La unua parto

Aerorompiĝuloj


Ĉapitro XX

La pluva sezono.  La problemo de vestoj.  La ĉasado de fokoj.  Fabrikado de kandeloj.  Laboroj internaj en la Granita Palaco.  Du pontetoj.  Reveno el vizito ĉe ostroj.  Tio, kion Harbert trovis en sia poŝo.

 

La sezono de vintro vere komencis kun la monato Junio, kiu korespondas al monato Decembro de la duonsfero boreala. Ĝi debutis per alterne okazantaj pluvegoj kaj ventegoj. La loĝantoj de la Granita Palaco povis nur aprezi avantaĝojn de loĝejo tiel bone protektanta kontraŭ pluvovetero. La ŝirmejo en la Kamenoj vere ne estis sufiĉa kontraŭ la rigoroj de vintro, kaj cetere oni antaŭtimis, ke alfluoj pelataj de ventoj el maro povus enpenetri al la loko mem. Ciro Smith mem faris kelkajn antaŭgardojn por preventi tiun ĉi eventualaĵon kaj li sekurigis tie aranĝitajn forĝejon kaj la fornojn.

Dum la tuta Junio la kolonianoj okupiĝis pri diversaj laboroj, kiuj ne ekskludis la ĉasadon kaj fiŝkaptadon, kaj la rezervojn en manĝprovizejo oni konstante kompletigis. Pencroff proponis fari en libera tempo kaptilojn, de kiuj li multon atendis. Li fabrikis ilin el lignaj fibroj, kaj ĉiun tagon la kuniklejo liveris sian kontingenton. Nab okupis sin preskaŭ ĉiun tagon pri salado kaj fumumado de viando, amasigante grandan provizon.

La demando pri vestoj fariĝis temo de tre seriozaj diskutoj. La kolonianoj ne posedis aliaj vestoj ol tiuj, kiujn ili portis, kiam la balono ĵetis ilin sur la insulon. La vestoj estis varmaj kaj solidaj, ĉiu zorgis pri ili kiel eble pleje, kaj ili estis tenataj en la stato de pedanta pureco, tamen oni devis anticipi, ke baldaŭ ili postulos interŝanĝon. Plie, se la vintro estus rigora, la kolonianoj multe suferus malvarmon.

Pri tiu afero la inĝenieco de Ciro Smith ne sufiĉis. Li devis pensi pri aferoj la plej urĝaj, pri aranĝo de la loĝejo, pri certigo de nutraĵojn, kaj la malvarmo povus alveni pli frue, ol la problemo de vestoj estus solvita. Do restis nur rezignacie pasigi tiun ĉi unuan vintron sen troa plendado. Kiam alvenos la bela sezono, tiam oni faros ĉason de tiuj muflonoj, kiuj signalis sian ĉeeston dum la esplorado de la Monto Franklin, kaj post kiam oni kolektos la lanon, la inĝeniero jam helpos al si fabriki varman kaj solidan ŝtofon... Kiel? Li pripensos tion.

– Eh, bone, maksimume ni rostos al ni la surojn en la Granita Palaco! – diris Pencroff. – Brulligno abundas, kaj estas nenia kialo ĝin ŝpari.

– Cetere, – respondis Gideono Spilett, – la Insulo Linkoln ne situas sur latitudo tro alta, kaj tial probable la vintroj ne estas tie ĉi tro rigoraj. Ĉu vi ne diris al ni, Ciro, ke tridek kvina paralelo korespondas al tiu de Hispanio sur la alia duonsfero?

– Sen dubo, – respondis la inĝeniero, – tamen certaj vintroj estas tre malvarmaj en Hispanio! Ne mankas tie neĝo kaj glacio, kaj la Insulo Linkoln povas same esti elmetita al ili. Ĉiaokaze tio estas insulo, kaj kiel tia, mi esperas, ke la temperaturo estos pli modera sur ĝi.

