La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro III

Ekspedicio. – Fluso. – Ulmoj. – Aliaj plantoj. – Eŭkaliptoj, nomataj "febrarboj". – Akvofalo. – Tranokto.

La venontan tagon, la 30-an de oktobro, oni finis preparojn por la ekspedicio, plifruigata pro lastatempaj okazintaĵoj sur la insulo. Estis decidite naĝi supren laŭ la Rivero de Kompato ĝis tio estos malebla. Oni devis preni armilojn kaj manĝprovizojn, supozante ke ekzistas homoj sur la insulo kiuj postvivis la ŝiprompiĝon.

La manĝprovizoj, kiujn Nab pakis en la kanuon, estis sufiĉaj por tri tagoj kaj konsistis el konservita viando kaj kelkaj galonoj da biero.

La kolonianoj kunportis du hakilojn por hakado de lignon, destinitaj por fari vojon tra la arbaraj densejoj, kaj ankaŭ teleskopon kaj poŝbusolon.

La armiloj elektitaj estis: du silikserurfusiloj, provizo de pulvo, unu fusilo kaj kvin ĉastranĉiloj kun ledaj ingoj. Tiel ekipitaj kaj armitaj, ili povis sekure enprofundiĝi en ĉi tiujn nepenetreblajn arbarojn, certaj ke ili povus helpi sin ĉiukaze.

Je la sesa matene la boato estis forpuŝita al la maro. Ĉiuj, inkluzive de Top, prenis siajn lokojn en ĝi kaj navigis al la elfluejo de la Rivero de Kompato.

La bordoj de la Rivero de Kompato prezentis mirindan vidaĵon. Cyrus Smith kaj liaj kunuloj povis admiri tiujn mirindajn efikojn, kiujn la naturo tiel facile produktas helpe de akvo kaj arboj. Dum ili naĝis, novaj kaj novaj specioj de arboj aperis al ili.

De tempo al tempo, en lokoj, kie estis pli facile albordiĝi, oni haltigis la boaton. Tiam Gideon Spilett, Harbert kaj Pencroff, kun pafiloj en la manoj kaj kun Top antaŭe, iris laŭlonge de la bordo. La juna naturisto estis feliĉa malkovri sovaĝajn spinacojn kaj amason da aliaj utilaj plantoj kiel kreso, rafano kaj rapo. Fine, li renkontis malgrandajn, amase branĉitajn tigojn, iomete vilajn, unu metron altajn, produktantajn semojn preskaŭ brunajn.

– Ĉu vi scias, kia planto estas ĉi tiu? – demandis Harbert la mariston.

– Tabako! — ekkriis Pencroff, kiu verŝajne vidis sian ŝatatan planton nur en pipo.

– Ne, Pencroff! – respondis Harbert. – Tio ne estas tabako, ĝi estas mustardo!

– Do ĝi estu mustardo! – respondis la maristo. – Sed se hazarde vi trovos ie tabakon, bonvolu ne malestimi ĝin.

– Ni trovos ĝin iam! – diris Gideon Spilett.

Tiujn ĉi diversajn kreskaĵojn, zorge elradikigitajn, oni portis al la boato, kiun ne forlasis Cyrus Smith, konstante absorbita de meditado.

Dum unu el ekskursoj al la bordo, Gideon Spilett sukcesis kapti du parojn da sovaĝaj kokoj. Ili estis birdoj kun longaj kaj maldikaj bekoj kaj sveltaj koloj, mallongaj flugiloj kaj sen vosto; oni decidis malsovaĝigi ilin.

Estis jam la deka horo matene, kiam la boato atingis la duan branĉon de la Rivero de Kompato, proksimume kvin mejlojn for de ĝia buŝo. Oni haltis en ĉi tiu loko por matenmanĝo, kaj la restado sub la baldakeno de larĝaj, belaj arboj daŭris duonhoron.

