La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XIII

La vojaĝo estas decidita. – Konjektoj. – Preparoj. – Tri pasaĝeroj. – Unua nokto. – Dua nokto. – La Insulo Tabor. – Serĉado sur la marbordo. – En la arbaro. – Estas neniu. – Bestoj. – Plantoj. – Kabano.

– Rompiĝulo! – ekkriis Pencroff. – Forlasita sur la insulo Tabor, nur kelkcent mejlojn for! Sinjoro Cyrus, nun vi ne plu kontraŭos mian projekton.

– Ne, Pencroff – respondis Cyrus Smith. – Naĝu kiel eble plej baldaŭe.

– Do ĉu morgaŭ?

– Estu morgaŭ.

La inĝeniero tenis en la mano la paperon, kiun li elprenis el la botelo; li rigardis ĝin momenton kaj diris:

— El tiu ĉi dokumento, miaj amikoj, oni devas konkludi, ke unue, ŝiprompiĝulo sur la insulo Tabor havas bazajn sciojn pri navigacio, se li donas la latitudon kaj longitudon de la insulo; due, li estas de angla aŭ usona origino ĉar la dokumento estas skribita en la angla.

– Tio estas tute logika konkludo – diris Gideon Spilett. – Aliflanke, la ĉeesto de tiu ĉi rompiĝulo klarigas al ni de kie venis la de ni trovita kesto. Ĉar ekzistas rompiĝulo, ankaŭ certe okazis katastrofo. Cetere, tiu ĉi viro estas bonŝanca, ke Pencroff insistis konstrui la ŝipon kaj provi ĝin hodiaŭ, ĉar morgaŭ la botelo povus frakasi sur la rokoj.

– Jes – diris Harbert. – Estis bonŝanca hazardo, ke la "Bonaventuro" alnaĝis ĝuste en la momento, kiam la botelo ankoraŭ flosis sur la akvo!

– Ĉu tio ne estas stranga? – demandis Cyrus Smith al Pencroff.

– Tute ne – respondis la maristo. – Kial vi opinias, ke tio estas stranga, sinjoro Cyrus? Mi konsideras ĝin feliĉa akcidento.

– Ĉu ne estas ia spuro, per kiu ni povas taksi kiom longe ĝi naĝis sur la maro? – demandis Harbert.

– Neniu – respondis Gideon Spilett – sed la dokumento ŝajnas ĵus skribita. Kion vi pensas pri tio ĉi, Cyrus?

– Estas malfacile diri, sed ni baldaŭ ekscios! – respondis Cyrus Smith.

Dum ĉi tiu konversacio Pencroff ne estis senlaborema. Li ŝanĝis la direkton de la ŝipo, kaj la Bonaventuro kun veloj streĉitaj, tranĉante la ondojn, rapidis al Kabo de Akra Krifo. Ĉiuj pensis, ĉu la rompiĝulo de la insulo Tabor ankoraŭ vivas. Ili kredis, ke estas ilia devo veni helpi la malfeliĉulon.

Ili velis ĉirkaŭ la Kabo de Akra Krifo, kaj je la kvara la Bonaventuro ankris ĉe la elfluejo de la Rivero de Kompato.

Tiun tagon oni priparolis la detalojn de la ekspedicio; estis decidite, ke nur Harbert akompanos Pencroff-on, ĉar li estis la plej scipova pri velado post maristo.

Ekirante la venontan tagon, la 11-an de oktobro, ili povus atingi la lokon la 13-an. Se ili restus nur unu tagon sur la insulo, estis sekure supozi ke ili revenos sur la insulon de Lincoln la 17-an de oktobro.

Estis decidite ke Cyrus Smith, Nab, kaj Gideon Spilett restos en la Granita Palaco, sed Gideon Spilett, memorante pri sia pozicio kiel raportisto de la New York Herald, deklaris ke li prefere naĝe sekvus la ŝipon ol maltrafi tian ŝancon. Do oni permesis al li partopreni en la ekspedicio.

Ankoraŭ tiun vesperon oni transportis sur la Bonaventuron kelkajn arojn de littolaĵo, ilojn, armilojn, municion, kompason, kaj manĝaĵon por ok tagoj, kaj kiam tiu laboro estis kompletigita, la kolonianoj revenis al la Granita Palaco.

La sekvan tagon je la kvina matene ili adiaŭis. Pencroff, etendinte la velojn, stiris la ŝipon al la Kabo de Akra Krifo; ĉirkaŭnaviginte ĝin, estis necese direktiĝi sudokcidenten.

La Bonaventuro jam malproksimiĝis kvaronmejlon de la bordo, kiam ĝiaj pasaĝeroj vidis du virojn sur la Granita Palaco donanatajn al ili adiaŭsignojn. Tiuj estis Cyrus Smith kaj Nab. Por la unua fojo, la amikoj disiĝis.