– Kaj kial, sinjoro Ciro? – demandis Harbert.

– Tial, ke la maron, mia infano, oni devas konsideri kiel grandegan ujon, en kiu akumuliĝas la varmo somere. Kiam venas vintro, ĝi redonas tiun ĉi varmon, kio certigas al apudmaraj regionoj pli moderan temperaturon, somere pli malaltan, sed vintre pli altan.

– Ni tion ekvidos, – respondis Pencroff. – Mi havas nenian deziron zorgi ĝuste nun pri tio, ĉu estos varme aŭ malvarme. Unu afero estas tamen certa: la tagoj estas jam kurtaj, kaj vesperoj longaj. Eble ni pripensu iomete la problemon de prilumigo.

– Nenio estas pli facila, – respondis Ciro Smith.

– Pripensi? – demandis la maristo.

– Ne, solvi la problemon.

– Kaj kiam ni komencos?

– Morgaŭ, organizante ĉason de fokoj.

– Por fabriki kandelojn sebajn?

– Fi! Pencroff, la kandelojn vaksajn.

Tia estis efektive la projekto de la inĝeniero; projekto realigebla, ĉar li jam havis la kalkon kaj la acidon sulfatan, kaj la fokoj vivantaj sur la insuleto povis doni al li la grason necesan por la fabrikado de kandeloj.

Venis la 4-a de Junio. Tiu estis la dimanĉo de la Pentekosto, kaj unuanime oni decidis observi tiun ĉi festotagon. Ĉiuj laboroj suspendiĝis, kaj preĝoj sin levis al la ĉielo. Sed nun ili estis dankaĵoj. La kolonianoj de la Insulo Linkoln jam ne estis plu mizeraj rompiĝuloj ĵetitaj sur la insuleton. Ili jam postulis nenion pli, nur esprimis sian dankemon.

Morgaŭ, la 5-an de Junio, dum necerta vetero ili ekmarŝis al la insuleto. Oni profitis de malfluso por transiri la kanalon vadante, kaj ĉe la okazo oni decidis konstrui ian ajn kanuon, kiu faros la surakvan moviĝon pli facila, kaj ankaŭ lasos al ili naĝi supren laŭ la Rivero de Mizerikordo dum granda esplora ekskurso sud-okcidenten de la insulo, kiun ili prokrastis ĝis la unuaj tagoj de printempo.

La fokoj estis grandnombraj, kaj la ĉasistoj armitaj per siaj feraj lancoj senpene mortigis duonan dozenon da ili. Nab kaj Pencroff ilin senhaŭtigis kaj al la Granita Palaco alportis nur iliajn grason kaj haŭton; tiu ĉi haŭto devis servi por fabrikado de solidaj ŝuoj.

La rezulto de tiu ĉi ĉaso estis ĉirkaŭ tricent funtoj da graso, kiu estis entute utiligota por la fabrikado de kandeloj.

La operacio estis ekstreme simpla, kaj se eĉ la produktaĵoj ne estis tute perfektaj, tiam ja ili taŭgis por uzado. Se Ciro Smith havus al sia dispono nur acidon sulfatan, tiam, varmigante tiun ĉi acidon kun neŭtra graso – ekzemple kun la graso de fokoj, – li povus izoli la glicerinon; kaj poste jam facile izoli la oleinon, la margarinon kaj la stearinon per akvo bolanta. Tamen, por simpligi la operacion, li preferis sapigi la grason helpe de kalko. Tiamaniere li obtenis sapon kalkan, facilan por malkombini per la acido sulfata, kiu precipitas la kalkon kiel sulfato kaj liberigas la grasajn acidojn.

El tiuj tri acidoj, oleina, margarina kaj stearina, la unua, estante likvo, estis izolita per sufiĉa elpremado, kaj la du aliaj formis la substancon mem, kiu servis al fabrikado de kandeloj.

