La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĝustigo de horloĝoj. – Pencroff estas kontenta. – Suspektinda fumo. – Ruĝa Torento. – La planta mondo sur la Insulo de Lincoln. – La animala mondo. – Montfazanoj. – Postkuro de kanguruoj. – Agutio. – Lago de Grant. – Reveno al Kamentuboj.
La setlantoj de la Insulo de Lincoln ankoraŭ ĵetis lastan rigardon ĉirkaŭen, kaj sekve ĉirkaŭpaŝis la krateron kaj post duonhoro estis ree sur pinto de la malsupra konuso, kie ili pasigis la nokton.
Penkroft supozis, ke jam estas horo por matenmanĝi, kaj tial starigis la demandon pri ĝustigo de la horloĝoj apartenantaj al Cyrus Smith kaj la raportisto.
La horloĝo de Gideon Spilett, kiel oni scias, restis netuŝita de marakvo, ĉar la raportisto falis sur sekan sablon. Ĝi estis instrumento de bonega dezajno, vera poŝkronometro, zorge ĉiutage streĉita de Gideon Spilett.
La horloĝo de la inĝeniero haltis dum ĝia posedanto kuŝis inter la sablodunoj.
Do Cyrus streĉis ĝin kaj, juĝante laŭ la alteco de la suno, movis la horan montrilon al la naŭa. Same volis fari Gideon Spilett, sed la inĝeniero retenis lian manon:
– Atendu, Gideon. Via horloĝo ĝis nun iras laŭ la tempo de Richmond, ĉu ne?
– Jes, Cyrus.
– Ĝi do estas alĝustigita laŭ la meridiano, sur kiu kuŝas tiu ĉi urbo; proksimume sur la sama meridiano ankaŭ troviĝas Vaŝingtono, ĉu?
– Sen dubo.
– Do lasu vian horloĝon je la horo, kiun ĝi nun montras. Streĉu ĝin regule: tio povas esti utila al ni.
– Kial diable? – pensis la maristo.
Matenmanĝon oni estis manĝis kun tia apetito, ke nenio restis el la ĉasaĵo kaj nuksoj. Sed Pencroff tute ne zorgis pri tio. Li atendis replenigi manĝaĵprovizon survoje, kaj li ne dubis, ke Top, kiu ankaŭ ricevis sian parton, elspuros novajn predojn en la densejo de la arbaro. Krome, li intencis peti la inĝenieron produkti iom da pulvo kaj kelkajn fusilojn, ne pensante, ke tio povus esti tro malfacila por li.
Post matenmanĝo, Cyrus Smith proponis reveni al Kamentuboj laŭ alia vojo. Li intencis pli proksime koniĝi kun la lago de Grant, enkadrigitan en tiaj belaj kadroj el verdaj arboj. Do ili ekiris laŭ la kresto de unu el la flankaj rokĉenoj, inter kiuj verŝajne estis fonto enfluanta en la lagon.
Ili decidis ne iri grupe, sed ankaŭ ne disiĝi tro malproksime. Eblis, ke danĝeraj bestoj loĝis en la densejoj kovrantaj la insulon, do estis prudente esti singardema. Plejparte Pencroff, Harbert kaj Nab formis la avangardon, kaj Top kuris antaŭ ili, serĉante ĉiujn arbustojn. La raportisto kaj la inĝeniero iris kune, Gideon Spilett tenis sian kajeron preta; silentema inĝeniero nur foje devojiĝis de la pado por preni kaj kaŝi en sian poŝon mineralan aŭ plantan specimenon, kiu interesis lin, sed ĉe tiu li ne faris komentojn.
– Kion li diable tiel kolektas? – murmuris al si la maristo. – Ankaŭ mi rigardas, sed mi ja vidas nenion indan kliniĝi.
Ĉirkaŭ la deka nia teamo malsupreniris de la lastaj montetoj konsistigantaj la piedon de la Monto de Franklin. La grundo estis kovrita nur de arbustoj kaj maldense disĵetitaj arboj.
Cyrus Smith nun estis certa, ke ili sekure atingos la torenton, kiu, li kredis, devis flui inter la arboj ĉe la fino de la ebenaĵo. Subite li ekvidis Harbert-on kurantan al li, dum Nab kaj la maristo kaŝis sin malantaŭ la rokojn.
– Kio nova estas tie, mia knabo? – demandis Gideon Spilett.
– Fumo!… – respondis Harbert. – Ni vidis fumon leviĝantan inter la rokoj, cent paŝojn de ni.
– Ĉu tio povus esti homoj? – ekkriis la raportisto.
