La unua parto

Aerorompiĝuloj


Ĉapitro XXI

Kelke da gradoj subnule.  Esplorado de la marĉa parto sudorienta.  La vulpoj.  Vido de la maro.  Konversacio pri la estonteco de la Oceano Pacifika.  Seninterrompa laborado de infuzorioj.  La estonteco de la terglobo.  La ĉaso.  La Marĉo de Tadornoj.

 

Ekde tiu ĉi momento ne pasis unu sola tago, dum kiu Pencroff ne iris viziti la lokon, kiun li kun seriozeco nomis "la kampo de tritiko". Kaj malbenon al insektoj, kiuj tie alvenis! Ili povis atendi nenian gracon.
Ĉe la fino de monato Junio, post longedaŭraj pluvoj, la vetero iĝis decide frida, kaj la 29-an, termometro Farenhejta montrus dudek gradoj sub nulo (-6°,67 Celsjusaj).

Sekvan tagon, la 30-an de Junio, tago korespondanta al 31-an de Decembro sur la duonsfero boreala, estis vendredo. Nab observis, ke la jaro finiĝas per malbona tago; tamen Pencroff respondis al li, ke evidente la nova komenciĝas per bona, – kaj tio valoras pli.

Ĉiaokaze ĝi debutis per tre forta malvarmo. En la defluo de la Rivero de Mizerikordo amasiĝis glacirompaĵo, kaj baldaŭ la tuta lago kovriĝis per glacio.

Oni devis kelkfoje renovigi la provizon de brulligno. Pencroff rapidis flostransporti al ĝusta loko grandajn flosojn da ligno, antaŭ ol la rivero glaciiĝos. La fluo estis motoro nelacigebla, kaj tial oni utiligadis ĝin por flosigado de ligno ĝis la tempo, kiam malvarmegoj glaciigis la riveron. Al tiu ĉi brulaĵo, tiel abunde liverata de arbaroj, oni aldonis ankaŭ kelkajn ĉaretojn da karbo, por kiu oni devis iri ĝis la piedo de la Monto Franklin. La grandan varmpovumon de karbo oni vive aprezis dum malalta temperaturo, kiu la 4-an de Julio falis ĝis ok gradoj Farenhejtaj (dek tri gradoj Celsjusaj sub nulo). Oni starigis la duan kamenon en la manĝejo kaj tie laboradis komune.

Dum tiu ĉi periodo de malvarmego Ciro Smith vere povis fieri pro la ideo pri alkonduki al la Granita Palaco malgrandan torenton de akvo el la Lago Grant. La akvo prenata sub la surpraĵo de glacio, kaj poste alkondukata laŭlonge de la antaŭa kanalo, konservadis en likva stato kaj alfluadis al interna ujo, kreita en la angulo de malantaŭa magazeno, kaj ĝia troaĵo enfluadis en la puton, kaj de tie for al la maro.

Dum tiu tempo, kiam la vetero estis ekstreme seka, la kolonianoj, vestitaj kiel eble plej varme, decidis dediĉi unu tagon por esplori la sudorientajn partojn de la insulo inter la Rivero de Mizerikordo kaj la Kabo de Krifo. Tio estis vasta tereno marĉa, kaj ĝi povus sin prezenti kiel bona ĉasejo, ĉar la akvaj birdoj svarmis tie.

Oni devis trairi ok aŭ naŭ mejlojn kaj la samon returne, do la ekspedicio estis daŭronta la tutan tagon. Ĉar temis pri esplorado de ĝis nun nekonata parto de la insulo, la tuta kolonio estis partoprenonta en la ekskurso. Tial la 5-an de Julio, je la sesa matene, kiam apenaŭ tagiĝis, Ciro Smith, Gideono Spilett, Harbert, Nab kaj Pencroff armitaj per lancoj, kaptiloj, arkoj kaj sagoj, kaj proviantitaj, forlasis Granitan Palacon; antaŭ ili salte kuris Top.

Ili elektis la plej mallongan vojon kaj transiris sur la glacio la Riveron de Mizerikordo.

– Tamen, – prave observis la reportero, – tio ne povas anstataŭi seriozan ponton!

Tiamaniere la konstruo de ponto "serioza" estis notita kaj metitaj en la serion de estontaj laboroj.

Tio estis la unua fojo, kiam la kolonianoj metis piedon sur la dekstran bordon de la rivero, ili antaŭenmoviĝis inter grandegaj kaj bonegaj koniferoj, nun kovritaj de neĝo.

Tamen ili ne trairis pli ol duonan mejlon, kiam el densaj arbustoj, timpelita de bojado de Top, elsaltis aro da animaloj, kiuj tie kaŝiĝis.

