La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro IV

Sur la marbordo. – Cyrus kaj Pencroff savas la restaĵojn. – Konversacio dum matenmanĝo. – Inspektado de la vrako. – Novaj riĉaĵoj. – La lastaj ŝiprestaĵoj. – Peco de fera tubo.

– Ili eksplodiĝis! – ekkriis Harbert.

– Fakte! Kvazaŭ Ayrton estus sukcesinta ekbruligi pulvotenejon! – ekkriis Pencroff, saltante en la lifton kun Nab kaj Harbert.

– Sed kio okazis? – demandis Gideon Spilett, ankoraŭ ne povante trankviliĝi de sia miro pro la neatendita fino de la batalo.

– Ni pripensos ĝin poste. Nun venu kun mi, Gideon. La plej grava afero nun estas kontroli ĉu iu el la piratoj ankoraŭ vivas.

Post ĉi tiuj vortoj Cyrus Smith, la raportisto kaj Ayrton rapidis al la marbordo.

La ŝipo malaperis sub la akvo, tiel ke eĉ ĝiaj mastoj ne estis videblaj. Levita supren, ĝi kliniĝis flanken kaj sinkis en ĉi tiu pozicio. Ĉar la kanalo estis ne pli ol dudek futojn profunda en ĉi tiu loko, estis neniu dubo ke la skeleto de la alfundiĝinta ŝipo emerĝos el la akvo ĉe malfluso.

Sur la surfaco de la maro flosis diversaj eroj el la diskreviĝinta ŝipo: kaĝoj kun kokaĵo, kestoj kaj bareloj, kiuj malrapide emerĝis al la surfaco; tamen, neniuj restaĵoj de la ŝipo mem estis videblaj – nek traboj de la ferdeko nek partoj de la ŝipkorpo. Tio igis la subitan sinkigon de la "Speedy" eĉ pli mistera.

Sed oni ne povis lasi ĉiujn tiujn trezorojn esti forportitaj de la tajdo, tial Ayrton kaj Pencroff tuj saltis en la kanuon por elakvigi tiujn objektojn kaj transporti ilin al la bordo. Dum ili estis jam eniranta la kanuon, ilin haltigis la komento de Gideon Spilett:

– Kaj kio pri tiuj ses rabistoj, kiuj surteriĝis sur la dekstra bordo de la Rivero de Kompato?

La setlantoj rigardis al tiu direkto, sed vidis neniun fuĝinton ie ajn. Verŝajne ĉe la vido de la sinkanta ŝipo, ĉiuj fuĝis pli profunden en la insulon.

– Ni traktos ilin poste – diris Cyrus Smith. – Ili povas esti nun daŭre danĝeraj, ĉar ili estas bone armitaj, sed finfine estas nur ses da ili, la ŝancoj estas egalaj. Do ni koncentriĝu pri tio, kio estas pli urĝa.

Ayrton kaj Pencroff fornaĝis. La maro estis glata kaj la akvonivelo estis alta. La restaĵoj de la ŝipo povis emerĝi el la akvo nur post unu horo. Ayrton kaj Pencroff havis sufiĉe da tempo por tiri borden velmastojn kaj aliajn utilajn objektojn.

La maro ankaŭ elĵetis kelkajn kadavrojn. Inter ili Ayrton rekonis la korpon de Bob Harvey, kaj montrante ĝin al la maristo, li diris per kortuŝita voĉo:

– Jen kia mi antaŭe estis, Pencroff!

– Sed hodiaŭ vi ne plu estas tia, mia inda Ayrton! – respondis la maristo.

Dum du horoj Cyrus Smith kaj liaj kunuloj okupiĝis nur pri trenado de la mastoj sur la bordan sablon, dekroĉado de velstangoj kaj transportado de la veloj, kiuj feliĉe estis sendifektaj. Ili ne multe parolis, ĉar laboro ilin plene okupis, sed kiom da pensoj cirkulis en iliaj kapoj! Ĉi tiu ŝipo, aŭ pli ĝuste, kio restis en ĝi, estis vera trezoro por ili.

