La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĉu li vivas aŭ mortis? – La rakonto de Nab. – Piedsignoj. – Nesolvebla afero. – La unuaj vortoj de Cyrus Smith. – Kontrolante la spurojn. – Reveno al la Kamentuboj. – Nova fatalaĵo.
Nab genuis senmova. La maristo diris al li unu vorton:— Ĉu vivas?…
Nab silentis. Gideon Spilett kaj Pencroff paliĝis. Harbert kunmetis preĝe la manojn kaj staris senmove. Ŝajne, tamen, la kompatinda negro, enprofundigita en malespero, nek vidis siajn kunulojn nek aŭdis la vortojn de la maristo.
La raportisto ekgenuis apud la senmova korpo kaj metis sian orelon al la elmontrita brusto de la inĝeniero.
Dum li kliniĝis kaj streĉis siajn orelojn por aŭdi la korbaton, pasis minuto, kiu ŝajnis jarcento al la atendantoj. Nab iomete moviĝis malantaŭen kaj rigardis sen vidi ion. Post longa ekzameno, Gideon Spilett finfine leviĝis de la tero.
– Li vivas! – li diris.
Nun Pencroff genuiĝis siavice, kaj malforta korbato atingis lian orelon, kaj sur lia vizaĝo li sentis malfortan spiron venantan el la buŝo de la inĝeniero.
Harbert rapide ekstaris kaj kuris eksteren por akvo. Cent paŝojn for de la kaverno, li renkontis klaran fonton, plenigitan post la hieraŭa pluvo. Sed kiel li povus ĉerpi akvon, se li ne havus ujon, kaj inter tiuj ĉi sablaj dunoj ne troviĝis eĉ unu konketo!... Harbert kontentiĝis je malsekigado de sia poŝtuko kaj rapide revenis al la kaverno.
Feliĉe, ĉi tiu kvanto sufiĉis por ke Spilett malsekigu la buŝon de la inĝeniero. Ĉi tiuj kelkaj gutoj da fontakvo havis tujan efikon. Post momento, ĝemo eskapis de la brusto de Cyrus kaj li eĉ ŝajnis provi diri kelkajn vortojn.
– Savita! – diris la raportisto.
Tiuj ĉi vortoj plenigis Nabon per kuraĝigo. Li senvestigis sian mastron por vidi ĉu li havas vundon aŭ tranĉon sur sia korpo. Li ne trovis difekton sur la kapo, nek sur la brusto, nek sur ia parto de la korpo, eĉ ne etan grataĵon, kio estis des pli stranga, ĉar la korpo de Cyrus estis ĵetita inter la rokojn. Eĉ liaj manoj estis sendifektaj.
Oni devis prokrasti la klarigon de ĉio ĉi, ĝis Cyrus povos paroli. Dume, la ideo estis rekonsciigi lin kaj ŝajnis, ke frotado lin per malvarma akvo helpos pri tio. Kiam la vigliga varmo eniris lian korpon, la inĝeniero iomete movis siajn brakojn kaj lia spirado fariĝis pli kaj pli regula. Li estis mortanta pro elĉerpiĝo, kaj se ne okazus la alveno de la raportisto kaj liaj kunuloj, li certe mortus.
– Vi do pensis, ke via mastro mortis? – demandis Nab-on la maristo.
– Mi pensis, ke li mortis – respondis Nab – kaj se Top ne trovus vin kaj ne venigus vin ĉi tien, mi mem enterigus mian sinjoron kaj mem mortus poste sur lia tombo."
Tiam Nab rakontis la eventojn. La antaŭan tagon, ekirinte matene, li iris norden kaj atingis la flankon de la marbordo, kie li antaŭe estis.
Tie, traserĉinte la tutan bordon plej zorge, li kun aparta atento trarigardis tiun parton de la kota marbordo, kiun la leviĝanta maro ne atingis, ĉar ĉe la rando mem la fluso kaj malfluso devis forviŝi ĉiujn spurojn. Nab ne atendis trovi sian mastron vivanta. Li nur serĉis la korpon por enterigi ĝin per siaj propraj manoj.