– Ah! Similaj al vulpoj! – ekkriis Harbert, kiam li ekvidis la tutan bandon vive eskapantan.

Tio efektive estis vulpoj, kaj la vulpoj de tre granda specio, kiuj eligis sonojn similajn al bojado, kio tiel konfuzis la hundon, ke ĝi haltis senmove kaj donis al tiuj rapidaj animaloj la tempon por forkuri.

La hundo havis la rajton esti surprizita, ĉar ĝi ne sciis la zoologion. Tamen pro sia bojado tiuj ĉi vulpoj kun griza hararo kaj vostoj finiĝantaj per blanka fasko deklaris sian originon. Harbert senhezite citis ilian veran nomon "Falklanda vulpo". Tiujn ĉi vulpojn oni renkontadas ofte en Ĉilio, sur Falklandoj, kaj en ĉiuj landoj amerikaj inter la trideka kaj kvardeka paralelo. Harbert tre bedaŭris, ke Top kaptis neniun el tiuj ĉi karnovoraj animaloj.

– Ĉu ili estas manĝeblaj? – demandis Pencroff, kiu ĉiam interesiĝis pri la reprezentantoj de la insula faŭno de speciala vidpunkto.

– Ne, – respondis Harbert, – tamen estas interesa, ke zoologoj ankoraŭ ne determinis, ĉu tiuj ĉi animaloj vidas tage, ĉu nokte kaj ĉu ne estus konvene simple kvalifiki ilin kiel specon de hundoj.

Ciro Smith ne povis deteni sin de rideto, aŭdante tiujn ĉi konsiderojn de la junulo, kiuj atestis spiriton seriozan. Se temas pri la maristo, la vulpoj ĉesis lin interesi en la sama momento, kiam li eksciis, ke ili ne estas manĝeblaj. Li nur observis, ke kiam oni establos birdejon en la Granita Palaco, oni devos preni antaŭzorgojn kontraŭ tiuj ĉi kvarpiedaj rabantoj. Neniu persono lin kontestis.

Post ĉirkaŭiro de la Promontoro de Kesto (rimarko de tradukisto: tie ĉi Verne faris eraron – tiel nomos la kolonianoj tiun ĉi promontoron tri ĉapitrojn pluen) la kolonianoj trovis longan plaĝon, kiun lavadis la vasta maro. Estis jam la oka matene. La ĉielo estis tre pura, kiel okazas dum longedaŭraj malvarmegoj; tamen plivarmigitaj de marŝado, Ciro Smith kun siaj kompanoj ne sentis pikantajn pingletojn de la malvarmo. Cetere la vetero estis senventa, kio helpis elteni fortajn malaltiĝojn de la temperaturo. La brilanta suno, kvankam sen varmiga agado, emerĝis el la Oceano kaj ĝia grandega disko balanciĝis super la horizonto. La marsurfaco estis trankvila, kaj ĝia bluo sugestis penson pri golfo mediteranea dum serena vetero. La Kabo de Krifo, kurbiĝanta en formon de jatagano, desegniĝis nete en la distanco de ĉirkaŭ kvar mejloj sud-orienten. Maldekstren la linion de marbordo abrupte rompis malgrandan kabeton, super kiu la sunaj radioj kreis fajrecan aŭreolon. Certe, en tiu ĉi parto de la Golfo de la Unio, ne ŝirmata kontraŭ la maro eĉ per sablaĵo, la ŝipoj batitaj de orienta vento ne trovus ŝirmejon. Oni sentis pro la trankvileco de la maro, kiun malkvietigis neniaj malprofundejoj, pro ĝia unuforma koloro ne makulita de flavecaj nuancoj, pro la malesto de subakvaj rokoj, ke tiu ĉi marbordo estis kruta, kaj la Oceano kovris tie ĉi profundajn abismojn. En la fono okcidente, en la distanco de kvar mejloj montriĝis la unuaj linioj de la Arbaroj de Fora Okcidento. Oni havis impreson, ke tio ĉi estas morna marbordo de ia insulo en regionoj antarktaj, kiun la glacioj ĉirkaŭigis de ĉiuj flankoj. La kolonianoj haltis en tiu ĉi loko por matenmanĝi. Oni faris fajron el branĉetoj kaj sekigitaj algoj, kaj Nab preparis nutraĵon konsistantan el malvarma viando, al kiu li aldonis kelkajn tasojn da herba teo.

