La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XIII

La rakonto de Ayrton. – La intencoj de liaj iamaj kunuloj. – "Bonaventuro". – Serĉoj ĉirkaŭ la Monto de Franklin. – Pli altaj ravinoj. Subteraj tondroj. – La respondo de Pencroff. – Profunde en la kratero. – Reveno.

Kio do okazis? Kiu prenis la vivon de la piratoj? Ĉu Ayrton? Ne, ĉar antaŭ nur momento li timis ilian revenon.

Sed Ayrton nun estis en tiel profunda dormo, ke estis neeble veki lin.

La setlantoj, turmentataj de duboj, en streĉo sendorme tranoktis, neniam forlasante la domon de Ayrton eĉ por momento aŭ revenante al la loko kie kuŝis la korpoj de la mortigitaj piratoj. Pri la cirkonstancoj rilate al iliaj mortoj, Ayrton verŝajne ne povus rakonti al ili ion ajn; li eĉ ne sciis, ke li estis en domo de la gregejo. Eble li povus rakonti, kio okazis antaŭe?

La sekvantan tagon Ayrton estis pli konscia, kaj liaj kunuloj esprimis al li per koraj vortoj sian ĝojon revidi lin, preskaŭ sana, post cent kvar tagoj da disiĝo.

Ayrton tiam rakontis al ili, ke la 10-an de novembro - la tagon post alveno al la gregejo – la rabistoj surprizis lin neatendite ĉe krepusko saltante trans la barilon. Ili ligis kaj buŝoŝtopis lin, kaj sekve kunportis lin al kaverno ĉe la piedo de Monto de Franklin, kie ili havis ŝirmejon. La sekvan tagon ili decidis mortigi lin; kiam subite unu el la rabistoj rekonis lin kaj vokis lin per la nomo, kiun li iam havis en Aŭstralio. Tiuj ĉi mizeruloj estis pretaj murdi Ayrton-on, sed por Ben Joyce ili eksentis certajn favorojn!

De tiu momento, aliflanke, Ayrton iĝis la temo de konstanta persekuto de siaj iamaj partneroj. Ili volis ke li aliĝu al ili, ili esperis ke li helpos ilin transpreni la Granitan Palacon kaj ke kun lia helpo ili fariĝos la mastroj de la insulo, unue murdinte la setlantojn.

Ayrton rezistis. La eksa pirato, pentema kaj senfine dankema pro la bonkoreco montrita al li, prefere mortus ol perfidus siajn novajn kamaradojn. Ligita, ŝnurumita kaj zorge gardita, li pluvivis en tiu ĉi kaverno dum kvar monatoj. Dume la piratoj, kiuj malkovris la gregejon preskaŭ tuj post sia surteriĝo sur la insulon, profitis la tie konservitajn manĝaĵojn, sed ankoraŭ ne havis kuraĝon vivi tie. La 11-an de novembro, du el tiuj rabistoj, surprizitaj de la neatendita alveno de la setlantoj, pafis al Harbert; unu el ili post sia reveno, fanfaronis, ke li mortigis iun el la loĝantoj de la insulo. Tamen li revenis sola. Lia kunulo, kiel ni scias, estis mortigita per la ponardo de Cyrus Smith.

Oni povas imagi la maltrankvilon kaj malesperon de Ayrton eksciinte pri la morto de Harbert. Restis nur kvar setlantoj, kaj eĉ tiujn povus baldaŭ atingi la kugloj de la murdintoj.

Pro ĉi tiu okazaĵo, dum la tuta tempo kiam la malsano de Harbert konservis la kolonianojn en la gregejo, la piratoj ne moviĝis de sia kaverno, kaj ne forlasis tiun ĉi kaŝejon post kiam ili detruis la Grandan Altebenaĵon.

La pozicio de Ayrton iĝis pli malfacila de tago al tago; li atendis morton ĉiumomente, ĉar la piratoj traktis lin pli kaj pli malbone.