Longe kaj senfrukte li serĉis. Ŝajnis al li, ke neniu homa piedo iam tuŝis ĉi tiun dezertan landon. La konkoj, kiuj estis amasigitaj tie, estis tute netuŝitaj. Ĉirkaŭe je la spaco de du- ĝis tricent jardoj estis neniu signo, ke iu iam alteriĝis.
Nab decidis iri kelkajn mejlojn plu. Facile povus okazi, ke la mara kurento portis la korpon al iu pli malproksima loko. Malofte okazas, ke korpo flosanta en la maro ne malproksime de plata bordo ne estas ĵetata sur la bordon pli aŭ malpli frue. Nab tion sciis kaj tial daŭrigis sian serĉadon.
– Mi iris laŭ la bordo ankoraŭ du mejlojn, serĉis inter la rokoj, kiujn malkaŝas la malleviĝanta maro, sur la tuta marbordo, kaj mi jam estis perdanta esperon, kiam, neatendite, ĉirkaŭ la kvina vespere, mi rimarkis spurojn de homa piedo en la sablo.
– Spurojn en la sablo? – ekkriis Pencroff.
– Jes! – respondis Nab.
– Kaj ĉi tiuj spuroj komenciĝis tuj apud la rokoj mem? – demandis la raportisto.
– Ne – respondis Nab – nur de la loko, kie la marfluso finiĝas; la antaŭajn spurojn devis forviŝi la akvo.
– Daŭrigu, Nab – diris Gideon Spilett.
– Kiam mi vidis ĉi tiujn spurojn, mi preskaŭ iĝis freneza. Ili estis tre klaraj kaj direktiĝis rekte al ĉi tiuj dunoj. Mi sekvis la spurojn por kvarono de mejlo, singarda, ke mi ne forigu ilin. Kvin minutojn poste, kiam la nokto komencis fali, mi aŭdis bojadon de hundo. Tio estis Top kaj ĝi alkondukis min ĉi tien, al mia mastro.
Nab finis sian rakonton priskribante sian malesperon ĉe la vido de la morta kadavro. Li serĉis restaĵojn de vivo en ĝi. Nun kiam li trovis la mortintan sinjoron, li redonus ĉion ajn por havi lin viva. Sed ĉiuj liaj provoj estis vanaj. Restis al li nenio pli ol fari la lastan servon al tiu, kiun li tiom amis.
Tiam li ekpensis pri siaj kunuloj, kiuj certe dezirus vidi ankoraŭfoje sinjoron Cyrus. Top estis ĉe li. Do li demandis sin, ĉu li povus fidi la sagacan instinkton de ĉi tiu fidela besto. Li plurfoje eldiris la nomon de la raportisto, kiun Top konis plej bone el inter la kunuloj de la inĝeniero; poste li montris al la sudo kaj la hundo kuris kiel sago en la indikita direkto.
Kaj ni vidis, kiel Top, gvidata de supernatura instinkto, venis al la Kamentuboj, kie ĝi neniam antaŭe estis.
La kunuloj de Nab aŭskultis lian rakonton kun granda atento. Estis al ili nekompreneble, ke Cyrus Smith, post la penoj, kiujn li devis fari por eliĝi el la maro, transirante la marbordajn rifojn, ne havis eĉ unu gratvundon sur la korpo. Simila mistero estis kiel la inĝeniero povis atingi tiun ĉi kavernon situantan inter la dunoj je mejlo de la marbordo.
– Do ne estis vi, Nab, kiu transportis vian sinjoron al ĉi tiu loko? – demandis la raportisto.
– Ne. Ne estis mi – Nab respondis.
– Do evidentiĝas, ke sinjoro Smith venis ĉi tien mem – diris Pencroff.
– Ĉio montras al tio – respondis Gideon Spilett – sed estas malfacile kredi tion ĉi!
Nur inĝeniero povus klarigi ĉi tiun misteron. Do oni devis atendi ĝis li povos paroli. Feliĉe, li plu kaj plu rekonsciiĝis. Frotado restarigis sangan cirkuladon en la korpo. Cyrus Smith movis denove la manojn, poste la kapon, kaj kelkaj nekompreneblaj vortoj eliĝis el lia buŝo.
