momento liajn vortojn interrompis nova voĉo de sonorilo. Cyrus Smith iris al la telegrafaparato kaj sendis la sekvan demandon al la gregejo:

– "Pri kio temas?"

Post kelkaj minutoj, la mano turnanta sur la alfabeta ciferdisko donis la sekvan respondon:

– "Venu al la gregejo kiel eble plej baldaŭ..."

– Fine!... – ekkriis Cyrus Smith.

Ho jes. finfine!... La sekreto estis malkaŝonta! Intrigitaj de la novaĵo, ili forgesis pri sia laceco kaj la bezono de ripozo. Post kelkaj momentoj ili forlasis la Granitan Palacon kaj rapide trovis sin sur la marbordo. Nur Jup kaj Top restis hejme.

La nokto estis malluma. Sed la mallumo, kiom ajn profunda, ne povis haltigi la kolonianojn, kiuj tiel bone konis la vojon al la gregejo. Ili transiris al la maldekstra bordo de la Rivero de Kompato, atingis la altebenaĵon, transiris la ponton de la Glicerina Torento kaj daŭrigis tra la arbaro. Ili marŝis rapide, tre kortuŝitaj. Ne plu estis dubo, ke ili estis finfine lernonta la respondon al la enigmo, la nomon de tiu mistera estaĵo, kiu estis tiel profunde ligita kun iliaj vivoj, kiu traktis ilin tiel mirinde, kiu agis tiel potence. Ĉiuj, enpensigitaj, plirapidigis sian paŝon.

La silenton, kiu regis dum la unua kvarono de horo, rompis nur la rimarko de Pencroff:

– Ni devus esti kunportinta lanternon.

– Ni trovos alian en la gregejo – respondis la inĝeniero.

En tiu momento, grandegaj, brilaj fulmoj eklumis super la insulo kaj skizis nigre la kanopeon el folioj. La aero estis sufoka kaj peza.

La setlantoj antaŭeniris kvazaŭ puŝitaj de iu nevidebla forto.

Je la deka kaj kvarono, en la lumo de fulmo, ili ekvidis la palisaĵon de la gregejo, kaj tuj kiam ili eniris tra la pordego, fulmo ekmuĝis kun granda forto. En palpebrumo ili kuris tra la korto kaj trovis sin antaŭ la loĝdomo.

La nekonatulo verŝajne devis esti ĉi tie, ĉar la telegramo povus esti sendita nur de tiu ĉi loko. Tamen, neniu lumo reflektis en la fenestroj.

La inĝeniero frapis. Ne estis respondo. Tiam Cyrus Smith malfermis la pordon, kaj la setlantoj eniris la ĉambron, en kiu regis profunda mallumo.

Nab ekbruligis fajron, kaj momenton poste la lanterno prilumigis ĉiun angulon de la ĉambro.

Estis neniu. Ĉiu aĵo estis en la sama loko, kie ĝi restis antaŭe.

– Ĉu ni viktimiĝis de iluzio? – ekflustris Cyrus Smith.

– Ne!... Ne povus esti tiel!... La telegramo klare tekstis: "Venu al la gregejo!"

Ili alproksimiĝis al la tablo, sur kiu estis metita la telegrafaparato. Ĉio estis en loko.

– Kiu estis ĉi tie la lastan fojon? – demandis la inĝeniero.

– Mi estas, sinjoro Smith – Ayrton respondis.

– Kaj kiam tio estis?

– Antaŭ kvar tagoj.

– Ha!… Noto!… – ekkriis Harbert, montrante iun paperon kuŝantan sur la tablo.

Sur la paperpeco estis la sekvaj vortoj, skribitaj en la angla: "Follow the new wire (sekvu la novan draton)."

