La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro IV

Survoje al la marbordo. – Aroj da simioj. – Nova torento. – Marborda arbaro. – Promontoro de Lacerto. – Gideon Spilett ekscitas envion de Harbert. – Bambuaj petardoj.

Estis la sesa matene, kiam la kolonianoj daŭrigis sian vojaĝon, decidinte atingi la okcidentan marbordon de la insulo per la plej mallonga vojo ebla. Ĉi tiu parto de la Arbaro de Malproksima Okcidento estis grandega densejo de vasta gamo de vegetaĵaro. Tial estis necese rompi vojon tra la densejoj, arbustoj kaj lianoj kun hakilo enmane kaj ankaŭ kun ĉaspafilo, konsiderante la rorojn de bestoj aŭditajn nokte.

Antaŭ ol vojiro, la boato estis ligita pli firme al la arbo. Pencroff kaj Nab prenis provizojn, kiuj povus nutri nian teamon dum almenaŭ du tagoj. Oni ne plu parolis pri ĉasado, kaj la inĝeniero konsilis al siaj kunuloj, ke ili sin detenu de fari nenecesan bruon por ne malkaŝi sian ĉeeston proksime de la marbordo.

La unuaj batoj de hakilo aŭdiĝis inter la arbustoj de mastikaj arboj, tuj super la akvofalo; post kio Cyrus Smith, kun kompaso en la mano, montris la pluan direkton de la vojo.

Ili ofte renkontis grupojn de simioj kiuj estis tre surprizitaj vidi estaĵojn kiuj estis tute nekonataj al ili. Ili renkontis ankaŭ kelkajn aprojn, agutiojn, kanguruojn kaj aliajn ronĝulojn, kaj du aŭ tri koalojn, kiujn Pencroff tre volonte ĉasus.

– Nu, kiam do ĉasado estas malpermesita! – li ripetis. – Do saltu, miaj amikoj, kuru kaj flugu trankvile! Ni havos vorton unu kun la alia dum la reveno!

Je la deka kaj duono matene ili estis subite haltigitaj en sia rekta vojo al la sudokcidento de nekonata torento, larĝa ĉirkaŭ kvardek futojn, kiu, fluante rapide laŭ dekliva lito, frakasante kontraŭ sennombraj rokoj, kuregis kun laŭta muĝo. Tiu ĉi torento estis profunda kaj klara, sed tute maltaŭga por navigado.

– Do ni estas fortranĉitaj! – Nab ekkriis.

– Ne! – respondis Harbert. – Ja ĝi estas eta torento, ni povas transiri ĝin per naĝado!

– Ne necesas – respondis Cyrus Smith. – Ĉi tiu torento ŝajne fluas al la maro. Do ni ekiru laŭ ĝiaj bordoj kaj ĝi certe kondukos nin al la marbordo. Venu, ekvojen!

– Nur momenton! – diris Pencroff.

– Kio okazis? – demandis la raportisto.

– Kvankam ĉasado estas malpermesita, fiŝkaptado, mi kredas, estas permesita – diris la maristo.

– Ni ne havas tempon por perdi – la inĝeniero respondis.

– Nur kvin minutojn! – diris Pencroff. – Mi nur petas kvinminutan prokraston.

Pencroff, kuŝante sur la bordo, trempis la manojn en la rapidan fluon de la akvo kaj baldaŭ eltiris kelkajn dozenojn da belaj kankroj, multaj el kiuj kaŝiĝis inter la rokoj.

– Bonege! – kriis Nab, helpante la mariston.

Ili pluiris. La vojo laŭ la bordoj de la nove malkovrita torento estis pli facila. La bordoj montris neniun signon de iu ajn homo. De tempo al tempo ili trovis nur spurojn de grandaj animaloj, kiuj venadis al la torento por kvietigi sian soifon.

Dume, la vido de ĉi tiu rapida torento kuranta al la maro kredigis Cyrus-on Smith, ke ili estas je pli granda distanco de la okcidenta marbordo ol li origine pensis. Je tiu ĉi horo la maro leviĝis kaj devus inversigi la kurson de la torento, se ĝi estus tre proksime al sia buŝo. Tamen la torento fluis laŭ la natura deklivo de la lito. La inĝeniero, tre konfuzita, ofte ĵetis rigardojn al la busolo por certigi sin, ĉu hazarde iu branĉo de la torento ne kondukis ilin pli profunden en la Arbaron de Malproksima Okcidento.

Dume la torento pli kaj pli larĝiĝis kaj ĝia kurento grade malfortiĝis. Same sur ĝiaj dekstra kaj maldekstra bordoj ekzistis densa arbaro, kiu malebligis la observadon. Tamen ĉi tiuj densejoj estis neloĝataj, ĉar la atentema Top ne bojis.

