La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro V

Esplorado de la suda marbordo. – La aspekto de la marbordo. Serĉado de supozeblaj ŝiprompiĝuloj. – Derompaĵoj en la aero. – Malkovro de malgranda, natura haveno. – Noktomeze ĉe la bordo de la Rivero de Kompato. – Alnaĝanta kanuo.

La nokto pasis trankvile, kaj je la sunleviĝo ĉiuj estis jam sur la marbordo, ĉe la fino de la kabo. Ili ne povis vidi nek per nuda okulo nek per teleskopo iujn ajn restaĵojn de la kraŝinta ŝipo. Tial, ili ankoraŭ devis esplori la sudan marbordon de la insulo.

Gideon Spilett sugestis ke la serĉo ne estu prokrastita ĉar homa vivo povus esti en risko.

La propono de la raportisto, tiel vigle subtenata de la maristo, estis ĝenerale akceptita, ĉar ĉiuj volis finfine solvi la dubojn. Tamen ne estis tempo por perdi, ĉar la kalkulita distanco de kvardek mejloj estis sufiĉa vojpeco, kaj necesis reveni al Granita Palaco antaŭ la nokto.

Je la sesa matene la teamo ekiris. Okaze de iu renkonto kun du- aŭ kvarpiedaj bestoj, la pafiloj estis ŝarĝitaj per kugloj, kaj Top, kiu devis gvidi la procesion, estis ordonita traserĉadi la arbustojn ĉe la rando de la arbaro.

Komenciĝante ĉe la fino de la kabo, kiu formis kvazaŭ la voston de la duoninsulo, la marbordo rondiĝis je longo de kvin mejloj, distanco trapasita tre rapide; malgraŭ la plej zorgema serĉado, oni ne malkovris ie ajn neniujn spurojn de homa ĉeesto, neniujn fragmentoj de ŝipo, neniujn postrestaĵoj de tendaro, neniujn cindrojn de estingita fajro.

Post dudek kvin mejloj la marbordo finiĝis ĉe Kabo de Akra Krifo, kiu estis apenaŭ videbla en la matena nebulo kaj, per stranga optika iluzio, ŝajnis esti kvazaŭ suspendita inter la ĉielo kaj la tero. La marbordo etendiĝis inter la punkto, kie tiam estis la kolonianoj, kaj la centro de la grandega golfo: antaŭe estis sabla plaĝo, tre glata kaj uniforma, en la fono ĉirkaŭita de la konturo de arboj; sekve la konturo de la marbordo fariĝis pli kaj pli neregula, etendiĝanta en la maron per mil pintaj langoj, pli malproksime amasiĝis la nigrecaj rokoj en pitoreska malordo, finiĝantaj en Kabo de Akra Krifo.

Tia estis la formo de tiu ĉi parto de la insulo, kiun la kolonianoj vidis unuafoje. Ili haltis por momento kaj trakuris la horizonton per la okuloj.

– La ŝipo, pelita sur la bordon ĉi tie – diris Pencroff – devus sendube perei. Ĉi-flanke troviĝas sablobankoj, kiuj atingas malproksimen en la maron, kaj tiuflanke estas rifoj! Danĝera ĉirkaŭaĵo!

– Ĉiukaze restus almenaŭ la restaĵoj de la rompiĝinta ŝipo – notis la raportisto.

– Estus splitoj de ĝi sur la rifoj, sed nenio sur la sabloj – respondis la maristo.

– Kial do?

– Ĉar sabloj estas pli danĝeraj ol rokoj; ili sorbas ĉion, kio falas sur ilin kaj kelkaj tagoj sufiĉas por ke ŝipo pezanta plurajn tunojn enprofundiĝu en ilin senspure!

– Do, Pencroff – demandis la inĝeniero. – Ĉu vi diras, ke ĉi tiuj sablobankoj povus engluti la tutan ŝipon?

– Sendube, sinjoro Smith, precipe dum malbona vetero kaj ventegoj. Tamen eĉ tiam estus strange, ke la restaĵoj de mastoj kaj ŝnuroj ne estis ĵetitaj sur la bordon.

– Do ni serĉu plu – respondis Cyrus Smith.

Je la unua horo la kolonianoj alvenis al Golfo de Vaŝingtono. Ili haltis por matenmanĝi.

De ĉi tiu loko, la formo de la marbordo ŝanĝiĝis; ĝi estis strange denta kaj kovrita per dua vico da rifoj, kies pintojn komencis elmontri la malfluso.

Post duonhora ripozo, la kolonianoj plue ekvojiris kaj tre zorge ekzamenis la marbordon. Pencroff kaj Nab eĉ iris inter la rokoj ĉiufoje kiam iu ajn objekto kaptis ilian atenton. Tamen ili trovis nenion kaj nur la strangaj formoj de rokoj vane trompis iliajn okulojn.