Ĉi tio daŭris ĝis la tria semajno de februaro. La rabistoj, ĉiam atendante favoran okazon, malofte forlasis sian kaŝejon kaj faris nur kelkajn ĉasekskursojn en la internon de la insulo kaj al ĝia suda marbordo. Ayrton ne havis novaĵojn pri siaj kunuloj kaj perdis ĉian esperon revidi ilin.

Fine, malfortigita de la malhumana traktado, li falis en profundan stuporon kaj jam vidis aŭ aŭdis nenion. De tiu ĉi momento, tio estas, dum du antaŭaj tagoj, li ne povis diri kio okazis.

– Tamen, sinjoro Spilett – li aldonis – mi estis malliberigata en kaverno, kiel do mi finiĝis ĉi tie en la gregejo?”

– Kaj kiel okazis, ke la piratoj kuŝas senvivaj ekster la barilo? – respondis la raportisto.

– Mortigitaj? – ekkriis Ayrton, saltante el la lito malgraŭ sia tuta malforteco. Liaj kunuloj subtenis lin. Li nepre volis leviĝi, kion oni fine permesis al li kaj ĉiuj iris al la torento.

Jam venis la tago.

Sur la bordo, en la pozicio, en kiu la morto ilin surprizis, kuŝis kvin piratoj.

Je signalo donita de la inĝeniero, Nab kaj Pencroff komencis ekzameni la kadavrojn.

Sur ili estis neniu spuro de iuj videblaj vundoj.

Nur post tre zorgema ekzamenado de la kadavroj, Pencroff rimarkis, ke ĉiu el ili havas malgrandan, ruĝecan makulon sur la frunto, brusto, kolo, dorso aŭ skapolo.

– Ili estis pikitaj ĉi tie! – diris Cyrus Smith.

– Sed per kia armilo?…

– Per armilo, kiu frapas per la forto de fulmo, kies originon ni ne konas!

– Kiu mortigis ilin? – demandis Pencroff.

– Tiu, kiu portis Ayrton-on ĉi tien – respondis Cyrus Smith. – Tiu, kies bonfaran potencon ni denove sentis, kiu faras por ni tion, kion ni neniam povus fari memstare, kaj farinte ĝin, kaŝiĝas de ni.

– Ni serĉu lin do! – ekkriis Pencroff.

– Jes, ni serĉu lin – respondis Cyrus Smith – sed ni ne trovos tiun ĉi homon ĝis li mem tion permesos.

Tiu ĉi nevidebla zorgo, kiu tiel klare enmiksiĝis en ilian vivon, incitis kaj samtempe kortuŝis la inĝenieron.

– Ni serĉu – li daŭrigis – kaj Dio permesu, ke iam ni povu pruvi al tiu ĉi mirinda gardisto, ke li ne havis aferon kun sendankuloj. Kiom mi donus por la okazo repagi al li ian grandan favoron, eĉ kun risko de niaj vivoj!

Post kelkaj momentoj, la setlantoj revenis hejmen, kie iliaj klopodoj baldaŭ restarigis Ayrton-on al sano. Nab kaj Pencroff portis la kadavrojn al la arbaro, sufiĉe malproksime de la gregejo kaj enterigis ilin profunde.

Sekve oni rakontis al Ayrton ĉion kio okazis dum lia malliberigo. Li eksciis pri la aventuroj de Harbert kaj pri ĉiuj provoj, kiujn travivis la setlantoj. Koncerne ilin, ili forlasis ĉian esperon revidi lin, kredante, ke li renkontis kruelan morton ĉe la manoj de la piratoj.

– Kaj nun – diris Cyrus Smith, finante sian rakonton – ni havas ankoraŭ unu devon por plenumi. Ni ne plu devas timi piratojn, sed ni ne ŝuldas tion al ni!