– Envojen – ekkriis Cyrus Smith, ĉar li rimarkis, ke la mesaĝo estis sendita ne el la gregejo, sed el mistera ŝirmejo, kiu estis ligita rekte kun la Granita Palaco per plia drato alkroĉita al la malnova. Nab kaptis la lumigitan lanternon kaj ĉiuj forlasis la gregejon. La ŝtormo ĵus eksplodis kun ekstrema perforto.

En la korto antaŭ la gregejo ne estis plia drato, sed kiam ili iris ekster la pordego, la inĝeniero, kurante al la unua fosto, vidis ĉe la lumo de la fulmo novan draton etendiĝantan de la izolilo ĝis la tero.

– Ni iru post ĝi! – ekkriis Cyrus Smith.

Kaj parte ĉe la lumo de la lanterno, parte ĉe la ekbriloj de fulmoj, la setlantoj antaŭeniris laŭ la vojo indikita per la drato.

En tiu momento, la tondroj aŭdiĝis senhalte, kaj ilia intenseco estis tiel granda, ke oni ne povis interŝanĝi eĉ unu vorton. Cyrus Smith kaj liaj kunuloj grimpis la montomuron kiu leviĝis inter la gregejo kaj la valo de la Kaskada Rivero. La drato, kuŝanta sur malaltaj arbobranĉoj aŭ trenanta sur la tero, gvidis ilin certe.

La inĝeniero kredis, ke ĉi tiu metala fadeno haltos ie profunde en la valo kaj ke la ŝirmejo de la fremdulo estas tie. Sed li eraris. Necesis grimpi la sudokcidentan muron de la monto kaj poste malsupreniri al la dezerta altebenaĵo, kiun ĉirkaŭis muro el pitoreske grupigitaj bazaltoj.

De tempo al tempo, unu el la setlantoj kliniĝis, tuŝis la draton per sia mano kaj montris direkton de la vojo. Tamen ne estis dubo, ke la drato kondukis rekte al la maro. Tie, verŝajne, profunde en iuj vulkanaj rokoj, troviĝis ŝirmejo, kiun oni ĝis nun vane serĉis.

La ĉielo tute brulis. Fulmo antaŭ fulmo. Kelkaj el ili trafis la supron de la vulkano kaj enfalis en la krateron meze de densaj fumnuboj. Foje oni povis pensi, ke la monto krevas de flamoj.

Kelkajn minutojn antaŭ la deka horo la setlantoj alvenis al la alte situanta ekstremo de la monto, reganta la oceanon de okcidente. La vento leviĝis; la ondoj de la oceano muĝis kvincent futojn malsupre.

Ĉe tiu ĉi loko la drato kurbiĝis inter la rokojn, malsuprenirante laŭ sufiĉe kruta deklivo en mallarĝa ravino.

Ili sekvis ĝin, kaj kvankam tio estis tre danĝera vojo, niaj setlantoj ne plu atentis ĝin, ili ĉesis esti mastroj de sia volo, nerezistebla forto tiris ilin al tiu mistera celo kiel magneto allogas feron.

La drato kondukis ilin plu laŭ la bazalta roko, kontraŭ kiu la maro frakasis. Tiamaniere ili iris nur cent paŝojn laŭ modera deklivo ĝis la maro. La inĝeniero kaptis la draton kaj rimarkis, ke ĝi eniĝas en la akvon.

Krio de peza seniluziiĝo, preskaŭ krio de malespero, eksplodis el la brustoj de la kolonianoj. Ĉu decas, ke ili ĵetu sin en la ondojn kaj serĉu ian submaran kavernon? En la stato en kiu ili troviĝis, ili farus tion senhezite. La vortoj de la inĝeniero haltigis ilin.

– Ni atendu – li diris. – Nun estas la fluso. Post kiam la malfluso venos, la vojo malfermiĝos.

– Kial...? – demandis Pencroff.

– Li ne vokus nin se ne estus maniero lin atingi lin.

Cyrus Smith diris tion kun tia konvinko, ke neniu kuraĝis protesti. Cetere lia rimarko estis logika. Oni devis supozis, ke ĉe la piedo de la roko estis malfermaĵo alirebla je malfluso, kvankam nun inundita de la ondoj.

