La unua parto

Aerorompiĝuloj


Ĉapitro XV

La travintro estas absolute decidita.  La demando metalurgia.  Esplorado de la Insuleto de Savo.  La ĉasado de fokoj.  Kapto de ekidno.  La bradipo.  Kio nomiĝas la metodo kataluna.  Fabrikado de fero.  Kiel oni obtenas la ŝtalon.

 

Sekvantan tagon, la 17-an de Aprilo, la unuaj vortoj de la maristo direktiĝis al Gideono Spilett:

– Nu bone, sinjoro, – li demandis al li, – Pri kiu profesio ni okupos hodiaŭ?

– Pri tiu, kiu plaĉas al Ciro, – respondis la reportero.

Evidentiĝis, ke el brikistoj kaj el potistoj, kio ĝis nun ili estis, la kompanoj de la inĝeniero estis devontaj aliiĝi al metalurgoj.

Post la matenmanĝo la esploradon oni alkondukis ĝis la punkto de la Kabo de Mandiblo, distanca je ĉirkaŭ sep mejloj de la Kamenoj. Tie ĉi finiĝis la longa serio de dunoj, kaj la tero alprenadis aspekton vulkanan. En la loko ne estis pliaj altaj rokmuroj, kiel sur la Plataĵo de Granda Vido, sed bizara kaj kaprice formita bordo, kiu enkadrigadis mallarĝan golfon inter du kaboj formitaj per materioj mineralaj elĵetitaj de la vulkano. Alvenante al tiu ĉi punkto, la kolonianoj revenis laŭlonge de la sama vojo, kaj vesperiĝe ili atingis la Kamenoj; tamen ili ne endormiĝis, antaŭ ol ili definitive solvis la demandon, ĉu estas eble eĉ sonĝi pri forlaso de la Insulo Linkoln.

Tiuj ĉi mil ducent mejloj, kiuj separis la insulon disde la Tuamotua Arkipelago, estis distanco grandega. Boato ne sufiĉus por tranaĝi ĝin, tiom pli ke alproksimiĝadis la sezono de pluvoj. Pencroff tion formale deklaris. Konstruado de simpla boato, eĉ havante la necesajn ilojn, estis malfacila entrepreno, kaj la kolonianoj ja ne posedis ilojn. Restis do komenci per fabrikado de marteloj, hakiloj, toporoj, segiloj, rabotiloj, boriloj kaj tiel plu, kio postulis certan tempon. Do ili decidis travintri sur la Insulo Linkoln, kaj serĉi pro tio pli komfortan loĝejon, ol la Kamenojn por pasigi la vintrajn monatojn.

Antaŭ ĉio estis necese utiligi la feran ercon, kies tavolojn la inĝeniero estis observinta en la nordokcidenta parto de la insulo, kaj transformi tiun ercon en feron aŭ en ŝtalon.

En la tero la metaloj ĝenerale ne estas puraj. Plejparte oni trovas iliajn kombinaĵojn kun oksigeno aŭ kun sulfuro. El du provkvantoj alportitaj de Ciro Smith unu estis magneta mineralo de fero, ne karbonato, la alia estis pirito, alinome sulfato de fero. Do la unuan, feroksidon, oni devis redukti per karbono, alivorte liberigi de la oksigeno por obteni puran feron. Tiun reduktadon oni faras per submetado de la erco en la ĉeesto de karbono al alta temperaturo, aŭ per rapida kaj facila "metodo kataluna", kiu havas avantaĝon transformi la ercon en feron dum unu sola operacio, aŭ per la metodo de altfornoj, kiu transformas la ercon unue en krudgison, kaj pli poste la krudgison en feron, liberigante ĝin de tri ĝis kvar procentoj da karbono, kiu estis kombiniĝinta kun ĝi.

obrazek

Sed kion bezonis Ciro Smith? Feron kaj ne gison, kaj li devis serĉi pli rapidan metodon de reduktado. Cetere, la de li trovita erco estis tre pura kaj tre riĉa. Ĝi estis erco oksidita, aperanta en grizaj buloj kaj donanta nigran polvon kristaliĝintan en regulajn okedrojn. Tiu ĉi erco liveras naturan magneton kaj servas en Eŭropo por fabrikado de altkvalita fero, pro kio famas la Svedio kaj la Norvegio. Proksime al tiuj tavoloj de erco troviĝis kuŝejoj de karbono en tero jam esplorita de la kolonianoj. La proksimeco de ĉiuj komponantoj estis granda faciligo por la transformo de la erco. La sama cirkonstanco estas ankaŭ tre favora por ekspluato de erco en la Unuiĝinta Reĝlando, kie la karbonon necesan por la fabrikado de metalo oni elminigas el la sama kuŝejo samtempe kun la erco mem.