– Ni esploru do – diris Gideon Spilett – la tutan labirinton de rokoj kaj valoj de la Monto de Franklin. Ĉiujn kavernojn, kavojn, la plej malgrandajn truojn kaj fendojn.

– Kaj ni ne revenu al la Granita Palaco – respondis Harbert – ĝis ni trovos nian bonfaranton.

– Ho jes! – diris la inĝeniero. – Ni neglektos nenion, kio estas en la homa povo... Kaj tamen mi diras al vi, ni ne trovos lin, ĝis li mem volos ĝin!

– Ĉu ni restos en la gregejo? – demandis Pencroff.

– Jes – respondis Cyrus Smith. – Ni havas sufiĉe da provizoj ĉi tie; kaj plej grave, ĝi estas iel la centro de nia serĉo. Krome, se ni bezonas, ni povas veturi per la ĉaro al la Granita Palaco.

– Bone – diris la maristo. – Sed ankoraŭ unu noto…

– Kia?

– Alvenas bela tempo de la jaro, kaj ni ne devas forgesi, ke ni havas antaŭ ni marvojaĝeton...

– Marvojaĝeton? – demandis Gideon Spilett.

– Ho jes! Al la insulo Tabor – respondis Pencroff. – Necesas lasi tie noton indikantan la situon de la insulo de Lincoln, kie nun estas Ayrton, en kazo se venos skota jaĥto por preni lin. Kiu scias, ĉu jam estas tro malfrue?

– Kiamaniere, Pencroff – demandis Ayrton – vi intencas fari ĉi tiun vojaĝon?

– Per "Bonaventuro"!

– Per "Bonaventuro"! – ekkriis Ayrton...– Ĝi jam ne estas...

– Kio, mia "Bonaventuro" ne estas?! - ekkriis Pencroff, eksaltante supren.

– Bedaŭrinde! – respondis Ayrton. – La piratoj malkovris ĝin en malgranda golfeto antaŭ nur ok tagoj, navigis ĝin sur maron kaj...

– Kaj!?... – ekkriis Pencroff kun la batanta koro...

– Kaj ne havante stiriston, ili koliziis kontraŭ rokoj, tiel ke la ŝipo estis tute ruinigita!…

– Ho, aĉuloj! Rabistoj! Malnoblaj kanajloj! – Pencroff kriis.

– Pencroff – diris Harbert, prenante lian manon. – Ni konstruos duan "Bonaventuron", kaj multe pli grandan. Ni ja havas ĉiujn ekipaĵojn kaj velojn de la brigo je nia dispono!

– Sed ĉu vi tamen scias – demandis Pencroff – ke necesas almenaŭ kvin aŭ ses monatoj por konstrui tiel grandan ŝipon?

– Ni trovos tempon – respondis la raportisto. – Ĉi-jare ni rezignos pri la vojaĝo al la Insulo Tabor.

– Kion fari? – diris la inĝeniero. – Ni devas submetiĝi al neceso, kaj mi esperas, ke ĉi tiu prokrasto ne alportos al ni malbonon.

– Ho, mia "Bonaventuro"! Mia kompatinda "Bonaventuro"! – lamentis Pencroff, tre trafita de la perdo de la ŝipo, pri kiu li tiom fieris.

La detruo de la Bonaventuro estis same malĝoja por la ceteraj setlantoj, kaj ili decidis ripari la damaĝon kiel eble plej baldaŭ. Decidinte pri tio, ĉiuj koncentriĝis nur pri la ekspedicio al la montoj.

La serĉo komenciĝis en la sama tago, la 19-an de februaro, kaj daŭris dum la tuta semajno. La piedo de la monto estis labirinto de valoj kaj ravinoj, disĵetitaj tre kaprice. Kaj tamen ĝuste en la profundo de tiuj ĉi mallarĝaj fendoj, kiu scias, eble eĉ en la centro mem de la monto, la plej ĝisfunda serĉo devis komenciĝi. Neniu parto de la insulo estis pli taŭga por kaŝejo ol ĉi tiu regiono de la monto, kun sia riĉeco de densejoj kaj ravinoj.