Efektive, Pencroff pensis en sia kapo, kial oni ne povus elakvigi ĉi tiun ŝipo kaj ĝin ripari? Se ĝi havas nur truon en si, tiam oni ja povus ŝtopi ĝin, kaj ŝipo kun kapacito de tri aŭ kvarcent tunoj estas, kompare kun la "Bonaventuro", ŝipo bonega, kiu povas veli proksimen. Sinjoro Cyrus, Ayrton kaj mi devas ĝuste esplori ĉi tiun aferon! Dio donu, ĝi meritas tion ĉi

Post elakvigo de ĉiuj valoraj aĵoj kaj depono de ili en sekura loko, Cyrus Smith kaj liaj kunuloj matenmanĝis. Manĝante, oni diskutis pri nenio alia krom la neatendita okazaĵo, kiu tiel mirakle savis la setlejon.

– Oni devas konsenti kun la diro "mirinda" – ripetis Pencroff – ĉar mi devas konfesi, ke ĉi tiuj fiuloj eksplodis ĝustatempe! Estus malfacile elteni en la Granita Palaco pli longe.

– Kaj kion vi opinias, Pencroff – demandis la raportisto – kio povis kaŭzi eksplodon de la ŝipo?

– Ho! Estas tre simpla afero – respondis Pencroff. – Neniam estas la sama ordo sur piratŝipo kiel sur militŝipo. Tiuj ĉi rabistoj ne estas maristoj. Sendube la pulvotenejo estis malfermita, ĉar oni pafis al ni senĉese, kaj unu fajrero sufiĉis por eksplodigi ĉion!

– Unu afero surprizas min, sinjoro Cyrus – diris Harbert. – La eksplodo havis tre malmulte da efiko. La detonacio ne estis forta kaj neniuj restaĵoj de la ŝipo estis videblaj sur la maro. Ŝajnus, ke la ŝipo prefere sinkis ol estis krevigita.

– Ankaŭ mi estas surprizita pri tio, Harbert – respondis la inĝeniero. – Tamen, se ni pli detale rigardos la ŝipon, eble ni solvos ĉi tiun misteron.

– Nu, sinjoro Cyrus – diris Pencroff. – Ĉu vi eble intencas aserti, ke la "Speedy" sinkis pro bato en rokon?

– Kial ne – diris Nab – se estas iuj rokoj en la kanalo?

– Vi estas bonega, Nab – respondis Pencroff. – Evidente vi rigardis malatente. Mi klare vidis, kiel la ŝipo, momenton antaŭ sinkiĝo, leviĝis sur grandega ondo kaj poste kliniĝis flanken. Se ĝi simple trafus la rokon, ĝi sinkus malrapide kaj trankvile...

– Ni baldaŭ ekscios pri tio ĉi, Pencroff – diris la inĝeniero.

– Ni certe ekscios – aldonis la maristo – sed mi vetas, ke ne estas rokoj en ĉi tiu kanalo. Mi scivolas, sinjoro Cyrus, ĉu vi vidas ion misteran ankaŭ en ĉi tiu evento?

– Mi ne havas fortan opinion pri tio – la inĝeniero respondis post pripensado.

Tamen tiu ĉi respondo ne kontentigis Pencroff-on. Li asertis, ke ĝi estis eksplodo kaj neniel volis ŝanĝi sian opinion. Krome, la tajdo estis alta kiam la ŝipo sinkis, tiel ke la ŝipo ne povus esti trafinta iun ajn rokon. Tial, ĝi ne kraŝis, sed estis krevigita.

Ĉirkaŭ duono post la unua posttagmeze la setlantoj eniris kanuon kaj naĝis al la loko, kie la ŝipo sinkis. En tiu momento la ŝipkorpo de la "Speedy" komencis emerĝi el la akvo. La setlantoj ĉirkaŭis ĝin, kaj grade kiam la akvo retiriĝis, ili vidis la detruon pli kaj pli klare. Ambaŭ flankoj de la pruo estis tiel disŝiritaj, ke estis neeble eĉ pensi pri riparo de ili. Ĉiuj fermiloj estis liberigitaj laŭ la tuta ŝipkorpo kaj ĝis la postaĵo de la ŝipo. La masto estis deŝirita kun nekomprenebla forto, kaj la pruo de la ŝipo mem rompiĝis en duonojn.