– Nu, sinjoro Ciro, – al li diris Pencroff, – ĉu ni estas transformontaj la ercon de fero?

– Jes, mia amiko, – respondis la inĝeniero, – kaj por tio, kion sendube plaĉos al vi, ni komencos de la ĉasado de fokoj.

– La ĉasado de fokoj! – ekkriis la maristo kaj turnis sin al Gideono Spilett. – Do por fabriki feron oni bezonas fokojn?

– Verŝajne, se Ciro tion diras! – respondis la reportero.

Tamen la inĝeniero estis jam forlasinta la Kamenojn, kaj Pencroff devis prepari sin por la ĉaso de fokoj, ne ricevinte alian klarigon.

Post nelonge Ciro Smith, Harbert , Gideono Spilett, Nab kaj la maristo kolektiĝis sur la marbordo, en loko, kie la kanalo lasadis traireblan pasejon dum malfluso. La maro estis pli malprofunda dum la malfluso, kaj la ĉasistoj trapasis la kanalon ne malsekigante sin pli alte, ol ĝis la genuoj.

Ciro Smith estis do unuafoje metanta sian piedon sur la insuleto, kaj liaj kompanoj duafoje, ĉar ĝuste en tiu ĉi loko la balono estis ĵetinta ilin ĉiujn sur la marbordon. Post albordiĝo, kelkcent da pingvinoj rigardadis ilin konfide. La kolonianoj, armitaj per bastonoj, povus facile mortigi ilin amase, sed ili eĉ ne sonĝis fari tian masakron duoble pli malutilan, ĉar estis grave ne timigi la fokojn kuŝantajn sur la sablo en la distanco de kelkaj kabloj. Ili ankaŭ indulgis certajn tre inocentajn sfeniskojn kun flugiloj reduktitaj al stumpoj alprenintaj la formon de naĝiloj, garnitaj de plumoj kun skvama aspekto.

La kolonianoj antaŭeniĝis do singarde al la norda ekstremo, marŝante sur tereno plena de etaj fendoj, en kiuj nestiĝis akvobirdoj. Ĉe la ekstremo de la insuleto aperis grandaj nigraj punktoj, kiuj naĝis en akvo. Oni povis diri, ke ili estis movantaj kapoj de rokoj.

Ili estis la fokoj ĉasotaj. Restis lasi al ili surbordiĝi, ĉar danke al sia mallarĝa kokso, ŝpinilforma staturo, mallonga kaj densa hararo, tiuj fokoj estas lertaj naĝantoj; do tre malfacile oni kaptas ilin enmare, tamen surtere iliaj mallongaj kaj naĝilformaj piedoj ne permesas al ili moviĝi rapide.

Pencroff konis la kutimojn de tiuj animaloj kaj konsilis atendi ĝis ili etendiĝos sur la sablo, kaj la sunradioj endormigos ilin profunde. La sekva manovro estos bloki al ili la vojon al maro kaj frapi iliajn nazojn.

La ĉasistoj kaŭris inside malantaŭ la rokoj de la marbordo kaj atendis en silento.

Unu horo pasis, antaŭ ol la fokoj elakviĝis kaj rampis sur la sablon. Estis duona dozeno da ili. Pencroff kaj Harbert apartiĝis de aliaj kaj ĉirkaŭiris la ekstremon de la insuleto por reveni el la kontraŭa direkto kaj bloki la retriĝon al la animaloj. Dume Ciro Smith, Gideono Spilett kaj Nab, rampante laŭlonge de rokoj, moviĝis en la direkto de la futura teatro de batalo.

obrazek

Subite la maristo plene ekstariĝis kaj ellasis laŭtan kriegon. Je tiu ĉi signalo la inĝeniero kaj liaj du kompanoj ĵetis sin inter la fokojn. Du el tiuj animaloj, forte frapitaj, restis mortaj sur la sablo, tamen la aliaj sukcesis alrampi al la maro kaj fornaĝi.

