La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XVI

La loĝeja problemo denove iĝas grava. – La fantaziaj projektoj de Pencroff. – Ekskurso al la norda bordo de la lago. – La norda rando de la Granda Altebenaĵo. – Serpentoj. – La bordo de la lago. – La angoro de Top. – Top saltas en la akvon. – Subakva batalo. – Mara bovino.

Tio okazis la 6-an de majo, kiu la tago en la norda hemisfero respondas al la 6-a de novembro. La ĉielo estis nuba dum kelkaj tagoj antaŭe, do oni devis pensi pri pli varma ŝirmejo. Estas vere, ke ĝis nun ili ankoraŭ havis dek ĝis dek du gradojn da varmo, sed ĉar la insulo devis esti en la samaj klimataj kondiĉoj kiel Sicilio kaj Grekio, kie okazas esti tre severaj frostoj, do ankaŭ tie ĉi oni povus atendi la sezonon, kiam la temperaturo falus signife.

Eĉ se ankoraŭ ne estis minaco de frosto, la pluvsezono ne estis malproksima, kaj sur ĉi tiu soleca insulo, elmetita al pluvo kaj ŝtormoj en la muĝanta Oceano, ŝtormoj devis esti oftaj kaj danĝeraj.

Necesis do senprokraste decidi pri la demando trovi pli taŭgan loĝejon ol la Kamentubojn, kiuj jam estis invaditaj de la maro; tial, estis neeble riski tian akcidenton denove.

– Fine – aldonis Cyrus Smith, parolante pri tio kun siaj kunuloj – ni devas entrepreni certajn antaŭzorgojn.

– Kial? – demandis la raportisto. – Ja la insulo ne estas loĝata.

– Eble – la inĝeniero respondis. – Tamen ni ankoraŭ ne vizitis ĝian centran parton. Eĉ se ni ne renkontus homojn, mi timus sovaĝajn bestojn. Do ni devas protekti nin kontraŭ atako, alie unu el ni devus gardostari ĉe la fajro ĉiunokte. Kaj fine, miaj amikoj, vi devas antaŭvidi ĉion. Ni estas en tiu ĉi parto de la Pacifika Oceano, kiun ofte vizitas malajaj piratoj.

– Kiel do? – demandis Harbert. – Tiel malproksime de iu ajn terpeco?

– Jes, mia infano – respondis la inĝeniero. – Piratoj estas same aŭdacaj maristoj kiel danĝeraj fiuloj, do ni devas gardi nin.

– Bone do – respondis Pencroff. – Ni ĉi tie defendos nin kontraŭ la sovaĝuloj, kiel meloj en kavernoj. Sed ĉu ne estus bone, sinjoro Cyrus, unue ekkoni la tutan insulon antaŭ ol ni faros ian decidon?

– Tio estus plej bone – aldonis Gideon Spilett. – Kiu scias, eble sur la kontraŭa marbordo ni trovos kavernon, kiun ni vane serĉis ĉi tie?

– Tio estas vera – respondis la inĝeniero – sed ne forgesu, miaj amikoj, ke ni nepre devas loĝi proksime al dolĉa akvo, kaj ke, rigardante de la monto de Franklin, ni vidis neniun torenton aŭ riveron okcidente.

– Tiukaze, sinjoro Cyrus – diris la maristo – ni konstruos domon sur la bordo de la lago. Ja nun ne mankas al ni brikoj aŭ iloj. Ni jam estis brikfaristoj, ceramikistoj, metalurgiistoj, forĝistoj, do diable, ni ankaŭ povas fariĝi masonistoj!

– Certe, mia amiko; sed antaŭ ol ni decidos pri ĝi, ni unue devas serĉi loĝejon konstruitan de la naturo mem.

– Mi konsideras – diris Pencroff. – Kaj se ni eltranĉus loĝejon en ĉi tiu granitmuro, je certa alto, tiel ke ne estu aliron al ĝi de ie ajn? ho, tio estus bonega! Ni havus kvin aŭ ses ĉambrojn ĉe la marflanko.