Nab, klinante super li, konstante vokis lin, sed la inĝeniero ŝajnis ne aŭdi tion kaj ne malfermis la okulojn.
Pencroff bedaŭris, ke ili ne havas fajron kaj ne estas maniero bruligi ĝin; bedaŭrinde li forgesis kunporti tiun pecon da bruligita ŝtofo, kiun oni facile povus bruligi per frotado de du ŝtonoj. La poŝoj de la inĝeniero estis malplenaj krom lia vestpoŝo, en kiu troviĝis lian horloĝon. Ĉiuj konsentis, ke necesas transporti Cyrus-on Smith al la Kamentuboj kiel eble plej baldaŭ.
Dume, la zorgo, kiun ili donis al la inĝeniero, rekonsciigis lin pli frue ol ili atendis. La akvo, per kiu ili malsekigis al li la buŝon, malrapide revivigis lin. Pencroff elpensis la ideon aldoni iom da suko el la viando de tetroj, kiun li kunportis kun si. Harbert kuris al la marbordo kaj revenis kun du grandaj konkoj. La maristo faris ian pocion kaj gutverŝis ĝin en la buŝon de la inĝeniero, kiu ŝajnis engluti la likvaĵon avide.
Kiam li malfermis siajn okulojn, Nab kaj la raportisto staris kliniĝantaj super li.
– Mia Sinjoro! Kara sinjoro! – Nab ekkriis.
La inĝeniero aŭdis la krion. Li rekonis unue Nab-on kaj Spilett-on, poste la ceterajn siajn kunulojn, Harbert-on kaj la mariston, kaj malforte premis iliajn manojn.
Kaj denove el lia buŝo eliĝis kelkaj vortoj, sendube la samaj kiel antaŭe. Ili indikis, kiaj pensoj jam ĝenis lin tiutempe. Ĉi-foje ili komprenis ilian signifon.
– Insulo aŭ ĉeftero? – li flustris.
– Sanga infero! – ekkriis Pencroff. – Kio gravas al ni nun, dum vi estas vivanta, sinjoro Cyrus! Ĉu ĝi estas la insulo aŭ la ĉeftero – tion ni ekscios poste.
La inĝeniero konsente kapjesis kaj ŝajnis ekdormi.
La kunuloj do kondutis kiel eble plej mallaŭte, kaj la raportisto tuj komencis preparojn por la oportuna transporto de la inĝeniero. Nab, Harbert kaj Pencroff forlasis la kavernon kaj iris al alta sabloduno, sur kies supro kreskis kelkaj nanaj arboj; survoje, la maristo, ne povante elteni sin, ripetis fojon post fojo:
– Insulo aŭ ĉeftero! Rigardu, kiu pensus pri tio, kiam li apenaŭ vivas? Stranga viro!
Atinginte la supron de la duno, Pencroff kaj liaj du kunuloj derompis kelkajn branĉojn de velkanta nana pino kaj faris brankardon, sur kiu, teginte ĝin per folioj kaj herboj, oni povis komforte porti la inĝenieron.
Ĉi tiu tuta laboro daŭris kvardek minutojn. Estis preskaŭ la deka, kiam la maristo, Nab kaj Harbert revenis al Cyrus, kiun la tutan tiun ĉi tempon eĉ por unu momento ne estis forlasanta Gideon Spilett.
La inĝeniero ĵus vekiĝis el dormo, aŭ pli ĝuste el sveno, en kiu ili trovis lin. La ruĝiĝo revenis al lia vizaĝo, kiun ĝis tiam kovris morta paleco. Li levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ demandante kie li estas.
– Ĉu vi povas aŭskulti min sen laciĝo, sinjoro Cyrus? – demandis la raportisto.
– Mi povas – respondis la inĝeniero.
– Miaopinie – diris la maristo – sinjoro Smith eĉ pli facile aŭskultos vin, kiam li gustumos ĉi tiun saŭcaĵon el tetroj – ĉar ili estas tetroj, sinjoro Cyrus – li klarigis, donante al li iom da saŭcaĵo, al kiu li ĉifoje aldonis kelkajn pecojn da viando.