Dum la manĝado oni atente ĉirkaŭrigardis. Tiu ĉi parto de la Insulo Linkoln estis vere sterila kaj kontrastis kun la tuta regiono okcidenta. La reportero konstatis, ke se la hazardo estus ĵetinta la rompiĝulojn sur tiun ĉi plaĝon, ili ekhavus la plej malbonan ideon pri sia estonta vivejo.

– Kaj mi eĉ pensas, ke ni entute ne povus alnaĝi al la bordo, – respondis la inĝeniero, – ĉar la maro estas tie profunda kaj ĝi ofertas al ni nenian rokon por rifuĝi. Almenaŭ antaŭ la Granita Palaco estas sablaĵoj, kio multiplikas la ŝancojn de salvo. Tie ĉi nur abismo!

– Estas strange, – observis Gideono Spilett, – ke tiu ĉi insulo, relative malgranda, posedas tiel varian grundon. Tia diverseco, logike rezonante, karakterizas la kontinentojn de granda etendeco. Oni dirus vere, ke la parton okcidentan de la Insulo Linkoln, tiel riĉan kaj tiel fertilan, ĉirkaŭlavas la varma marfluo de golfo Meksika, kaj marbordoj norda kaj sudorienta etendiĝas en la Maron Arktan.

– Vi pravas, mia kara Spilett, – respondis Ciro Smith, – tiun ĉi observon ankaŭ mi faris. Tiun ĉi insulon, rilate al ĝiaj formo kaj naturo, mi trovas stranga. Oni dirus: resumo de ĉiaj aspektoj de kontinento, kaj mi entute ne surprizus, se okazus, ke iam ĝi estis parto de kontinento.

– Kio? Kontinento en la centro de Pacifiko? – ekkriis Pencroff.

– Kial ne? – respondis Ciro Smith. – Kial la Aŭstralio, la Nova Irlando, ĉio ĉi, kion la anglaj geografoj nomas Aŭstralazio, inkluzive de la arkipelagoj de Pacifiko, ne povus iam formi la sesan parton de la mondo, same grandan kiel la Eŭropo aŭ la Azio, ĉu la Afriko kaj la du Amerikoj? Mia menso ne rifuzas la hipotezon, ke ĉiuj la insuloj, emerĝantaj el tiu ĉi vasta Oceano, estas pintoj de kontinento nun dronigita, kiu en epokoj prahistoriaj ekzistis en tiu ĉi loko.

– Kiel iam la Atlantido, – respondis Harbert.

– Jes, mia infano... se ĝi iam ekzistis.

– Kaj la Insulo Linkoln estus la parto de tiu ĉi kontinento? – demandis Pencroff.

– Tio estas probabla, – respondis Ciro Smith, – kaj tio ankaŭ klarigus la diversecon de flaŭro, kiun ni vidas sur ĝia surfaco.

– Kaj grandan nombron de animaloj, kiuj loĝas tie, – alĵetis Harbert.

– Jes, mia infano, – respondis la inĝeniero, – kaj vi tiel donis al mi plian argumenton por apogi mian tezon. Estas certe, laŭ tio, kion ni ĝis nun vidis, ke la animaloj estas multnombraj sur la insulo, kaj kio estas eĉ pli stranga, ke la specoj estas ekstreme diversaj. Tio devas havi ian kialon, kaj laŭ mia opinio, la Insulo Linkoln iam formis parton de ia vasta kontinento, kiu malrapide dronadis en Pacifikon.

– Do, unu belan tagon, – replikis Pencroff ne tre plene konvinkita, – kio restis el tiu ĉi antikva kontinento povos malaperi siavice kaj nenio plia estos inter la Ameriko kaj la Azio?

– Jes, – respondis Ciro Smith, – estos novaj kontinentoj, super kiuj ĉi-momente jam laboradas miliardoj da miliardoj da vivuloj.

– Kaj kiuj estas tiuj ĉi masonistoj? – demandis Pencroff.

– La infuzorioj de koraloj, – respondis Ciro Smith. – Tio estas ili, kiuj fabrikis per kontinua laborado la Insulon Clermont-Tonnerre, la atolojn kaj aliajn nekalkuleblajn insulojn koralajn sur la oceano Pacifika. Por unu grajno pezanta sesdek kvin miligramojn necesas kvardek sep milionoj da tiuj infuzorioj, tamen absorbante marajn salojn kaj asimilante solidajn elementojn de la akvo, tiuj ĉi vivuloj produktas kalkon, kaj tiu ĉi kalko siavice formas enormajn strukturojn submarajn, same solidajn kiel tiujn el granito. Iam, en la unuaj epokoj de la kreado, la naturo uzis fajron por levadi la landojn sur la supraĵon de la akvo; tamen nun la mikroskopaj vivuloj estas devigataj anstataŭi la fajron, kies dinamika povumo interne de globo evidente pli malgrandiĝis – tion pruvas la granda nombro de vulkanoj aktuale neaktivaj sur la supraĵo de la tero. Mi pensas, ke post multege da jarcentoj danke al la laboro de nekalkuleblaj generacioj de infuzorioj, tiu ĉi Pacifiko ŝanĝiĝos iun tagon en vastan kontinenton, sur kiu ekloĝos novaj generacioj kaj siavice ĝin civilizos.\

– Tio daŭros longege! – diris Pencroff.