Dum la unuaj horoj la Bonaventuro velis paralele al la sudaj bordoj de la Insulo de Lincoln, ĝis ĉirkaŭ la kvara la insulo malaperis el la horizonta cirklo.

"Bonaventuro" funkciis perfekte. Ĝi flosis leĝere sur la ondoj kaj antaŭeniris rapide. Pencroff disfaldis ĉiujn velojn kaj navigis laŭ la vojo indikita de la kompaso.

De tempo al tempo li estis anstataŭigita ĉe la stirilo de Harbert, kiu plenumis sian taskon tiel bone, ke oni povis per nenio kulpigi lin. Ankaŭ Gideon Spilett ne evitis laboron.

Vespere, Pencroff zorge svingis la sagetvelon, ne volante elmeti sin al ia neatendita ventoblovo. Eble tio ne estis necesa en tiel klara nokto, sed Pencroff estis prudenta maristo kaj neniu riproĉis tion al li.

La nokto kaj la sekvanta tago pasis sen ia akcidento. Dum la tuta tago oni navigis strikte laŭ la sudokcidenta direkto; ĉiuj do esperis, ke se iu nekonata kurento ne forportos la ŝipon, la Bonaventuro devos surteriĝi rekte sur la insulon Tabor. Ili atendis ĝin la sekvan matenon, do en la nokto de la 12-a ĝis la 13-a de oktobro, neniu el ili dormis eĉ palpebrumon.

– Tero! – ekkriis Pencroff ĉirkaŭ la sesa matene.

Oni povas facile imagi la ĝojon de la eta ŝipanaro de la "Bonaventuro". Ili devis surteriĝi post kelkaj horoj! La insulo Tabor, formita kiel ebena marbordo iom leviĝanta de la ondoj de la maro, estis ne pli ol dek kvin mejlojn for.

– Ĝi estas insuleto multe pli malgranda ol la insulo de Lincoln – rimarkis Harbert, – kaj simile, ĝi ŝuldas sian ekziston al vulkanaj procezoj.

Je la dekunua matene la Bonaventuro estis ne pli ol du mejlojn de la insulo, kaj Pencroff, serĉante lokon por surteriĝi, navigis tra ĉi tiuj nekonataj akvoj kun granda singardemo. La kolonianoj povis klare vidi la tutan insulon, superkreskitan per verdaj bedoj de gum-arboj kaj aliaj grandaj arboj de la sama specio kiel sur la Insulo de Lincoln. Sed strange, nenie estis fumo por indiki la ĉeeston de homoj, kaj neniu signo aperis sur la marbordo!

Tamen la trovita dokumento klare menciis ŝiprompiĝulon, kaj tiu ŝiprompiĝulo devis esti ĉi tie!

Dume, la Bonaventuro ennaĝis strangajn trairejojn inter la rokoj, kiujn Pencroff sekvis kun plej granda atento. Li metis Harbert-on ĉe la stirilo; kaj li mem, starante ĉe la pruo de la ŝipo, rigardis al la akvo, preta ĉiumomente volvi la velon, kies ŝnuron li tenis en la mano. Gideon Spilett observis la marbordon, sed vidis nenion neordinaran.

Fine, ĉirkaŭ tagmezo, la pruo de la Bonaventuro trafis la sablan marbordon. Oni faligis la ankron, volvis la velojn kaj la tuta skipo de la ŝipo marbordiĝis. Ili decidis esplori la ĉirkaŭaĵon de la pinto de monteto proksimume tricent futojn alta kaj proksimume duonan mejlon de la marbordo.

– De la pinto de ĉi tiu monteto – diris Gideon Spilett – ni povos facile vidi la tutan insulon, kio faciligos la serĉadon.

Ili marŝis laŭ la rando de la herbejo, kiu finiĝis ĉe la piedo de la monteto. Antaŭ ili flugis aroj da rokkolomboj kaj marhirundoj, similaj al tiuj, kiujn ili vidis sur la Insulo de Lincoln. En la arbaro, kiu etendiĝis laŭ la maldekstra rando de la herbejo, ili aŭdis susuradon en la arbustoj kaj vidis balanciĝantajn tigojn kiuj indikis la ĉeeston de iaj tre timemaj bestoj; sed ĝis nun ne estis indiko, ke la insulo estis loĝata de homoj.

Ili facile grimpis al la supro de la monteto, kaj ĉirkaŭrigardante, vidis, ke ili estas sur insulo ne pli ol ses mejlojn en cirkonferenco. Ĉirkaŭe estis tute malplena marsurfaco, etendiĝanta ĝis la rando de la horizonto. Neniu tero, neniu ŝipo!

