La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro V

Aranĝado de kamentuboj. – La grava problemo de fajro. – Alumetskatolo. – Serĉado sur la marbordo. – La reveno de la raportisto kaj Nab. – Nur unu alumeto! – Fajro. – La unua vespermanĝo. – Unua nokto surtere.

Kiam la floso kun ligno estis malŝarĝita, la unua zorgo de Pencroff estis aranĝi loĝejon en la Kamentuboj, ŝtopante la truojn kaj breĉojn, tra kiuj la vento estis eniĝanta. Helpe de sablo, ŝtonetoj kaj interplektitaj branĉoj, ili hermete plenigis ĉiujn truojn. Ili lasis nur unu flankan breĉon, mallarĝan kaj serpentuman, tiel ke la fumo povu eskapi kaj la fajro havu bezonan aertiron. Tiamaniere ili dividis la Kamentubojn je kelkaj ĉambroj (se oni povus tiel ilin nomi). Almenaŭ ili havis la avantaĝon esti sekaj kaj homoj povis rekte stari en ili; precipe en la ĉefĉambro, okupanta la centran parton de Kamentuboj. La planko estis delikata sablo, kaj oni povis tie ŝirmi, ĝis troviĝos io pli bona.

Laborante, Harbert kaj Pencroff interparolis.

– Eble niaj kunuloj – diris Harbert – trovos loĝejon pli bonan ol la nian?"

– Tio eblas – respondis la maristo – sed ne gravas.

– Mia Dio! – diris Harbert. – Ke nur ili kunportu sinjoron Smith, ke nur ili trovu lin, ni dankus Dion pro tio!...

– Vere! Vere! – murmuris Pencroff. – Li estis homo kiel malmultaj aliaj!

– Kial "estis..."? Do vi pensas, ke li jam ne vivas?

– Dio gardu! – respondis la maristo. – Mi nur tiel diris!

Dume, la laboro estis finita kaj Pencroff estis tre kontenta pri ĝi.

– Nun – li diris – niaj amikoj povas reveni. Ili trovos sufiĉan ŝirmejon.

Restis nur ekbruligi fajron kaj prepari manĝaĵon. Ĝi estis relative simpla tasko. Profunde en la maldekstra koridoro, proksime de la enirtruo, ili metis grandajn ŝtonplatojn. Necesis malhelpi, ke la fumo blovu la tutan varmon eksteren kaj konservi decan temperaturon. Ili asignis unu el la ĉambroj por lignejo: sur la ŝtonplatojn la maristo metis kelkajn ŝtipojn kaj iom pli malgrandajn bastonojn.

Dum tiuj preparoj, Harbert demandis la mariston ĉu li havas alumetojn.

– Feliĉe por ni, mi havas – Pencroff respondis. – Sen alumetoj aŭ tindro ni havus grandan problemon!

– Ni povus helpi sin kiel sovaĝaj homoj – diris Harbert – frotante du pecojn da seka ligno, unu kontraŭ la alia.

– Provu ĝin, mia knabo – respondis la maristo – kaj vidu ĉu vi ricevas iujn rezultojn krom la veziketoj sur viaj fingroj.

– Ĝi estas ja tre simpla metodo kaj ofte uzata sur la insuloj de la Pacifika Oceano!

– Mi ne neas – diris Pencroff. – Sed mi pensas, ke la sovaĝuloj devas havi ian specialan metodon aŭ ili uzas specialan specon de ligno. Mi multfoje provis jam bruligi fajron tiel, sed ĉiam vane! Do mi konfesas, ke mi preferas alumetojn.

Pencroff etendis la manon en sian veŝton por elpreni skatolon da alumetoj, kiun, kiel pasia fumanto, li ĉiam kunportis. Ĝi ne estis en la veŝto. Li traserĉis la poŝojn de siaj pantalono, sed je sia plej granda surprizo li ne trovis ĝin tie.

– Kaj tio estas terura! – li ekkriis, rigardante Harbert-on. – La skatolo certe elglitis el mia poŝo kaj malaperis ie sen spuro. Kaj vi, Harbert, havas ĉe vi nek fajrilon, nek ion alian, per kiu ni povus ekbruligi fajron?

– Mi havas nenion.

En ĉi tiuj cirkonstancoj, ĝi estis tre severa kaj neriparebla perdo.

Pencroff ne kaŝis sian doloran elreviĝon. Harbert, penante konsoli lin, rimarkis, ke la alumetoj verŝajne estus malsekigitaj de marakvo kaj tial neuzeblaj.

– Ne, mia knabo – respondis la maristo. – Ili estis en hermete fermita latuna skatolo! Kaj kion do ni nun faru?

– Certe estos maniero ekbruligi fajron. Krome, sinjoro Smith aŭ sinjoro Spilett certe elpensos ion.

– Eble – respondis Pencroff. – Sed intertempe ni ne havas fajron kaj niaj kunuloj trovos krudan manĝon kiam ili revenos!

– Sed estas neeble – ekkriis Harbert fervore – ke ili ne havu alumetojn aŭ tindron ĉe si!