Do la setlantoj unue vizitis la tutan valon etendiĝantan en la suda parto de la vulkano, kie elfluis la Kaskada Rivero.

Ĉi tie Ayrton montris al ili la kavernon, kie la piratoj kaŝis kaj kie ili tenis lin ĝis li moviĝis al la gregejo. La kaverno aspektis tiel kiam Ayrton forlasis ĝin. Tie oni trovis ankaŭ certan kvanton da municio kaj manĝaĵoj, kiujn la rabistoj prenis el la gregejo.

La tuta valo najbara al la kaverno, ombrita de belaj arboj, plejparte koniferaj, estis esplorita kun la plej granda precizeco. Sekve, ĉirkaŭirinte la sudokcidentan muron, la setlantoj eniris pli mallarĝan ravinon, finiĝantan per tiuj pitoreskaj bazaltoj ĉe la marbordo. Arboj kreskis malpli dense ĉi tie. Ŝtonoj anstataŭigis vegetaĵaron. Sovaĝaj kaproj kaj muflonoj saltis super la rokoj. En tiu ĉi loko komenciĝis la dezerta parto de la insulo.

Unu el tiuj tri valoj, kie ne mankis akvo, povus servi kiel ŝirmejo por soleca homo, kiu povus trovi tie ĉion necesan por la vivo. Tamen, ekzameninte ilin zorge, la setlantoj trovis neniun spuron de homa ĉeesto ie ajn.

Ĉu do povus esti, ke la rifuĝejo de la nekonatulo kuŝus profunde en tiuj dezertaj ravinoj, inter la rokoj, malglataj ŝtonegoj kaj solidigitaj laftorentoj en la nordo?

Sur la norda flanko, ĉe la piedo de Monto de Franklin, estis du larĝaj valoj, ne tre profundaj, sen verdaĵoj, sternitaj de rokfragmentoj. Ĉi tiu parto postulis longan kaj tedan serĉon. Ĉi tie estis multe da profundaĵoj, perfekte kaŝitaj kaj malfacile alireblaj. La setlantoj vizitis tiujn tunelojn, devenantajn de la epoko de vulkana aktiveco, nigrigitajn per la tiutempaj fajroj, kaj kondukantajn profunden en la monton mem. La kolonianoj uzis torĉon por rigardi en la plej malgrandajn depresiojn kaj kontroli ĉiun truon. Ĉie regis silento kaj mallumo. Ne ŝajnis, ke iam ajn iu homa estaĵo estis trairanta ĉi tiujn koridorojn, ke ies brako forigis unu el ĉi tiuj ŝtonegoj. En la stato en kiu ili nun estis, ili estis ĵetitaj super la akvon per la vulkano dum la epoko de formado de la insulo.Tamen, kvankam tiuj subteraj trairejoj estis tute malplenaj kaj tre malhelaj, ili ne estis tute silentaj, kiel Cyrus Smith malkovris.

Atinginte la finon de unu el la mallumaj abismoj, kiuj etendiĝis multajn futojn enen de la monto, la inĝeniero konsternis aŭdinte obtuzan tondron, kies sonon plifortigis la resonanca eĥo de la rokoj ĉirkaŭantaj lin.

Ankaŭ lin akompananta Gideon Spilett aŭdis tiun foran bruon, indikante la aktiviĝon de subteraj fajroj. Ili ambaŭ atente aŭskultis plurajn fojojn kaj konsentis, ke iu kemia reakcio okazas ene de la tero.

– Kiel montriĝas, la vulkano ne tute estingiĝis? – demandis la raportisto.

– Eble okazis ia ŝanĝo en la malsuperaj tavoloj de la kratero ekde kiam ni esploris ĝin. Videble ĉiu vulkano, malgraŭ sia ŝajna dormemo, povas denove vekiĝi – respondis Cyrus Smith.