Je la dekunua kaj duono, kun granda miro de Cyrus Smith, Harbert, kiu iris antaŭ siaj kunuloj, haltis subite kaj ekkriis:

– Maro!

Kelkajn minutojn poste la kolonianoj atingis la randon de la arbaro kaj ekvidis la okcidentan marbordon de la insulo, tute malsaman al tiu, al kiu la sorto ilin ĵetis.

Tie ĉi estis neniuj granitmuroj, neniuj enmaraj rifoj, nenie eĉ unu sablaĵo. La marbordo estis arbaro, kaj la arboj kreskantaj ĉe la rando mem, batataj de la marondoj, pendis super la akvo. Tio ĉi ne estis marbordo, sabla aŭ roka, kiun la naturo plej ofte kreas, sed mirinda vico de la plej belaj arboj en la mondo.

La setlantoj haltis ĉe malgranda golfeto, ne povanta gastigi pli ol du aŭ tri fiŝkaptistajn boatojn; tra ĝi la akvoj de la nove malkovrita torento fluis en la maron — ne sur eta deklivo, sed rapide falanta de la alto de kvardek futoj. Evidentiĝis do, kial la mara tajdo ne efikis sur la kurson de la torento, kies fundo tiom konsidereble altiĝis super la nivelo de la oceano. Tial oni nomis ĝin la Kaskada Rivero.

Norde, la arbara strio de la marbordo etendiĝis ĉirkaŭ du mejlojn, tiam la arboj iĝis pli maldensaj kaj pli malproksime siluetiĝis pitoreskaj montetoj.

Ili haste matenmanĝis, kaj je la dekunua kaj duono Cyrus Smith donis la signalon por ekvoji. Anstataŭ iri laŭ la kresto de la monteto aŭ laŭ la sabla surfaco, la kolonianoj decidis promeni inter la vicoj de arboj, laŭ la marbordo.

Ĝis nun ili rimarkis nenion, kio indikus lastatempan ŝiprompiĝon sur ĉi tiuj bordoj. Estas vere, ke, kiel observis Gideon Spilett, la maro povus forporti ion ajn, kaj ke la foresto de iuj spuroj ne signifis, ke ia katastrofo ne okazis tie.

Jam estis la kvina horo, kaj la ekstremo de la Promontoro de Lacerto estis ankoraŭ du mejlojn for de la loko, en kiu estis la kolonianoj. Post atingo de Promontoro de Lacerto Cyrus Smith kaj liaj kunuloj decidis pasigi la nokton tie. Krome, ili havis sufiĉe da manĝaĵo kun si, kio estis granda bonŝanco, ĉar neniuj kvarpiedaj bestoj aperis ĉe la rando de la arbaro. Tamen estis multe da birdoj.

Ĉirkaŭ la sepa vespere, la kolonianoj, lacaj de la malfacila vojaĝo, alvenis al Promontoro de Lacerto. Ĉi tie finiĝis la borda arbaro de la promontoro, kaj la tuta marbordo ĉe la suda flanko prenis la kutiman formon de bordo de maro kun rokoj, rifoj kaj malprofundaĵoj. La nekonata ŝipo povis albordiĝi tie, sed nokto jam falis kaj la serĉado devis esti prokrastita ĝis la sekva tago.

Pencroff kaj Harbert tuj komencis serĉi lokon por tranokto. Ĉe la ekstremo de la insulo kreskis la lastaj arboj de la Arbaro de Malproksima Okcidento, kaj inter ili Harbert rekonis densajn grupojn de bambuarboj.

– Bonege! – li ekkriis. – Jen valora malkovro!

– Valora, kial? – demandis Pencroff.

– Sen dubo – respondis Harbert. – Mi ne mencios, sinjoro Pencroff, ke bambuŝelo tranĉita en striojn estas uzata por teksi korbojn. Krome, la dispremita kaj trempita ŝelo estas uzata por fari ĉinan paperon; bambuaj tigoj, konvene al iliaj dikeco, estas uzataj por fari promenbastonojn, bovlojn kaj tubojn por akvofluo; grandaj bambuoj provizas bonegan konstrumaterialon, malpezan kaj daŭran, ne difektata de insektoj. Mi ankaŭ ne aldonos, ke detranĉante parton de la tigo inter la du kubutoj, oni povas akiri fortajn kaj komfortajn vazojn, ofte uzatajn en Ĉinio. Ne! – ĉio ĉi ne kontentigus vin. Sed...

– Sed?…

– Sed mi instruos vin, se vi ne scias ĉi tion, ke en Barato oni manĝas bambuon anstataŭ asparagon.

– Asparagojn tridek futojn longajn! – ekkriis la maristo. – Kaj ĉu ili estas bongustaj?

– Bonegaj! – respondis Harbert. – Nur oni ne manĝas ĉi tiujn altajn tigojn, sed tre junajn bambuajn ŝosojn.