– Mi tre dubas pri tio – la maristo respondis, balancante la kapon. – Antaŭ ĉio, nek Nab, nek sinjoro Smith fumas; kaj koncerne sinjoron Spilett, mi timas, ke li preferus konservi siajn notojn ol sian skatolon da alumetoj.

Harbert nenion respondis al tio. Li esperis, ke iel oni povos ekbruligi la fajron. Pencroff, pli sperta, havis alian opinion. Ĉar nun ili ne havis alian elekton ol atendi la revenon de Nab kaj la raportisto. Ili decidis serĉi inter la rokoj, en la sablo ĉe la riverbordo. La skatolo estis latuna kaj ili devus tuj rimarki ĝin.

– Aŭskultu, Pencroff – diris Harbert. – Ĉu hazarde vi ne ĵetis la skatolon el la balono en la maron?

– Mi ne estus tiel malracia – respondis la maristo. – Sed kiam la tornado forportis nin, tia malgranda aĵo povus esti facile elfalinta. Eĉ la pipo ie malaperis! Malbenita skatolo! Kie ĝi povus esti?

– La tajdo komenciĝis – diris Harbert. – Ni kuru al la loko, kie ni surteriĝis.

Kiam Harbert kaj la maristo revenis al Kamentuboj, estis la kvina posttagmeze. Ne necesas diri, ke ĉiu angulo de la ĉambro estis zorge traserĉita. Do oni devis adiaŭi la esperon manĝi varman kaj nutran vespermanĝon.

Ĉirkaŭ la sesa posttagmeze, ĝuste kiam la suno malleviĝis malantaŭ la montaron bluetantan okcidente, Harbert, kiu promenis tien kaj reen sur la sabla bordo, raportis, ke Nab kaj Spilett revenas.

Bedaŭrinde ili estis revenantaj solaj!... La koro de Harbert kunpremis pro nedirebla ĉagreno. La antaŭsento de la maristo ne seniluziigis lin. Inĝeniero Cyrus Smith perdiĝis!

Sen diri eĉ unu vorton, la raportisto sidiĝis sur unu el la rokoj. Svenante pro laco, preskaŭ mortante pro malsato, li ne havis forton por eldiri eĉ unu vorton.

La okuloj de Nab estis ruĝaj pro plorado kaj la freŝaj larmoj, kiujn li ne povis reteni, montris tro klare, ke li tute perdis ĉian esperon.

Abrupte Nab ekstaris kaj per voĉo, kiu klare montris la lukton inter la sento de malespero kaj la sento de espero en lia brusto, li ekkriis:

 Ne! Ne! Li ne mortis! Ne, ĝi ne povas esti! Li, neniam! Mi, aŭ iu ajn alia, tio estas malsama! Sed li! Neniam! Li estas viro, kiu ĉiam povas sin helpi!...

Post tiuj ĉi vortoj, li malfortiĝis kaj ŝanceliĝante, flustris:

– Ah! Mi jam ne havas forton!

Harbert alsaltis al li:

 Nab! – li ekkriis. – Ni ankoraŭ trovos lin! Dio lin redonos al ni! Sed nun vi malsatas! Manĝu, manĝu iomete, mi petas vin!

Kaj dirante tion, li donis al la kompatinda negro kelkajn plenmanojn da limakoj. Ĝi estis tre mizera manĝo.

De longe Nab havis nenion en la buŝo, sed malgraŭ tio li tamen rifuzis manĝi ion ajn. Orfigita de sia mastro, li ne povis kaj ne volis plu vivi.

Anstataŭe, Gideon Spilett avide englutis la proponitajn moluskojn kaj poste kuŝiĝis sur la sablon ĉe la piedo de la roko. Li estis malforta kaj elĉerpita, sed trankvila.

Tiam Harbert venis al li kaj prenis lin je la mano kaj diris:

– Kara sinjoro, ni trovis ŝirmejon, kie vi estos pli komforta ol ĉi tie. Nokto alproksimiĝas. Bonvolu ripozi kaj ni vidos morgaŭ...

La raportisto leviĝis kaj sekvis la knabon al la Kamentuboj. Ĉi-momente Pencroff, per plej natura tono, demandis lin, ĉu li havas alumetojn kun si.

La raportisto haltis, traserĉis siajn poŝojn, sed nenion trovis.

– Mi havis ilin kun mi, sed mi devis ĵeti ilin en la maron kune kun aliaj aĵoj...

Li ricevis la saman respondon de Nab.

– Sanga infero! – ekkriis la maristo, ne povante plu elteniĝi. La raportisto aŭdis ĉi tiun krion kaj, alproksimiĝinte al Pencroff, demandis:

– Ĉu ne estas eĉ unu alumeto?

– Nek eĉ unu, kio signifas, ke ne estos fajro!

– Ah! Se mia mastro estus ĉi tie – Nab ekkriis – li farus ion pri tio!"