– Kun fenestroj por lumigi ilin! – ekkriis Harbert, ridante.

– Kaj kun ŝtuparo por atingi ilin! – aldonis Nab.

– Vi ridas – la maristo ekkriis. – Kial? Ĉu mia projekto inkluzivas ion neeblan? Ĉu ni ne havas pioĉojn kaj sarkilojn? Aŭ ĉu sinjoro Cyrus ne povas produkti al ni la pulvoron, per kiu ni krevigu ĉi tiujn rokojn? Ĉu vere, sinjoro Cyrus, ke vi produktos la pulvoron, se ni bezonos ĝin?

Cyrus Smith silente aŭskultis tiujn iom fantaziajn projektojn de Pencroff. Eksplodigi ĉi tiujn granitajn masojn, eĉ helpe de pulvorminoj, estus vere Herkula tasko; tamen, responde al la demando de la maristo, la inĝeniero nur proponis ekzameni la granitan muron eĉ pli zorge, ekde la defluejo de la rivero ĝis ĝia norda rando.

Do oni komencis zorgan serĉadon je la longo de preskaŭ du mejloj. Sed la muro, kiu estis ĉie kompakta kaj glata, nenie havis eĉ la plej etan kavon.

Fininte la serĉadon, niaj kolonianoj trovis sin ĉe la norda rando de la granitmuro, kie ĝi estis transiranta en longan deklivon, kiu malrapide malaperis inter la sabla marbordo. De ĉi tiu punkto ĝis la fino de la okcidenta ekstremo, ĉi tiu muro transformiĝis en specon de fortikaĵo farita el akumulitaj amasoj da ŝtonoj, tero kaj sablo, intermetitaj tie kaj aliloke per arbustoj, arboj kaj densaĵoj. La deklivo de tiu ĉi monteto estis nur kvardek kvin gradoj. Grupoj da arboj leviĝis sur deklivoj sufiĉe dense kovritaj per arbustoj. Sed ĉi tie finiĝis la vegetaĵaro kaj de la piedo de la remparo longa sabla ebenaĵo etendiĝis ĝis la marbordo.

Cyrus Smith kredis, ne senkaŭze, ke la elfluo de akvo el la lago devas esti ĉi-flanke, en formo de kaskado. Fakte, la troa akvo konstante fluanta el la Ruĝa Torento devis ien elflui. La inĝeniero ne povis trovi ĉi tiun elfluejon ĉe iu el la jam vizititaj bordoj, tio estas, de la elfluejo de la torento en la okcidento ĝis la Granda Altebenaĵo.

La inĝeniero do sugestis, ke liaj kunuloj grimpu al la supro de la fortikaĵo, kiun ili ĵus estis pririgardantaj kaj revenu laŭ ĝia kresto al la Kamentuboj, vizitante la nordajn kaj orientajn bordojn de la lago laŭvoje.

Tiu ĉi propono estis unuanime akceptita, kaj kelkajn minutojn poste Harbert kaj Nab jam taris sur la supro de la monteto, sekvataj pli malrapide de Cyrus Smith, Gideon Spilett kaj Pencroff.

Ducent paŝoj antaŭ ili, mirinda akvosurfaco brilis en la sunradioj. La pejzaĝo en ĉi tiu loko estis mirinda. Arboj kun flavecaj folioj, aranĝitaj en pitoreskaj grupoj, ĝojigis la okulon. Tie kaj aliloke, la trunkoj de antikvaj arboj, falintaj sub la influo de jarcentoj, reflektis sian nigrecan ŝelon kontraŭ la freŝa verdaĵo. Disaŭdiĝis la pepado de bruaj kakatuoj saltantaj de branĉo al branĉo. Ili aspektis kiel sunradioj trarompantaj tra la branĉojn kaj plaŭdantaj en ĉielarkajn kolorojn.