– Sed se la Monto de Franklin estas erupcionta, ĉu tio ne minacus la sekurecon de la tuta insulo? – demandis Gideon Spilett.

– Ŝajnas al mi, ke ne – respondis la inĝeniero. – La kratero estas sekureca valvo, do troaj gasoj kaj lafo elfluos laŭ ilia praa maniero, kiel antaŭe.

– Nur ke la lafo ne faru novan trairejon al la fekundaj partoj de la insulo.

– Kaj kial do, mia kara Gideon? – demandis Cyrus Smith. – Kial ĝi ne sekvus nature difinitan vojon?

– E!... Vulkanoj estas kapricaj! – diris la raportisto.

– Rimarku nur – respondis la inĝeniero – ke la kliniĝo de la monto de Franklin favoras la elverŝon de vulkana lafo en la valojn, kiujn ni nun vizitas, krom se iu tertremo ŝanĝus la pezocentron de la monto.

– Sed en tiaj kondiĉoj oni ĉiam povas timi tertremon – observis Gideon Spilett.

– Ĉiam – respondis la inĝeniero – kaj precipe kiam subteraj fortoj komencas vekiĝi kaj la kratero de la vulkano ŝtopiĝas per mineralaj masoj pro longa senaktiveco. Tial, Gideon, ni decas deziri, ke la vulkano ne vekiĝu el sia dormo. Sed ni ne povas haltigi ĝin, ĉu ne? Ĉiukaze, mi ne pensas, ke ekzistas vera minaco al nia ĉefsidejo sur la Granda Altebenaĵo.

– Tamen ĝis nun ni ne vidis eĉ la plej etan fumon sur la pinto de la monto, indikantan baldaŭan eksplodon – diris Gideon Spilett.

– Efektive – respondis Cyrus Smith. – El la kratero ne leviĝas eĉ fumeto, kaj ĝuste hodiaŭ mi observis ĝian pinton. Tamen, eblas, ke ŝtonoj, cindro kaj malmoliĝintaj lafoj akumuliĝis en la malsupraj partoj de la kamentubo kaj estos puŝitaj eksteren dum la forta agado de la vulkano. Tamen mi ripetas, ke estus pli bone, se eksplodo ne okazu eksplodo.

Cyrus Smith kaj Gideon Spilett informis la kunulojn pri siaj observoj.

– Kaj tio estas bona! – ekkriis Pencroff. – La vulkano komencas petoladon!… Lasu ĝin nur provi! Estos iu, kiu haltigos ĝin!

– Kaj kiu ĉi tiu estas? – demandis Nab.

– Nia gardanta spirito, Nab; nia genio, kiu ŝtopos ĝian buŝon, se ĝi nur volus malfermi ĝin tro rapide!

De la 19-an ĝis la 25-an de februaro, oni etendis la serĉon al la tuta norda flanko de la Insulo de Lincoln kaj ĉiu angulo de ĝi estis traserĉita. Niaj setlantoj eĉ frapetis la ŝtonajn murojn kiel la murojn de suspektinda domo. La inĝeniero faris tre detalan planon de la tuta monto kaj etendis la serĉon ĝis la plej malproksimaj partoj de ĝia piedo.

La setlantoj ankaŭ eniris la malfermaĵon de la kratero, de kies profundo estis pli klare aŭdita la bruo. Neniu spuro de fumo, neniu plej eta varmigo de la muro – nenio indikis baldaŭan eksplodon...

Fine, incititaj pro la tempoperdo kaj la vaneco de sia serĉo, ili decidis ĉesigi la ekspedicion.

La 25-an de februaro, la setlantoj revenis al la Granita Palaco, kaj monaton poste, la 25-an de marto, ili festis la trian datrevenon de sia alveno sur la Insulon de Lincoln.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.