La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro VII

Raportisto kaj Pencroff en la gregejo. – Transporto de Harbert. – La malespero de la maristo. – Interkonsiliĝo. – Maniero de kuracado. – Espero. – Kiel informi Nab-on? – Certa kaj fidela sendito. – La respondo de Nab.

Je la kriego de Harbert, Pencroff ĵetis sian armilon kaj alkuris lin.

– Ili mortigis lin! – li ekkriis. – Ili mortigis mian plej karan infanon!

Ankaŭ Cyrus Smith kaj Gideon Spilett rapidis al Harbert. La raportisto klinis sin por aŭdi, ĉu la koro de la kompatinda knabo ankoraŭ batas.

– Li vivas! – li fine kriis. – Sed li devas esti movita.

– Al Granita Palaco? Sed estas neeble – respondis la inĝeniero.

– Al la gregejo, do – Pencroff vokis.

– Atendu momenton! – diris Cyrus Smith.

Kaj li kuris maldekstren, intencante ĉirkaŭiri la barilon. Subite li ekvidis antaŭ si unu el la fuĝintoj, kiu celinte trapikis per kuglo lian ĉapelon. Tamen, antaŭ ol li pafis la duan fojon, li falis, pikita en la koron per la ponardo de Cyrus, kiu estis eĉ pli certa ol lia fusilo.

Dume, Gideon Spilett kaj la maristo iris al la alia flanko de la barilo, forigis la riglilojn kaj enkuris en la dometon. Estis neniu tie. Kelkajn minutojn poste, Harbert jam kuŝis sur la lito de Ayrton.

La malespero de la maristo estis malfacile priskribi. La raportisto kaj inĝeniero vane provis trankviligi lin. Ili faris ĉion en sia povo por savi la kompatindan infanon de morto, kiu agoniis antaŭ iliaj okuloj. Gideon Spilett havis kelke da medicina kaj kirurgia scioj, do helpe de Cyrus Smith li prizorgis Harbert-on. La knabo estis tre pala kaj lia koro batis tiel malforte, ke Gideon Spilett apenaŭ sentis la pulson; li estis senkonscia kaj sentis nenion.

Spilett malkaŝis la bruston de Harbert kaj, haltinte la sangon, lavis ĝin per malvarma akvo. Tiam aperis la vundo. Ĝi estis granda truo inter la tria kaj kvara ripoj. Cyrus Smith kaj Gideon Spilett renversis la kompatindan knabon sur alian flankon, el kies brusto elliĝis ĝemo tiel malforta, ke oni povus pensi, ke tio estis lia lasta spiro. La dua vundo estis sur la dorso de Harbert, kaj sango fluis el ĝi abunde.

– Dankon al Dio! – ekkriis la raportisto. – La kuglo ne restis en la korpo, do ne necesas eltiri ĝin.

– Kaj la koro? – demandis Cyrus Smith.

– Ĝi estas netuŝita; alie Harbert estus senviva.

– Senviva! – malespere ekkriis Pencroff.

Li aŭdis nur la lastajn vortojn de la raportisto.

– Ne, Pencroff, ne!– ekkriis Cyrus Smith. – Li vivas! La pulson oni daŭre sentas! Li eĉ eligis ĝemon antaŭ momento! Sed mi petas: por Harbert, trankviliĝu. Ni devas regi nin mem. Ne malesperigu nin, mia amiko.

La sekvan tagon, la 24-an de novembro, Cyrus Smith kaj liaj kunuloj komencis havi malfortan esperon. Harbert donis signon de vivo. Li malfermis la okulojn kaj renkontis Cyrus-on Smith, la raportiston, kaj Pencroff-on.Li eĉ eldiris du aŭ tri vortojn. Tamen li ankoraŭ ne sciis, kio okazis al li. Gideon Spilett informis lin pri ĉio, petegante lin gardi sin kontraŭ la plej eta emocio, kaj aliflanke certigante lin, ke lia vivo ne plu estas en danĝero kaj ke liaj vundoj baldaŭ cikatriĝos. Harbert preskaŭ ne sentis doloron, kaj la akvo, kiu estis konstante aspergita sur la kompresojn, malhelpis infekton. La resaniĝo estis tute normala, la febro ne pliiĝis, do oni povis atendi, ke la danĝera vundo ne havos gravajn sekvojn. Pencroff sentis ŝtonon malrapide fali el sia koro. Tamen li ankoraŭ gardis Harbert-on kiel flegistino de kompato.

Kiel oni povas facile konjekti, dum la unuaj dudek kvar horoj de sia restado en la gregejo, la setlantoj zorgis nur pri Harbert. Ili tute forgesis pri la danĝero, kiu minacis ilin, se la piratoj revenos kaj ne pensis pri rimedoj de singardemo. Sed tiutage, kiam la malsanulo fine trankvile ekdormis, kaj Pencroff gardis ĉe lia lito, Cyrus Smith kaj la raportisto decidis interkonsiliĝi pri tio, kion oni faru sekve.

Antaŭ ĉio, ili ĉirkaŭiris la tutan gregejon. Nenie estis signoj de la restado de Ayrton. Ĉu liaj iamaj partneroj abduktis lin? Ĉu ili atakis lin neatendite en la gregejo? Do eble tiukaze li batalis kaj mortis? Ĉi tiu lasta diveno estis tre verŝajna. Gideon Spilett, transsaltante la barilon, klare vidis piraton fuĝantan direkte al Monto de Franklin, post kiu ĵetis sin Top.