La operacio ne daŭris pli ol dudek kvar horojn. Post multaj provoj oni fine sukcesis fari meĉojn el fibroj vegetaĵaj, kaj trempinte ilin en la substanco likvigita, oni formis permane verajn kandelojn stearinajn, al kiuj mankis nur blankigo kaj poluro. Sendube ili ne ofertis tiun ĉi avantaĝon kiel la meĉoj impregnitaj per acido borata, kiuj fandiĝadas kaj tute konsumiĝadas dum sia brulado; sed ĉar Ciro Smith estis fabrikinta belan paron da pinĉiloj por pritranĉi la meĉojn, ĉiuj aprezis tiujn ĉi kandelojn dum longaj vintraj vesperoj en la Granita Palaco.

Dum la tuta monato la laboro ne mankis en la interno de la nova loĝejo. La ĉarpentistoj laboradis multe. Oni plibonigis la posedatajn ilojn kaj faris la novajn.

Interalie oni fabrikis tondilon kaj la kolonianoj povis fine tondi al si la harojn, verdire ili havis nenion por sin razi, tamen ili jam povis pritondi siajn barbojn laŭ sia fantazio. Harbert ne havis barbohararon, Nab – nur mizeran, sed iliaj kompanoj estis tiel barbaj, ke por tondiloj venis la tempo plej urĝa.

Kun granda klopodo oni fabrikis etan mansegilon kaj nun povis, laborante penplene, segi kelkajn tabulojn el ligno. Do oni faris tablojn, seĝojn, ŝrankojn, kiuj meblis la gravajn ĉambrojn, litkadrojn, sur kiuj oni metis matracojn el zostero. La kuirejo kun bretoj, sur kiuj staris ujoj el argilo bakita, kun fajroloko el brikoj kaj kun ŝtona planko, kiun oni povis frotpurigi, faris bonan impreson, kaj Nab oficis tie kun tia seriozeco, kvazaŭ tio estis kemia laboratorio.

Tamen baldaŭ la meblistoj denove devis transformiĝi en ĉarpentistojn. La nova defluo, kreita per eksplodo de mino, kaŭzis neceson konstrui du pontojn, unu sur la Plataĵo de Vasta Vido, la alian sur la marbordo mem. Nun la plataĵo kaj la marbordo estis tranĉataj transverse de torento de akvo, kiun oni devis travadi irante al la nordo de la insulo. Por eviti ĝin, la kolonianoj devus rimarkinde devojiĝi kaj ĉirkaŭiri ĝin el okcidento malproksime ekster la fonto de la Torento Ruĝa. La plej simple estis starigi sur la plataĵo kaj sur la marbordo du pontojn, longajn je dudek ĝis dudek kvin futoj, kaj kelkaj arboj krude senŝeligitaj per hakiloj formis la tutan ĉarpentaĵon. Tion oni faris dum kelke da tagoj. Post starigo de pontoj Nab kaj Pencroff tuj utiligis ilin por iri al la ostrejo malkovrita fronte de dunoj. Ili tiris post si krudan ĉareton, anstataŭantan la antaŭan portilon, tre maloportunan, kaj ili alportis kelkajn milojn da ostroj, kiuj rapide alklimatiĝis inter la rokoj formantaj kvazaŭ naturajn parkojn ĉe la defluo de la Rivero de Mizerikordo. La ostroj estis bonegaj kaj la kolonianoj konsumadis ilin preskaŭ ĉiutage.

Kiel ni vidas, la Insulo Linkoln, malgraŭ ke la loĝantoj esploris ĝin nur en malgranda parto, plenumis preskaŭ ĉiujn iliajn bezonojn. Kaj estis probable, ke post esploro de nekonataj partoj, troviĝantaj sur la arbara regiono inter la Rivero de Mizerikordo kaj la Promontoro de Reptilio, ĝi donos al ili novajn trezorojn.