– Jen fokoj menditaj, sinjoro Ciro! – diris la maristo alproksimiĝante al la inĝeniero.

– Bone, respondis Ciro Smith. – Ni faros el ili balgojn de fajroblovilo.

– Balgojn de fajroblovilo! – ekkriis Pencroff. – Nu bone! Kian feliĉon havis tiuj ĉi fokoj!

Efektive, la inĝeniero intencis fari el la felo de tiuj fokoj ion similan al balgoj, kiuj estis necesaj por prilaborado de erco. La mortigitaj fokoj ne estis grandaj, ĉar ilia longo ne transpaŝis ses piedojn, kaj per kapoj ili similis al hundoj.

Ne estis utile porti tiujn ĉi pezajn animalojn, do Nab kaj Pencroff decidis senfeligi ilin surloke, dume Ciro Smith kaj reportero esploris la insuleton.

La maristo kaj la negro lerte plenumis sian taskon kaj jam post tri horoj Ciro Smith disponis du fokajn felojn, kiujn li intencis uzi krude, sen tanado.

La kolonianoj ankoraŭfoje devis atendi la malfluson por transiri la kanalon kaj reveni al la Kamenoj.

Ne estis facile tiel disetendi la felojn sur lignaj framoj, ke ili alprenu konvenajn dimensiojn, same malfacile estis kunkudri ilin per fibroj sufiĉe hermetike, ke la aero ne tro eskapu. Kelkfoje oni devis refari ilin. Ciro Smith disponis nur du tranĉilojn faritajn el la kolringo de Top, sed li uzis ilin tiel lerte, kaj liaj kamaradoj helpis lin tiel fervore, ke jam post tri tagoj la akceroraĵaro de la malgranda kolonio pliriĉiĝis je la balgoj necesaj por enblovi la aeron en amasojn da erco submetitaj al alta temperaturo.

La 20-an de Aprilo, ekde la mateno, komenciĝis "la periodo metalurga", kiel skribis pri tio la reportero en siaj noticoj. La inĝeniero decidis, kiel oni scias, produkti la feron en la sama loko, kie troviĝis la tavoloj de karbo kaj de erco. Nu, tiuj ĉi tavoloj kuŝis ĉe la malsupro de la nordorientaj deklivoj de la Monto Franklin, tio estas en la distanco de ses mejloj de la Kamenoj. Oni ne povis eĉ sonĝi pri ĉiutaga reveno tie por dormi. Do ĉiuj konsentis, ke oni tranoktadu en kabano el branĉoj por tage kaj nokte ne rompi la laboron pri ferproduktado.

Oni faris la decidon kaj frumatene ekmarŝis vojen. Nab kaj Pencroff pene portis sur portilo el plektitaj branĉoj la balgojn kaj provizojn de legomoj kaj animaloj, kiujn ili intencis renovigi dumvoje.

La pado kondukis ilin tra la Arbaro de Galbulo, tranĉante ĝin oblikve de sudoriento al nordokcidento kaj irante tra ĝia la plej densa parto. En la densejo estis necese fari vojon, kiu estis poste fariĝonta la plej mallonga irejo inter la Plataĵo de Vasta Vido kaj la Monto Franklin. La arboj, apartenantaj al jam konataj specoj, estis bonegaj. Tamen Harbert atentigis siajn kamaradojn pri novaj specimenoj, inter aliaj, de drakarboj, kiujn Pencroff nomis "poreoj pretendemaj", ĉar, malgraŭ sia alto, ili apartenis al la sama familio de liliacoj kiel cepo, ŝenoprazo, ŝaloto aŭ asparago. Drakarboj havas lignecajn radikojn, kiuj, kuiritaj, gustas bonege, kaj kiuj submetitaj al certa fermentado donas tre agrablan likvon. Do oni faris abundan provizon de tiuj ĉi radikoj.