– La naturo havas tempon por si, – respondis la inĝeniero.

– Tamen kia bezono por novaj kontinentoj? – demandis Harbert. – Ŝajnas al mi, ke la aktuala areo de loĝataj landoj estas sufiĉa por la homaro. La naturo faras nenion senutilan.

– Nenion senutilan, efektive, – konstatis la inĝeniero, – tamen jene oni povus klarigi estontan neceson de novaj kontinentoj, kaj precize sur tiu ĉi zono tropika okupata de la insuloj koralaj. Almenaŭ tiu ĉi klarigo ŝajnas al mi ĝusta.

– Ni vin aŭskultas, sinjoro Ciro, – respondis Harbert.

– Jen mia penso: la sciencistoj ĝenerale asertas, ke unu tagon nia globo finiĝos, kaj pli ĝuste, ke sur ĝi la vivoj animala kaj vegetala ne estos plue eblaj pro intensa malvarmigo, al kiu ĝi estos submetita. Ĝis nun ili nur ne povas interkonsentiĝi pri la kaŭzo de tiu ĉi malvarmigo. La unuj pensas, ke ĝi okazos pro la malaltigo de temperaturo de la suno post milionoj da jaroj; la aliaj, ke tio okazos pro laŭgrada estingado de interna fajro de nia globo, kio cetere havas pli grandan influon je la temperaturo surtera ol oni ĝenerale supozas. Persone mi voĉdonas por la dua hipotezo, kaj mi bazas mian konvinkon sur la fakto, ke la luno estas vere astro malvarmiĝinta kaj ne plu loĝebla, dum la suno daŭrigas ĉiutage verŝadon sur ĝia surfacon de la sama kvanto da varmo. Se do la luno malvarmiĝis, tio estas tial, ke estingiĝis ĝiaj fajroj internaj, al kiuj, same kiel ĉiuj astroj de mondo stela, la luno ŝuldas sian kreadon. Fine, kiu ajn estos la kaŭzo, nia globo malvarmiĝos unu tagon, tamen tiu ĉiu malvarmiĝo fariĝos iompostiome. Kio okazos tiam? Tio, ke zonoj moderaj en iu tre malproksima epoko ne taŭgos plu por loĝi, kiel nun la regionoj polaraj. Do homoj kaj animaloj translokiĝos sur la latitudojn pli rekte surmetatajn al la suna influo. Okazos granda emigracio. La Eŭropo, la Centra Azio, la Norda Ameriko estos iom post iom abandonataj same kiel la tuta Aŭstralazio kaj la subaj partoj de la Suda Ameriko. La vegetaĵaro sekvos la homan emigracion. La flaŭro regresos al la ekvatoro en la sama tempo kiel la faŭno. La plej dense loĝataj iĝos la partoj centraj de la Suda Ameriko kaj la Afriko. La Laponoj kaj la Samojedoj retrovos la kondiĉojn klimatajn de la maro polara sur la bordoj de la Mediteranea Maro. Kio diras al ni, ke en tiu epoko la regionoj ekvatoraj ne estos tro malgrandaj por enteni kaj nutri la tutan homaron? Do kial la anticipa naturo, por doni rifuĝejon al tuta la emigracio vegetala kaj animala, ne povus jam nun establi sur la ekvatoro fundamentojn de nova kontinento, kaj ne konfidi al la infuzorioj la konstruadon de tiu ĉi? Ofte mi meditadis pri ĉiuj ĉi aferoj, miaj amikoj, kaj mi pensas serioze, ke la aspekto de nia globo transformiĝos komplete unu tagon, ke pro emerĝado de novaj kontinentoj la maroj kovros la antaŭajn, kaj ke en futuraj jarcentoj la Kolumboj iros malkovri la insulojn de Ĉimborazo, de Himalajo aŭ de Blankmonto, restaĵojn de iu Ameriko, de iu Azio kaj de iu Eŭropo englutitaj de maro. Poste en fino, tiuj ĉi novaj kontinentoj siavice, mem iĝos neloĝataj; la varmo estingiĝos kiel la varmo de korpo, kiun abandonis la animo, kaj la vivo malaperos, se ne definitive, tiam almenaŭ momente. Kaj eble tiam nia planedo ripozos, renoviĝos post la morto por reviviĝi unu tagon en pli bonaj kondiĉoj. Tamen ĉio ĉi, miaj amikoj, estas la sekreto de la Kreinto, kaj rilate al laboro de infuzorioj, mi eble permesis al mi vojaĝi tro kuraĝe en la sekretojn de la estonteco.