– Diable! – ekkriis Pencroff. – Estos malfacile ripari ĉi tiun ŝipon!

– Estas neeble – diris Ayrton.

– Tamen – diris Gideon Spilett al la maristo – se tio ĉi vere estis eksplodo, ĝi havis strangajn efikojn. Ĝi krevigis la malsuprajn partojn de la ŝipkorpo, sen eksplodigi la ferdekon kaj la supran parton de la ŝipo. Tiuj larĝaj fendetoj prefere devenas de trafo en la rokon ol de la pulvoeksplodo.

– Ja ne estas rokoj en la kanalo – respondis la maristo.

– Ni provu eniri en la internon de la ŝipo – je tio diris la inĝeniero. – Tiel, eble ni ekscios, kio estis la kialo de ĝia sinko.

Ĉi tio estis la plej bona konsilo, precipe ĉar temis ankaŭ pri savo de aĵoj troviĝantaj sur la ŝipo. Iri enen estis facila. La akvo daŭre retiriĝis, kaj estis facile paŝi sur la malsupra parto de la ferdeko, kiu estis supre post kiam la ŝipo renversiĝis.

La kolonianoj eniris kun hakiloj en la manoj. Ili trovis tie multe da utilaj objektoj, kaj ĉar ili ne longe restis subakve, estis sekure supozi, ke nenio estis difektita.

La tajdo estis atendita daŭri ankoraŭ kelkajn pliajn horojn. Pencroff kaj Aytron alfiksis ion similan al levilo al unu el la truoj, per kiu ili levis la pakaĵojn kaj barelojn kaj poste mallevis ilin zorge al la atendanta boato. Por ne perdi tempon, ĉio estis prenita sen elekto kaj transportita al la tero.

La setlantoj baldaŭ trovis, al sia granda ĝojo, ke la kargo konsistis el gamo da iloj, fabrikvaroj, kaj aparatoj komunaj al ŝipoj entreprenantaj longdistancajn vojaĝojn.

Cyrus Smith rimarkis, ke ne nur la ŝipkorpo, kiel li antaŭdiris, sed ankaŭ la tuta interna aranĝo de la ŝipo, precipe ĉe la fronto, estis detruita. La muroj kaj vandoj estis frakasitaj kvazaŭ bombo eksplodus interne.

La setlantoj penetris al la postaĵo de la ŝipo, al la loko, kie antaŭe estis la oficira kajuto. Laŭ la instrukcioj de Ayrton, ĉi tie oni devis serĉi la pulvotenejon. Cyrus Smith, juĝante laŭ tio, kion li vidis, estis certa, ke ne la eksplodo kaŭzis la ŝipkatastrofon; do li esperis savi kelkajn barelojn da pulvo. Tiel do estis. Inter la amasoj da kugloj kaj ĵetaĵoj, oni trovis ĉirkaŭ dudek barelojn, sekurigitajn interne per kupraj folioj kaj oni eltiris ilin kun la plej granda zorgo. Pencroff nun vidis mem, ke la "Speedy" ne estis detruita de la eksplodo. Ĝuste tiu ĉi parto de la ŝipa korpo, kie troviĝis la pulvotenejo, suferspertis la malplej difekton.

La serĉado daŭris kelkajn horojn kaj la tajdo jam estis sentata; do oni devis fini la laboron.

Pasis la kvina posttagmeze. Tio estis malfacila tago por la setlantoj. Ili do vespermanĝis kun granda apetito, kaj poste, malgraŭ sia laco, ili komencis trarigardi la enhavon de la kestoj. Plejparto el ili enhavis vestaĵojn, kiujn ili tre ŝatis. Estis tiom da ili, ke eĉ granda setlejo nun povus esti vestita kaj provizita per ŝuoj.

– Ni estas nur riĉuloj! – ekkriis Pencroff. – Kion ni faros kun ĉio ĉi?