– Ni ne montru nin antaŭ ol ni scios kun kiu ni traktas – diris Cyrus Smith. – Mi pli timas ol fervoras renkonti la loĝantojn de ĉi tiu insulo, se ili vere estas ĉi tie.
– Kie estas Top?
– Ĝi kuris antaŭen.
– Ĝi ne bojas?
– Ne.
– Estas strange. Ni provu revoki ĝin.
Kelkajn minutojn poste, la inĝeniero, Gideon Spilett kaj Harbert aliĝis al siaj kunuloj kaj, kiel ili, kaŝiĝis malantaŭ pecoj de bazalto.
De ĉi tiu loko ili klare vidis flavecan fumon leviĝantan per volviĝantaj nuboj en la ĉielon. Top revenis ĉe la malpeza fajfo de sia mastro, kaj la inĝeniero signalis al siaj kunuloj, ke ili atendu lin kaj ŝteliris inter la rokojn.
La kolonianoj atendis la rezultojn de tiuj esploroj kun iom da maltrankvilo. Subite ili aŭdis vokon de Cyrus kaj rapide kuris al li. Sur la loko, kie staris Cyrus, ili antaŭ ĉio sentis tre akran kaj malagrablan odoron ŝvebantan en la aero.
La odoro estis tiel facile rekonebla, ke la inĝeniero tuj komprenis, ke ili havas nenion por timi.
– Ĉi tiu fajro – li diris – aŭ pli ĝuste fumo, estas produkto de la naturo mem. Ĝi devenas de sulfurfonto, kiu provizos al ni efikan medikamenton kontraŭ malvarmumoj kaj gorĝaj malsanoj.
– Bonege! – ekkriis Pencroff. – Mi bedaŭras, ke mi ne havas kataron!
La setlantoj iris al la loko, el kiu la fumo leviĝis. Ĉi tie ili vidis sulfurfonton ŝprucantan sufiĉe abunde inter la rokoj, kies akvoj, sorbante oksigenon el la atmosfero, eligis fortan odoron de hidrogena sulfido.
Cyrus Smith, trempante la manon en la akvon, sentis, ke ĝi estis sufiĉe viskoza, kaj kiam li gustumis ĝin, li trovis, ke ĝi havis dolĉan guston. Li taksis la temperaturon je ĉirkaŭ naŭdek kvin gradoj Fahrenheitaj, kaj kiam Harbert demandis, sur kio li bazis ĉi tiun kalkulon, li respondis:
– Tio ĉi estas tre simpla, mia infano: kiam mi trempis mian manon en ĉi tiun akvon, mi sentis nek malvarmon, nek varmon. Ĉi tio pruvas, ke ĝi havas la saman temperaturon kiel la homa korpo, kiu estas proksimume naŭdek kvin gradoj Farenhejtaj.
Ĉar la sulfurfonto estis por ili en la momento tute senutila, ili forlasis ĝin kaj direktis sin al la arbara densejo, disvastiĝanta kelkcent paŝojn for.
Ĉi tie, kiel la inĝeniero ĝuste divenis, la torento fluigis siajn rapidajn, kristalajn akvojn, kadritaj de altaj bordoj de ruĝa tero, kies koloro klare malkaŝis, ke ĝi enhavis feroksidon en si. Kaŭze de tio oni nomis ĉi tiun torenton Ruĝa Totento.
Ĝi estis torento larĝa, profunda kaj travidebla, formita el montaj akvoj, kiu, foje pigre ruliĝante super la sablo, kaj foje muĝante super la rokoj kaj falante en kaskadoj, fluis en la lagon en rubando longa unu mejlon kaj tridek ĝis kvardek futojn larĝa. Ĝia akvo estis dolĉa, kio pravigis la supozon ke la akvo en la lago devis esti la sama. Tio estus plej grava malkovro, se ĉi-flanke troviĝus pli komforta loĝejo ol la Kamentuboj.
La arboj kiuj kelkcent futojn malsupre ombris ambaŭflanke la bordojn de la torento apartenis al specio tre ofta en zono modera de Aŭstralio kaj Tasmanio. En ĉi tiu tempo de jaro, komence de aprilo, kiu en ĉi tiu hemisfero respondas al nia oktobro, kaj tial komence de aŭtuno, la folioj ankoraŭ ne falis de ili. Tie estis kazuarenoj kaj eŭkaliptoj; venontan printempon kelkaj el tiuj arboj devus abunde provizi la kolonianojn per sukermanao, tute simila al orienta manao. En la maldensejoj kreskis grupoj de aŭstraliaj cedroj, kaj tiuj maldensej estis kovritaj per alta herbo, kies specio estas konata en Nova Nederlando. Estis strange, ke kokosarboj, kiuj estas tiel abundaj sur la insuloj de la Pacifika Oceano, tute ne troviĝis tie ĉi. Eble la klimato estis tro malvarma por ili.