La irado tra la arbaro estis longa. Tio daŭris la tutan tagon, sed tio ankaŭ permesis observi la faŭnon kaj la floron. Top, pli interesiĝanta pri la faŭno, kuradis inter herboj kaj arbustaĵoj kaj sen escepto montradis ĉiun specon de ĉasaĵo. Harbert Kaj Gideono Spilett depafis per pafarkoj du kanguruoj, kaj plie ian animalon similan al erinaco kaj mirmekofago: al la unua, ĉar ĝi tordiĝis bule kaj hirtigis siajn pinglojn, al la dua, pro ĝiaj ungegoj kiel ĉe la animaloj vivantaj subtere, longa, mallarĝa buŝeto, finiĝanta kiel birda beko, kaj lango garnita per malgrandaj pikiloj, kiuj servas por kapti insektojn.

– Kaj kiam ĝi troviĝos sur la telero post kuirado, al kio ĝi estos simila? – ne forgesis demandi Pecroff.

– Al bonega bovaĵo, – respondis Harbert .

– Ni necesigas nenion alian al ĝi, – trankviliĝis la maristo.

Dum la ekskurso oni ankaŭ rimarkis kelkajn porkojn sovaĝajn, kiuj tamen ne intencis ataki la malgrandan grupon. Do neniu supozis, ke oni renkontos iun danĝeran rabobeston, kiam subite la reportero ekvidis kelkajn paŝojn for de si, inter la unuaj branĉoj de arbo, animalon, kiun li prenis por urso kaj komencis ĝin trankvile desegni. Tre feliĉe por Gideono Spilett, la koncerna animalo ne apartenis al tiu danĝera familio de planduloj. Tio nur estis "koula", pli konata per la nomo de "bradipo", kiu havis la alton de granda hundo, hirtan, malpurgrizan felon kaj manaĉojn armitajn per fortikaj krifoj, kiuj permesas al ĝi grimpi sur arbojn kaj nutri sin per folioj. Kiam oni finverigis la ĝustan nomon de la animalo, al kiu tute ne malhelpis la ĉeesto de homoj, Gideono Spilett forstrekis la vorton "urso" de sia priskribo kaj anstataŭis ĝin per la vorto "bradipo", kaj ĉiuj iris pluen.

Je la kvina posttagmeze Ciro Smith donis la signalon por halti. Ili jam troviĝis ekster la arbaro, ĉe la komenco de fortikaj deklivoj, subtenantaj la orientan flankon de la Monto Franklin. Kelkcent paŝojn pli malproksime fluis la Torento Ruĝa, kaj sekve la dolĉa akvo ne estis tro for.

La kampadejon oni tuj organizis. En malpli, ol unu horo sur la rando de la arbaro, inter la arboj, estiĝis kabano el branĉoj interplektitaj per lianoj kaj priĵetitaj per argilo, ofertanta sufiĉan ŝirmejon. Oni formetis ĝis la venonta tago la serĉojn geologiajn kaj komencis prepari la vespermanĝon, antaŭ la kabano oni faris fajron kaj turnis la rostaĵon, kaj je la oka nur unu el kolonianoj gardis la fajron, kiu estis fortimigonta danĝerajn bestojn verŝajne vagantajn ĉirkaŭe, kaj la aliaj dormis profunde.

Sekvantan tagon, la 21-an de Aprilo, Ciro Smith akompanata de Harbert , iris serĉi la terenon de antikvaj formacioj geologiaj, sur kiu li estis trovinta specimenon de erco. Ili renkontis la tavolojn kuŝantajn preskaŭ sur la tero apud la fontoj de torento, ĉe malsupro de unu el la nordorientaj deklivoj. Tiu erco, tre riĉa je fero, fermita en facile fandebla petro, precipe bone taŭgas por la metodo de redukto, kiun la inĝeniero intencis dungi, tio estas la metodo kataluna, pli simpligita, kiun oni aplikas en la Korsiko.