La maristo ĉiumomente eligis kriojn pro ĝojo vidante barelojn da rumo kaj da tabako, pafilojn kaj manarmilojn, tutajn pakbulojn da kotono, laborilojn, ĉarpentistajn kaj lignaĵajn ilojn, kestojn da greno diversspecaj kaj similajn aĵojn, kiuj ne estis difektitaj per mallonga restado en la akvo. Kiel dezirindaj ĉi tiuj aĵoj estus antaŭ du jaroj!

Ne mankis spaco en la magazenoj de Granita Palaco; tamen tiun tage ne estis jam tempo por konservi ĉion. Necesis memori, ke la ses piratoj el la ŝipanaro de la "Speedy" estis daŭre sur la insulo; ili certe estis danĝeraj kaj oni devis sin gardi kontraŭ ili. Kvankam la ponto super la Rivero de Kompato kaj ĉiuj pontetoj estis levitaj, estis malfacile kalkuli ke la rivero aŭ torento fortimigus la rabistojn.

Poste, estis interkonsiliĝo pri kion fari kun ili, kaj la kolonianoj decidis ke ili gardostaros la tutan nokton apud la kestoj kaj pakaĵoj kolektitaj proksime de la Kamentuboj. La nokto pasis tamen pace, kaj la piratoj eĉ ne aperis, ĉar Jup kaj Top, gardantaj la Granitan Palacon, certe estus anoncintaj ilian alvenon.

Dum la venontaj tri tagoj, la ŝipo estis malŝarĝita ĉe malfluso. Ĉe fluso, savitaj aĵoj estis metitaj en tenejon. Ili ankaŭ sukcesis deŝiri signifan parton de la kupra tuko kovranta la ŝipkorpon, kiu ĉiun tagon grade enprofundiĝis en la sablon. Tamen, antaŭ ol la sablo ensorbis la pli pezajn objektojn, kuŝantajn ĉe la fundo de la kanalo, Ayrton kaj Pencroff, plurfoje mallevinte al la fundo, alportis sur la surfacon ĉenojn kaj ŝipankrojn, pecojn da fera balasto kaj eĉ kvar kanonojn.

Rilate la paperojn kaj dokumentojn de la ŝipo, malgraŭ la plej zorgema serĉado de ĉiuj ŝrankoj kaj kaŝejoj en la oficira kajuto, Cyrus Smith trovis ilin nenie. La piratoj certe detruis ĉion rilate al la kapitano aŭ posedanto de la "Speedy".

La mistero de la detruo de la ŝipo verŝajne neniam estus solvita, se Nab ne estus hazarde trovinta sur la marbordo pecon de fleksita kaj ŝirita fera tubo kun videblaj spuroj de eksplodo. Nab alportis ĉi tiun ferpecon al sia sinjoro. Cyrus Smith atente pririgardis la tubon, poste, turninte sin al Pencroff, diris:

– Do vi, mia amiko, ankoraŭ insistas, ke la "Speedy" ne subakviĝis pro ŝiprompiĝo?

– Jes, sinjoro Cyrus – respondis la maristo. – Cetere vi scias same bone kiel mi, ke ne estas rokoj en la kanalo.

– Kaj se la ŝipo frakasus pro ĉi tiu ferpeco? – demandis la inĝeniero, montrante la rompitan tubon.

– Kio, pro ĉi tiu tubo? – ekkriis Pencroff per tono plena de nekredemo.

– Amikoj – diris Cyrus Smith. – Ĉu vi memoras, ke la ŝipo, antaŭ ol ĝi subakviĝis, estis forportita de speco de akvotrombo?

– Jes, sinjoro Cyrus! – respondis Harbert.

– Bone, ĉu vi volas scii, kio kaŭzis la formiĝon de ĉi tiu trombo? Ĉi tiu ferpeco! – diris la inĝeniero, montrante la tubon.

– Ĉi tio? – demandis Pencroff.

– Jes! Ĉi tiu tubo estas la restaĵo de torpedo!

– De torpedo! – ili ĉiuj ekkriis surprizitaj.

– Sed kiu uzis ĝin? – demandis Pencroff, ankoraŭ ne volante kapitulacii.

– Certe ne mi! – respondis Cyrus Smith. – Sed ĝi certe estis tie kaj vi povis mem taksi la forton de ĝia eksplodo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.