– Sinjoro Spilett – diris Harbert post momento da silento. – Vi fumas kaj ĉiam havas alumetojn kun vi! Eble vi serĉis en la malĝusta loko? Bonvolu serĉi denove! Unu alumeto sufiĉus por ni!

La raportisto ree traserĉis ĉiujn poŝojn de siaj pantalono, veŝto, palto kaj surtuto, kaj fine, je granda ĝojo de Pencroff kaj propra surprizo, li trovis palpante malgrandan lignopecon kaŝitan sub la tegaĵo de la veŝto. Liaj fingroj tuŝis ĉi tiun pecon tra la ŝtofo, sed ili ne povis eltiri ĝin. Kaj ĉar ĝi estis la nura alumeto, kiun ili havis, oni devis atenti forviŝi nek iom da fosforo el ĝi.

– Lasu min eligi ĝin – diris la knabo.

Kaj tre lerte li eltiris la tutan alumeton, tiun ĉi kompatindan kaj same tiel multekostan lignopeceton, kiu estis valorega por tiuj ĉi malriĉaj homoj. La alumeto estis sendifekta kaj tute seka.

– Ni bezonas paperon – diris la maristo.

– Jen ĝi estas – respondis Gideon Spilett, deŝirante paperfolion el sia kajero post momento da hezito.

Pencroff prenis la paperon en la mano kaj kaŭris antaŭ la fajroloko. Li metis kelkajn manplenojn da sekaj herboj, folioj kaj seka musko tiel, ke la aero havu liberan atingon kaj povu rapide turni la lignon en flamon.

La unua frotado ne efikis. Pencroff ne sufiĉe forte alpremis la alumetan kapon pro timo forigi la fosforon el ĝi.

– Ne, mi ne povas – li diris post momento – mia mano tremas... La alumeto pretas estingiĝi... ne, mi ne povas, mi ne volas! – Kaj ekstarante li petis Harbert-on, ke li anstataŭu lin.

La knabo verŝajne neniam estis tiel kortuŝita en sia tuta vivo kiel nun. Lia koro batis rapide. Prometeo, kiam li iris por ŝteli fajron el la ĉielo, ne sentis pli grandan emocion! Sed ne hezitante longe, li subite frotis la alumeton kontraŭ siliko. Aŭdiĝis unue eta kraketado, kaj poste malgranda, blueta flamo flagris, emanante akran fumon. Harbert malrapide turnis la alumeton por nutri la flamon kaj enigis ĝin en paperan trumpeton. La papero kaptis flamon post kelkaj sekundoj.

En kelkaj minutoj poste aŭdiĝis krakado de seka ligno, kaj gaja flamo, avide ventolita de la maristo, lumigis la mornan mallumon.

La fajro estis bone preparita. Fumo facile fluis tra la supra aperturo, estis sufiĉe da aertiro, kaj baldaŭ komencis disvastiĝi agrabla, vigliga varmo.

La ĉefa intenco de Pencroff estis uzi fajron por kuiri pli nutran manĝaĵon ol la mildaj litodomoj. Harbert alportis du dekduojn da ovoj. La raportisto, sidanta en la angulo, silente observis tiujn preparojn. Li povis pensi nur pri tio, ĉu Cyrus ankoraŭ vivas. Kaj se li vivas, kie li estas? Se li pluvivis, kiel oni povas klarigi la fakton, ke li ankoraŭ ne donis ajnan signon? Rilate al Nab, tiu vagis laŭ la marbordo. Li estis korpo sen animo.

Pencroff konis kvindek du manierojn prepari ovojn, sed nuntempe li havis neniun elekton. Do li metis la ovojn en la varmajn cindrojn kaj atendis ĝis ili finbakiĝos.

Post kelkaj minutoj la ovoj estis pretaj kaj la maristo invitis la raportiston al vespermanĝo, la unua sur ĉi tiu nekonata tero. La ovoj estis bongustaj, kaj ĉar ili havis ĉiujn nutrajn elementojn, do la malriĉuloj sentis sin konsidereble plifortigitaj je ili.

Tiel pasis la 25-a de marto. Ekstere la vento fajfis kaj aŭdiĝis la monotona kraŝo de maraj ondoj kontraŭ la bordo. La marbordaj ŝtonoj, ĵetataj tien kaj reen de la ondoj, ruliĝis kun surdiga bruo.

La raportisto enpremis sin en malhelan angulon de unu el la koridoroj, antaŭe priskribinte mallonge la okazaĵojn de la pasinta tago: la unua apero de nova tero, la perdo de la inĝeniero, la serĉado sur la marbordo, la historio de alumetoj kaj ĉio ceteraj. Baldaŭ, laceco luligis lin en dormon.

Ankaŭ Harbert baldaŭ ekdormis. La maristo, duondormante, pasigis la tutan nokton apud la fajro, konstante alĵetante freŝan lignon. Nur unu el la rompiĝuloj ne ripozis en Kamentuboj. Tiu estis la malesperanta, nekonsolebla Nab, kiu vagis la tutan nokton laŭ la marbordo, daŭre vokante sian mastron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.