Unu sola produkto entute mankis al la kolonianoj de la Insulo Linkoln. Ne mankis al ili nutraĵoj riĉaj je proteinoj, nek produktoj vegetaĵaj mildigantaj la troecon de azoto; la lignecaj radikoj de drakarbo, fermentigitaj, donis al ili acidetan trinkaĵon similan al biero, pli bongustan ol pura akvo; ili eĉ mem sukcesis fabriki sukeron, sen kano kaj betoj, simple ili kolektadis sukon eligatan de "acer saccharium", speco de acero kreskanta en ĉiuj zonoj moderaj, kaj kiun la insulo posedis en granda nombro; ili kuiris teon kun agrabla gusto el herboj kolektitaj en kuniklejo, ili ankaŭ abunde havis salon, tre grava produkto eniranta la konsiston de nutraĵo... sed mankis al ili la pano.

Iam la kolonianoj eble povos anstataŭi la panon per iu produkto simila el faruno de cikaso aŭ de panarbo; eble tiuj ĉi karaj arboj kreskas en la arbaroj de suda parto de la insulo, sed ĝis nun la kolonianoj ilin ne renkontis.

Tamen la Providenco, en tiu ĉi cirkonstanco, venis kun rekta helpo al la kolonianoj, kvankam en la plej malgranda grado; eĉ Ciro Smith kun sia tuta saĝeco kaj inventemo ne povus krei tion, kion unu tagon Harbert trovis en la subŝtofo de sia vesto, kiun li ĵus riparis.

Tiun ĉi tagon pluvegis kaj la kolonianoj amasiĝis en la granda salono de la Granita Palaco, kiam la junulo ekkriis subite:

– He, sinjoro Ciro. Grajno de tritiko!

Kaj li montris al siaj kompanoj unu grajnon, nur solan grajnon, kiu elfalis tra truo en lia poŝo malantaŭ la subŝtofon de lia vesto.

La ĉeesto de tiu ĉi grajno klariĝis pro la kutimo, kiun havis Harbert, estante en Riĉmondo, li nutradis kelkajn kolombojn, kiujn li estis ricevinta donace de Pencroff.

– Grajno de tritiko? respondis vive la inĝeniero.

– Jes, sinjoro Ciro, sed nur unu, nur unu sola!

– Eh! mia knabo, – ekkriis Pencroff ridante, – tio utilos al ni bone! Kion ni faros kun tiu ĉi unu sola grajno de tritiko?

– Ni faros panon, – respondis Ciro Smith.

– Panon, kukojn, tortojn! – rediris la maristo. – Sen troigo! Baldaŭ ni krevos pro trosatigo post manĝo de pano bakita el tiu ĉi grajno!

Harbert, ne alligante multe da graveco al sia trovaĵo, ĵus estis forĵetonta la koncernan grajnon, tamen Ciro Smith prenis ĝin en sian manon, pririgardis, kaj konstatinte, ke ĝi estas en bona stato, li demandis trankvile rigardante la mariston en la vizaĝon:

– Pencroff, ĉu vi scias, kiom da spikoj povas produkti unu grajno de tritiko?

– Unu, mi supozas! – respondis la maristo surprizita de la demando.

– Dek, Pencroff. Kaj ĉu vi scias, kiom da grajnoj portas unu spiko?

– Verdire, ne.

– Okdek, mezume, – diris Ciro Smith. – Do, se ni plantos tiun ĉi grajnon, en la unua rikolto ni kolektos okcent grajnojn, la dua produktos sescent kvardek mil grajnojn, la tria – kvincent dek du milionojn, kaj la kvara – pli ol kvarcent miliardojn da grajnoj. Jen la proporcio.

La kompanoj de Ciro Smith aŭskultis lin silente. Tiuj ĉi nombroj ilin miregigis. Tamen ili estis ekzaktaj.