Cyrus Smith manĝis sian porcion de la saŭcaĵo, kaj la resto estis dividita inter liaj tri malsataj kunuloj, kiuj plendis pri la tro malabunda matenmanĝo.
– Estas nenio – diris la maristo. – En la Kamentuboj atendas nin pli bona nutraĵo, ĉar vi devas scii, sinjoro Cyrus, ke tie en la sudo ni havas domon kun ĉambroj, litoj kaj kuirejo, kaj en la provizejo kelkajn dekojn da birdoj, kiujn nia Harbert vokas "kuruku". Via portilo estas jam preta, kaj tuj kiam vi plifortiĝos, ni portos vin hejmen.
– Dankon, mia amiko – respondis la inĝeniero. – Ni povos foriri post unu aŭ du horoj... Kaj nun, bonvolu paroli, sinjoro Spilett.
Tiam la raportisto komencis raporti la tutan kurson de la eventoj. Li rakontis faktojn, kiujn Cyrus ne povis scii: pri la lasta falo de la balono, pri ilia surteriĝo sur nekonata tero, kiu ŝajnis dezerta senkonsidere ĉu ĝi estas insulo aŭ la ĉeftero, pri la malkovro de la Kamentuboj, pri la serĉo de la perdita inĝeniero, pri la sindediĉo de Nab, pri la merito de fidela Top, kiu ilin alkondukis al li.
– Do ne vi trovis min sur la marbordo? – demandis Cyrus per ankoraŭ malforta voĉo.
– Ne – respondis la maristo.
– Kaj ne vi alportis min al ĉi tiu kaverno?
– Ne.
– Kiom malproksime estas tiu ĉi kaverno de la marbordaj rifoj?
– Ĉirkaŭ duonan mejlon – respondis Pencroff. – Kaj ne nur vin tio ĉi mirigas.
– Efektive – diris la inĝeniero, kiu pli kaj pli vigliĝis kaj tre interesiĝis pri ĉi tiuj detaloj. – Fakte, ĝi estas io speciala!
– Ĉu vi povas rakonti al ni – la maristo denove demandis – kio okazis de kiam vi estis forportita de tiu granda ondo?
Cyrus Smith enpensiĝis, sed povis rememori nur malmulton. Marondo forŝiris lin de la balonreto. Li unue plonĝis kelkajn metrojn en la profundon. Kiam li atingis la surfacon de la maro, li sentis, ke en tiu ĉi krepusko moviĝas vivanta estaĵo tuj apud li. Estis Top kiu saltis al lia savo. Rigardante supren, li ne vidis la balonon, kiu, liberigita de la pezo de li kaj la hundo, malaperis en la nebulo. Li vidis, ke li estas inter la bruantaj ondoj, en la distanco de ne pli ol duonmejlon for de la bordo. Li provis batali kontraŭ la ondoj kaj naĝis uzante ĉiuj siajn fortojn. Top subtenis lin je liaj vestoj, sed iu freneza kurento kaptis kaj portis ilin norden, kaj duonhoron poste trenis ilin en la maran abismon. De tiam, ĝis la momento, kiam li vidis siajn amikojn, li ne memoris pri tio, kio okazis al li.
– Sed vi ja devis esti ĵetita sur la bordon – Pencroff demandis denove – kaj vi devis havi sufiĉe da forto por memstare trairi la tutan vojon ĉi tien, ĉar Nab trovis viajn spurojn en la sablo!
– Certe... ke mi devis... – respondis la inĝeniero, enpensiĝante. – Kaj vi ne vidis ajnajn aliajn homajn spurojn sur ĉi tiu tero?
– Neniujn – la raportisto respondis. – Kaj ĉiuokaze, se troviĝus iu savanto, kial li poste forlasis vin?
– Vi pravas, Spilett – aldonis la inĝeniero kaj turnis sin al sia servisto. – Aŭskultu, Nab, do ankaŭ vi ne... Aŭ eble en ia momenta senkonscieco... sed ne, tio ne havas sencon... Ĉu tiuj spuroj ankoraŭ estas tie? – li fine demandis.