– Bonege, mia knabo, bonege! – respondis Pencroff.

– Mi aldonos ankaŭ, ke la kerno de junaj tigoj, marinitaj en vinagro, produktas tre valoran spicon.

– Pli kaj pli bone, Harbert.

– Kaj fine, ĉi tiuj bambuoj havas sukeran likvaĵon inter la genuoj, kiu povas esti uzata por prepari ege bongustan trinkaĵon.

– Jam ĉio? – demandis la maristo.

– Ĉio!

– Kaj ĉu oni ne povus fari el ili ion similan al tabako?

– Bedaŭrinde ne, mia kompatinda sinjoro Pencroff!

Harbert kaj la maristo ne bezonis longan tempon por serĉi taŭgan lokon por tranokto. La marbordaj rokoj – diverse dentitaj ĉar sub la influo de sudokcidentaj ventoj ili estis submetitaj al perfortaj atakoj de maraj ondoj – havis kanelojn kiuj povis protekti ilin nokte kontraŭ malbona vetero. Tamen, ĝuste kiam ili estis enirontaj unu el tiuj ĉi kavernoj, ilin subite haltigis terura roro venanta de interne.

– Retroiru! – ekkriis Pencroff. – Ni havas ĉaspafilojn ŝarĝitajn nur per malgrandaj plumberoj!

Dirante tion, la maristo kaptis Harbert-on je la mano kaj tiris lin kun si malantaû la roko; En la sama momento aperis mirinda besto ĉe la enirejo al la kaverno.

Ĝi estis jaguaro almenaŭ same granda kiel ĝiaj tribanoj en Ameriko, tio signifas, ke de kapo ĝis vosto ĝi mezuris pli ol kvin futojn. Ĝian brunan felon ornamis grandaj nigraj makuloj, kiuj klare distingiĝis kontraŭ la blanka felo sur ĝia ventro.

La jaguaro paŝis antaŭen kaj ĉirkaŭrigardis kun hirta felo kaj flame ardantaj okuloj, kvazaŭ tio ne estis la unua fojo por ĝi renkonti homon.

En tiu momento la raportisto eliris el malantaŭ alta roko, kaj Harbert, pensante, ke li ne rimarkis la jaguaron, volis kuri por helpi lin, sed Gideon Spilett faris signon per la mano kaj iris antaŭen. Ne estis la unua fojo, ke li havis aferon kun tiu predanto; proksimiĝinte al la besto je dek paŝoj, li ekstaris senmove kun sia fusilo sur la ŝultro, kaj eĉ unu lia muskolo ne moviĝis.

La jaguaro, streĉiĝinte, ĵetis sin al la ĉasisto, sed jam dum ĝi saltis, ĝi ricevis kuglon inter la okulojn kaj falis senviva.

Harbert kaj Pencroff saltis al la jaguaro. Nab kaj Cyrus Smith alkuris de ilia flanko kaj staris dum kelkaj minutoj plenaj de respekto, rigardante la beston etenditan sur la tero, kies grandioza haŭto estis servonta kiel ornamaĵo al la granda salono en la Granita Palaco.

– Kaj nun – diris Gideon Spilett – kiam ni ne plu bezonas timi la jaguaron, mi ne vidas kialon, kial ni ne uzu ĝian kaŝejon kiel tranoktejon."

– Povas veni aliaj jaguaroj! – diris Pencroff.

– Estos sufiĉe ke ni ekbruligu fajron ĉe la enirejo de la kaverno – diris la raportisto – kaj verŝajne neniu el ili kuraĝos transpaŝi la sojlon.

– Do al la kaverno de jaguaroj! – respondis la maristo, trenante post si la kadavron de la besto.

Momenton poste, Nab senhaŭtigis la jaguaron, dum la ceteraj kunuloj kolektis ĉe la enirejo amasojn da seka ligno, kiun la arbaro abunde provizis.

Sed Cyrus Smith, vidante grupon da bambuarboj, iris al tiu loko kaj, detranĉante iom da tiu ĉi ligno, alĵetis ĝin al la resto de la brulligno.

Oni manĝis vespermanĝon, kaj kiam venis la tempo por ripozi, oni ekbrulis fajron ĉe la enirejo de la kaverno.

En la sama momento aŭdiĝis krako kaj laŭta bruego en la aero. Tiuj estis bambuoj kiuj, kiam bruligataj, faris bruon similan al tiu de lumraketoj. Tiu ĉi sono sole povis fortimigi la plej aŭdacajn bestojn!

Ĝi tute ne estis invento de inĝeniero, ĉar, laŭ Marko Polo, la tataroj jam sukcese uzis ĉi tiun metodon antaŭ jarcentoj por fortimigi danĝerajn bestojn el siaj tendaroj en la arbaroj de Centra Azio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.