Do temis nur pri kelkaj horoj da pacienco. Ili ŝirmiĝis en depresio ĉizita en la roko. Dume, komencis pluvi kaj baldaŭ la nuboj disŝiritaj de tondroj fariĝis veraj falantaj torentoj. La eĥo ripetis la tondrofrapojn kaj donis al ili majestan resonadon.

La agitiĝo de la setlantoj atingis zeniton. Miloj da strangaj pensoj venis al iliaj mensoj, kiam ili imagis al si la gardiston de la insulo.

Noktomeze Cyrus Smith, kunportinte lanternon, malsupreniris al la maro por vidi la pozicion de la rokoj. La malfluso komenciĝis du horojn pli frue.

La antaŭa diveno de la inĝeniero estis ĝusta. La plafono de la vasta kaverno komencis fariĝi videbla super la akvo. La drato, turniĝante orte, penetris en ĉi tiun abismon.

Cyrus Smith revenis al siaj kunuloj kaj diris:

– Post unu horo ni povos eniri la truon...

– Do ĝi ekzistas?... – demandis Pencroff.

– Ĉu vi dubis pri tio? – respondis Cyrus Smith.

– Sed ĉi tiu kaverno pleniĝos per akvo ĝis certa alto – rimarkis Harbert.

– Nu do, aŭ ĝi tute sekiĝos – respondis Cyrus Smith, – kaj tiukaze ni iros tra ĝi perpiede, aŭ ĝi ne sekiĝas, kaj tiam certe estos ia transportrimedo je nia dispono.

Sekva horo pasis. Ili ĉiuj malsupreniris en torenta pluvo al la maro. Dum tri horoj la akvonivelo falis dekkvin futojn. La supro de la volbo de la kaverno leviĝis almenaŭ ok futojn super la ondoj. Ĝi estis kiel la arkado de ponto kun ŝaŭmanta akvo bolanta sub ĝi.

Kliniĝante, la inĝeniero ekvidis nigran objekton flosantan sur la surfaco de la maro kaj tiris ĝin al si. Ĝi estis boato, ligita per ŝnuro al iu loko en la kaverno. Du remiloj kuŝis sur la fundo, sub la benkoj.

– Ni eniru – diris Cyrus Smith.

Post momento, la setlantoj jam sidis en la boato. Nab kaj Ayrton komencis remi — Pencroff sidiĝis ĉe la stirilo; Cyrus Smith, starante sur la pruo kaj apogante sian lanternon al la flanko de la boato, lumigis la vojon.

La volbo, komence tre malalta, subite komencis leviĝi, sed la mallumo ĉirkaŭe estis tro profunda kaj la lumo de la lanternoj estis tiel malforta, ke estis neeble pritaksi la grandecon de la kaverno. Estis surdiga silento en tiu ĉi bazaltkonstruaĵo. Neniu ekstera susuro penetris ĉi tien, kaj eĉ la bruego de tondro ne povis trarompi la masivajn murojn.

La kaverno en kiu la setlantoj trovis sin etendiĝis al la centro de la insulo. Jam kvaronhoron la boato antaŭennaĝis, ĉirkaŭirante la turnojn, kiujn la inĝeniero indikis al Pencroff.

Subite li ekkriis:

– Pli dekstren!

La boato ŝanĝis direkton kaj alproksimiĝis al la dekstra muro de la kaverno. La inĝeniero volis vidi ĉu la drato ankaŭ kuris laŭ ĉi tiu muro.

Ĝi efektive estis tie, alkroĉita al la rokaj kornicoj.

– Antaŭen! – ekkriis Cyrus Smith.

Ili naĝis tiamaniere dum ĉirkaŭ kvaronhoro, kaj de momento de eniro al la la kavernon ili certe jam tranaĝis ĉirkaŭ duonmejlon, kiam subite la voĉo de Cyrus Smith denove eksonis.