La insulo, tute kovrita de arbaro, ne havis tiel varian pejzaĝon kiel la Insulo de Lincoln; ĉi tie ili vidis antaŭ si nur monotonan amason da verdaĵo, el inter kiu leviĝis du aŭ tri malgrandaj montetoj. La insuleto estis tranĉita diagonale de torento, fluanta tra larĝa herbejo kaj enfluanta en la maron ĉe la norda marbordo tra mallarĝa buŝo.

La maristo kaj liaj kunuloj revenis al la marbordo, kie ili forlasis la Bonaventuron. Ili decidis unue esplori la bordojn de la insulo ĝisfunde kaj poste iri pli profunden.

La vojaĝantoj direktiĝis suden, fortimigante survoje multenombrajn arojn da marbirdoj kaj arojn da fokoj, kiuj, vidante ilin, enkuris jam de malproksime en la maron.

– Ĉi tiuj bestoj – notis la raportisto – ne vidas homojn la unuan fojon, ĉar ili timas nin.

Ene de kvar horoj, ili ĉirkaŭpaŝis la tutan insulon kaj trovis neniun spuron de homa ĉeesto ie ajn. Niaj vojaĝantoj komencis demandi, ĉu la trovita dokumento ne estis skribita antaŭ kelkaj aŭ dekkelkaj jaroj kaj ĉu la rompiĝulo ne mortis jam antaŭ longa tempo.

Pencroff, Gideon Spilett kaj Harbert, farante diversajn supozojn, rapide manĝis vespermanĝon en la "Bonaventuro", por tuj ekiri al plua ekskurso antaŭ la nokto.

Je la kvina posttagmeze ili enprofundiĝis en la arbaron. Vidante ilin, multaj bestoj ĵetis sin por forkuri, precipe kaproj kaj porkoj, kiuj, kiel oni facile rekonis, apartenis al la eŭropa specio. Sendube iu balenŝipo lasis ilin sur la insulo, kie ili rapide multiĝis. Harbert decidis kapti kelkajn el ĉi tiuj bestoj kaj venigi ilin al la Insulo de Lincoln.

Ne estis dubo, ke homoj iam loĝis sur ĉi tiu insulo. Tion pruvis la padoj tretitaj tra la arbaro kaj la arboj dehakitaj per hakiloj kaj ĉie videblaj spuroj de homa laboro; sed ĉi tiuj arboj, nun putrantaj, estis dehakitaj antaŭ multaj jaroj, kaj altaj kaj dikaj arbustoj prikreskis la vojetojn, kiujn oni povis apenaŭ rekoni.

– Tamen tio pruvas – notis Gideoo Spilett – ke homoj ne nur surteriĝis sur ĉi tiun insuleton, sed ankaŭ loĝis tie dum kelka tempo. Demando nur: kiuj estis ĉi tiuj homoj? Kiom da ili estis tie? Kiom da ili ankoraŭ restas?

– La dokumento – diris Harbert – mencias nur unu rompiĝulon.

– Do ni devas trovi lin, se li ankoraŭ estas sur la insulo!

Do ili daŭrigis sian vojaĝon. Ne nur bestoj el Eŭropo atestis pri la ĉeesto de homoj ĉi tie – ankaŭ multnombraj specimenoj de la planta mondo; en multaj lokoj en la arbaro oni trovis bedojn de legomoj. La ĝojo de Harbert estis konsiderinda, kiam li rekonis inter ili terpomojn, cikoriojn, sorojn, karotojn, brasikojn kaj rapojn, kies semoj devis esti kolektitaj por riĉigi la Insulon de Lincoln.

La kondiĉo de la plantejo indikis ke la insulo ne estis loĝata por longa tempo.

– Nia rompiĝulo forveturis!… Ĉio montras al tio… – konstatis Pencroff.

– Do ni devas supozi, ke la dokumento estas de antaŭ kelkaj jaroj?

– Ŝajne.

– Kaj la botelo longe vagis sur la maro, antaŭ ol ĝi atingis la Insulon de Lincoln?

– Plej verŝajne – Pencroff respondis. – Sed ĉar jam noktiĝas, mi pensas, ke estus pli bone interrompi nian serĉadon.

Do ili decidis reveni surŝipen, prokrastante pliajn serĉojn ĝis la sekvanta tago, kiam subite Harbert, montrante ion similan al konstruaĵo, apenaŭ videbla inter la arboj, ekkriis:

– Domo!

Ĉiuj tri kuris al la indikita kabano. En la vespera mallumo eblis rekoni, ke ĝi estas konstruita el tabuloj kovritaj per dika gudrita tolo.

Pencroff malfermis la pordon kaj rapidis enen. La kabano estis malplena!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.