Efektive, la ĝusta metodo kataluna postulas konstruadon de fornoj kaj fandopotoj, en kiuj la erco kaj la karbo, aranĝitaj en alternaj tavoloj, transformiĝas kaj reduktiĝas. Tamen Ciro Smith intencis efikigi tiujn konstruaĵojn kaj volis formi tute simple el la erco kaj la karbo kuban mason, en kies internon li povis enblovi aeron el siaj balgoj. Tio estis la procedo, sendube, de Tubal-Kaino kaj de la unuaj metalurgoj de la loĝata mondo. Sed kio estis uzebla por la malgrandaj filoj de Adamo, tio daŭre donas bonajn rezultojn en terenoj riĉaj je erco kaj karbo, do tio devis ankaŭ esti uzebla en la cirkonstancoj, en kiuj troviĝis la kolonianoj de la Insulo Linkoln.

Simile al la erco, la karbon oni senpene kaj mallaciĝe elterigis el sub la surfaco de tero. Oni dispecetigis ĝin kaj forigis permane la surfacajn malpuraĵojn. Poste karbo kaj erco estis aranĝitaj tavole en prizmo, same kiel oni faras tion ĉe la karbonigo de ligno. Tiamaniere, sub influo de aero enblovata per balgoj, la karbo transformiĝas en karboksidon, kiu siavice reduktas la feroksidon, tio estas, forprenas el ĝi la oksigenon.

obrazek

Tiel agis la inĝeniero. La balgo el foka felo, provizita ĉe sia ekstremo per tubo el refraktara argilo, antaŭe elbruligita en la pota forno, estis metita proksime al la prismo. Movata per mekanismo, kies organoj konsistis el framo, kordoj el fibroj kaj kontraŭpezaĵo, ĝi enblovis aeron en internon de ercmaso, plialtigis la temperaturon kaŭzante samtempe kemian transformiĝon, kiu devis doni puran feron.

La operacio estis malfacila. Ĝi postulis grandan paciencon kaj grandan lertecon de kolonianoj por plenumi ĝin bone; tamen fine venis sukceso kaj la finfara rezulto estis bulo de fero en stato spongeca, kiun oni devis forĝi por senigi ĝin je aliaj fanditaj konsistaĵoj. Estis evidente, ke la unua martelo mankis al tiuj ĉi forĝistoj; tamen finfine ili troviĝis en la samaj kondiĉoj kiel la unua metalurgo, kaj ili agis simile kiel tiu.

La unua bulo, surbastonigita, servis kiel martelo por forĝi sur granita amboso la duan bulon; kaj tiamaniere oni obtenis metalon malpuran, sed utilan.

Fine post grandaj penoj kaj laciĝoj, la 25-an de Aprilo, multaj brikoj da fero estis forĝitaj kaj transformiĝis en ilojn: pinĉilojn, tenajlojn, pioĉojn, kaj ceterajn, kiujn Pencroff kaj Nab deklaris esti veraj ĉefverkoj.

Tamen la plej utila estas fero ne pura, sed en formo de ŝtalo. La ŝtalo estas alojo de fero kaj karbono, kiun oni obtenas aŭ el krudfero senigita je troeco de karbono, aŭ el fero pura, al kiu oni aldonis mankantan karbonon. La unua metodo donas ŝtalon naturan aŭ pudlitan, la dua donas ŝtalon cementitan.

Ciro Smith preferis apliki la duan metodon de ferfabrikado, ĉar li posedis feron en pura stato. Tio sukcesis per plivarmigo de metalo kun polvigita karbono en fandvazo farita el refraktara argilo.

Tiel obtenita ŝtalo, taŭga por prilaborado kaj varme kaj malvarme, venis al forĝejo. Nab kaj Pencroff, lerte estritaj de la inĝeniero, faris el ĝi hakilojn, kiujn ili bonege hardis, varmiginte ilin ĝis ruĝo kaj subite enprofundigante ilin en frida akvo.

Sammaniere oni fabrikis aliajn tre primitivajn ilojn kiel akraĵojn por rabotiloj, hakiletojn, ŝtalajn bendojn por fari segilojn, ĉarpenistajn ĉizilojn, kaj sekve metalajn partojn de pioĉoj, de fosiloj, de pikhakiloj, martelojn kaj najlojn, ktp.

Fine, la 5-an de Majo, finiĝis la unua periodo metalurgia kaj la forĝistoj revenis al la Kamenoj, kaj nova laboro estis baldaŭ aŭtorizonta ilin alpreni al si novan profesion.

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion neĝustan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  <  |  >