Ĉirkaŭ la tria horo Cyrus Smith kaj liaj kunuloj venis al mallarĝa golfeto, en kiun neniu torento fluis. Ĝi formis specon de malgranda, natura haveno, kovrita flanke de la maro, kaj estis ligita al ĝi per mallarĝa istmo lasita inter la rokoj.

Gideon Spilett proponis al siaj kunuloj, ke ili haltu ĉe ĉi tiu loko. Oni akceptis tiun ĉi proponon, ĉar la irado vekis apetiton al ĉiuj kaj kvankam ne estis ankoraŭ la tagmanaĝa horo, ĉiu volis manĝi pecon da ĉasaĵo. Ĉi tiu manĝeto devis sufiĉi al ili ĝis la vespermanĝo en la Granita Palaco.

Kelkajn minutojn poste, sidante sub la bela baldakeno de maraj pinoj, la kolonianoj manĝis la provizojn, kiujn Nab prenis por la vojaĝo.

La loko estis de kvindek ĝis sesdek futoj super la marnivelo; ili povis vidpreni konsiderindan spacon, sed eĉ de tie ili vidis nenion.

– Nu – diris Gideon Spilett. – Kvankam nia serĉo estis malsukcesa, ni povas konsoli nin per tio, ke almenaŭ neniu ĝenos nin sur Insulo de Lincoln!

– Sed la plumba grajnaĵo! – ekkriis Harbert. – Ni scias, ke ĝi tute ne estis halucinacio!

– Certe ke ne! – ekkriis Pencroff, rememorante la perditan denton.

– Kio estas la konkludo? – demandis la raportisto.

– Tiu – ​​respondis la inĝeniero – ke antaŭ tri monatoj aŭ pli, ŝipo, memvole aŭ puŝita de ŝtormo, atingis nian bordon...

– Kiel vi pensas, Cyrus, ke ĝi malaperis sen spuro?! – ekkriis la raportisto.

– Ne, mia kara Gideon; sed bonvolu noti, ke se estas certe, ke iu homo estis sur la insulo, ŝajnas same certe, ke li jam forlasis ĝin.

– Do, se mi bone komprenas vin, sinjoro Cyrus – diris Harbert – "la ŝipo, kiu surbordiĝis ĉi tie, jam fornaĝis?"

– Certe.

– Kaj ni senrevene perdis la ŝancon iam vidi nian patrujon? – demandis Nab.

– Mi timas ke jes.

– Nu, nun kiam ni maltrafis la okazon, ni iru hejmen! — diris Pencroff, kiu jam sentis sopiron pri la Granita Palaco.

Sed tuj kiam ili stariĝis, subite aŭdiĝis laŭta bojado de Top, kaj post momento la hundo elkuris el la arbaro, tenante en la buŝo pecon da ŝtofo trempita en koto.

Nab ŝiris la ĉifonon el la buŝo de la hundo. Ĝi estis peco de forta ŝtofo.

Top senĉese bojis kaj, kurante tien kaj reen, ŝajnis kuraĝigi sian mastron sekvi ĝin en la arbaron.

– Estas io tie, kio povus klarigi la originon de ĉi tiu plumba grajnaĵo! – ekkriis Pencroff.

Kaj ĉiuj kuris post la hundo, sed pro singardemo ili havis pretajn siajn ŝarĝitajn armilojn.

Ili devis enprofundiĝi sufiĉe malproksimen en la arbaron, sed je sia granda seniluziiĝo ili vidis neniun spuron de homa piedo. La arbustoj kaj lianoj estis netuŝitaj, oni eĉ devis tratranĉi sian vojon per hakilo, kiel oni faris tion inter la densejo profunde en la arbaro. Estis malfacile kredi, ke iu homo preterpasis ĉi tiun vojon, sed Top obstine kondukis ilin en la pli kaj pli grandan densejon.

Fine la hundo haltis. La kolonianoj eliris al maldensejo ĉirkaŭita de altaj arboj, ĉirkaŭrigardis, sed nenion vidis inter la arbustoj kaj arboj.

– Kion tio signifas, Top? – demandis Cyrus Smith.

Top komencis boji eĉ pli laŭte kaj salti ĉirkaŭ la grandega pinarbo. Subite Pencroff ekkriis:

– Kiel bonege! Kiel trafe!

– Kio? – demandis Gideon Spilett.

– Ni serĉas la restaĵojn de la ŝipo surmare kaj surtere, kaj ili estas en la aero!

Kaj la maristo montris per la mano grandegan blankan tukon pendantan sur la supro de pinarbo.

– Sed ĉi tio ne estas la restaĵoj de ŝipo! – kriis Gideon Spilett.

– Ho, kun via permeso! – respondis Pencroff. – Jen la restaĵoj de nia aviadilo, nia balono, kiu pendis alte sur la supro de ĉi tiu arbo!

Pencroff pravis, li ekkriis mirindan "Hura!" kaj aldonis:

– Nun ni havas la perfektan tolon! Ni havos subvestojn por la tuta somero! Estas multe por kudri koltukojn kaj ĉemizojn! Sinjoro Spilett, kion vi dirus pri insulo, kie ĉemizoj kreskas sur arboj?...