Cyrus Smith kaj liaj kunuloj singarde moviĝis tra ĉi tiu nekonata al ili lando. Arkoj, sagoj kaj feritaj klaboj estis ĉiuj iliaj armiloj. Tamen ili renkontis neniujn bestojn; ŝajne la tuta ĉasaĵo estis kaŝita en la densaj arbaroj etendiĝantaj suden. Tamen ili spertis malagrablan senton, kiam ili subite vidis Top-on starantan super grandega serpento, longa je dek kvar aŭ dekkvin futoj. Nab mortigis ĝin tuj per unu bato de sia bastono. Cyrus Smith ekzamenis la reptilion kaj deklaris ke ĝi ne estis venena kaj apartenis al genro manĝita de la sovaĝaj loĝantoj de Novsudkimrio. Eblis tamen, ke ĉi tie troviĝis serpentoj, kies mordoj estis mortigaj; do oni devis esti singarda.

Baldaŭ ili atingis la buŝon de la Ruĝa Torento en la loko, kie ĝi enfluis en la lagon. Cyrus Smith trovis, ke la enfluo de akvo estis sufiĉe konsiderinda, do ne estis dubo, ke la naturo ankaŭ devis krei elfluon ie por elĵeti la troan akvon. Kaj temis ĝuste pri tio, ke oni trovu ĉi tiun ellason, ĉar ĝi devis fidinde krei fortan falon, kies mekanika forto povus esti uzata.

La kolonianoj nun marŝis laŭ la bordo de lago, kiu ŝajnis esti plena de fiŝoj. Pencroff decidis fari fiŝkaptilon kaj okupiĝi pri fiŝkaptado en sia libera tempo.

Antaŭ ĉio, necesis ĉirkaŭiri la akran randon en la nordorienta flanko. Oni povis ĝuste supozi, ke en ĉi tiu loko estis elfluo, ĉar la lagsurfaco atingis preskaŭ ĝis la bordo. Tamen, ekspektoj malsukcesis kaj la kolonianoj pluiris.

La bordoj de la lago etendiĝantaj paralele al la marbordo de la insulo estis malpli arbarkovritaj, sed grupoj da arboj disĵetitaj tie ĉi kaj tie aldonis al la pejzaĝo piktoreskecon. La lago de Grant estis videbla de ĉi tie en sia tuta gloro, kaj eĉ neniu blovo de vento tuŝis la glatan surfacon de la akvo. Top, plonĝante inter la arbustoj, fortimigis arojn da diversaj birdoj, kaj Gideon Spilett kaj Harbert pafis al ili per siaj arkoj. Unu el tiuj birdoj, vundita de la bone celita pafo de Harbert, falis en la marĉajn arbustojn. Top kuris en tiu direkto kaj post momento ĝi revenigis belan birdon de la naĝanta genro, cindrogrizkoloran, kun mallonga beko. Ĝi estis fuliko, je grandeco de granda perdriko. Tiu ĉi ĉasaĵo estas malbona kaj ĝia gusto lasas multe por deziri. Tamen, Top estis malpli elektema ol ĝiaj mastroj, do oni decidis regali ĝin per fuliko por vespermanĝo.

En certa momento la hundo, antaŭe sufiĉe trankvila, komencis montri grandan eksciton. Ĝi kuris tien kaj reen laŭ la bordo; subite ĝi haltis kaj fiksrigardis al la surfaco de la akvo, levis unu piedon supren, kvazaŭ ĝi elflarus ian nevideblan ĉasaĵon, kaj poste komencis fervore boji, kvazaŭ ĝi elspurus predon.

Komence nek Cyrus Smith nek liaj kunuloj turnis atenton sur la konduton de la hundo, sed fine la ĉiam pli akra bojado kaptis la atenton de la inĝeniero.

– Kion vi vidas tie, Top? – Li demandis.