– Kia domaĝo! – diris Harbert. – Tiel utilaj arboj, kaj kiajn mirindajn nuksojn ili produktas!
Diversaj specioj de birdoj nestis inter la maldikaj branĉoj de eŭkaliptoj kaj kazuarenoj. Nigraj, blankaj kaj grizaj kakatuoj, papagoj de diversaj specoj kaj plumaro, verdaj, ruĝaj kaj bluaj, aperis al la piedvojaĝantoj kaj saltis de branĉo al branĉo kun laŭta knarado kaj babilado.
Subite, stranga koncerto eksonis inter la branĉoj. La setlantoj aŭdis, laŭvice, la kantadon de birdoj, la voĉojn de kvarpiedaj bestoj kaj ian babiladon, kiu facile povus esti konsiderata la parolo de sovaĝaj homoj. Nab kaj Harbert, forgesinte la bazajn regulojn de singardo, kuris en tiu direkto. Feliĉe tamen estis nek predbestoj nek sovaĝaj homoj, sed nur duondekduo da tiuj birdoj, kiuj kantas kaj imitas diversajn sonojn samtempe; ili tuj sciis, ke tiuj ĉi estas montarfazanoj. Kelkaj bone metitaj batoj de la bastono finis ĉi tiun scenon de imitado kaj provizis la kolonianojn per kelkaj pecoj da bongusta viando por tagmanĝo.
Harbert ankaŭ rimarkis belajn kolombojn kun brunaj flugiloj, iuj kun grandiozaj krestoj, aliaj kun verda plumaro. Estis neeble proksimiĝi al ili, same kiel al la korvoj kaj pigoj, kiuj ekflugadis amase. Unu pafo prenus la vivon de multaj el ĉi tiuj birdoj; tamen niaj ĉasistoj havis nur ŝtonojn kaj bastonojn.
La manko de armiloj montriĝis eĉ pli akre, kiam subite aro da bestoj, saltantaj plurajn futojn en la aero, trakuris la densejon tiel rapide kaj je tia alto, ke ili aspektis kiel sciuroj saltantaj de arbo al arbo.
– Ili estas kanguruoj! – ekkriis Harbert.
– Ĉu ili estas manĝeblaj? – demandis Penkroff.
– Spicitaj je la ĝusta maniero, ili estas pli bongustaj ol la plej bongusta ĉasaĵo – respondis la raportisto.
Gideon Spilett ankoraŭ ne finis ĉi tiujn kuraĝigajn vortojn, kiam la maristo, Nab kaj Harbert ĵetis sin persekuti la kanguruojn. Cyrus Smith vane vokis post ili. Kaj ili senefike estis persekutantaj tiun ĉi flekseblan kaj pilkecan ĉasaĵon; post kvin minutoj ili senspiriĝis kaj la kanguruoj malaperis en la densejon. Top estis same malfeliĉa kiel ĝiaj mastroj.
– Sinjoro Cyrus – diris Pencroff, kiam la inĝeniero kaj la raportisto aliĝis al ili – sinjoro Cyrus, vi mem vidas, ke necesas havi fusilojn. Ĉu vi sukcesus ilin fari?
– Eble – la inĝeniero respondis. – Sed intertempe ni komencos fari pafarkojn kaj sagojn, kaj mi ne dubas, ke vi baldaŭ estos same lerta kun ĉi tiuj armiloj kiel la aŭstraliaj ĉasistoj.
Top, kun siaj propraj interesoj en kapo, kuris kaj musumis ĉien. Verŝajne, se iu ĉasaĵo falus en ĝiajn dentoj, ĝi ne multe profitus al la ĉasistoj. Top ĉi-foje ĉasis por sia propra kalkulo, sed Nab gardis ĝin kaj faris ĝuste.
Ĉirkaŭ la tria horo la hundo malaperis en la arbustoj, kaj baldaŭ obtuza kriado sciigis la ĉasistojn, ke Top batalas kontraŭ iu besto.
Nab kuris tien kaj vidis Top-on voreme manĝi iun kvarpiedulon; dek sekundojn poste estus malfacile determini al kiu specio apartenis la besto. Feliĉe, la hundo trafis la tutan neston kaj mortigis tri ronĝulojn samtempe – ĉar la bestoj apartenis al tiu ĉi ordo – du el ili kuŝis sufokitaj sur la tero.