La riverlarĝo ĉe ĉi tiu punkto estis ankoraŭ sesdek ĝis sepdek futojn, la profundo de la lito kvin ĝis ses futojn. La arbaroj etendiĝis ĉirkaŭ ili en nemezurebla vastaĵo; nenie estis videblaj spurojn de homa ĉeesto.

La inĝeniero hastis atingi la okcidentan bordon de la insulo de Lincoln, kiun li taksis esti almenaŭ kvin mejlojn for, do ili eknaĝis. Sed la fluso baldaŭ kvietiĝis; Nab kaj Harbert prenis siajn lokojn kaj kaptis la remilojn. Pencroff sidiĝis ĉe la stirilo kaj ili navigis plu laŭ la fluejo.

Ili tiam vidis, ke la arbaro komencis malrapide pli kaj pli maldensiĝi, kaj la arboj, havante pli da aero kaj spaco, kreskis ege abunde.

– Eŭkaliptoj! – ekkriis Harbert abrupte.

Ili vere estis ĉi tiuj belaj arboj, gigantoj de la subtropikaj zonoj, parencaj al eŭkaliptoj kreskantaj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Kelkaj estis pli ol ducent futojn altaj. Ilia trunko estis dudek futojn en cirkonferenco ĉe la piedo mem, kaj la ŝelo, kovrita per reto de vejnoj plenaj de bonodora rezino, estis ĝis kvin colojn dika.

– Ho, ĉi tiuj estas arboj! – ekkriis Nab – sed ĉu ili utilos al ni?

– Bah! – respondis Pencroff. – Same kiel ni havas gigantojn inter homoj, ankaŭ devas ekzisti plantgigantoj. Sed ili ne utilos; verŝajne nur por montri ilin en foiroj!

– Mi pensas, ke vi eraras, Penkroff – respondis Spilett. – Mi aŭdis, ke nun eŭkalipta ligno komencas esti uzata por lignaĵlaboro.

– Kaj mi aldonos – diris Harbert – ke ĉi tiuj eŭkaliptoj apartenas al la familio de mirtacoj, kiu inkluzivas multajn aliajn utilajn speciojn, interalie: la eŭgenio, kiu havigas eŭgenisemojn; la granatarbo, kiu produktas granatojn, kaj Eugenia cauliflora, kies fruktoj estas uzataj por produkti bonan vinon; Mirt Ugni enhavanta delikatan alkoholan ekstrakton; Mirt cinnamonum, kies ŝelo, post sekigado, provizas la aprezitan cinamon; la pimentarbusto Eugenia pimenta, produktanta jamajkan pipron; vera mirto, kies beroj povas anstataŭigi pipron; Eucalyptus robusta, provizanta bongustan manaon; Eucalyptus Gunei, kies suko fariĝas biero danke al fermentado; fine, ĉiuj tiuj arboj konataj kiel "vivdonaj arboj" aŭ "ferarboj", apartenantaj al la familio de mirtacoj, el kiuj ekzistas kvardek ses genroj kaj mil tricent specioj.

– Bone do, Harbert – diris Pencroff – sed mi ĵurus, ke ĉiuj utilaj specimenoj, kiujn vi listigis ĉi tie, ne estas tiaj gigantoj kiel ĉi tiuj!

– Estas prave.

– Ĉi tio ankaŭ konfirmas la frazon, kiun mi ĵus diris: ĉi tiuj gigantoj estas senvaloraj!

– Vi eraras, Pencroff – diris la inĝeniero. – Ĉi tiuj grandegaj eŭkaliptoj, sub kies plafono ni ripozas, servas por io.

– Por kio?

– Ili purigas la aeron en la landoj, en kiuj ili kreskas. Ĉu vi scias, kiel oni nomas ilin en Aŭstralio kaj Nov-Zelando?

– Mi ne scias, sinjoro Cyrus.

– Oni nomas ilin 'febrarboj.'

– Ĉar ili kaŭzas febron?