La hundo faris kelkajn saltojn reen al sia mastro, montrante evidentan maltrankvilon, sed baldaŭ kuris reen al la lagobordo. Subite ĝi ĵetis sin en la akvon. Maltrankvila, Cyrus denove alvokis ĝin.

Top turnis sin je la voĉo de sia mastro kaj grimpis sur la bordon; sed neniel ĝi povis trankviliĝi. Ĝi saltis inter la altaj arbustoj kaj, gvidita de instinkto, ŝajnis postkuri iun nevideblan estaĵon naĝantan subakve laŭ la bordo de la lago. Tamen, la surfaco de la akvo estis tute glata, sen iuj ondetoj. La kolonianoj haltis plurfoje sur la bordo, atente rigardante la akvon. Sed ili nenion rimarkis. Estis ia mistero en tio.

Jam alproksimiĝis la kvina posttagmeze, kiam Top subite denove ekmaltrankviliĝis. Ĝi feroce bojis kaj antaŭ ol ĝia mastro povis haltigi ĝin, ĝi saltis en la lagon duan fojon.

Ĉiuj kuris al la bordo. Dume la hundo jam fornaĝis ĉirkaŭ dudek futojn kaj Cyrus vokis ĝin malpacience, kiam subite emerĝis grandega kapo el la akvo, kiu en tiu punkto ŝajnis profunda.

Harbert tuj sciis, al kiu amfibia specio apartenas la posedanto de tiu ĉi pinta kapo kun grandaj okuloj kaj dikaj, longaj lipharoj.

– Tio estas mara bovino – li ekkriis.

Tiu ĉi grandega besto ĵetis sin sur la hundon, kiu vane provis eskapi de ĝi al la bordo. Ĝia mastro ne povis helpi ĝin, kaj antaŭ ol Spilett aŭ Harbert povis streĉi siajn pafarkojn, Top jam malaperis sub la akvo, kaptita de bovino.

Nab, kun sia ferita klabo, volis rapidi al la savo de la hundo, preta persekuti la monstron en ĝia propra elemento.

– Ĉesu. Nab – diris la inĝeniero, haltigante la kuraĝulon.

Dume sub la akvo batalo estis okazanta, batalo nekomprenebla, ĉar en ĉi tiuj kondiĉoj Top neniel povis rezisti. Tiu ĉi batalo certe estis terura; ĝi estis videbla sur la ŝaŭma surfaco de la akvo, kaj ĝi ne povus finiĝi alie ol je la morto de la hundo! Subite, Top aperis inter la ekscititaj ondoj. Ĵetita en la aeron de iu nekonata forto, ĝi flugis dek futojn super la supraĵo de la akvo, refalis en ĝin kaj baldaŭ naĝis al la bordo, mirakle savita.

Cyrus Smith kaj liaj kunuloj rigardis mirigite, ne komprenante kio ĵus okazis. La subakva batalo ankoraŭ daŭris. Verŝajne la mara bovino, atakita de alia giganto, liberigis la hundon kaj nun batalis por sia propra vivo.

Tio tamen ne daŭris longe. La akvo fariĝis ruĝa kaj morta monstro emerĝis el la sanga dronejo. Baldaŭ poste, la akvo elĵetis ĝin sur la sablon ĉe la suda fino de la lago.

La kolonianoj kuris al ĉi tiu loko. La mara bovino jam mortis. Ĝi estis grandega besto, dek kvin ĝis dek ses futojn longa, kaj devis pezi inter tri kaj kvar mil funtoj. Sur ĝia nuko estis larĝa vundo , kvazaŭ ĝi estus kaŭzita per klingo de hakilo.

Kia monstro faligis grandegan marbovinon kaj faris al ĝi tiel severan vundon? Neniu povis diveni tion kaj la kolonianoj, tute zorgitaj pri tiu ĉi evento, revenis al Kamentuboj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.