Koncerne la gregejo, ĝi suferis nenian damaĝon. La pordoj de la staloj estis ŝlositaj, do la bestoj ne povis forkuri en la arbaron. Ne estis eĉ la plej etaj spuroj de batalo, neniu difekto en la barilo aŭ la domo.

– Malfeliĉa! – diris Cyrus Smith, pensante pri Ayrton. – Ili devis surprizi lin neatendite, kaj ĉar li certe ne volis kapitulaci, ili murdis lin.

– Ankaŭ mi timas ĝin! – respondis la raportisto. – Tiam tiuj krimuloj ekloĝis en la dometo de Ayrton, kie ili trovis sufiĉajn provizojn, kaj nur nia alveno devigis ilin forkuri. Ĉiuokaze, estas certe, ke Ayrton ne estis ĉi tie en tiu momento.

– Ni devus traserĉi la arbaron – diris la inĝeniero – kaj forigi la insulon de ĉi tiuj fiuloj. Pencroff pravis, kiam li volis pelĉasi ilin kiel sovaĝajn bestojn. Kiom da malfeliĉo tio evitigus al ni!

– Tio estas vera – respondis la raportisto – sed nun ni akiris la rajton agi senkompate!…

– Ĉiuokaze – diris la inĝeniero – ni devas resti en la gregejo ĝis estos sekure transporti Harbert-on al Granita Palaco.

– Kaj kio pri Nab? – demandis la raportisto.

– Nab estas tute sekura.

– Kaj se, maltrankvila pro nia foresto, li rapidas ĉi tien al ni?…

– Oni devas preventi tion – vigle respondis Cyrus Smith. – Oni murdus lin survoje. Se la telegrafo ankoraŭ funkcius, ni povus averti lin. Sed ĉi tio estas neebla! Eĉ ne indas pensi pri lasi Pencroff-on kaj Harbert-on ĉi tie solaj!... Ha!... Do mi mem iros al la Granita Palaco.

– Ho ne! Ne, Cyrus – la raportisto ekkriis. – Vi ne devas elmontri vin tiel. Via kuraĝo ne utilus. Tiuj ĉi fiuloj evidente gardas la gregejon – mi vetus, ke ili estas en la ĉirkaŭanta arbaro – do se vi ekirus memstare, ni baldaŭ havus alian malfeliĉon.

– Sed kio okazos al Nab? – ripetis la inĝeniero. – Pasis jam tagnokto de kiam li havas neniu sciaĵo de ni. Li estus preta veni al ni.

Kiam la inĝeniero pensis pri tio, liaj okuloj fiksis sur Top-on, kiu moviĝis tien kaj reen kvazaŭ ĝi volus ion diri.

– Top! – vokis Cyrus Smith. La besto eksaltis je la voĉo de sia mastro.

– Ho jes! Top iros! – ekkriis la raportisto, tuj kompreninte la penson de la inĝeniero. – Ĝi portos la mesaĝon de la gregejo al la Granita Palaco kaj revenos kun la respondo!

– Pli rapide! – respondis Cyrus Smith. – Ni rapidu!

Gideon Spilett rapide forŝiris paĝon el sia kajero kaj skribis:

Harbert vundita. Ni estas en la gregejo. Gardu vin. Ne forlasu Granitan Palacon. Ĉu piratoj aperis ie proksime? Respondu per Top.

Spilett faldis la paperon kaj alfiksis ĝin al la kolumo de Top.

– Top, mia hundeto – diris la inĝeniero, karesante la fidelan beston. – Nab, Top! Nab! Iru! Antaŭen!

Top, aŭdinte ĉi tiujn vortojn, rapide ekkuris. La vojo al Granita Palaco kaj reen estis bone konata al ĝi. Ĝi povis transkuri ĝin en malpli ol duonhoro, kaj ŝtelirante inter altaj herboj aŭ laŭ la rando de la arbaro, ĝi restis nerimarkita.

– Kioma horo estas? – demandis Gideon Spilett.

– La deka.

– Ĝi povus reveni ĉi tien post unu horo. Ni atendu.

La gregejpordegon oni fermis. La inĝeniero kaj la raportisto revenis al la loĝejo kaj atendis kun granda maltrankvilo la revenon de Top. Kelkajn momentojn antaŭ la dekunua horo, Cyrus Smith kaj la raportisto kuŝis embuske malantaŭ la pordego, kun pafiloj enmane, pretaj malfermi ĝin ĉe la unua ekbojo de la fidela hundo. Ili staris tiel jam ĉirkaŭ dek minutoj, kiam subite eksonis pafo, sekvita de laŭta bojado.

La inĝeniero malfermis la pordegon tiel rapide, ke li vidis restaĵojn de fumo leviĝanta cent paŝojn for ĉe la rando de la arbaro, kaj pafis en tiu direkto.

Samtempe Top enkuris en la gregejon kaj tuj la pordego fermiĝis malantaŭ ĝi per bruego.

– Top! Top! – maltrankvile ekkriis la inĝeniero, premante al si la grandegan kapon de la kuraĝa hundo.

Estis noto apud la kolumo, sur kiu Nab skribis:

Neniu signo de piratoj proksime de Granita Palaco. Mi ne moviĝos de mia loko. Kompatinda sinjoro Harbert!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.