– Mia kara Ciro, – respondis Gideono Spilett, – tiuj ĉi teorioj estas por mi profetaĵoj, kaj ili sendube plenumiĝos unu tagon.

– Tio estas la sekreto de Dio, – diris la inĝeniero.

– Ĉio ĉi estas bela kaj bona, – diris fine Pencroff, kiu aŭskultis ĝis nun tre atente, – tamen ĉu vi povus diri al mi, sinjoro Ciro, ĉu la Insulon Linkoln ankaŭ konstruis viaj infuzorioj?

– Ne, – respondis Ciro Smith, – ĝi estas pure de origino vulkana.

– Do ĝi malaperos unu tagon?

– Tio estas probable.

– Mi esperas, ke ni ne estos tiam tie ĉi.

– Ne, ne timu, Pencroff, ni certe ne estos tie ĉi, ĉar ni entute ne intencas morti kaj iamaniere devos forlasi la insulon.

– Dume, – respondis Gideono Spilett, – ni aranĝu nin kiel por la eterno. Oni neniam devas fari ion duone.

Tio finis la konversacion. Post tagmanĝo la kolonianoj daŭrigis la esploradon kaj alvenis al la limo, kie komenciĝis la regiono marĉa.

Tio estis vera marĉo, etendiĝanta ĝis kurba bordo, kiu finis la insulon sudokcidente, povanta mezuri ĉirkaŭ dudek kvadratmejlojn. La grundon formis ŝlimo argilsilica, miksita kun multnombraj vegetaĵaj restaĵoj. Kanoj, kareksoj, junkejoj, tie kaj aliloke tufoj de herbo, densaj kiel dika pluŝo, kovris ĝin. Kelkaj marĉetoj glaciiĝintaj scintilis en la sunaj radioj. Nek pluvoj, nek iu rivero ŝvelanta pro subita inundo povis formi tiujn rezervojn de akvo. Oni devis nature konkludi, ke la marĉo estis alimentata de filtriĝanta tra grundo akvo, kaj tiel estis efektive. Oni povis timi, ĉu dum varmegoj en la aero ne ŝvebis haladzoj kaŭzantaj febron marĉan.

Super la herboj akvaj , kreskantaj sur la supraĵoj de marĉetoj, flugis mondo de birdoj. Ĉasistoj profesiaj ne perdus eĉ unu solan pafon. Tie estis aroj da sovaĝaj anasoj, kerkeduloj, galinagoj, kaj tiuj ĉi netimemaj birdoj lasis facile al si proksimiĝi.

Per unu pafo de fusilo oni povus certe mortigi kelkajn dozenojn da tiuj ĉi birdoj, tiel ili estis amasiĝantaj. Sed oni devis kontentiĝi per arkpafado. La rezulto estis malpli abunda, tamen la silenta sago havis la avantaĝon, ke ĝi ne detimigis la birdaron, kiu ĉe la bruo de pafo tuj disflugus en la plej malproksimajn partojn de marĉo. Ĉi-foje la ĉasistoj kontentigis sin do per dozeno da anasoj havantaj blankan plumaron kun cinama kadraĵo, verdajn kapetojn, flugilojn nigrajn, blankajn kaj rufajn kaj platigitajn bekojn; Harbert rekonis ilin kiel "tadornoj". Top lerte helpis kapti tiujn ĉi birdojn, per kies nomo oni nomigis tiun ĉi marĉan parton de la insulo. La kolonianoj havis do tie ĉi abundan rezervon de akva birdaro. En ĝusta tempo oni povis utiligi ĝin konvene, kaj estis probable, ke multajn specojn de tiuj ĉi birdoj oni povos, se ne malsovaĝigi, tiam almenaŭ alklimatigi proksime al lago por havi ilin ĉiam ĉemane.

Je ĉirkaŭ la kvina vespere Ciro Smith kaj liaj kompanoj komencis reveni al sia loĝejo, irante pretere de la Marĉo de Tadornoj kaj denove trapasante la Riveron de Mizerikordo sur la ponto el glacio.

Je la oka ili estis jam en la Granita Palaco.

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion neĝustan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  <  |  >