– Jes, miaj amikoj, – plue parolis la inĝeniero. – Tiel aspektas la geometria progreso de fruktoj naturaj. Kaj ankoraŭ, kio estas tiu ĉi multiplikado de tritikgrajno, kies spikoj portas okcent grajnoj, kompare al papava kapeto portanta tridek du milojn da grajnoj, aŭ al tabako, kiu produktas tricent sesdek milojn da ili? En kelkaj jaroj tiuj ĉi plantoj ekokupus la tutan teron, se aliaj kialoj ne limigus ilian fekundecon.

Tamen la inĝeniero ne finis ankoraŭ sian etan ekzamenon.

– Kaj nun, Pencroff, ĉu vi scias, kiom da buŝeloj reprezentas tiuj kvarcent miliardoj da grajnoj?

– Ne, – respondis la maristo, – mi nur scias, ke mi estas malsaĝulo!

– Eh bone, tio faros pli ol tri milionojn da buŝeloj po cent tridek miloj da grajnoj por unu buŝelo.

– Tri milionojn? – ekkriis Pencroff.

– Tri milionojn.

– En kvar jaroj?

– En kvar jaroj, – konfirmis Ciro Smith, – eĉ eble en du, ĉar mi esperas, ke ni povus, sur tiu ĉi latitudo, obteni du rikoltojn jare.

Pro tia novaĵo, laŭ sia kutimo, Pencroff ne povis deteni sin de laŭta ekkrio de ĝojo.

– Tiel, Harbert, – alĵetis la inĝeniero, – vi faris malkovron de ekstrema graveco por ni. Ĉio, miaj amikoj, ĉio en niaj cirkonstancoj povas nin servi. Mi tre petas vin, ke vi ne forgesu tion.

– Ne, sinjoro Ciro, ne, ni tion ne forgesos, – respondis Pencroff, – kaj se mi iam trovos unu grajnon de tabako, kiu multiplikiĝas per tricent sesdek miloj, mi vin certigas, ke mi ĝin ne forĵetos en venton! Kaj nun, ĉu vi scias, kio restas al ni fari?

– Restas al ni planti tiun ĉi grajnon, – respondis Harbert.

– Jes, – aldiris Gideono Spilett, – kaj kun ĉiuj laŭmeritaj honoroj, ĉar ĝi portas en si promeson de niaj estontaj rikoltoj.

– Ĝi nur ĝermu! ekkriis la maristo.

– Ĝi ĝermos, – respondis Ciro Smith.

Tio okazis la 20-an de Junio. La momento estis do propra por semi tiun ĉi solan kaj karan grajnon de tritiko. Komence ili konsideris meti ĝin en terpoton; sed post pripenso oni decidis pli konfidi al la naturo kaj meti la grajnon en la teron. Tion oni faris la saman tagon, kaj senutile estas alĵeti, ke oni faris ĉiajn antaŭzorgojn, por ke la operacio estu sukcesa.

Kiam la vetero iomete sereniĝis, la kolonianoj grimpis supre de la Granita Palaco. Tie ĉi, sur la plataĵo, ili elektis lokon ŝirmitan kontraŭ la vento kaj surmetitan al la efiko de sudaj radioj de la suno. La grundon oni purigis kaj zorge sarkis, eĉ kribris por forigi insektojn aŭ vermojn; supre oni metis sufiĉe dikan tavolon de humo miksitan kun iometo da kalko, la lokon oni ĉirkaŭbaris per palisaro, kaj poste enigis la grajnon en humidan grundon.

Tio aspektis kvazaŭ la kolonianoj metus fundamentan ŝtonon sub ia konstruaĵo. Pencroff rememoris la tagon, kiam li estis fajriginta la unu solan alumeton, kaj la zorgemon, kun kiu li estis plenuminta tiun ĉi operacion. Tamen ĉi-foje la afero estis pli grava. Efektive, la rompiĝuloj iamaniere fine farus la fajron, sed nenia homa forto povus rekrei tiun ĉi grajnon de tritiko, se ĝi malfeliĉe pereus.

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion neĝustan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  <  |  >