– Ne, ĉar ili protektas kontraŭ ĝi! Estas preskaŭ pruvite, ke la ĉeesto de eŭkaliptoj sufiĉas por neŭtraligi la efikojn de malsanigaj haladzoj. Ĉi tiu natura preventa rimedo estis provata en kelkaj landoj de suda Eŭropo kaj norda Afriko kie la medio estis tre malutila por la sano; post ĝia aplikado oni observis progreson en la batalo kontraŭ iuj malsanoj.Ne estas febro en la lokoj, kie ili kreskas. Ne estas dubo pri tiu ĉi fakto kaj ĝi estas tre favora cirkonstanco por ni, la loĝantoj de la Insulo de Lincoln.

Ili daŭrigis naĝi almenaŭ du mejlojn tra pejzaĝo de eŭkaliptaj arboj, superantaj ĉiujn arbojn de ĉi tiu parto de la insulo. La suno estis jam subiranta ĉe la horizonto kaj la grandegaj ombroj de la arboj estis videblaj sur la tero. Cyrus Smith, vidante ke ili ne atingos la okcidentan marbordon de la insulo tiun tagon, decidis pasigi la nokton en loko kie malprofunda akvo malhelpus plian navigadon.

La boato rapidis tra la arbaro, kiu malrapide denove densiĝis kaj ŝajnis eĉ pli plena de vivo, ĉar se la okuloj de la maristo ne trompus lin, li povis vidi arojn da simioj saltantaj tra la arbustoj.

Ĉirkaŭ la kvara, navigado fariĝis tre malfacila, ĉar la riverfluo estis barita de akvaj herboj kaj rokoj. La bordoj iĝis pli kaj pli altaj kaj la rivero faris sian vojon tra la unuaj rokĉenoj de la Monto de Franklin. Tial devis esti proksime al ĝiaj fontoj, ĉar ili estis nutritaj per torentoj falantaj el la sudaj deklivoj de la monto.

Baldaŭ la boato komencis trafi la rokan fundon de la rivero; en ĉi tiu punkto ĝi estis ne pli larĝa ol dudek futoj. La verda volbo, kiun kreis arbobranĉoj, estis tiel densa, ke ĝi preskaŭ ne lasis sunlumon trapasi. La sono de la akvofalo estis sufiĉe klara, indikante ke ekzistas natura barilo kelkajn cent paŝojn for.

Fakte, kiam ili pasis la lastan kurbiĝon de la rivero, videbliĝis al ili bruanta akvofalo inter la arbustoj kaj arboj. La boato blokiĝis sur la fundo kaj kelkajn minutojn poste estis fiksita al fosteto ĉe la dekstra bordo de la rivero.

Estis tiam ĉirkaŭ la kvina horo. La lastaj sunradioj trarompis la densejon kaj falis diagonale sur la akvofalon, kiu briletis per ĉielarkaj koloroj. Malantaŭ ĝi, la riverfluo perdiĝis inter la arbustoj, verŝajne nutrita de iu kaŝita fonto. La diversaj torentoj, kiuj fluis en ĝin laŭlonge de la vojo, estis signife altiĝantaj, sed en tiu ĉi punkto la rivero estis nur travidebla, malprofunda torenteto.

En ĉi tiu mirinda loko oni starigis kampadejon, kaj fajro ekbrulis inter grupo da disvastiĝantaj ulmoj, en kies branĉoj Cyrus Smith kaj liaj kunuloj povis, se necese, trovi ŝirmejon por la nokto.

La malsataj kolonianoj vespermanĝis kun vorema apetito, oni devis nur pensi pri tranoktado. Ĉar iuj suspektindaj roroj aŭdiĝis vespere, oni aldonis lignon al la fajro por la nokto, por ke la flagrantaj flamoj protektu la dormantajn homojn. Nab kaj Pencroft gardis alterne, ne ŝparante brulaĵon; la nokto pasis sen ia evento, kaj la sekvantan tagon, la 31-an de oktobro, je la kvina matene ĉiuj estis pretaj daŭrigi sian vojaĝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.