Estis fakte tre bonŝanca akcidento, ke la balono falis sur la insulon kaj hazardo permesis ĝin trovi. Do ili povis: aŭ konservi la ŝelon de la balono en la sama stato en kiu ĝi estis, se ili volus provi novan aernavigadon, aŭ uzi ĉi tiujn kelkcent jardojn da bonkvalita tolo por siaj bezonoj.

Unue, estis necese depreni la ŝelon de la balono de la arbo, sur kiu ĝi pendis, kaj tio ne estis facila laboro. Nab, Harbert kaj la maristo grimpis al la supro de la arbo kaj devis montri grandan lertecon por ĵeti malsupren la grandegan balonon kune kun la ŝnuroj kaj ankro. La ŝelo, krom granda fendo, estis en bona stato kaj nur ĝia malsupra parto estis disŝirita.

– Ja, sinjoro Cyrus – diris la maristo – se ni iam decidos forlasi la insulon, tio ne estos per balono, ĉu? Ĉi tiuj aviadiloj neniam flugas kien homoj ŝatus flugi; ni havis la ŝancon eltrovi por ni mem! Vidu, se vi aŭskultas min, ni konstruos decan boaton. Oni povas fari velojn el ĉi tiu tolo kaj la resto iros al subvestoj!

– Ni konsideros ĝin poste, Pencroff – respondis Cyrus Smith.

– Dumtempe oni devas sekure kaŝi ĉion ĉi – diris Nab.

Efektive, estis neeble porti tiom da ŝtofoj kaj ŝnuroj al la Granita Palaco, ĉar ilia pezo estis konsiderinda, kaj ĝis aranĝo de transporto estis neeble lasi ĉi tiujn riĉaĵojn je la favoro de la ŝtormo. Kune, la kolonianoj trenis la tutan balonon al la marbordo, kie ili malkovris sufiĉe grandan kavernon, protektitan kontraŭ vento, pluvo kaj maro danke al ĝia situo.

Je la sesa vespere la balono jam estis kaŝita, kaj la kolonianoj nomis la malgrandan golfeton Balona Haveno kaj daŭrigis sian vojaĝon. Pencroff kaj la inĝeniero, irante unu apud la alia, diskutis pri tio, kion oni faru unue. Antaŭ ĉio, necesis konstrui ponton super la Rivero de Kompato, poste transporti la balonon; fine konstrui boaton en kiu oni povus navigi ĉirkaŭ la insulo.

La kolonianoj iris pliajn kvar mejlojn ĝis ili atingis lokon kie la Rivero de Kompato baris ilian vojon. Ili devis halti kaj atendi, ĝis kiam Pencroff konstruos floson por faciligi la transiĝon. La maristo kaj Nab komencis haki arbojn, kaj Harbert vagis laŭ la riverbordo.

– Kio naĝas tie? – la knabo subite ekkriis.

Pencroff ĉesis sian laboron kaj rimarkis iun moviĝantan objekton, apenaŭ videblan en la nokta mallumo.

– Ĝi estas ia boato! – li diris post iom da tempo.

Ĉiuj kuris al la bordo kaj, je sia plej granda surprizo, ili vidis boaton rapidantan laŭ la rivero.

– Ho hoj! Vi tie sur la boato! – ekkriis la maristo.

Neniu respondis. La boato daŭigis naĝi, kaj kiam ĝi alproksimiĝis je dek paŝojn, la maristo kriis:

– Ja ĝi estas nia kanuo! Ĝi disŝiris la ligoŝnuron kaj fornaĝis kun la akvo! Oni devas konfesi, ke ĝi aperis en la ĝusta tempo.

Pencroff pravis. Estis efektive la kanuo, kiun la kurento alportis al ĉi tiu loko. Nab kaj Pencroff kaptis la kanuon tre lerte, uzante longan stangon.

La boato albordiĝis. La inĝeniero saltis en ĝin kiel la unua, ekzamenis la ligoŝnuron kaj konstatis, ke ĝi forfrotis kontraŭ la rokoj.

– Ĝi nomiĝas – la raportisto diris al li – feliĉa akcidento...

– Stranga! – aldonis Cyrus Smith.

Sen duan penson, la kolonianoj saltis en la boaton; ili nur miris, ke la boato alvenis ĝuste kiam ĝi estis la plej bezonata. Estis unika koincido!

Post kelkaj batoj de la remiloj, ili atingis la elfluejon de la Rivero de Kompato. Ili tiris la kanuon sur la marbordon proksime de la Kamentuboj kaj ĉiuj iris al la ŝnureskalo kondukanta al la Granita Palaco.

Sed en tiu momento Top ekbojis kolere, kaj Nab, kiu serĉis la unuan ŝtupon de la eskalo, ekkriis...

La eskalo malaperis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.