Baldaŭ aperis Nab, tenante en ĉiu mano beston iom pli grandan ol leporo. Ili havis flavan felon kun verdetaj makuloj kaj mallongan voston. Loĝantoj de Usono havis neniun problemon por determini la nomon de ĉi tiuj bestoj. La estaĵoj estis marasoj, genro de amerikaj kunikloj, ne multe pli grandaj ol la specio komuna en tropikaj landoj, kun longaj oreloj; iliaj buŝoj estis armitaj per kvin molaroj ĉiuflanke, kio distingis ilin ĉefe de agutioj.
– Hura! – ekkriis Pencroff. – Nu, ni havas rostaĵon! Nun ni povas reveni hejmen!
Ili pluiris. La Ruĝa Torento senĉese ruligis siajn akvojn sub la volbo el kazuarenoj, Banks-pinoj kaj grandegaj benzoarboj. La grandiozaj liliaj plantoj leviĝis dudek futojn supren. Aliaj specioj de arboj kaj arbedoj, nekonataj al nia juna naturisto, klinis sin super la murmuranta torento. Dume ĝia lito pli kaj pli larĝiĝis, kaj Cyrus atendis baldaŭ atingi la elfluejon. Fakte, trairinte tra densa grupo de grandiozaj arboj, ili subite ekvidis la bordon de la lago.
Tio estis la norda bordo de Lago de Grant. Alloga vidaĵo renkontis la okulojn de niaj vojaĝantoj. Tiu ĉi akvoplataĵo, ĉirkaŭ sep mejloj en cirkonferenco kaj ducent kvindek akreoj en areo, estis enkadrigita per arboj de diversaj specioj. En la oriento, la surfaco de la maro brilis tra kurteno da verdaĵo, pitoreske kolorigita tie kaj aliloke. Norde, la bordoj de la lago formis iomete rondan arkon, forte kontrastantan kun la akraj linioj de la internaj randoj. Kelkcent futojn de la suda bordo, super la akvoj de la lago, elstaris granda roko. Kelkaj familioj de alcionoj vivis tie en najbara harmonio. Ili sidis grave kaj senmove sur la ŝtonetoj, insidante la alnaĝantajn fiŝojn, poste ili subite eksaltis kun akra krio, plonĝis en la akvon kaj post momento ekaperis, portante sian predon en la beko.
Sur la bordoj promenis fiere sovaĝaj viranasoj, pelikanoj, akvaj kaj ruĝbekaj korvoj, filidonoj kun langoj kiel penikoj kaj kelkaj grandiozaj menuroj kun lirformaj vostoj.
La akvo de la lago estis dolĉa, travidebla kaj juĝante laŭ la samcentraj cirkloj sur ĝia surfaco, la lago devis esti plena de fiŝoj.
– Ĉi tiu lago estas bela! – diris Gideon Spilett. – Mi ŝatus loĝi sur ĝiaj bordoj!
– Ni loĝos ĉi tie! – respondis Cyrus Smith.
La setlantoj, volante reveni al Kamentuboj per la plej mallonga vojo ebla, turnis sin suden kaj komencis traŝiriĝi tra la arbustojn netuŝitaj de homa piedo. Ili finfine atingis la Grandan Altebenaĵon.
Por atingi la Kamentubojn necesis trapasi oblikve la tutan ebenaĵon dum unu mejlo, ĝis la kurbiĝo farita de la Rivero de Kompato ĉe ĝia unua turniĝo. Sed la inĝeniero volis ekscii, kiel la akvo forfluis el la lago, do ili iris pli inter la arbojn, mejlon kaj duonon norden. Ili trairis unu mejlon, sed trovis neniun forfluejon, kiu tamen certe devis ekzisti, ĉar la akvo ankoraŭ ne superfluis la lagobordojn.
Estis la kvina kaj duono. Preparoj por vespermanĝo postulis revenon al Kamentuboj. La setlantoj turnis sin reen kaj, marŝante laŭ la maldekstra bordo de la Rivero de Kompato, baldaŭ trovis sin en Kamentuboj.
Oni ekbruligis fajron, kaj Nab kaj Pencroff estis komisiitaj kun la devoj de kuiristoj. Baldaŭ ili preparis agutirostaĵon kaj la tuta grupo manĝis kun granda apetito.
Post la manĝo, kiam ĉiuj estis preparantaj iri en la litojn, Cyrus Smith elprenis el sia poŝo kelkajn malgrandajn mineralojn de diversaj specoj kaj diris:
– Miaj amikoj, jen ni havas feron, jen piriton, jen argilon, jen kalkon, kaj jen karbon. Jen kion la naturo donas al ni kaj ĉi tio estas ĝia parto en kunlaborado. Morgaŭ estos nia vico!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.