– Jes, sinjoro – respondis Nab – proksime al la enirejo de la kaverno, aliflanke, en loko ŝirmita kontraŭ la vento kaj pluvo. La reston de la spuroj forviŝis la ŝtormo.
– Sinjoro Pencroff – diris Cyrus Smith. – Ĉu vi bonvolos preni miajn ŝuojn kaj provi, ĉu ili konvenas precize al tiuj ĉi spuroj?
La maristo plenumis la ordonon. Li kaj Harbert sekvis Nab-on al la loko kie troviĝis la spuroj. En ĉi tiu tempo, Cyrus diris al la raportisto:
– Ĉi tie okazis io nekomprenebla!
– Ankaŭ mi pensas same! – respondis Gideon Spilett.
– Sed ni forlasu ĝin nun, Spilett, ni priparolos tion poste.
Post iom da tempo revenis la maristo, Nab kaj Harbert.
Ne estis dubo pri tio. La ŝuoj de la inĝeniero konvenis ĝuste al la trovitaj spuroj. Do neniu krom Cyrus Smith lasis ilin en la sablo.
– Kio diable? – li diris. – Do mi devis haluciniĝi, havi tiun ĉi senkonsciecon, pri kiu mi ĵus akuzis Nab-on! Mi iradis kiel somnambulo, ne sciante kien mi iras; do tio estis Top, kiu kondukis min ĉi tien per sia instinkto, antaŭe eltirinte min el la mara profundaĵo... Venu ĉi tien al mi, Top, venu ĉi tien, mia hundo!
La grandioza besto saltis al sia mastro per unu salto, laŭte bojante — kompreneble, li estis superŝutita de karesoj kaj laŭdoj.
Oni devas konfesi, ke estis malfacile doni alian klarigon por la savo de Cyrus Smith, kaj kompreneble la tutan meriton ricevis Top.
Ĉirkaŭ tagmezo Pencroff demandis Cyrus-on, ĉu li estas preta vojaĝi, kaj anstataŭ respondi, la inĝeniero kun granda peno ekstaris. Sed li devis apogi sin sur la ŝultro de la maristo por ne fali.
– Brave, brave! – diris Pencroff. – Kaj jen la portilo de la sinjoro inĝeniero.
Oni alportis brankardon kaj sekve oni metis Cyrus-on sur la antaŭe preparitan liton.
Ili havis ok mejlojn antaŭ si, kaj ĉar ili ne povis rapide iri kaj devis ofte halti, ili bezonis ses horojn por atingi la Kamentubojn. La inĝeniero apogis sin sur la kubuto, atente rigardante ĉirkaŭ la marbordo. Li ne parolis, sed notis la tutan ĉirkaŭaĵon precize en sia memoro. Fine, post du horoj, la laco venkis lin kaj li ekdormis sur la brankardo.
Je la sesa kaj duono ili atingis la Kamentubojn.
Cyrus Smith profunde dormis kaj ne vekiĝis eĉ kiam ili metis la brankardon sur la teron.
Nur tiam ili rimarkis, je sia plej granda surprizo, kiajn ŝanĝojn faris la hieraŭa ŝtormo. En multaj lokoj, freŝaj rubaĵoj de rokoj estis videblaj. Grandegaj buloj da granito kuŝis en la marborda sablo, kaj algoj dense kovris la tutan bordon. Estis videbla, ke la maro, fluanta super la insuleto, atingis la piedon de la grandega granita antaŭmuro. Ĉe la enirejo de Kamentuboj, la forlavita grundo atestis la forta premo de maraj ondoj.
Pencroff-on tiam venkis ia malbonaŭgura antaŭsento kaj li tuj kuris enen de la koridoro. Post momento li eliris, ekstaris silenta kaj senmova kaj rigardis siajn kunulojn.
La fajro estingiĝis. La cindro inundita de akvo fariĝis koto. Senspure malaperis la peco de bruligita naztuko, kiu devis servi anstataŭ tindro. La maro penetris profunden en la koridorojn kaj detruis ĉion ene de la Kamentuboj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.