– Haltu!

La boato haltis kaj la setlantoj ekvidis brilan lumon plenigantan grandegan kavernon ĉizitan profunde en la tero.

Super iliaj kapoj estis rondforma volbo ripozanta sur bazaltkolonoj kiuj aspektis kvazaŭ ili estus elfanditaj en unu muldilo. Neregulaj arkoj kaj originaj kornicoj apogis sin sur tiuj kolonoj, starigitaj de la naturo en la plej antikvaj tempoj. La bazaltaj fragmentoj, metitaj unu super la alia, estis de kvardek ĝis kvindek futoj altaj, kaj la akvo trankvile lavis iliajn bazojn malgraŭ la turbuleco furiozanta ekstere. La brila lumo, al kiu montris la inĝeniero, ekbrilis kaj trapenetris la murojn kvazaŭ ili estus travideblaj, ŝanĝante ĉiujn elstaraĵojn en brilajn, netranĉitajn gemojn.

Oni ne povis erari koncerne la lumfonton, kies akraj, rektaj radioj estis refraktataj sur ĉiu muro kaj ĉiu kornico de la enorma kaverno. Ĝi estis elektra lumo kaj ĝia blanka koloro mem evidentigis ĝin.

Je tiu ĉi loko la larĝo de la akva ebeno estis ĉirkaŭ tricent kvindek futoj, kaj preter la blindiga centro oni povis vidi la grandegan bazaltmuron kiu baris la elirejon sur tiu flanko. Do la kaverno signife vastiĝis kaj la maro formis en ĝi specon de malgranda lago. En la centro mem de la lago, longa, spindeforma objekto flosis senmove sur la surfaco de la akvo. Nekredebla brilo eliĝis el ĝiaj flankoj, kvazaŭ el du truoj de metalurgia forno, varma ĝis blankeco. Tiu ĉi objekto, simila al giganta baleno, estis proksimume ducent kvindek futojn longa kaj altiĝis de dek ĝis dek du futojn super la marnivelo. La boato proksimiĝis malrapide. Cyrus Smith, estanta en la pruo, ekstaris kaj rigardis, perforte kortuŝita. Subite li turnis sin kaj, kaptinte la brakon de la raportisto, ekkriis:

– Tio ja estas li! Neniu alia krom li! Li!

Kaj li falis sur la benkon, flustrante ian nomon, kiun aŭdis nur Gideon Spilett. Sendube ankaŭ la raportisto konis ĉi tiun nomon, ĉar ĝi faris sur li surprizan impreson, kaj per mallaŭta voĉo li respondis:

– Li! Eksterleĝulo!

– Jes, tio estas li! – respondis Cyrus Smith.

Je la ordono de la inĝeniero, la boato alproksimiĝis al tiu ĉi stranga ŝipo kaj albordiĝis ĉe ĝia babordo, de kiu tra la dika vitro estis ŝprucanta lumfasko.

Cyrus Smith kaj liaj kunuloj suriris la platformon. Antaŭ ili estis malfermita klappordo. Ĉe la malsupro de la ŝtupetaro malfermiĝis interna koridoro, elektre lumigita laŭ sia tuta longo. Ĉe ĝia fino estis pordo, kiun malfermis Cyrus Smith. La riĉe ornamita halo, tra kiu rapide iris la setlantoj, estis najbara al la brile lumigita biblioteko. Tie troviĝis trezoroj el la kampo de mineralogio, verkoj de la arto kaj industriaj produktoj.

Sur bela sofo ili ekvidis kuŝantan homon, kiu ŝajnis ne rimarki ilian ĉeeston.

Tiam Cyrus levis sian voĉon kaj, je la granda surprizo de siaj kunuloj, diris:

– Kapitano Nemo (latine: neniu), ĉu vi vokis nin? Jen ni estas.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.